Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Nova dokumenta filmo pri Esperanto

Nova dokumenta filmo pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-14 22:44
La konata usona reĝisoro Sam Green estas la aŭtoro de dokumenta filmo pri "kvar utopioj", el kiuj unu estis Esperanto. En nia intervjuo li rakontas pri sia nova projekto, kiu laŭ li estos la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de neesperantisto. La duonhora filmo havos la titolon "The Universal Language" (La universala lingvo). En ĝi estos intervjuitaj interalie Humphrey Tonkin kaj Arika Okrent, la aŭtoro de la verko "In the Land of Invented Languages" (En la lando de inventitaj lingvoj). Chuck Smith intervjuis Sam Green en la angla, kaj anglalingva versio de la intervjuo aperas samtempe kun la esperantlingva traduko.
Nova dokumenta filmo pri Esperanto

Filmado en Jokohamo

In English: Esperanto documentary: The Universal Language

Chuck Smith: Kiun publikon vi volas atingi per ĉi tiu filmo?

Sam Green: Mi esperas, ke mi sukcesos fari dokumentan filmon, kiu interesos kaj parolantojn de Esperanto kaj neparolantojn de la lingvo. Tio evidente povas esti defio, ĉar la du publikoj havos tute malsamajn alirojn al la filmo.

Mi esperas, ke la filmo havos signifon por parolantoj de Esperanto. Laŭ mia scio, neniam antaŭe oni faris signifan dokumentan filmon pri Esperanto. Mi okupiĝas pri la projekto de pluraj jaroj, kaj mi trovis multajn bonegajn arkivajn fotojn kaj filmerojn. Mi ankaŭ ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn, kaj mi intervjuis multajn parolantojn de Esperanto. Evidente ne ĉiuj esperantistoj estas similaj inter si, kaj ekzistas granda vario de spertoj kaj interesiĝoj ene de la Esperanto-movado. Mi faris ĉion kion mi povis por fari dokumentan filmon kiu estas laŭeble justa kaj preciza.

EsperantokioskoRilate la publikon kiu ne parolas Esperanton, mi esperas ke la filmo konsciigos homojn pri la lingvo kaj kuraĝigos ilin sinteni al ĝi serioze. Kiel vi scias, kiam Esperanto aperas en amaskomunikiloj, ĝi ofte rolas kiel ŝerco aŭ ia nova elpensaĵo. Mi vidas mian filmon kiel parton en tuta ondo da projektoj, kiuj rigardas la lingvon en serioza maniero. La libro de Arika Okrent [In the Land of Invented Languages] estas bona ekzemplo de la sama tendenco. Sume mi firme kredas, ke la filmo estos bona por Esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj mi faris filmon pri radikala usona politika grupo kun la nomo "The Weather Underground" ("La Vetera Rezistgrupo"), kaj tiu filmo multe kontribuis al ŝanĝo de sinteno rilate tiun grupon. Mi esperas, ke ĉi tiu filmo havos similan efikon.

Kie ĝi estos montrita?

Mi intencas finfari la filmon frue en la jaro 2011, kaj komenci montradi ĝin en festivaloj ĉirkaŭ la mondo. Mi supozas, ke la filmo estos montrata ankaŭ en televido en 2011, kaj en Usono kaj en aliaj landoj. Poste mi distribuos la filmon sur DVD-disko pere de Sam Green kaj kredeble ankaŭ pere de iTunes kaj aliaj retaj servoj.

Kiel ĝi estas financata?

Mi financis la filmon ĉefe helpe de malgrandaj stipendioj. Mi ricevis stipendion de Usona Kulturfondaĵo (The National Endowment for the Arts in the United States), kaj ankaŭ iom da mono de aliaj kulturorganizaĵoj. Krome mi ricevis stipendion de ESF (Esperantic Studies Foundation).

Kial iu volus financi filmon pri Esperanto?

Ĉar temas pri fascina rakonto kaj movado, pri kiuj la plej multaj neesperantistoj scias preskaŭ nenion.

Kial vi ne uzas la vorton "Esperanto" en la titolo de la filmo?

Trovi bonan titolon ĉiam estas malfacile. Rilate titolojn, mi klopodas trovi ion enigme allogan kaj iomete poezian. Laŭ mi, "la universala lingvo" kiel vortoj elvokas la fundamentan esperon kaj mondorigardon, kiuj estas baza parto de Esperanto. Kaj ĝi sonas bone. Ne estis konscia decido mia, ne enmeti la vorton "Esperanto" en la titolon. Simple ĉi tiu ŝajnis la plej bona titolo kiun mi povis elpensi.

Kion vi mem opinias pri la ideo de Esperanto kaj pri la movado?

Sam GreenMi jam frue dum farado de filmoj ekkonsciis, ke kiam oni elektas temon, oni poste pasigos plurajn jarojn en proksima kontakto kun ĝi, kaj pensante pri tio, estas diable grave elekti ion, kion oni efektive ŝatas! Mi estas granda ŝatanto de Esperanto, la lingvo kaj movado tre plaĉas al mi. Tio kion la lingvo reprezentas rilate esperon kaj fantazion por la estonteco delonge inspiras min. Min ankaŭ interesas, kiel esperantistoj sukcesis akordigi la porlingvan revon de Zamenhof kun la mondo en kiu ni vivas nuntempe. Ĉiuj filmoj, kiujn mi faris, estis provoj vastigi la komprenon pri la nuntempa multfaceta mondo, en kiu ni trovas nin. Mi ja opinias, ke esplorado de la historio de Esperanto povas doni al ni perspektivojn pri la pli vasta historio de la 20-a jarcento, kaj pri la ombro kiun tiu tempo plu ĵetas sur nin.

Mi aŭdis, ke kelkaj parolantoj de Esperanto opiniis vian filmon "Utopia in Four Movements" ne sufiĉe entuziasma pri Esperanto. Post kiam mi vidis la filmon, mi persone malkonsentas, sed iuj plu diras, ke en ĝia fokuso estas Esperanto kiel utopio, kaj ke ĝi ne montras multon pri la praktika uzo de Esperanto. Kio inspiris vin fari novan filmon, kiam vi jam pritraktis Esperanton en "kvar utopioj"?

La rekta dokumenta filmo, kaj la nova, sendependa filmo, kiun mi estas faranta pri Esperanto, estas du tre malsamaj aferoj, kaj mi povas imagi, ke tio konfuzas.

La "rekta dokumento" estas nomata "Utopia in Four Movements", kaj unu el la partoj de la filmo temas pri Esperanto. En "Utopio", mi konsideras la historion de Esperanto dum la 20-a jarcento kiel siaspecan metaforon por la kresko kaj falo de la modernisma mondorigardo - la granda fido je progreso, scienco kaj racia pensado, kaj je la kapablo de homoj krei radikale pli bonan mondon. Esperanto kaj modernismo kune prosperis dum la frua parto de la 20-a jarcento. Nuntempe ni vivas en mondo, kie multo el tiu espero kaj kredo ne plu ekzistas. "Utopia in Four Movements" estas provo kompreni ĉi tiun hodiaŭan, tre malsaman mondon.

Mi sentas ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiuj venis vidi la filmon "Utopia in Four Movements" reagis pozitive al ĝi. Vi mem skribis al mi poste, ke ĝi estis "la plej kortuŝa prezentado dum mia vivo". Kelkaj homoj vidis fruan ĉerpaĵon en la reto, kaj reagis kritike, sed tiu opinio ne baziĝas sur vera kompreno de la tuto.

La "ordinara" dokumenta filmo, kiun mi nun estas finfaranta, "La Universala Lingvo", estas tradicia tridekminuta filmo, kun intervjuoj kaj similaĵoj. Ĝia direkto estas multe pli tiu de profunda historio de Esperanto kaj portreto de la nuntempa Esperanto-movado. Ĝi rigardas Esperanton ne tra la prismo de utopio. En ĉi tiu nova filmo aperos Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj parolantoj de Esperanto.

Piednoto: Eblas aliĝi anglalingvan retpoŝtan liston por ricevi regulajn ĝisdatigojn pri la filmo kaj informiĝi pri la ebleco aĉeti ĝin sur DVD, skribante al Sam Green ĉe esperantodocumentary@gmail.com.

Intervjuis Chuck Smith. Anglalingva versio de la intervjuo legeblas ĉi tie.

 

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-01-13 04:16

En la lastaj dekdu monatoj ekaperis novajhoj pri tri filmetoj parte au plene pri Esperanto: “Utopia in Four Movements”, “CONLANG” kaj nun, “The Universal Language.” Tiuj filmoj povas enkadrighi en la Informado-Politiko de la Esperanto-Movadoj, sed kiamaniere?

Kiel utiligi ne nur tiajn filmojn, sed ankau multajn aliajn kiel allogajn partojn de nia publika informado? Pensu pri, ekzemple, la filmo “The Dictator” de Chaplin kaj la filmo “Incubus” de Shattner). Kiamaniere uzi ankau la kreskantan kvanton da filmoj kun subtekstoj en Esperanto? Krome, kien lokigi la novajn, profesiajn televidajn filmojn de China Televido Internacia en novan filmo-politikon? Kaj ni ne forgesu, la filmon nian “Esperanto estas. . .” kaj la elstaran pedagogian serion teksto-verkitan de Paul Gubbins “Pasporto.”

Mi ne scias ghuste kiel utiligi chiaj tiajn filmojn por antauenigi Esperanton. Sed mi scias, ke la rolo de tiaj filmoj estas ege grava por la disvolvigho de fruktodona informado de Esperanto. Mi ankau scias, ke lerta, aktiva strategio povas doni multoblan pli bonan rezulton.

Meritas pripensi, do, kiel utiligi tian filmo-informadon multe pli aktive. Meritas cch pripensi eventualan starigon de posteno por nova estrarano de UEA, kiu okupighus pri filmo-strategio. Tiu estrarano povas esti faka konsilisto, kiu mem ne rekte apartenas al la nuntempa Esperanto-Movado. Homo kiel Sam Green estus eble bona, tamen, mi ne sugestas, ke ni petu lin. Mi nur rekomendas, ke ni pripensu pli koheran, efikan strategion pri informado kaj filmo-politiko.

Kiu aldone okupighu pri filmo-strategio? Kiel chiam, mi pensas, ke la sistemo fakdelegito tia, kia ghi ekzistas che UEA estas jam sufiche “arkaika” por, ke ni komencu pripensi la starigon de FAKTEAMOJ. Modernaj problemoj estas internaciaj kaj kompleksaj. Individuoj ne plu tiom efikas. Fakteamoj bezonatas, ankau por analizi kaj starigi strategion por informado kaj filmoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
limako
limako diras:
2011-01-14 13:13
La filmon ni spektis ĉe la Zamenhofa Simpozio en NovJorko. Ĝi estas altkvalita, honesta, kaj pensiga, sed verŝajne ne necese plaĉos al esperantistoj. Ĝi malmulte celas informi sed trafas precize ĉar ĝi montras la fortajn homan flankon kaj emociojn de esperantistoj.