Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 06:21
Libera Folio publikigas la inaŭguran paroladon, kiun faris la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Kopenhago la 24-an de julio 2011.
Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

Foto: Peter Hauser

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Ni estas en Kopenhago, kiun la sekvantoj de la primedia debato eble plej reliefe konas kiel ejon de la monda diskuto cele al ekvilibrigo inter la diversaj respondecoj por savteni la ekziston kaj kvaliton de la homa vivo. Kongresante en tiu ĉi Kopenhago, ni celu la ekvilibron. Por plialtigi la nivelon de niaj laboroj, ni bezonas aparte energie celi la egalpezon en la lingva sfero.

Kiel vi ĉiuj scias, estas delonge severe malsimetria la tutmonda trafiko de tradukitaj tekstoj. Multege pli da verkoj el la landoj de la geopolitika ‘nordo’, gvidata de la ‘okcidento’, tradukiĝas suden, ol sudaj verkoj norden. Pro tio donas al mi grandan ĝojon povi raporti al vi, ke grava vjetnama epopeo de la poeto Nguyen Du, esperantigita de Le Cao Phan sub la titolo La Rakonto pri Kjeŭ, estas nun polurita kaj prespretigata pro iniciato de internacia amikaro.

Ĉu la plej grava aspekto de tiu ĉi atingo estas la interpersona kamaradeco, al kiu ni dankas la pretiĝon de tiu prifierinda teksto? Aŭ la ebleco utiligi tiun ĉi atingon por strategiaj celoj kaj antaŭenigi la prestiĝon de la Esperanto-movado en la okuloj de Unesko kaj aliaj kulturaj instancoj?

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉiu el vi havas proprajn prioritatojn. Vi devus plenvoĉe emfazi tion, kio aspektas al vi plej grava, kaj agordi viajn planojn laŭ tiuj preferoj. Mi mem hodiaŭ volas tiri vian atenton al la ŝlosila graveco de la kulturo kaj la arto. En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomiaj demandoj – sendube ne malprave – ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo.

Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj. Por ne perdi la ekvilibron, kaj por montri do estimon al la kontistoj, mi ankaŭ emfazas krompenson pri la tradukado: tiu, kiu tradukas, devas aldoni plusvaloron. La diskuton pri tia plusvaloro mi ŝatus bazi sur esperantistaĵo analoga al la iama lingvopatriotisma aforismo de la franclingvanoj.

France oni diradis Ce qui n’est pas clair n’est pas français “Tio, kio ne estas klara, ne estas franca”. Eble la plusvaloro, kiun alportu al la esperantiga entrepreno niaj tradukantoj, premisu kiel ekirpunkton similan aforismon el nia medio – Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta – kiu havas pli da pezo ol nuraj sloganoj, ĉu ne?

Dirante, ke tiu aforismo spegulas la esperantistan medion, mi invitas kritikojn. La recenzema publiko sendube regalos min per kritikoj. Kial do mi elektis la vorton gastama? Ĉu min interesas ĉefe la vidpunkto de la pli bonstataj landoj, kapablaj prezenti sian gastigeman vizaĝon? Ĉu mi celas marĝenigi aŭ embarasi la vizitantojn el landoj malprosperaj, kiuj pli ofte gastas? Tio estas ekzemplo de kritikoj, kiuj okupiĝas pri la simetriemo inter la landaroj.

Kritiko de alia speco aŭ alia ĝenro aperos ĉe tiuj inter vi, kiuj preferas pensi al la siaspeca spico de nia karmemora Raymond Schwartz. Tiaj kritikantoj demandos, kial mi do ne elektis pli bonvivecan esprimon kiel …bongasta. Antaŭ ol la homoj komencos misciti Kalocsay kaj deklami, ke ili kutimas “konstrui neston sed kongrese nesti”, mi haste fermas la temon, sinjorinoj kaj sinjoroj!

La kritikantoj senmanke pravas. Tute arbitre mi aforismis, ke Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Bonvolu permesi, ke por kompensi tiun arbitran elekton de la vidpunkto de la gastiganto mi citu teksteron, kiu klasike prezentas la gastan vidpunkton. George Steiner skribis: “Nenio estas pli beste absurda ol la preteco de homoj brulmurdi aŭ masakri unu la alian en la nomo de nacieco aŭ sub la infaneca sorĉo de iu flago. La civitaneco estas duflanka interkonsento, kiu estas, kiu ĉiam devus esti, submetebla al la kritika repripenso kaj al laŭbezona retiro. Neniu homa civito meritas, ke oni ĝin konservu per gravega maljusto, per seriozega malvero. La morto de Sokrato superpezas la konserviĝon de Ateno. Sendube nenio donas al la historio de Francujo pli da digno ol la preteco de la francoj ĝisiri ĝis la rando de la disfalo de la komunumo, la preteco draste malfortigi la solidarecon de la nacianaro, pro la skandalo Dreyfus… [Kaj nun bonvolu aŭskulti mian kursivigon de la ĉi-sekva frazo:] "Arboj havas radikojn; homoj havas krurojn, per kiuj foriri post konscienca decido diri: Ne.” (Steiner 1984: 195-6). [‘The cleric of treason’, A Steiner Reader. Harmondsworth: Penguin.]

Ne pensu, ke irante de la vortludema Schwartz al tiu ĉi serioza tekstero de Steiner, mi ŝanĝas la temon aŭ la agordon de miaj komentoj. Tiu sama Schwartz ankaŭ aŭtoris la tute seriozan romanon Kiel akvo de l’ rivero pri la horora absurdeco de la militado kaj de tiuj naciaj standardoj, per kiuj oni pravigas ĝin. Kaj tiu sama Steiner aliloke montras sin amanto de vortludoj. Tiuj grandaj aŭtoroj, kiuj serioze kritikas la militon, ankaŭ scipovas bone vivi dum la pacaj horoj. Ili scipovas la arton bone amuzi sin mem kaj la aliajn en tiu gasta spaco, kiun gajigas ĉies bonhumoro. Ne temas pri fakultativa kromfakto: la kunesta gajemo konsistigas la gastamon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, la gastamo mem estas la fundamenta arto de nia komunumo. Tiun arton modele praktikas miloj da sennomaj gastamantoj tra la tuta geografio kaj historio de Esperantujo. Ili ne verkas predikojn aŭ romanojn aŭ kongresajn paroladojn, sed ili konsistigas Esperantujon. Se vi permesos al mi unu vortludon, temas pri …gastonomia arto; praktikas ĝin ne nur la regalemaj gastigantoj sed ankaŭ la ĝissate manĝantaj gastoj. Ĉi ties bongasta evidentigo de sia ŝato de bongusta kuiraĵo inde sekvas la gastigan movimenton; nur tiel kompletiĝas la simfonio de la gastamo.

Ni ofte kaj prave emfazas diversajn sciencajn argumentojn, per kiuj ni pledas por racia traktado de la lingva sfero. Tamen, por ke renkontiĝu “homoj kun homoj” kaj kreiĝu la volo aranĝi raciajn solvojn, devas forte aŭdiĝi la voĉo de la koro. Tiun voĉon fortigas antaŭ ĉio la gastama arto. Ekzistas neniu momento, en kiu ni povus provizore ĉesigi la gastamadon; tia ĉeso signifus, ke la komunumo ĉesus spiri.

Ĉi tiuj paroloj pri la arto aspektos malekvilibraj, se mi kontentigos min per unusola ekzemplo, vjetnama, de la homa kulturo. Por ke ni estu kopenhage ekvilibraj, permesu al mi tuj reliefigi ekzemplojn nordajn. Ĉi tiuj ekzemploj ankaŭ montros, ke mi ne prezentas al vi bizare personan interpreton de la aktuala stato de nia interna ideo.

Katalin Kováts faris pri Vincent Van Gogh brilbrilan prezenton en 2008; la ĉeestantoj ĝin recenzis kiel la plej vervan prelegon, kiun ili iam aŭdis. Humphrey Tonkin, komence fakulinte pri la renesanca angla literaturo, dum kelkaj jardekoj energie okupiĝis pri sciencaj esplorado kaj esplorigo; sed dum sia tuta laborvivo li senhalte produktis kaj produktas gemojn de la elŝekspira tradukarto. La ekzemploj de Tonkin kaj Kováts montras la konscion ĉe niaj pintaj agantoj, ke la konstanta okupiĝado pri la arto estas por Esperantujo same esenca kiel la spirado.

Mi komencu resumi, sinjorinoj kaj sinjoroj. Ne sufiĉas senĉese paroli pri nia rakonto: ni devos verve vivi ĝin en nia ĉiutaga gastamo inter esperantistoj, kiu brakumas ankaŭ aliajn, ĉar ĉiuj homoj estas potencialaj esperantanoj. Tiel ni ekzemplos la arton de la gastamo en ĉiu nia spiro. Se krome iuj el ni restos en tonkine aŭ kovatse konstanta kontakto kun la senmortaj majstroj de la homa arto, tio des pli riĉe spronos la krean impulson ĉe ĉiuj anoj de nia bunta komunumo. La efikoj de tia riĉiĝo videblos en la plusvaloro, kiun niaj tradukantoj manifestados en siaj esperantigoj.

Ne restos tiam nur belvortaĵo tiu aforismo, ke tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Estos tute klare videble, ke kiam ajn teksto tradukiĝas el etna lingvo en Esperanton, ĝi envenas en tiun unikan konversacion inter konversacioj, kiu ikone praktikas la komune-homan arton de reciproka gastado. Tiel ni daŭrigos nian laboron renversi la malekvilibron en la traduka trafiko, kaj nian agadon sur aliaj terenoj de tiu interŝanĝado de kultureroj, kiu plej daŭropovige nutras la tagordon de la monda paco.

Dankon pro via atento.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-27 07:02
Jes, estas bona rakonto, sed ne salutparolo. Kie estas konstato de lingva politika problemo? Kie astas akuzo pro ne demokratia lingva politiko?

Dum ni faras sanktajn pregojn, Svedio enkondukas devige la chinan lingvon devige en la lernejojn!

Chu ni, precipe euhropanoj ne havas propran lingvan kulturan interligilon?
Chu ni povas preghi, dum por niaj idoj oni faras denove lingvajn krimojn?

Chu ni devas nin honti, ke sur la konstruajo, kie okazas la kongreso ech ne estas unu vorto pri Esperanto?
awerner
awerner diras:
2011-08-04 21:08
Ankoraŭ nur estas propono de unu partiestro el la reganta koalicio kiu proponis instruadon de ĉina lingvo en svedaj lernejoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-04 22:22
Kara Alf,

temas pri demokrata lingva plitiko.
Kial Svedio estas devigata lerni la anglan? Chu en Britujo oni lernas iun fremdan lingvon? Nur libervole.
Tio , ke ministro proponis enkonduki la chinan, estas nur komenco. Antau 50 jaroj oni ankau ne diskutis pri la angla. Hodiau vi estas lingvaj sklavoj kaj tiel estos plu. Kial ne libervole elektadi lingvon lau propra gusto kaj volo? Ankau Esperanton kaj vivo volu decidi mem.
Char oni rimarkas, ke intereso al la angla pro malfacileco velkas, oni ech propagas Globich, nur por ne perdi monopolon por profito kultura kaj politika hegemonio!
edmundo
edmundo diras:
2011-08-04 22:48
Mi ne estas informita pri la plej aktuala stato de la reguloj, sed oni lernas fremdajn lingvojn ne nur libervole en Britio. Kompreneble estas diversaj specoj de devigeca: ĉu lernejo devas proponi fremdan lingvon, aŭ ĉu lernejano devas viziti la lecionojn? Ekzistis, kaj supozeble ankoraŭ ekzistas, ambaŭ specoj de regulo. Cetere, estas diversaj specoj de lernejo kun diversaj niveloj de aŭtonomeco. Mi aŭdis pri unu lernejo en Britio, en kiu ĉiuj lernejanoj lernis la ĉinan, ĉar hazarde oni havis tie tre bonan instruiston pri tiu lingvo, kaj laŭdire oni tie pli bone lernis la ĉinan, ol oni lernas la plej oftan fremdan lingvon, la francan, en multaj aliaj lernejoj. Mi eklernis la latinan, aĝante 7 aŭ 8 jarojn. Estis devige en la senco, ke en tiu lernejo ĉiuj lernis la latinan, sed ne temis pri regulo de la registaro, kompreneble; la lernejo estis sendependa.