Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo

Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-17 07:40
Ĝis nun Japana Esperanto-Instituto ne ricevis informon pri esperantistoj, kiuj estus grave trafitaj de la granda tertremo kaj cunamo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj en la aktuala regiono jam estas kontakteblaj rete aŭ telefone, rakontas la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, Sibayama Zyun'iti, responde al demando de Libera Folio. "Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj", li skribas, dankante alilandajn esperantistojn pro multaj mesaĝoj de simpatio. Laŭ informo de Hori Jasuo, almenaŭ du esperantistoj en la aktuala regiono ankoraŭ ne povis esti kontaktitaj. Laŭ Tahira Masako, ankoraŭ ne venis vivosigno de la dekmembra Esperanto-Klubo de Iwaki.

Libera Folio kontaktis la landan asocion de UEA en Japanio, Japanan Esperanto-Instituton, por ekscii, ĉu esperantistoj iĝis viktimoj de la granda katastrofo trafinta Japanion. Ĝis nun mankas tiaj informoj, respondis Sibayama Zyun'iti:

Ĝis hodiaŭ (la 14-a de marto), ni ne ricevis informojn pri serioza damaĝo de esperantistoj japanaj, dum multaj samideanoj ne estas telefone aŭ rete kontakteblaj. Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj.

En la 11a de marto, nordorientan parton de Japanio atakis grandegaj tertremoj kaj cunamoj, kun perdo de multaj vivoj kaj havaĵoj. Ni esprimas kondolencon al la damag^itoj. Pri la katastrofo, ni japanaj esperantistoj, inkluzive de JEI mem, ricevis multajn mesag^ojn de zorgo kaj kondolenco. Ni, nome de la Estraro de Japana Esperanto-Instituto, dankas vin ĉiujn pro via bonvolemo.

Laŭ informoj de Hori Jasuo, en la trafita regiono loĝas minimume trideko da esperantistoj. En lundo laŭ li restis nur du, kiuj ankoraŭ ne estis kontaktitaj.

-  Ĝis nun ĉiuj krom unu paro estas trovitaj sekuraj. Mi supozas, ke ankaŭ tiu paro fartas bone, kvankam telefone mi ne povas kontakti ilin, skribas Hori Jasuo.

Tahira Masako el Kioto rakontas, kiel esperantistoj en Japanio nun klopodas rekapti la kontakton unu kun la alia:

- La estro de Organiza Fako Inumaru Fumio starigis retan informejon por kolekti informon kiuj kiel fartas en la plej trafitaj regionoj. Individuoj inter si kontaktas, retumas, telefonas kaj raportas al la informejo. Ĝis nun 28 esperantistoj en la plej damaĝitaj lokoj havas vivsignon en la listo de la informejo. De Esperanto-Klubo de Iwaki kun 10 membroj venas nenia informo, dum de Yamagata-Esperanto-Klubo kun 23 membroj kaj de Rondo Majo (Esperanto-Klubo de Hukusima) kun 16 membroj venis informoj, ke ĉiuj membroj kontakteblis.

Pluraj japanaj esperantistoj, kiuj ne estis rekte trafitaj de la katastrofo, jam skribis pri siaj spertoj en la reto. Dimanĉe la 13-an de marto Hori Jasuo raportis:

Tagmeze venis telefono el mia amiko en Honkongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.

Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

Jam sabate Hori Jasuo raportis, ke li provis telefone kontakti lokajn esperantistojn en la trafitaj regionoj, kaj sukcesis atingi unu. Ŝi, laŭ lia raporto, rakontis jene:

- Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikumadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.

Laŭ la informoj lunde vespere, laŭ la japana horo, estis konfirmitaj informoj pri preskaŭ 1.600 pereintoj, sed pri tre multaj homoj mankas informoj, kaj oni antaŭvidas, ke la konfirmita kvanto de pereintoj rapide altiĝos. Aldone, en lundo pro problemoj rilate la malvarmigon okazis eksplodo jam en dua nuklea elektrejo, kaj ankaŭ en tria nuklea elektrejo la situacio estas kriza pro simila kialo. Tamen ĝis nun ne likis grandaj kvantoj de radioaktivaj substancoj.

Bildo: Klarigoj pri la skalo por mezuri tertremojn kiun oni uzas en Japanio, el la blogo Hatena.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-03-14 18:18
Estas bone, ke oni okupighas pri perditaj e-istoj kaj oni povas nur esperi, ke ili reaperos.

Aliflanke: La monda gazetaro daure kaj aktuale raportadas pri la eventoj en Japanio. Esperanto estas vershajne la sola (skriba) lingvo en la mondo, kiu tion ne faras.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-14 18:34
Ankau en tiu chi kazo treege magra substanco
http://eo.wikipedia.org/wiki/Japanio

Oni prefere konsultas la nacilingvajn versiojn.

Lau mi e-istoj faras neniun seriozan laboron, chio estas nur suprajha, aluda, amatora, eksperimenta kaj propagandocela, kiel montras ankau tiu chi ekzemplo.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-03-14 19:33
Ne estas granda surprizo, ke estas tiom malmulte skribite pri la lastatempaj okazaĵoj en Japonio. Mi scias pri nur du lokoj, kie oni povas legi en Esperanto pri aktualaj aferoj en la mondo:

1. www.eventeo.net
2. http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Aktualaĵoj

Eventeo.net ŝajnas al mi tre promesplena projekto. Estas ja iom strange, ke ne estas ajna informo sur tiu paĝo pri tio, kiu respondecas pri ĝi. Sed, tiu retpaĝaro estas bonege farita, kaj ĝi povus fariĝi tre bona novaĵportalo se oni plu subtenus ĝin. Estus bone, se UEA ktp helpus ĉi-rilate.

rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-03-14 19:56
Mi volis diri, ke estus bone se 'oni *pli* subtenus Eventeo.net.'

redakcio
redakcio diras:
2011-03-14 21:26
Pri tio, kiu staras malantaŭ la retejo Eventeo, eblas legi ĉi tie:

http://www.liberafolio.org/2008/aktualeo/
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-03-14 22:43
Estas strange, ke ili volas resti anonimaj. Kion ili timas?

Laŭ mi, ili allogus multe pli da kontribuantoj, se ili ne estus anonimaj. Kiu volas kontribui al anonima projekto? Kiu volas pasigi multe da tempo por verki artikolojn kaj poste sendi ilin al iu anonima redaktoro?! Kiel vi rimarkis, oni nur ricevas respondojn de iu 'teamo'.

Estas domaĝe, ke ili ne volas kuraĝigi komunumon de kontribuantoj kaj kreskigi la retpaĝaron.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-15 00:58
Chio tio estas efemeraj amatorajhoj, kiujn neniu konas, krom tiuj kiuj produktas kaj uzas ghin, sed tiuj estas malmultaj kaj nekonataj. Do oni povas forgesi tion. Eble bona intenco kaj povus sukcesi, se e-istoj kunlaborus, sed neniam sukcesos, char e-istoj ne kunlaboras en tiaj projektoj. Ili preferas senlime diskuti pri stultajhoj-esperantistajhoj, sed fajfas pri serioza laboro.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-15 17:00
Bonvolu zorge gardi la tekston
"Chio tio estas efemeraj amatorajhoj, kiujn neniu konas, krom tiuj kiuj produktas kaj uzas ghin, sed tiuj estas malmultaj kaj nekonataj. Do oni povas forgesi tion. Eble bona intenco kaj povus sukcesi, se e-istoj kunlaborus, sed neniam sukcesos, char e-istoj ne kunlaboras en tiaj projektoj. Ili preferas senlime diskuti pri stultajhoj-esperantistajhoj, sed fajfas pri serioza laboro."
kaj recikle reuzi ghin por aprezi ajnan Esperantan iniciaton. La grado de trafeco estos sama, sed tajplaboro estos shparita.
amoke salutas
István Ertl
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-03-14 19:47
Mi forte esperas sekuron de *ĉiuj homoj* en Japonio - ne nur "sekuron de samideanoj".



rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-03-14 20:07
Estis verŝajne malfacile elekti bildon por tiu-ĉi artikolo - mi havas dubojn pri ĉu oni faris bonan elekton...
Jorge
Jorge diras:
2011-03-16 22:32
Miajn plej sincerajn bondezirojn por chiuj japanoj, speciale por miaj tieaj konatoj kaj amikoj.

Sed ni forgesu Libion, kie tagon post tago kvazau ripetighas la tragedio de Hispanujo 1936-1939.
Jorge
Jorge diras:
2011-03-16 22:33
Ni NE forgesu Libion!
jxeromo
jxeromo diras:
2011-03-17 07:37
informoj de hori yasuo aperis en ipernity: http://www.ipernity.com/blog/dorota_dorburc
esperanto
esperanto diras:
2011-03-17 14:20
La redakcio de El Popola Ĉinio
dissendis la jenan mesaghon, kiu atingis ankau min kiel privatan esperantiston




Karaj japanaj samideanoj kaj amikoj,

Kun granda mal ĝ ojo ni informi ĝ is, ke la granda tertremo kaj cunamo atakis Japanion kaj alportis grandajn perdojn al via lando. Ni ĉ i tie esprimas niajn simpation kaj profundan funebron al la viktimoj en la tertremo kaj konsolon al ĉ iuj japanaj popolanoj.

Post la okazo de la tertremo ni ĉ iam atentas pri la informoj el Japanio, kaj tiuj pri e-istoj. Ni malfermis la retpa ĝ aron en nia retejo (http://www.espero.com.cn/se/node_51621.htm) por kiel eble plej rapide liveri informojn pri la situacio de Japanio al samideanoj en nia Esperantujo. En la retpa ĝ aro ni anka ŭ aperigis la taglibron de s-ro Hori Yasuo. Ni dankas lin pro liaj rapidaj kaj detalaj informoj pri la tertremo kaj anka ŭ pri e-istoj en la plagitaj regionoj.

Per tiu ĉ i letero ni kore salutas japanaj esperantistoj kaj deziras al ili, iliaj familianoj kaj la tuta japana popolo sanon kaj sekurecon!

 La redakcio de El Popola Ĉinio