Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto

Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-25 08:07
Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, bazita sur la libera programaro Apertium. Apertium estas rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla.

Ĉiujn mencitajn tradukilojn eblas uzi ĉe la adreso apertium.saluton.dk. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj.

Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvan ekvivalenton preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net/projects/apertium/

La ellaborintoj esperas, ke tiu lanĉo ne nur liveros novan interesan rimedon, sed ankaŭ spronos pliajn homojn ekinteresiĝi pri la kreado de pliaj aŭtomataj tradukiloj aŭ la polurado de la jam ekzistantaj.

Unu el la atutoj de Apertium estas, ke ĝia strukturo ebligas al nefakuloj pri komputila lingvistiko evoluigi tradukilojn, kiuj donas kontentigajn rezultojn. Krome, tio, ke Apertium estas malferma, universitate stirata projekto, ebligas, ke studentoj evoluigantaj tradukilojn ricevu monhelpojn, ankaŭ se temas pri tradukiloj el kaj al Esperanto. 

Ekzemple jam du jarojn Apertium ricevis de Guglo po naŭ 5000-dolarajn stipendiojn por studentoj evoluigantaj novaĵojn dum la nord-hemisfera somero. Tiel kredeble denove okazos post nur kelkaj semajnoj.

Ĉar esperantistoj bone situas interne de la Apertium-projekto kaj mem Esperanto estas bone konsiderata en ĝi, estas tute eble ricevi stipendion por krei en tri monatoj kernon de tradukilo inter Esperanto kaj (hindeŭropa) lingvo. Cetere, sinanoncintoj ja ricevos la helpon de la cetera Esperanto-grupeto en Apertium. Aliflanke, ne-studentoj estas ja ne malpli bonvenaj en la projekton.

Interesiĝantoj iel kontribui povas aliĝi al retlisto aŭ rekte kontakti hectoralos ĉe gmail.com.

Raportis Hèctor Alòs i Font

 
arkivita en:
Ergard
Ergard diras:
2011-02-25 12:40
Bonege!
jn0101
jn0101 diras:
2011-02-25 16:39
Gratulojn al Hector pro lia bona laboro!!!

Jen kelkaj ligiloj por facile elprovi la tradukilon kaj taksi la rezulton.

Franca vikipedio:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Inflation

Jen traduko per Apertium de la franca vikipedio:
http://apertium.saluton.dk/[…]/Inflation

Esperanta vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Inflacio


Eble vi volas kompari kun traduko de la angla vikipedio pere de Apertium
http://apertium.saluton.dk/[…]/Inflation

Kaj kun traduko de la angla vikipedio pere de wikitrans (tiu de Eckhard Bick)
http://epo.wikitrans.net/Inflacio?eng=Inflation


Por provi aliajn tekstojn, vizitu
http://apertium.saluton.dk/?lang=e&lang=eo

Kore Jacob