Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Reklami kostas, ne reklami kostas pli

Reklami kostas, ne reklami kostas pli

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-30 22:14
Universala Esperanto-Asocio certe ne uzu sian tutan kapitalon por aĉeti reklamspacon en eŭropaj gazetoj - sed certe eblus kaj indus intensigi informadon pri Esperanto, opinias Peter Weide. En artikolo verkita por Libera Folio li proponas ke esperantistoj denove ekportu insignojn, ke oni produktu bonkvalitajn vestojn kaj aĵetojn kun Esperanto-simboloj, sed ankaŭ ke oni reklamu ĉevalĉarojn kiel la perfektan solvon de la monda transportproblemo.

Reklami kostas monon, ne reklami kostas klientojn. Tiu simpla vero validas ankaŭ por la informado pri Esperanto direktita al neesperantista publiko.

Pro tio ni kun la nuna grado de informadaj streĉoj ne miru, ke ni renkontas tiom malgrandan rekonon kaj eĥon inter la neesperantistaro, eĉ se ĉe ni ne temas pri klientoj kiel aĉetantoj, sed ”nur” pri eblaj lingvo-interesitoj. Ankaŭ kun ili kontakto ne eblas, se ne okazas reklamado en iu maniero. Kaj ja ekzistas multaj vojoj, se ni volas turni nin eksteren por kapti novajn, pardonu la eble iom malnovan vorton, samideanojn. Lasu min mencii nur kelkajn.

Unue, la plej simpla kaj tradicia, meti ian Esperanto-simbolon sur sian vestaĵon, veturilon kaj simile, ŝajne eksmodiĝis. Fakte kelkfoje mi havas la impreson, ke Esperanto-parolantoj ne deziras esti rekoneblaj kiel tiaj.

Bedaŭrinda evoluo, ĉar, kiam mi rilatigas la oftecon de apero de tia Esperanto-signo en la ĝenerala mondo kun la ofteco, kun kiu venas demando farita de iu scivolemulo, la metodo devas esti konsiderata sufiĉe efika. Ni instigu ĉiun esperantiston porti unu Esperanto-insignon, glui afiŝon sur sian aŭtomobilon ktp. Ni povus diri: "Frostavallen, eltombiĝu!"

Due, estas la junularo, kiu konstruas kaj konstruos la estontecon de nia mondo. Pro tio ĝi meritas specialan atenton.

Ni lernu de tiuj grandaj entreprenoj, kiuj sukcesas veki simpation kaj ligiĝemon ĉe junuloj. Ni enmerkatigu Esperanton.

Malgraŭ unuopaj provoj ie kaj tie, mankas bonkvalitaj vestoj, ĉapoj, sporttekoj, poŝtelefon-teketoj - vi mem nomu la multajn kromajn eblecojn - ekipitaj per Esperanto-simbolo. Simpla ŝtofa aĉetsako, kies surpresita bildo kaj teksto malaperas dum la unua lavado, eble ĝojigas kelkajn kongresanojn, sed neniel sufiĉas, kiam temas pri efika informado. 

Ekestas aŭ jam funkcias Esperanto-vivo en la novaj grup-medioj kiel Facebook kaj Twitter. Ankaŭ en tiuj medioj reklamado indus, simple, ĉar ilin uzas plejparte tiuj homgrupoj, inter kiuj la procentaĵo de eblaj Esperanto-interesitoj estas multe pli alta ol en la ĝenerala publiko.

Trie, publikaj manifestacioj helpis al ekzemple Greenpeace kaj Amnesty fariĝi grandaj kaj konataj.

Tiuj du komprenis, ke oni ne atingas la atenton en la medioj, se oni nur sendas gazetinformojn aŭ petas interparolon kun dignulo en bela kompleto. Ili liveris atentokaptajn bildojn, kiuj trovis sian vojon en la novaĵelsendojn.

Sed ankaŭ malpli sensaciaj bildoj taŭgas. Jam konkurso pri tio, kiu infano povas konstrui la plej altan turon el malplenaj bierkestoj, sufiĉas por allogi gazetajn fotistojn kaj raportantojn. Jen eblo, kiun la esperantistaro ĝis nun uzas multe tro malmulte.

En la revuo Esperanto antaŭ iom da tempo aperis artikolo kun la aserto, ke UEA disponas pri amaso da mono, kiun oni povus uzi por varbado, kaj kun la propono per tiu mono pagi anoncojn en grandaj ĵurnaloj. Ĝuste tia anonco aperis antaŭ iom da tempo en granda dana gazeto. La efiko estis antaŭvidebla: nula.

Siatempe mi bedaŭris, ke la mono ne estis elspezita por pli celtrafa agado. La koncerna anonco malatentis diversajn regulojn pri reklamado.

Unu el la plej gravaj estas, ke la varbanto devas proponi solvon por malfacilaĵo, ĝeno, problemo, kiun la adresito opinias havi. (La vere bonaj firmaoj sukcesas unue krei la mankosenton ĉe la kliento kaj poste oferti la kontentigon.)

Due, devas aperi tuta serio da anoncoj, kiuj enhavas elementojn, kiuj ebligas al la leganto/spektanto konstati, laŭeble kun simpatio, ke li jam pli frue renkontis reklamon de tiu anoncanto. Trie la anonco havu laŭeble okulfrapan bildon kaj malmultan tekston.

Unu el miaj tiurilataj proponoj mi aldonas kiel ilustraĵon al la artikolo. Ĝi havas la tekston: "Vendi la unuan telefonon estis granda tasko". En aliaj variaĵoj de samtipa anonco oni povus ekzemple reklami ĉevalĉarojn, kiuj "dum jarcentoj solvis la transportproblemon plenkontentige", montri bildon de ĉerko kaj demandi ĉu ni baldaŭ entombigos nian nacian lingvon, aŭ montri novan eŭro-monbileton kun bildo de Zamenhof.

Kompreneble iuj el miaj ideoj havas nur regionan rilaton, sed certe iuj el ili estas uzeblaj kaj por manifestacioj kaj por anoncoj.

Peter Weide

arkivita en:
Apro
Apro diras:
2011-11-30 22:17
Laù mi, unu el la plej efika reklamo estus uzi Esperanton por fakaj, sciencaj, profesiaj, komercaj celoj.
Bedaùrinde, ghis nun, tiu lingvo restas chefe "kluba amuzilo" por ade kaj emfaze paroladi pri Esperanto kaj pri la Majstro !
Mi bonege komprenas tiujn homojn, kiuj eklernis Esperanton, kaj kiuj forgesas ghin, kiam ili konstatas ke profesie chiu lingvo ankoraù NE utilas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-30 22:55
Mi tute konsentas kun Germain, tamen kiu devus uzi Esperanton fake science, profesie, komerce, se ni estas pli kaj pli malmultaj, precipe en Europo.

Ni devus do istruigi junan generacion. Por tion atingi, ne suficxas havi plej bonan lernolibron, plej bona instruiston, sed unue leghan bazon por povi instrui.

 Por tamen povi akiri legxan bazon, ni devas agi politike kaj persone rilati kun politikistoj. Felicxe ni havas EDE (Europo-Demokratio-Esperanto), kiu provas tion fari, precipe EDE-PL akiris jam rimarkindajn atingojn kaj mi esperas, ke venontajn ni baldau havos.

 La sukceso estus pli granda, se ni ne devus chiam denove respondi atakendajn komentojn. Felicxe seniluzitaj raciaj esperantistoj, kiuj deziras Esperanto-renesancon kaj gxis nun uzis Esperanton kiel "kluban amuzilon", aligxas al ni.

 Ni devas kompreni, ke la mondo shanghighas kaj ni devas ankau shanghi agadmetodojn.
simono
simono diras:
2011-11-30 23:26
Mi nun la trian fojon mencias Guglajn Reklamvortojn (Adwords).

Se neniu ĉi-forume konas tiun modernan relative malmultekostan kaj finance tre bone dozeblan reklammetodon, tute ne plu mirigas min, ke "oni" ne sukcesas reklami pri Esperanto. Fakte mi konkludemus, ke "oni" estas plene sen iu ajn sperto pri reklamado kaj publikaj rilatoj. Ion, kio tamen iomete mirigus min, ĉar almenaŭ UEA devus esti akirinta sciojn pri tiu ĉi temo.

Se vere estas tiel, tiam tute ne plu surprizu, ke oni kredis povi sukcesi per tutpaĝa reklamado en iuj tutnaciaj plej prestiĝaj gazetoj kaj ĉe tio eĉ ne optimume aranĝis la reklampaĝon.

Ŝajnas, ke iuj moŝtuloj ĉe ni vere ne havas eĉ nur bazan scieton pri la ABC de reklamado. Ŝajnas, ke mankegas kompetentuloj ĉi-teme.

=================

Eble estas tro da dinosaŭroj inter ni. Ekzemple, kiam Ĉerpilodo en ĵusa libro plendas pri la iksa surogata alfabeto - jam jarojn post la enkonduko kaj praktika disvastiĝo de Unikodo - kaj eĉ kritikas mian recenzon de lia libro ĉi-ere, ĉar - laŭŝajne - lia tuta retpoŝto eĉ hodiaŭ ankoraŭ tiel alvenas, tja, kion diri?

Aldone mi miretas, ke multaj tie ĉi ne sukcesas uzi ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ en tiu ĉi forumo. Supozeble daŭros plian dekon da jaroj, ĝis la plej lasta forumano sukcesos pri tio.

Simile statas pri la malakcepto de ne-papera Pasporta Servo. Evidente Interreto kaj komputiloj tute ĝenerale starigas nevekeblan problemon por iu kaj iu dinosaŭro.

Ŝajne ĉefa trajto de la specio Esperantisto estas ties malmoderno.

Sciu, mi mem jam dinosaŭras - fizike. Sed, feliĉe, mense ankoraŭ ne.
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-01 09:21
"multaj tie ĉi ne sukcesas uzi ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ en tiu ĉi forumo"
Persone, mi malfacile aperigas literojn kiujn mi ne vidas sur mia klavaro, char mi estas iom dispraksia
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dispraksio
kaj mi fushe tajpas en chiuj lingvoj. Tio tamen tute ne rilatas al konoj kaj sperto pri Interreto, same kiel shato de paperaj libroj ne ekskludas komputilan lerton che iuj.

amike
István Ertl
simono
simono diras:
2011-12-01 10:18
Bone ke vi tuj metis ligilon!

Ĉiuokaze, "dispraksia dinosaŭro" estas vere io nova. :)

Pri la PS, kiu fakte min persone neniam ajn interesis, mi miris, ke iu fiere proklamis esti eksiĝinta - nur pro tio, ke nun mankas papera katalogo. Mi rapide rigardis la retejon kaj ĝi necesigas registradon por aliri. Tio ŝajnis al mi sufiĉe bona sekurdona meĥanismo - nature, rilate al tio, kion tiu ĉi servo konsistigas. Oni ne forgesu, ke ne temas pri aidosa aŭ narka konsultejo aŭ io simile forte sekurigenda.

=================

Kaj honeste, tiu, kiu konis jam antaŭe la vorton "dispraksia" rajtu tajpi iel ajn! :) Kaj se vere dispraksia, eĉ tiom pli.

Parenteze, mi mem dekfingre tuŝtajpas, kio eble donas iometan alian vidon al klavado kaj klavarfasonoj. Mi - post du aŭ tri fiaskoj - fine ellernis tuŝtajpi per klavaro, kies klavkapojn mi plene ruĝigis per brile ruĝa ungolako de filino. Tiel mi ne plu havis iujn literojn disponeblajn, do mi devis pure tuŝe manovri. Post du monatoj kaj miloj kaj miloj da korektaĵoj ...
pako
pako diras:
2011-12-01 15:01
Plej efike reklam-agentejo faru la taskon. Ju pli efika estos la agentejo ju pli dankeme oni (UEA?) pagos al ĝi. Amatoreco ĝisnune sin montris malutila.
Lu
Lu diras:
2012-01-11 00:24
Reklam-agentejo povas bone fari taskon, se ĝi ricevas bonajn instrukciojn. Por povi formuli ilin necesas iom lerni pri varbado (kaj eble ankaŭ merkatiko). Necesus do havi homojn en la Esperanto-organizaĵoj, kiuj scias iom pri varbado kaj merkatiko - mi dirus, ke ili devus studi akmenaŭ dek librojn pri la temaro. Laŭ mia kompreno nuntempe inter la funkciuloj de Esperanto-asocioj ne troviĝas homoj, kiuj jam entreprenis tiun lernadon.

Indaj libroj por nia tasko laŭ mi estas ekzemple David Ogilvy, Konfesoj de varbisto, kaj 'Ogilvy pri varbado'; krome Jay Conrad Levinson, Guerrilla Marketing. Sed eble vi, kara leganto, legis aliajn librojn aŭ trovis bonajn rekomendojn ĉe amazon aŭ aliaj retejoj kun librorekomendoj.

Pri la atentindaj punktoj:
- Oni zorge konsideru, kiom da mono kaj tempo oni elspezas por mil kontaktoj kun la publiko. Ja niaj rimedoj estas tre limigitaj.
- Konsiderindas, ĉu la mesaĝo estas nur "Esperanto" aŭ ekzemple "Amikoj en la tuta mondo - Esperanto, la internacia lingvo" (do mesaĝo kun informo pri la utilo de la privarbita afero).
- Oni krome konsciu, ke varbado estas ĉ. kvinoble pli efika, se oni sukcesas kontakti la membrojn de la celgrupo ĉ. dek fojojn kaj ne nur unu fojon. Do, pli bone elektu malgrandan celgrupon, kiun vi intense informas, ol grandan grupon, kiu ricevas vian mesaĝon nur po unufoje.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-11 06:25
Kara Lu,

vi pravas. Neniu de niaj funkciuloj posedas tiun scion lau mia orientigho.
Observante niaj diskutojn en dauro de du jaroj, mi rimarkis, ke certan scion en tiu direkto krom vi posedas Andreo K., Germain P., Stanislavo B.kaj precipe Dennise K..
Estus do utile, organizi dum iu arangxo konferencon pri tio eble ecx instruan kurson, por nia homoj povu scii kiel agi, same, kiel uzi gxuste komputilon.Iuj de la menciitaj personoj devus gvidi gxin.
Mi mem konscias, ke kun komputilo multon eblas kaj mi nur kriple uzas gxin.
Tion komprenigi al niaj fukciuloj, kiuj plej ofte estas maljunaj kaj same ne kompetentaj, estas malfacila afero. Precipe persono respondeca pri informado kaj reklamado devus esti plej bone instruita pri moderna ebleco de informadiko kaj havi gxuste scion pri merkatiko.

Se ni deziras sincere evoluon de Esperanto, tiuj personoj ne devus perforte glui al seghoj, sed libervole oferti postenon al pli junaj, pli spertaj personoj.

Mia lasta espero estas, ke silentigita grupo de reformantoj kaj de elekta komisiono komencos utile kaj progrese labori, por shangho de statuto, elekta regularo kaj propono de ghustaj personoj por nova estraro.
Lu
Lu diras:
2012-01-11 11:36
Se ni volas varbi por Esperanto, ni faru tion. Ni iom lernu, ni pripensu la agadon, kolektu la monon kaj la kunlaborantojn kaj ekagu!

Ne necesas fari ajnan kromvojon, ekzemple per okupiĝo pri konferenco por homoj, kiuj plejparte neniel interesiĝas pri la temo. Kiuj ne vere volas varbi por Esperanto nek agi por kreskigi Esperantujon. Ne necesas lerni ion pri komputiloj por povi varbi, ekzistas sufiĉe da homoj, kiuj scias komputilumi. Ne necesas ion ajn komprenigi al funkciuloj, por kiuj la temo ne gravas. Ne necesas malglui ilin de iliaj seĝoj - por varbado ni ne bezonas la asociojn, kies estrarojn ili plenigas. Ne necesas reformi UEA-n nek ŝanĝi ties statuton, elektan regularon aŭ estraron.

Por krei pli da Esperanto-parolantoj necesas aliaj aferoj: Lerni pri varbado, merkatiko kaj gazetaraj rilatoj. Eble ankaŭ pri tio, kio igas homojn agi (nu, ĉefe la atendo de plezuro) - tio gravas por la instigo al homoj lerni Esperanton kaj por instigi aliajn helpi en varbado. Necesas havi iom da mono kaj kelkajn kunlaborantojn. Kaj necesas motivigi nin mem, ke ni efektive faros tion, kion la racio rekomendas, ĉefe per tio, ke ni al nia subkonscio komprenigas, kiom bele estos havi varbo-rezultojn, nome pli kaj pli da Esperanto-lernantoj kaj Esperanto-uzantoj. Kaj tio eblas.
Lu
Lu diras:
2012-01-11 09:53
En la listo mi forgesis unu punkton, nome necesas elspezi ankaŭ iom da mono. Mi kalkulis ĉe du Esperanto-organizaĵoj, ke ili elspezas por "informado" nur ĉ. unu procenton de la jara buĝeto. (Kiun procentaĵon elspezas via organizaĵo?)

Ne estas tute fiksaj reguloj pri la procentaĵo, sed ĝenerale per unu procento oni povas atendi nur stagnadon aŭ eĉ malkreskon. (Kaj tio ja estas la - atendebla - realo de la asocioj.) Necesas tri, prefere kvin procentoj por iom da progreso. Se oni vere volas kreskigi la agadon, indas elspezi eĉ dek aŭ dek kvin procentojn de la jaraj enspezoj de la organizaĵo. (Kaj se vi dubas pri tio, bv. legi en fakaj tekstoj pri la difino de varbobuĝeto - ne tute facila temo, estas pluraj manieroj trakti tion, sed indas okupiĝi pri tio, se oni volas ne nur reklami, sed ankaŭ atingi verajn _mezureblajn_ efikojn. Jes, eble ankaŭ tion oni atentu: Ne multe indas uzi pensadotempon, labortempon kaj monon por varbado, se oni neglektas konsideri kiel oni poste mezuros la efikon. Absoluta mezurado ne eblas, sed sen iom da mezurado oni laboras sen orientiĝo kaj oni riskas perdi ankaŭ la propran entuziasmon kaj tiun de la kunagantoj. David Ogilvy iom traktis la temon de efiko-mezurado, en bone komprenebla lingvaĵo cetere kaj prezentante metodojn, el kiuj kelkajn ankaŭ ni povas uzi.)

Per la atentigo pri la necesa elspezado de sufiĉa monkvanto mi kompreneble neniel volas diri, ke indus varbi sen koni la fakan literaturon kaj sen zorga plano kreita helpe de fakulo. Se ekzemple oni aĉetas per multa mono grandan anoncon, kiu aperas nur unu solan fojon en iu gazeto (kaj pri tiaĵo mi eksciis el almenaŭ tri kazoj), ne estas granda miraklo, ke la efiko estas tre limigita. Kion mi kaj multaj aliaj tre bedaŭris.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-12-01 16:09
Pagata agentejo estas afero multekosta kaj apenaŭ deflanka konsultejo povas doni bonajn konsilojn, ĉar temas pri la afero tute specifa. Kaj mi opinias, ke sufiĉus simple uzi konojn de esperantistoj mem kaj grandskale spertojn de aliaj neregistaraj organizaĵo.
Kiel oni prave rimarkis supre, inter tiuj estas Greenpeace kaj Amnesty Int. Respondu tri demandojn. 1. Kiom da homoj anas en Greenpeace? 2. Kiom da homoj scias pri Greenpeace? 3. Kial tio okazis?
Interesaj, polemikigaj agoj, laŭtaj deklaroj, aktualaj raportoj - jen ĝia armilo. Necesas kompreni mekanismon de la novaĵkreado kaj efike uzi ĝin. Mi ne detaligu, ĉar ekzistas multege da libroj pri PR kaj ties rimedoj. Nome PR - ne nura reklamado - efikas en nuna tempo. Ne diru al homoj pri problemo, kiun ili ne koncernas aŭ ne jam konscias (lingva egaleco). Kio vere interesos ilin? Altrudo de la angla, multekosta kaj pena lingvolernado, malfacilaĵoj pri vojaĝoj (jen, ni havas Pasportan Servon!), ebleco trovi eksterlande gekolegojn, partnerojn, ktp.
Diversaj memorigiloj kaj varbiloj ankaŭ estas sufiĉe efikaj, mi mem iam proponis (kaj mem uzas) tiaĵon http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/269473 Plejparte necesas uzi Interreton kaj retajn amaskomunikilojn, forumojn, ktp. Tio estas sufiĉe malmultekoste, sed fruktodone. Kreu amuzan filmeton priteman kaj Youtobe faros ĉion alian - milionoj da homoj vidos ĝin, sen iu ajn pago. Kreu interesan novaĵon kaj gazetoj propravole represos ĝin multfoje kaj senpage. Hieraŭ matene mi dissendis laŭ dekkelkaj retadresoj novaĵleteron pri lanĉo de instalaĵo, kreita de nia firmao, okazonta la 1-an de decembro. Hodiaŭ matene ĝi jam aperis en kvar retejoj, inter kiuj 3 estis novaĵagentejoj. Ĵurnalistino el agentejo Interfax telefonis al mi kaj petis detalojn pri ceremonio de lanĉo. Dum proksimaj tagoj sendube aperos pliaj rezultoj en paperaj eldonoj kaj aliaj retejoj. Ĉio okazis tute senpage kaj rapide. Se mi havus iom pli da tempo kaj faris dissendon antaŭ kelkaj tagoj rezulto estus eĉ pli granda.
P.S. Kaj mi tute ne komrenas kial en eo-retejo preskaŭ ĉiam mankas reklamo? Ĉu esperantistoj ne bezonas monon? Aŭ ili estas tiom noblaj ke ne deziras fuŝi per aĉa oro siajn idealojn? Por deflanka publiko tio kreas impreson ke temas pri nura amatoreco kaj neniu volas reklami en iliaj retpaĝoj. Tamen mi certas, ke trovi reklamdonantojn ne esta neplenumebla tasko. Almenaŭ kreantoj de la rusia retejo Esperanto-Novaĵoj sukcesas pri tio http://e-novosti.info/
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-01 16:27
Kara samnomano, viaj rimarkoj, kiel mi ofte jam substrekis estas ghustaj, sed pro postsekvi ilin oni devus havi ghustajn homojn sur ghustaj lokoj. Bedaurinde respondecaj pri reklamado kaj informado estas malproksima por gxuste kompreni modernan elektonikan informadon.
Mi jam ofte skribis pri tio, ke estas bezonaj pli junaj, pli spertaj esperantistoj por tiu posteno. Tiu personoj ekzistas, nur malgustaj personoj gluas sur la segho kaj konspiras partizane chies aktivadon.Bedaura estas fakto, ke mem la redaktoro kunludas.
pako
pako diras:
2011-12-05 09:33
Mi tute malsamopinias. Esperanto, Cocacola, GreenPeace... ili cxiuj estas finfine vendeblaj baroj por pagata reklam-agentejo. Oni fakte ne reklamas -na Cocacola sed felicxecon. Ni ne reklamu Esperanton sed... sed kion? Cxu eble monda amikeco? Ke kelkaj reklam-agentejoj prezentu iliajn reklam-programon al la kliento (UEA) kaj ke la kliento decidu. Certe la kliento havas monon por pagi. Certe devas ekzisti mondskale reklam-agentejoj kiuj diskonigis barojn antauxe ne konatajn.

Unu strategio multe uzata estas elekti konatulo por reklami. Vidu ekzample pri brak-horlogxoj aux parfumoj!

Cxu elekti mondskala konatulo kiu estu ambasadoro de Esperanto? Kiun elektos vi? Imagu Angelina Jolie kiel ambasadoro de Esperanto!!... almenaux sxiajn fanatikuloj gxin lernos!




Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2011-12-05 10:45
Mi preferus ne reklami Cocacola-on kaj elekti mondskalan konatulon ol fusxuzi akuzativon. (legxo de Tonyo)
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-05 11:15
Vi skribas, ke vi ne preferas reklami, sed vi tion faras, kial vi ne uzas Esperantan nomon, sed la originalan nomon de la firmao. En chiuj vortaroj (ekz. PIV 2005 au vortaro de Krause) jam estas E-termino kaj en alia ampleksa (char 1800 pagha) la trilingva vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
<<koka/o coca (plant) bot. koka ~ino cocaine farm. kokaina ~kolao (= kokakolo, ↑ pepsikolo) coca-cola kulin. coca-cola>>
simono
simono diras:
2011-12-05 16:05
"Kokakolo" estas samgrade reklamo pri "Coca-Cola" kiel la vorto "Coca-Cola" mem. Ne temas pri Esperanta vorto, temas pri Esperantigita versio de varmarko. Precize same statas pri "pepsikolo" kaj multaj aliaj. Ekz. "Guglo", "Vindozo", "Linukso", ...
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-05 23:59
Tamen estas bona rezulto de mia argumentado. Vi finfine ne plu uzas en E-teksto la anglajn nomojn kiel Pepsi Cola sed jam pepsikolo, ne plu Google sed Guglo, ne plu Windows sed Vindozo, ne plu Linux sed Linukso kaj kompreneble ne plu Coca Cola sed kokakolao au kakakolo - bravege !
simono
simono diras:
2011-12-06 09:51
Tute ne temas pri rezulto de via argumento.

Mi estas fakte avanulo rilate la Esperantigon de nomoj. Kaj cetere, la nomo "Vindozo" venas de mi.
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-06 11:22
Ĝojas min, ke vi estas avanulo rilate Esperantigo de la nomoj, ekz. Vindozo venas de vi (laŭ via opinio). Do bv aldoni E-nomon al jenaj: Twitter, YouTube, facebook, ...
Okaze, ĉu vi jam ricevis la respondon de Istvan Ertl pri lia stranga komento: "Angula Merk'el ...". Ĉar vi kaj mi tute ne komprenis lian komenton, kun ne konataj E-vortoj ekz. "merki"
simono
simono diras:
2011-12-06 13:21
Ne laŭ mia opinio, laŭ mia reklamo pri Ĉapelilo en la jaro 1999. Jen mi publike enkondukis "Vindozo" kaj samtempe en la helpilon por la programo. Ankoraŭ iomete antaŭe mi enkondukis la vorton ĉe tiama "Kompuservo". Simile pri "Uzreto". Pri "Vindozo" mi iam skribis artikolon por defendi mian elekton. Evidente - Vindozo, Vindozulo, Vindoza, Vindoze, Vindozen, Vindozeca, Vindozisto, ...

"Fejsbuko" jam ekzistas - vidu ĉe Pola Retradio. Jen ne de mi. Mi subtenis ĝin simple pro tio, ke oni jam komencis uzi ĝin.

"Tvitero" jam ekzistas - praktike ĉie - la Esperantigo estas memevidenta.

"Jutubo" same jam ekzistas - praktike ĉie.

"Iperno" estas de mi, sed oni supozeble uzos "Ipernitio".

"Makintoŝo" jam ekzistas - jam delonge.

"Posteruso" estas de mi - sed oni tro malofte parolas pri ĝi, por tio, ke ĝi populariĝos.

Antaŭ nelonge, mi proponis "njuz-" por njuzservilo, njuzilo, njuzservo, njuzprotokolo, ktp. Por eviti la karambolon inter novaĵservilo kaj njuzservilo. Ekzemple Guglo proponas interalie novaĵservilon. Sed tute ne temas pri njuzservilo - ekz kiel por s.c.e.

Ho jes, mi kredas, ke "krozilo" estas de mi, sed pri tio mi ne estas tute certa. Eble mi havis antaŭulon. Same statas pri "alklaki".

"uskleco" estas de mi. Mi bezonis ĝin por Ĉapelilo.
simono
simono diras:
2011-12-08 10:03
La vorto "Interreto" estas same vene de mi. Mi ĉiam denove forgesas tion.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-08 10:21
Ne estas celo diskuti kiu kion unue uzis. Fakto estas, ke Esperanto ne estas kompleta kaj kiu ghin chiam uzas devas ofte mem esperantigi iun esprimon, esperonte, ghi estos komprenota.

Mi ekkonis, ke vi kiel literaturisto kaj moderna homo, uzas novajn esprimojn
(en manko vi provas krei ilin, proponi), tiam mi donis proponon kun via retadreson al E.Kozyra, kiu estas momente plej aktiva vortaristo, kun vi kunlabori.(Mi esperas, ke vi pro tio ne koleras -mi nur pensis pri bono de Esperanto).
simono
simono diras:
2011-12-08 11:11
Mi simple menciis la fakton.

Iam mi havis problemegon. Mi devis skribi jam en 1994 kompletan profesinivelan helpilon por la manipulado de sufiĉe komplika tekstprilaborada programo. Evidente, per unu frapo mankis cento da terminoj - tiparo, tiparfamilio, tiparfasono, uskleco, enpaĝigo, stirklavo, ktp, ktp. Aldone mi ne havis tempon por diskuti iujn terminojn kun aliaj fakuloj. Pro tio tre subite naskiĝis kaj poste populariĝis multaj fakterminoj de mi.

Ĉi-epoke mi havis kverelon kun UEA kaj kun ankaŭ aliaj verdsteluloj. Do por mi estis ĉiam amuze konstati ekde kiam "mia" - do de "aĉa fia hereza mi" - termino unue uziĝis en la intern-ide-fidela Zamenhof-adora gazeto de UEA. Se ĝi aperis plume de alia aŭtoro tie, ĝi estis praktike tutmovade venkinta.

Sergio evidente per sia Komputada Leksikono enkondukis eĉ pli da terminoj, kiujn tiam mi transprenis. Sed bedaŭrinde ĉe li eĉ ĝis hodiaŭ plu mankas multaj. Aldone, estis tiam iam kaj iam jam tri proponoj kaj mi devis tuj decidi ekuzi kaj poste nuruzi unu specifan el tiuj.

Cetere, estas ĉiam iomete tikle aserti, ke oni eltrovis specifan terminon. Kiel en la scienco du malsamaj esploristoj povas eltrovi preskaŭ samtempe ion saman, statas ankaŭ terminologie. Se mi asertas, ke jam en 1991 en Kompuservo mi unue uzis specifan terminon, povus esti, ke fakte iu alia eltrovis kaj uzis ĝin jam en 1990 sen tio, ke mi sciis tion.

Por mi jen speco de ĉevaleto. Mi lanĉas vorton aŭ esprimon kaj tiam amuzite observas kiel ĝi brile disfloras - aŭ - kiel ĝi tuj mizere mortaĉas. Kelkajn kadavrojn mi jam respondecis.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-11 11:50
Estas tute ĝuste ke la pli efika reklamado ne reklamas la varon mem, sed la cirkonstancojn ligeblajn al la varo. Sed estas ekstreme malfacile ligi ion alian ol naciismon aŭ imperiismon al lingvo. En la menso de la plej multaj homoj la lingvoj estas esence malsamaj, kaj ĉiu el ili estas aŭ komunikilo de sukcesa imperio aŭ identigilo de pli-malpli sukcesa nacio. La Esperantistoj estas handikapitaj per tio ke ili pensas pri lingvo radikale alimaniere, sed ankoraŭ pli per tio ke ili ne konscias pri tiu sia radikale alia pensmaniero. Alivorte, ili ne sufiĉe multe scias pri la speco de varo kiun ili provadas vendi. Se ili scius kaj konscius, eĉ ege amatora reklamado havus multe pli da efiko ol nun.
Lu
Lu diras:
2012-01-12 00:01
Por mi la franca lingvo ne ligiĝas kun naciismo aŭ imperiismo, sed ĉefe kun suda Francio, strando, maro, naĝado, velado, ĉarmaj francinoj, interesaj francoj, aperitivo, bongustaj manĝoj, nenion-farado sub arboj kun leĝera vento ktp. Kaj Esperanto ĉe mi ligiĝas antaŭ ĉio kun interesaj interparoladoj kun homoj el multaj landoj, belaj vojaĝoj, novaj impresoj, pli bone kompreni la mondon ktp. Iom profesinivela varbagentejo devus esti kapabla tion transdoni al la publiko - kondiĉe ke troviĝas la Esperanto-asocio(j) aŭ individuoj, kiuj pretas pagi ĝin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-12 11:49
Francio: famaj lokoj, ne tro varmega somera temperaturo, prestiĝega kuirarto.

Esperanto: kiuj landoj? kiuj interesaj temoj? kiuj impresoj? kiuj komprenoj?

Al mi, Esperanto ligiĝas kun idealismo kaj memofero. Sed se la risko de martirismo ne estus tiel proksima, mi kredas ke tio povus allogi multe pli da homoj ol kiom ajn da feriaj kaj gastronomiaj plezuroj.
simono
simono diras:
2012-01-12 13:22
Mi iam ie legis, ke la plej multaj Esperantistoj mortas plene frustritaj - nome pro tio, ke ili dediĉis sian tutan vivon kaj iam eĉ sian tutan monon al Esperanto kaj fakte atingis nenion.

Do Esperanto laŭŝajne ligiĝas al frustro. :)
aldone
aldone diras:
2012-01-12 13:58
Por mi Esperanto estas ĉiutaga fonto de ĝojo. Kaj tion mi atingas sen enspezi monon. Kaj mi povas danki tion ankaŭ al vi, ĉar vi donis al mi la indikon pri Posteruso kien mi povas alŝuti la ĉiutagajn sondosierojn de la Esperanta Retradio.

Sentu la ĝojon kun mi sub
http://aldone.de/retradio
simono
simono diras:
2012-01-12 20:11
Nu, mi ne diris, ke mi estas frustrita! :) Tute ne.

Sed mi pritraktas la tutan aferon eble iomete pli realeceme ol iu kaj iu fervorulo.

Sed mi kredas, ke estas konsiderinda dozo de vero malantaŭ la aserto, ke eble iuj Esperantistoj mortiĝas priplorinde frustritaj.

Sciu, tio parencas al la esprimo "la nepoj dankos nin". Estas ĉiam la nepoj, kiuj onidire abunde rikoltos, neniam la agantoj mem.

Cetere, mi nun fine trovis la tempon por fini mian longan artikolon pri "Literofteco" en la Vikio.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Literofteco
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-12 20:46
Kara Simono,
antaŭe vi demandis Istvan Ertl kio signifas "merki" (vidu sube lian strangan komenton kaj vian demandon direktitan al li) - tamen ne ricevante de li la respondon kaj klarigon - nun vi skribas "frusto" ĉu tio devas esti: "frustro"?
Okaze mi denove demandas: kio signifas "merki"? eble li volonte merkos, se li scios kiel merki, kaj nun ne amoke, do eble respondos al ni.

Angula Merk' el?
Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-11-24 06:40
Mi volonte merkus, se mi scius kiel merki.

amoke
Istvan Ertl
Angula Merk' el?
Afiŝita de Pejno Simono je 2011-11-24 10:44
Vere! Kion signifas "merki"?

Mi mem ne scias tion.

Ĉu eble "mense marku"?
simono
simono diras:
2012-01-12 23:58
Damne, mi mistajpis. Kaj kiel ĉiam, nepre jam en la titolo! Mesaĝkorpe mia "frustro" bonis.

Kaj mian misan "merki" mi iam jam klarigis. Temis pri dereligo per la Germana verbo "merken", kiu - interalie - signifas "mense enstokigi, noti, memorigi, eble eĉ marki". Tion mi jam publikigis.

Fakte mi skribis:

==========================
Vere! Kion signifas "merki"?

Mi mem ne scias tion.

Ĉu eble "mense marki"?
==========================

Iam kaj iam iu nacilingva termino mise trapenetras ĝis onia Esperanto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-12 14:15
Agante kaj oferante por Esperanto mi ne atendas premion. Mi estas certa, ke mi agas por bona afero kaj tio kontentigas min kaj se al mi aldone ion sukcesas - felichigas min. Preskau chiuj esperantistoj, char ne salajras, estas idealistoj.
Se vi atendas profiton, vi estas en falsa filmo!

Interese tamen estas, kiel oni jam rimarkis, esperantistoj ghenerale longe vivas, ne char ili atendas ilian salajron, sed char ili havas spiritan okupon, agas por estonto.

Via richeco, beleco kaj sagheco perdighos, sed restos tio kion vi faris, kion vi verkis!
iafantomo
iafantomo diras:
2011-12-06 19:49
Mi ĝenerale konsentas kun Peter Weide, kaj ankaŭ kun komentoj de aliaj kiuj provas revigligi la Esperanto-movadon. Tamen neniu serioze priesploras la centran demandon, kial la Esperanto-movado estas en la stato en kiu ĝi estas.

Mi mem volonte surmetus Esperanto-emblemon, kiel mi faris konstante dum kvardek jaroj, sed nuntempe nur eksterlande. En mia propra lando mi ne surmetas ĝin plu. Emblemo estas pli ol reklamilo; ĝi estas identigilo, kaj verdire, mi ne plu sentas identecon kun miaj samlandaj Esperantistoj.

Kiam mia landa asocio dungis Direktoron de Evoluigo en 2001 li demandis al mi, ĉu mi estas membro de mia landa Esperanto-asocio. Mi respondis, ke mi estas membro, sed mi ne sentas, ke mi estas membro. La konstanta fuŝumado estis tiutempe malkaŝa sekreto. La moŝtuloj ankaŭ konstante marĝenigis bonajn homojn – pli ol mi fakte konstatis en 2001. La nova Direktoro ŝajnis bone kompreni min.

Nun mi mem estas marĝenigita. Tio okazis tuj post mia eltrovo pri iom de la vero malantaŭ la kulisoj. Se oni volas havi amikojn en la Esperanto-movado, oni ne faru tro da demandoj, kaj oni ne insistu pri respondoj. Se oni scias ion kion la moŝtuloj deziras teni sekreta, fariĝu jesulo.

Okazas hororoj malantaŭ la kulisoj, kaj neniu volas priparoli tion, ĉar ne decas. Mi mem restas membro, kaj tio ne kostas, ĉar mi estas dumviva membro. Tamen mi resendis mian atestilon pri Fratuleco, kaj mi petis, ke ili ne plu sendu al mi La Britan Esperantiston, pro la personaj atakoj kiuj kelkfoje aperis en la redaktoraj artikoloj. Mi toleras la alian gazeton, EAB Update, kvankam mi eĉ ne rajtas defendi min per minimuma dufraza letero kontraŭ akuzon de kalumnio. Mi ĉiujare kandidatiĝas kiel Prezidanto por gajni la rajton de 200 vortoj en la gazeto, kaj por doni eblecon al kelkaj registri siajn protestojn. Sed plejparte la Esperantistoj forturnas de ajnaj problemoj de la movado. Ili ne volas scii, kio vere okazas en la movado. En la pasinta jarkunveno ili eĉ akceptis la dekreton de la Prezidanto, ke oni ne diskutu la kandidatojn por la nova Estraro antaŭ ol voĉdoni, kaj tiam la granda plimulto feliĉe voĉdonis por du raŭmistoj, inkluzive de unu Idisto, kiu antaŭ jaroj disrompis diskutadon en iu Esperanta forumo en CompuServe, kaj pli poste disrompis diskutadon pri Esperanto en la Yahoo-grupo esper-brit.

Kritiki la komitaton nun estas pensokrimo. Tio inkluzivas fari la specon de demando kiu en antaŭa epoko estus konsiderata tute normala en ajna demokratia socio. Iama ĝenerala sekretario de la asocio, kiu eksiĝis en 1994 pro obstaklado kaj financa kaŝado, diris pli poste, ke la Estraro konsistas el jesuloj, kaj ke la asocio estas preskaŭ sekreta societo. Mi trovis ĝuste la samon jardekon pli poste.

Jes, necesas daŭrigi la laboron kiun ni faris relative sukcese en antaŭaj epokoj, sed tio ne sufiĉas. Frenezo, laŭ Albert Einstein, estas daŭre fari la samon denove, atendante malsamajn rezultojn. Necesas kompreni la kialojn de la kolapso de la Esperanto-movado, por povi ripari ĝin.
Akva
Akva diras:
2011-12-29 12:45
"Ekestas aŭ jam funkcias Esperanto-vivo en la novaj grup-medioj kiel Facebook kaj Twitter. "

Ni ne forgesu pri Ipernity, laux mia esperantigo "Ipero", en kiu agadas-verkadas-diskutas eble mil esperantistoj.
simono
simono diras:
2011-12-29 15:59
Vi supozeble celis "Iperno", ĉu?

Signife temas pri kombino de "IP" kaj "eternity", do pri "IP" kaj "eterno".
zecabel
zecabel diras:
2011-12-29 21:04
Pejono Simono skribis:

"Signife temas pri kombino de "IP" kaj "eternity", do pri "IP" kaj "eterno".

Do, ankoraŭ pli bone: Ipeterno.
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2011-12-29 19:57
Se chuij Esperantaj Asocioj en chiuj landoj povus relakmi unu foje en unu jaro per la novjaro aux alij aferoj,ekz la UK, tie estas bona.

Nun,estas la agado de chuij por sendi mesagxo al la registaroj en chuij landoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-12-29 20:27
> Nun,estas la agado de chuij por sendi mesagxo al la registaroj en chuij landoj.

Mesaĝo... pri kio?
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2012-01-08 15:43
Pri tio, se vi povas legi anglan lingvon. La raporto estas el auxstralio.

http://www.mondeto.com/1/po[…]ranto-1-brain-building.html