Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanto kiel ĉioklevo

Esperanto kiel ĉioklevo

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-11 22:00
Universala ŝraŭboŝlosilo iĝas boltilo iĝas ĉioklevo, kiam Jorge Camacho legas la freŝan libron de Probal Dasgupta kun la titolo "Loĝi en homaj lingvo". Laŭ Camacho la verko montras, ke Probal Dasgupta vivas sian esperantismon plurdimensie kaj plenkonscie, sed en sia teksto ne ĉiam sukcesas atingi klarecon. Grava celo de la libro ĉiukaze estas igi la leganton konscii pri sia lingvaneco, aŭ pli precize "lingvanado". La filozofia karaktero de la libro konsistas en publika prezento de problemo, kaj centra punkto en la argumentado de la aŭtoro estas kritiko kontraŭ la intelekta kapero de la tutmonda publika spaco fare de la angla lingvo, kvazaŭ ia reenkarniĝo de la imperia latino. Camacho timas ke la aŭtoro trotaksas la fortojn kaj kapablojn de la esperantanoj, sed tamen havas ombreton da espero.
Esperanto kiel ĉioklevo

Klevo aŭ ŝraŭboŝlosilo?

En la antaŭparolo al Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo,(2) ĝia aŭtoro Probal Dasgupta (aŭ Daŝgupto, kiel ĉi-sekve) anoncas ke “ĉi tiu libro temas pri tio, kion la memkonscie supersigno-porta lingvo [t.e. Esperanto] kontribuas al la entrepreno pensi pri la homaj lingvoj”. Ke la libro mem volas kontribui al tiu kontribuo pruvas la fakto ke ĝi aperos samtempe en anglalingva eldono(3), tiel montrante ke ne nur la etega esperanta legantaro estas ĝia celpubliko.

Ni ĉiuj imagas Daŝgupton kiel homon tre okupitan kaj okupatan, krom kiel profesia lingvisto en Barato ankaŭ, dum la lastaj jaroj, kiel prezidanto de UEA. Verdire li estas unu el tiuj pokaj personoj kvazaŭ plene posedantaj la zamenhofan lingvon en versio pli vasta kaj profunda ol tiu nun uzata de ni ĉiuj. Sufiĉas legi liajn tradukojn el la bengala, ne nur de verkoj de Tagor (ekde la poemaro Primico(4) ĝis la teatraĵo Poŝtoficejo(5)) sed ankaŭ de aliaj aŭtoroj(6), kun traduka stilo modele leginda kaj fakte multe pli facile legebla ol ĝenerale liaj artikoloj originalaj, inkluzive de “salutmesaĝoj de la prezidanto” en la revuo de UEA.

Multaj el ni loĝas en Esperanto, kaj en Esperantujo, inercie: ni eklernis la lingvon antaŭ  jaregoj, jam de longe ne plu kredas je la gurdita propagando pri ĝi (ne gravas ĉu intern-ideisma, ĉu utilisma; pseŭdonaciismaj deliroj ne koncernas ĉi tekston), tamen plu uzas ĝin por legi, verki aŭ, ĉefe, kontaktadi kun konatoj kaj geamikoj ĉie tra la mondo. Kontraste kaj enviinde, kiel pruvas ĉi libro, Daŝgupto vivas sian esperantismon plurdimensie kaj plenkonscie.

Problemo en Loĝi en homaj lingvoj estas ke Daŝgupto ne ĉiam sukcesas atingi klarecon, almenaŭ el la vidpunkto de laiko kiel mi. Se mi bone komprenis la karakteron de tiu kontribuo, de tiu entrepreno, ĝia celpubliko devus esti, krom lingve, ankaŭ fake ne limigita. Alivorte, jen libro kun ideoj ne nur por lingvisto aŭ filozofo sed tiom pli (se iu tia entute ekzistas) por “normalulo”. Tamen, en ĝia nuna formo, ne multaj ĝin plene komprenos sen aparta penado dumlega. Mi sentas ke oni devus resumi aŭ traduki ĝin en pli klaran lingvaĵon, ekzemple en la kadro de recenza eseo. Bedaŭrinde mia sento pri propra neplena kompreno malkvalifikas min por tia tasko.

Tamen mi provos komuniki kelkajn impresojn kaj komentojn. En verkoj de Daŝgupto, krom la cerbotikla defio malĉifri la lingvan puzlon, plaĉas al mi ankaŭ la aparteco de lia perspektivo. Ĉi-libre, apud la intelektaj ligoj kun la entrepreno de la antikvaj hindaj(7) gramatikistoj, ni trovas loke spicitajn ekzemploj i.a. pri la signifo(j) de la vorto pano surbaze de la kontrasto inter (eŭropeca) pano kaj rotio(8) kiam kristana baratanino (cetere konanta la anglan) lingvas la preĝon “panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ” (p. 17); aŭ ke en Esperanto ni uzas figurasence la verbon bridi, probable ne uzutan de ano de popolo kun aliaj aŭ neniaj tir- kaj rajdo-bestoj (p. 49)(9). Ankaŭ la lingvaĵo de Daŝgupto igas nin mensi kaj remensi la lingvon mem. Ekzemple, lia kreo de la vorto nubzaĝo(10) paralele al pejzaĝo, aŭ de la “spezeca” verbo verĝi (t.e. konverĝi aŭ diverĝi, p. 110-111). Per tiaj ekzemploj konkretiĝas unu el la celoj de la verko, nome igi la leganton konscii pri sia lingvaneco aŭ, pli precize, lingvanado: “La tuta klopodo de tiu ĉi libro estos vana, kara leganto, se ĝi ne pliintimigos vian rilaton kun la sperto esti loĝanto en la lingvoj, kiujn vi parolas” (p. 25)(11).

Tiun pliintimiĝon oni atingas legante kristale klarajn alineojn kiel jena:

[…] ĉiu unuopa konversacio, en sia kvalito de konversacio, estas farita por forgesiĝo; niaj vortoj estas ‘skribitaj en akvo’. Kiam la homoj interparolas, fluas inter ili la vortoj. Unu fakto pri tia trafiko estas, ke ili forfluas, ke ili ne estas memorataj. Tio, kion tenas enmemore la parolintoj, estas konservinda rezulto aŭ resumo de tio, kio estis dirita (§1.31, p. 36).

Kompreneble tiu tezo interrilatiĝas kun multaj aliaj en diversaj same numeritaj alineoj de la verko, sed ne tempas nek lokas nek temas prezenti ilin resume ĉi-artikole.

Nu, iom post iom leganto konstatas ke Daŝgupto serioze proponas uzadon de Esperanto kiel interleksika glosada rimedo, simile al la ekzisto de la Internacia Fonetika Alfabeto (p. 43-47). Lingvistoj uzus Esperanton por detale priskribi kaj do povi studi aŭ kompari leksikajn apartaĵojn de plej diversaj lingvoj. Tiel ĉi “ni trafas la Esperantan entreprenon, kiu de tia vidpunkto aperas kiel pligrandigo de la projekto, kiun unue entreprenis la [prabarataj] esploristoj pri la vortoj sanskritaj” (§1.60, p. 51).

Evidente la realigo de tiu konkreta entrepreno restas for de la limoj de tiu ĉi libro, kies filozofia karaktero konsistas en publika prezentado de problemo. Necesus arigi kompetentulojn en Esperantujo por kune strebi por tiu celo, prefere per starigo de laborgrupo aŭ per fondo de faka asocio; necesus produkti aliajn verkojn montrantajn tiun vojon al eksteruloj, al neesperantaj lingvistoj, kaj traduki ilin al pluraj aliaj lingvoj; necesus konvinki la koncernajn fakulajn rondojn pri la utilo, valoro kaj realigeblo de tia projekto.

Ĉu io tia jam fariĝis? Ĉe §1.70 (p. 55) Daŝgupto skribas:

Delonge la Esperanta komunumo scias, ke ĝi devas maksimumigi ĉe seriozaj esperantistoj la konon de niaj lingvo kaj literaturo. Mi nun pledas por tio, ke ni metu sur nian tagordon ankaŭ la konatiĝon kun la sciencaj demandoj temantaj pri la lingvoj, la vortoj, iliaj formoj, iliaj sencoj, la lingvistiko, la filozofio, la kognoscienco.

Aplaŭdinde ambiciega celo! Sed ĉu ni pretas, maturas, kapablas, sufiĉe nombras nun por tio?(12

Gravan obĵeton al uzado de Esperanto kiel interleksika aŭ interlingva glosilo (t.e. ankaŭ de “peresperanta lingvoscienco”) oni kredeble trovas ĉe Ken Miner(13), el kiu mi citas kelkajn ŝlosilajn frazojn:

Ironie, Esperanto tre precizas leksike, en la senco ke ĝi faras distingojn, kiuj verŝajne ne troviĝas kune en iu alia eŭropa lingvo: akcento/akĉento; akordi/agordi; akto/ago; eklipso/pasado; festo/festeno; glaco/vitro; grundo/tero/planko; Izraelo/Israelo; justeco/justico; kampo/agro; koncerto/konĉerto; konscio/konscienco; landa/nacia/ŝtata; leksiko/leksikono; ludi/petoli; materiismo/materialismo; oferi/oferti; operaco/operacio; procedo/proceso/procezo; racia/racionala; racio/rezono; scii/scipovi; sonorilo/tintilo; trinki/drinki; kaj multegaj aliaj tiaj. Sed sur la nivelo de la lokucio kaj pli alten, kaj ankaŭ diversloke leksike, troviĝas malprecizo (14);

Se oni asertus, ke Esperanto estas semantike svaga, nepreciza lingvo, oni rajtus respondi: kial ĝi do tiel bone funkcias? La fakto estas, ke ni ne scias, kiugrade ĝi funkcias, ĉar oni neniam esploris, laŭ mia scio, la komprenadon de E-lingvaj tekstoj. Ni ĉiam nur parolis pri sinesprimado, kiu estas nur duono de la interkomunikado;

Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas ‘esprimi ĉion’ (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas.;

La renoma facileco de Esperanto por la lernanto kaj ĉiutaga uzanto rezultas de tiu neprecizeco: oni simple ne devas ĝeni sin pri la sennombraj detaloj, kiuj rolas en la gramatikeco de la etnolingvoj. Sed la kosto estas necerteco por la aŭdanto/leganto;

Rezultas mia konkludo, ke ne eblas apliki lingvistikon al Esperanto; esperantologio eblas, sed priesperanta lingvoscienco ne.

Sufiĉu ĝis ĉi tie la citaĵoj el Miner. La jam menciitan neklarecon de multaj prozaj tekstoj de Daŝgupto povus klarigi la fenomeno menciita de Miner, sed foje ankaŭ la elekto de vortoj fare de Daŝgupto mem. En §2.20 (p. 68) aperas la vortparo arkivo kaj arkado (angle archives kaj arcades) rilate al pli-malpli resp. la konservinda resumo de parolaĵo kaj ĝia forfluonta konkreteco (laŭ la jam supre citita §1.31, p. 36). Almenaŭ la elektita vorto arkado restas al mi daŭre netravidebla, nekomprenebla, konfuza kaj misgvida – grava eraro por unu el la ĉefaj nocioj en la verko(15). Simile, mi sentas la mankon de klara difino de la librotitola substancismo i.a. kontraste kun formismo, se eble ankaŭ kun ekzemploj konkretaj. Rezulte, ne ĉiam Loĝi en homaj lingvoj estis al mi facile sekvebla legaĵo

Kiel vortico aŭ spiralo traktanta pli kaj pli da temoj en plej diversaj regionoj kaj niveloj de la sciado, Daŝgupto kritikas ankaŭ la “senkritikan akcepton de mallegitimaj(16) nulspecifoj”, t.e. la fakton projekcii “la nulspecifan kulturon kvazaŭ ĝi estus kulture neŭtrala centro, de kiu diverĝus aliaj bildoj rigardendaj kiel ‘kulture specifitaj’ ” (§2.48, p. 81-82). Por doni ekstreme simpligan ekzemplon, io tia okazas kiam oni en Esperanto nomas proksim-orienta aŭ ekstrem-orienta ion resp. okcident- aŭ orient-azian. Aŭ kiam, nomante ali-kontinentan kred(ar)on religio, eŭropano subkonscie atribuas al ĝi la muldilon aŭ matricon de kristismo, provante konformigi al ĉi lasta ties elementojn kiel sur la liton de Prokrusto. La kritiko de nia aŭtoro celas angle bazitan, kaptilan manieron koncepti t.n. multkulturismon anstataŭ multkulturismo serioze sencentra. Tiu ribela starpunkto ĵetas novan lumon sur ion miskomprenublan(17) kiel nuran kontraŭstaron je la angla lingvo: “Jes, ni rimarkas, ke la angla, kvazaŭ ia reenkarniĝo de la imperia latina lingvo, iniciatis intelektan kaperon de la tutmonda publika spaco kaj komplete okupas jam la natursciencan spacon en la enciklopedia tereno” (§2.67, p. 89). Kaj ĝiaj implicoj tuŝas ankaŭ politikon, konkrete la trudan instaladon (“sub la […] egido de Unuiĝintaj Nacioj”) “de la demokratia naci-ŝtato kiel universala organizmodelo” (§2.74, p. 92), al kiu li kontraŭmetas la teranismonteridismon de ni esperantuloj. Por ĉi lastaj li proponas modelon, ne desubisman nek desuprisman, kiun li nomas agema najbarado (§3.41.F, p. 123).

Kiel verkisto, mi trovis ekstreme interesa jenan plian ŝraŭboturnon en lia argumentado (§3.27.e, p. 112): Diference de la formistoj, ni agnoskas nenian senĝenran ‘nulspecifan’ modon de la lingvouzo; la ĝenroj subkuŝas sub ĉia tekstoverkado. Tio, kion la formistoj studas sub la rubriko ‘la lingvo’, estas la rakonta aŭ diraĵa prozo. Sencenzura lingvistiko devontigas sin respondi ankaŭ demandojn pri la versa lingvaĵo. Imprese! Jes ja, kiom ofte ni sentas la subkuŝadon de ĝenro, eĉ de poezieco (en pli aŭ malpli alta grado) en ĉio vortumita. Ĉiu verkemulo konscias pri la ekstrema malfacilo imiti aŭ (re)krei prozon kvazaŭ sen figuroj, sen filigranoj, sen artifikoj, okultrompe senĝenran. Espereble iam Daŝgupto turnos sian atenton specife al poezio, kiel li dezir-esprimas en §7.3, p. 206, kaj §7.48, p. 228.

Plia interesega ideo (§4, kaj oni bonvolu trakti indulge mian plumpan resumadon) estas tio ke en ĉiuj kulturoj kaj socioj, ankaŭ en tiuj sen skribsistemo (t.e. la antaŭe nomitaj “sovaĝaj socioj”), ekzistas du-normeco aŭ diglosio konsistanta el forfluema, stile “malalta” diraĵaro apud stile “alta”, zorge konservata rakonta literaturo (ĉu parola, ĉu skriba, tio apenaŭ gravas), t.e. apud tekstaro aŭ korpuso da rakontoj, da ĝenroj, da komunaj scioj, da konvencioj: “Ĉiu homa socio uzas rakontojn kaj estas literatura” (§6.53, p. 200).

Aliflanke, kaj revene al la projekto proponi Esperanton kiel interleksikan glosilon aŭ, miavortume, kiel interlingvan ĉioklevon, Daŝgupto parolas ne pri nia (aŭ onia) nuna formo de Esperanto (kiu el ili?), sed pri versio adaptita (§7.6, p. 207), ampleksigita (§7.15, p. 211). Malfacilas imagi ke tio ne havus retrosekvojn sur la ĝisnunan Esperanton, same kiel Ido siatempe ĝin influis (laŭ mia kompreno, pozitive). Ekzemple, se tia pli preciza formo de la lingvo enhavus sufikson por pasivo (kiel la Ido-sufikson -es -: “la fromaĝo manĝesis de la muso”, t.e. la fromaĝon manĝis la muso) aŭ malsamajn formojn por demandaj kaj por rilativaj tabelvortoj, kredeble parto de la parolantaro de Esperanto iam ekuzus inter si ankaŭ tiujn bonvenajn novaĵojn.

Parolante ankoraŭ pri lingvaj subtemoj, al la esprimo de prefero de Daŝgupto (§7.18) por formoj kelk-elemente travideblaj aŭ diafanaj (ekzemple pluvsezono) anstataŭ konsistantaj el unusola nova radiko (resp. cujo(18) aŭ varŝo) mankas, miakomprene, la klarigo kiun li mem skribis aldone al la neologismo varŝo en sia traduko de Primico (1977, vidu la noton 4): “varŝ/o Pluvsezono. (Pli elvoka, ol pluvsezono, kiel somero ol varmsezono).” Precizege! – pli elvoka: “Nian someron ili nomas tagmezo; / kiam venas varŝo, mallumiĝas, kaj estas vespero al ili” (citita verko, p. 60).

Surbaze de freŝa reanalizo de la dialoge partoprenigaj projekto kaj entrepreno de Zamenhof, Daŝgupto proponas aktivan daŭrigon de tiu linio fare de ni esperantuloj, modele pacemaj, pac-amaj aŭ pacumaj. Plurajn paĝojn antaŭ la iom abrupta fino li skribas (§7.31, p. 219): “La stirado de la Esperanta entrepreno do fariĝas la ekirpunkto por programo cele al kultura bonfarto. Tiu tagordero, kiu pleje tuŝas nin en nia tempo – la kultura malkoloniigo [malkoloniado] – devas esti komprenata en tiu ĉi pli vasta kunteksto”. Ali-vorte, li prezentas la esperantoparolantaron kiel modelon de packrea dialogado jam de la komenco de nia lingvo, tamen aktualigante la karakteron kaj dimensiojn de la alfrontunda(19) defio ( Esperanto ne nur kiel interlingva glosilo sed ankaŭ kiel interkultura deskolonia ĉioklevo). Persone mi havas la impreson ke mia amiko Probal trotaksas ĉies niajn fortojn kaj kapablojn, tamen la ĝisnune ĉi-libra embrieco de lia projekto permesas ke mia dubemo allasu ombreton da espero.

Jorge Camacho

 

Notoj de la aŭtoro:

1. Pri klevo bonvolu legi la noton 14.

2.  Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, de Probal Dasgupta, Mondial, Novjorko, 2011, 242 p., ISBN 9781595692146.

3.  Aperonta en 2011 aŭ 2012 kun la titolo: Inhabiting human languages: the substantivist visualization. Parenteze: sur §3.34, p. 116, and estu kaj.

4. TK, Kopenhago, 1977.

5.  En BA5, junio 2009, p. 99-121.

6.  Jen la romanoj Mi juna, de Manashi Das Gupta (Esperantaj Kajeroj, Roterdamo, 1989), Klera edzino, de Upendronath Gangopaddhae (Edistudio, Pisa, 1995) kaj Dormanta hejmaro, de Manashi Dasgupta (FEL, Antverpeno, 2006; recenzo de R. F. Albert Reyna aperis en BA7, februaro 2010, p. 108-112).

7. Noto por vortaristoj: Daŝgupto nomas Hindlando la “praenton, el kiu la moderna epoko elhakis la landojn Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo” (p. 10)

8,  rotio: tritikbazita barata panecaĵo. Samloke oni notu la vorton ĉajo por ia varianto de teo.

9.  Parenca temo estus lia prefero de la nocio regiono al la nocio (ne nur la vorto) provinco, etime eble ligita al la verbo venki (§3.3-4, p. 97-98). Tiu prefero igas lin klarigi la signifon de la vorto pervorti iom negative kiel “akiri per vortado” (§3.14, p. 105; simile al perforti), kvankam oni povus interpreti la vorton ankaŭ alie, pozitive: “atingi per vortado”.

10.  Kvankam Daŝgupto ŝajne restas ĉe nubzaĝ/o (p. 38, 53, 191), ni povus retroderivi du radikojn jene: pej/o: (hejma) teritorio, lando, loĝloko; ~ano, sam~ano, ~zaĝo; zaĝ/o: vidaĵo, perspektivo, panoramo; pej~o, nub~o, lun~o, ter~o (la tero vidata elde la spaco), hom~o; ~i (ntr.).

11.  Apendice al §4, p. 152-153, Daŝgupto klarigas kial, anst. dekonstruadomalkonstruado, li preferis uzi la formon deskonstruado, kun la seniga prefikso des- (desodori = senodorigi; desplumi = senplumigi ktp), nome ankaŭ pro la lingve koincida aŭ kunhazarda samformeco de la latinida prefikso des- kun la germandevena partikulo aŭ vorteto des (ju… des…). Per tia kvazaŭ blaga pravigo la prefikso, kaj la prefiksita vorto mem, tamen tuj alprenas nuancon pozitivan, kia antaŭe ne ekzistis en la lingvosento de la leganto.

12.  Kiam, skribante pri la diferenco inter naturo kaj kulturo (§2.57, p. 86), li aldonas ke “[li] ne pliampleksigas ĉi tiujn komentojn – similajn komentojn vi facile trovos en la tekstoj vaste cirkulantaj pri tiuj ĉi temoj”, mi tuj ripostis enpense: ne en Esperanto!, ne en Esperantujo!

13.  La neebleco de priesperanta lingvoscienco, oktobro 2008, legebla ĉe http://www.airbits.com/~miner/LINGVISTIKO_package/lingvistiko.html 

14.  Fakte ankaŭ leksike esperanto montriĝas malpreciza, kun plurala nombro da formoj teorie uzeblaj (“oni povas aŭ povus diri jene, tiel kaj tiel ĉi”) por sola nocio kiun multaj naci-lingvoj esprimas praktike per unu vorto jam stabiliĝinta. Ekzemple, kiel parte atentigas Jan Werner en BK-premiita eseo (Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado, 2.1), Esperanta bildvortaro nomas ŝraŭbŝlosilo tion kion NPIV baptas boltilo kaj al kio Praktika esperanta bildvortaro, Neologisma glosaro kaj Nepivaj vortoj donas la nomon klevo; al kio aldoniĝas la demando kiel nomi en la praktiko la reguligeblan aŭ universalan varianton de tia ilo; ĉu eble, mi demandas ironie, ĉioklevo?

15.  Mi profitas por mencii aliaj vortojn eble ne tute oportunajn. Jen intervizaĝo (p. 54, 62, 78) sed ankaŭ la nete preferinda interfaco (p. 134). Jen la tro vastsignifa interpreti (p. 60), kiun mi rezervus por “provi klarigi la sencon de io ambigua”, lasante al la vorto drogmani la signifon “traduki parole, buŝe”. Jen la inter si nekongruaj esprimoj cibernetika epoko (p. 73) kaj kiberspaco (p. 99), pli facile lingveblaj per. resp. bita epoko (aŭ bit-epoko) kaj bitejo, bitspaco. Jen la surprize maldiafana konvivio (p. 13, 83: interreligia kaj interpensa kunloĝado de filozofoj). Kaj kion signifas fatika (p. 100-102), transaktanaliza (p. 100)?

16.  legitima: rajtohava, aŭtentika (kiel aperti/aperta, dubi/duba, falsi/falsa, fiksi/fiksa, fuŝi/fuŝa, kaŝi/kaŝa, konfuzi/konfuza, kompliki/komplika, korekti/korekta, suspekti/suspekta, veki/veka k.a.: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html).

17.  -ubla, -unda: usaj formoj de -ebla kaj -inda, simile al -unta kaj -uta (Eklipsas); teorie, analoge al la paro -ebla / -iva kaj responde al la pasivaj -ubla kaj -enda, povus ekzisti ankaŭ la aktivaj formoj -uva kaj -eva: ekzistiva = kiu povas ekzisti; ekzistuva = kiu povus ekzisti; ekzisteva = kiu ekzistu, ekzistideva.

18.  Uzita de Tomita Tomu en hajko de la serio El bru’ tremanta, en Kapriĉo ’70, pluraj aŭtoroj, Hajkista Klubo, Oosaka, 1970, p. 24: “Fajr’ okulpika / en cujo fruvespere / el tub’ fabrika.”) kaj difinita jene: “cujo: pluva sezono en Japanio; ordinare, de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio”.

19.  Vidu la noton 17.

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2011-09-05 21:59
(Bv pardoni ke mi ne povis bridi mian vortludemon)
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-06 09:38
Kolego Jorge Camacho inde reagis al tiu chi verko de amiko Probal Dasgupta.
Oni ghin serioze legu, studu, kaj relegu. Ghi meritas tion.
Vere estas nauze konstati, ke por pluraj kunhomoj nuntempe estas "normale", ke oni disreklamadas [mi citas:] "angle bazitan, kaptilan manieron koncepti t.n. multkulturismon anstataŭ multkulturismo serioze sencentra", kaj tio nepre ne identas [ree cito:] "nuran kontraŭstaron je la angla lingvo" - " ni rimarkas, ke la angla, kvazaŭ ia reenkarniĝo de la imperia latina lingvo, iniciatis intelektan kaperon de la tutmonda publika spaco kaj komplete okupas jam la natursciencan spacon en la enciklopedia tereno”. Bela vortumo de unu el la celadoj de Esperanto estas kontraui tion.
bkolker
bkolker diras:
2011-09-06 20:31
Nu, estas mi, kiu logxas en Klevlando (angle: Cleveland, subshtato Ohio, Usono). Do akceptu mian saluton el Klevlando.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 22:17
Mi volonte legus kaj recenzus la novan libron de Dasgupta - kaze ke ghi estus legebla kaj recenzebla (sed mi timas ke tio ne estas la kazo) - sed mi nuntempe vere ne havas la tempon, devante legi chirkau 50 aliajn pli gravajn librojn. Eble post 10 jaroj mi havos la tempon legi ghin, kiam oni povos kun distanco rerigardi al ghi. Mi ech ne havas la tempon legi chi tiun supran kontribuon, do mi ne tro scios pri kio temas.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-05 22:23
Se vi ne chesus, sed almenau pauzus skribi chi tie amason da plendaj komentoj, vi havus tempeton eble por suprajhe legi mian prezenton de _tiel grava_ libro.

Parenteze, mi miras ke, leginte nek la libron nek mian priskribon, vi opinias iujn 50 librojn "pli gravaj". Por mi, ekzemple, la libro de Dashgupto estas signife pli grava ol via enciklopediego pri planlingvoj en Svisujo, kiu havas intereson nur por planlingvomaniuloj kaj esoteraj historiistoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 22:33
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6841

Al la komitato de UEA mi sugestas eksigi Dasguptan kiel prezidanton de UEA kiel eble plej rapide ankorau dum la kuranta mandato kaj instali Lins, Tonkin au Buller (kun la oficistoj de la CO) kiel provizoran administran solvon. La absencoj de Dasgupta amasighas, kio indikas, ke li ne plu kapablas respondece gvidi la Asocion. La cetera estraro de UEA lau mia impreso kolapsis.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-05 22:37
Chu vi volis diri "forestoj"?

Kia elrevigho! Mi imagis ke en via "ps" vi direton almenau ion pri la traktata temo, nome lia libro, sed vi lerte provis eviti ghin kiel diablo sanktigitan akvon.
Filarete
Filarete diras:
2011-09-05 23:19
Ĉu vi bonvolu ĉi tie ĉesi la personajn kverelojn? Ŝajnas ebriuloj ĉe la angula kafejo! Estas homoj kiuj legas kaj parteprenas kaj tute ne interesiĝas pri viaj interpersonaj malfacilaĵoj! Homoj kiuj ne konas vin kaj ... verŝajne eĉ ne emus konatiĝi kun vin! Iom da deco, ni estas en publika forumo!
Tio preskaŭ malhelpas nin ĝui tiun novan libron. Tamen ne. Se nia amata prezidento aspektas ne vere miraklopova en sia vesto de UEA malorganizanto, "Loĝi en homaj lingvo" portas refreŝigan aeron en intelekta dezerto! Unue ĉar ĝi pensigas kaj produktas novan penson ne-troveblan eksteresperante. Kaj kial ni praktikus esperanton se oni tie trovus nur kion troveblas aliloke? Mi scias preskaŭ nenion pri lingvistiko kaj kutime eĉ ne tro interesiĝas pri la temo. Konsekvence kelkaj partoj de la libro restas al mi iom obksuraj. Mi eĉ demandis min ĉu la ŝajne kleriga tono de la verko envere ne kaŝas tre altan fakecon. Ĝis nun ne tute finleginte la verkon, mi ne povas havi kompletan bildon. Sed laŭlonge de la legado mi ĉiam pli antaŭeniras en perspektivon de me ne konatan. Kaj tio estas la plej bela sukceso! Absolute legenda!
esperanto
esperanto diras:
2011-09-06 13:50
Al vi chiuj mankas unu angulo (chefe en la kapo) - kiel oni diras germanlingve.

Kamachajhoj estas minimume tiom bizaraj kaj neghueblaj kiel dasguptajhoj. Eble vi fondu komunan ghenron, au skolon.

En la svisa encikopledio oni almenau komprenas kio estas skribita - kompare kun la nebulaj produktoj de Kamacho kaj Dasgupta, kiuj estas lau mia kompreno altgrade esoteraj kaj pro tio pseudoliteraturo.
Sed kiel kutime okazas che multaj literaturistoj: Unu-du verkoj estas brilaj, ekzemple Majstro kaj Martinelli, la resto estas fatraso. Tiel estis che Dostojevskij, Tolstoj ktp. ktp.

Sed beletristoj/filozofoj kaj historiistoj neniam bone eltenis unu la aliajn, char la unuaj fantazias, la aliaj bazighas sur nudaj faktoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-06 15:41
Cetere, mi volas nur aldoni la rimarkon, ke libro kiel ekzemple la svisa enciklopedio trovis aprezon chefe EKSTER la Eo-movado. La saman sorton trafos vershajne ech pli ankau mia Zamenhof-biografio, kiu estas verkita en la germana lingvo - kaj bedaurinde tro altnivela kaj tro scienca kaj tro politika por "averagha" e-isto.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-06 17:17
Filarete (almenau tiel mi vidas la nomon al kiu mi volas respondi): Vi devus direkti viajn riprochojn al tiu persono kies chi-forumaj intervenoj konsistas nuntempe preskau ekskluzive nur el plendoj kaj negativaj, malkonstruaj kritikoj.

Feliche, kelkaj aliaj homoj jam legintaj la libron de Probal kunopinias ghin interesa, leginda. Ghuste pri tio mi volis atentigi per chi artikolo.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-06 17:34
La problemo estas, ke a) "oni" apenau komprenas kio estas skribita en tiu libro, b) al tiuj oni mankas kritika menso, c) oni facilanime laudas chiun fatrason, kiu aperas en Eo, despli se certaj "popularaj" autoroj verkas.

Mia hipotezo estas, ke se chio, kion mi skribas en Lib. Folio, estus verkita ekzemple de Lins au Tonkin au Corsetti au Blanke au ech de Kamacho, okazus amasa aprezo, aplaudo kaj flatado. "Ho jes, vi absolute pravas, genie, bonege, mirinde, tiel devas esti" ktp.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-07 09:47
Ke Künzli nomas "nekomprenebla" kaj simile librojn kaj artikolojn kiujn li videble ne legis, jam diras multon pri la intelekta honesteco kaj seriozeco. Kaj ke li laudas nur tion kion li mem kuiris -- same.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 13:23
Tiuspecaj komentoj estas infanecaj kaj ne montras altan intelektan maturecon. Bv. protekti min estonte per tiaj reagoj.
Mia longa rutina sperto kun libroj signifas, ke mi ne devas nepre legi certajn librojn por scii pri kio temas. Indikoj pri autoro (kies verkajhoj estas iomete konataj) kaj iom da resumo kaj kelkaj klachaj eldiroj de legintoj sufichas.
Cetere, mi pli adheras al la vidpunkto de Cremer, kiu faras al mi racian impreson. Pri la objektiveco en la jughado de Camacho mi jam delonge dubas.
Marcos
Marcos diras:
2011-09-07 12:00
Pri la verko de Daŝgupto mi malmulton povis ĉerpi el ĉi tiu recenzo, kiu ŝajnas al mi ĉefe vestaĵo por naŭza kolekto de lingvoreformaj proponoj kun ne tre konvinkaj pravigoj en la piednotoj.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-07 16:38
Kial "naŭza"? Ĉu vi efektive vomis?

Ĉiel ajn, mi bedaŭras ke mia duonrecenza teksto tute ne sukcesas komuniki la gravecon de la pritraktata verko, kaj ke rezulte oni atentas nur iujn notojn pri lingvaj apartaĵoj jen de tiu libro mem, jen de mia persona lingvaĵo.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 16:50
La sola problemo - kaj chefa diferenco - estas, ke vi nomighas Kamacho kaj ne Katalin Kovats, ekzemple. :-))

esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 16:59
Cetere, mi iomete legis vian kritikon de la Dasgupta-libro. Nu, mi ne dirus, ke mi estis nauzita, sed mi rapide perdis la paciencon... Chu Dasgupta komprenos, kion vi skribis, mi ne povas diri.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 20:41
Se paroli pri ekzemplo de libro, kiu estas vere nauza kaj kiu kauzas multajn okazojn por vomi, estas tiu chi:

http://www.liberafolio.org/2005/aperis/blanke/

Filarete
Filarete diras:
2011-09-07 22:19
De la redakcio, Filarete ricevis kuriozan retmesaĝon verkitan en pura Stasi stilo, kun peto skribi al iu persono kiun mi ne konas. Jen ĝi:
"Mi legis en "LF" ke oni ŝatus scii kiu vi estas. En Guglo mi trovis la skulptiston Filarete. Vi mem ĉi tie diras ke vi konstruas... Laŭ mia supozo vi vivas en XXXio kaj via aĝo estas inter XX kaj XX jaroj. Vi laboras en XXX medio. Foje vi sendas viajn mesaĝojn el via hejma komputilo, foje el via laboreja. Mi esperas ke vi jen kaj jen ...."
Teruraj kontrolmetodoj! Teruraj kaj malefikaj ! ĉar la agentoj de HeKo, kiuj verŝajne pli spertas en spionado ol la Stasi mem, jam antaŭ monatoj publike denuncis kiu estas Filarete! Devige post efemera restado kun vi, Filarete malaperas kaj forviŝiĝas el la radaroj de LF (vi bone komprenis : LF por Libera Folio ne por... io alia!) Sed Filarete certas ke vi plu amuziĝos multe, speciale kun Andy, neforgesebla, neforviŝebla, ĉiam englua! Ciao!
PS: ἀρετή signifas excellence kaj virteco. Filarete = amiko de la virtoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 22:30
Ni science esploros vian skribstilon kaj eltrovos, kiu vi estis... :-)))
Pro tio estus grave, se vi restus al ni konservita, por ke ni havu ankorau iom pli da materialo je via dispono.

robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-09-10 20:14
Mi ege dankas al Jorge Camacho por la interesa artikolo pri la nova libro de doktoro Daŝgupta. La lingvistiko estas mia aparta fako. Kvankkam mi ankoraŭ ne legis “Loĝi en homaj lingvoj” mi ŝatus aldoni kelkajn pensetojn: 1) Oni ofte uzas la esprimon “perdita en traduko”. Vere kio okazas estas tio, kion ŝajne D-ro Daŝgupta celas en sia kritiko pri la angla, nome ke lingvoj ĝenerale kunas kun kulturoj. En ĉiu kulturo la realeco estas difinata laŭkulture tiel ke diversaj kulturoj havas malsamajn difinojn de la realeco. Tiuj realecdifinoj respeguliĝas en la lingvo. Tiu teorio estas plej apte priskibita en la verkoj de Sapir (1884-1939) kaj Whorf (ŭorf) (1897-1941). [http://eo.wikipedia.org/wiki/Hipotezo_de_Sapir-Whorf] 2) Diversaj kulturoj havas malsamajn stilojn por sin esprimi. Kio ŝajnas esti klara al eŭropanoj ofte ŝajnas esti malklara por homo el alia kontinento kaj male. Mi havas kelkajn aziajn kolegojn kiujn mi ofte ne klare komprenas kvankam ili ĉiuj parolas la usonan por sin esprimi. 3) La strukturoj de diversaj lingvoj estas malsamaj tiel ke la gramatikoj de ĉiu lingvo stiras la pensojn. 4) Bahktin (1895-1975) rimarkis ke ni direktas niajn parolojn al aparta aŭdantaro kiu reciproke formas niajn personecojn. Kiam mi parolas Esperanton mi alparolas la esperantistaron. Subgrupo de la esperantistaro estas la legantoj de LiberaFolio. Skribante ĉi-tiun tekston mi konscie kaj subkonscie pensas pri la legontoj de miaj vortoj kaj direktas min laŭ la “registro” (aŭ parolmaniero) kion mi konsideras korekta por LiberaFolio kaj ties legantaro. Kiam iu parolas la anglan, tiu adaptas siajn parolojn al la angla kulturo (aŭ tio kion la parolanto konsideras esti la angla kulturo). Do tiuj kiuj uzas la anglan “koloras” siajn diskursojn laŭ angla stilo.
Jorge
Jorge diras:
2011-09-11 21:51
Koran dankon al Robb Kvasnak pro la pozitiva respondo al mia artikolo.

Mi profitas por referenci al jhusa blogero de Ken Miner, legebla chi-sube:

http://www.airbits.com/[…]/taglibro.html

(7 septembro, 2011. Titolo: KISELMAN PRI LINGVISTIKO)
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-09-12 00:12
Ne dankinde, Jorge. Laŭ mia opinio mankas foje certa ĝentileco en LF. Mi havas la impreson ke kelkaj homoj aŭtomate kontraŭas ĉion kaj ili faras tion sen pripensi iomete kion ili ĵus legis.
Por mi, la enorma mirindaĵo de Esperanto, estas ke ni vidis naskiĝi lingvo. Kiam Zamenhof donis ĝin al ni, ĝi estis ido sen multaj rafinaĵoj. Kiel ido Esperanto ekde la unua momento de sia vivo povis respiri sed mankis ankoraŭ multo. Dum la lastaj 124 jaroj, la parolantoj kaj skribantoj de E donis al tiu ido nutraĵojn. La ido kreskis. Ĝi lernis ĉiutagajn vortojn, slangojn kaj diraĵojn. Ĝi lernis citaĵojn el nova literaturo en ĝi. Ni povas legi dokumentojn el tiuj jaroj kaj tiel vidi evoluiĝantan lingvon. Memkompreneble, ni povas fari tion kun aliaj lingvoj, sed ofte ni ne havas spurojn de antaŭliteraturaj epokoj. Eble la moderna hebrea estas iel escepto - sed la moderna hebrea naskiĝis el skriba literaturo antikva kaj el certa parola tradicio konservata de la klerikaro kaj klerularo judaj. En E ni povas trovi la unuan mencion de iu nova vorto, diraĵo, citaĵo aŭ parolturno. Fascinas min.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-09-22 18:03
Fakte mi deziris ke jena recenzo aperu kiel redakcie aprobita, sed la redaktoro ĉi-tempe estas tiom okupita en sia civila vivo ke li ne havas tempon legi ĝin. Tial mi enmetis ĝin en mian membrosekcion, kie (aŭ ĉi tie) komentoj estas bonvenaj. Jen la preciza adreso:

http://www.liberafolio.org/[…]/kompro-kompro
esperanto
esperanto diras:
2011-09-22 19:25
se la (germanaj) e-istoj volas fari ion utilan, ili traduku tiun chi tekston:

http://www.welt.de/debatte/[…]antwortung-uebernehmen.html

Eble Dasgupto povos ghin recepti, recenzi kaj interpreti el barata vidpunkto.
Solis
Solis diras:
2011-10-15 16:12
kio estas ĉioklevo? mi ne trovis tiun ĉi vorton el vortaro.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-15 16:53
Vi devas esti vere komencanto.
En vortaro vi trovas; cxio kaj klevo, do estas sxlosilo por cxiu sxraubo!
Gerrit
Gerrit diras:
2011-10-16 22:39
Mi trovas vian reagon iom neghentila. Krom tio la vorto chioklevo tute ne automate estas konata. Jorge Camacho uzas ghin kaj - se mi bone memoras - klarigas piednote ie. Sed ech PIV ne konas la vorton "klev".
Jorge
Jorge diras:
2011-10-16 11:42
Bonvolu legi la noton 14 al la chi-supra artikolo.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-17 22:54
<<14. Fakte ankaŭ leksike esperanto montriĝas malpreciza, kun plurala nombro da formoj teorie uzeblaj (“oni povas aŭ povus diri jene, tiel kaj tiel ĉi”) por sola nocio kiun multaj naci-lingvoj esprimas praktike per unu vorto jam stabiliĝinta. Ekzemple, kiel parte atentigas Jan Werner en BK-premiita eseo (Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado, 2.1), Esperanta bildvortaro nomas 'ŝraŭbŝlosilo' tion kion NPIV baptas 'boltilo' kaj al kio Praktika esperanta bildvortaro, Neologisma glosaro kaj Nepivaj vortoj donas la nomon 'klevo'; al kio aldoniĝas la demando kiel nomi en la praktiko la reguligeblan aŭ universalan varianton de tia ilo; ĉu eble, mi demandas ironie, 'ĉioklevo'?>>
edmundo
edmundo diras:
2011-10-19 10:49
Malpreciza estas super ĉio la rezonado en tiu citita alineo. Lingvo ne estas "malpreciza" pro tio, ke ĝi havas tri, aŭ eĉ ok nomojn por la sama afero.

Kompreneble, la terminaro de Esperanto ne estas tiel evoluinta kiel la terminaro de la grandaj naciaj lingvoj. Se mi devus tuj doni ekzemplon, mi pensus pri la haroj de miaj filinoj, kiujn mi en la korto de la lernejo ĵus devis ordigi. Mi supozas, ke ne eblas en Esperanto koncize nomi en vaste komprenebla maniero la diversajn harstilojn kaj la diversajn aferojn, kiujn oni metas en la harojn de ĉi-landa knabino. La esprimoj "harvosto" kaj "hartenilo" estas kompreneblaj, sed malprecizaj kompare kun la nacilingva terminaro. Cetere, kiel mallonghara knabo mi ne tre bone konas la nacilingvajn vortojn, sed la knabinoj komprenas kaj uzas ilin.
simono
simono diras:
2011-10-19 15:18
Sufiĉe ofte Esperanto ofertas plurajn adekvatajn nomsolvojn por specifa termino. Sed grava problemo estas la ne malpli ofta manko de stabiliĝinteco.

Aldoniĝas la problemo, ke unusama plurlanda nacilingva nomo - de lando al lando - ne nepre signifas la precize saman aferon. Oni havas malsamajn leĝarojn, malsamajn bankajn sistemojn, malsamajn poŝtajn sistemojn, malsamajn publiktransportajn sistemojn, malsamajn sanasekurajn sistemojn, malsamajn pensiajn sistemojn, kaj mil aliajn diverĝaĵojn. Tio ofte malfaciligas iun ajn vere adekvatan solvon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-10-19 19:21
La konkreta ekzemplo de Edmundo bele dementas lian propran aserton ke ekzistas io tia kiel "la terminaro de Esperanto". La vortoj ne apartenas al tiu aŭ alia lingvo, sed al la parolanto. Se ĉiuj parolantoj devas konsulti vortaron por trovi nomon de iu konkreta ĉiutaga objekto, tio estas la tuta problemo. Se ni ne parolas sufiĉe ofte pri boltiloj kaj ŝraŭbŝlosiloj/ĉioklevoj (mi preferus: boltoturniloj), nu tiam la vortobezonanto devas elpensi ion starante en la situacio.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-19 20:31
Se Jens preferas diri "boltoturnilo" (= "klevo"), mi supozas ke anstatau "chioklevo" li dirUS "reguligebla / universala boltoturnilo" au eble "chiuboltoturnilo". La problemo estas ke, se vi demandos dek esperantoparolantojn, vi trovos eble kvin au ok diversajn us-preferojn, chiujn teorie taugajn, sed praktike nekonatajn de la ghenerala publiko, nefiksighintajn en la uzado kaj ofte, do, nekompreneblajn malgrau la nur kabinete logika komprenebleco. Tion mi nomas malprecizeco. Male, almenau en mia nacia lingvo, ajna knabo scias kiel nomi tian ilon, kaj tuj komprenas la vorton se iu diras ghin al li.
Antau pluraj tagoj, pro la brulego che Vinilkosmo, tri homoj (inter ili mi) devis diskuteti pri tio kiel nomi automatan malshaltilon au gardilon au protektilon de elektra cirkvito, kiun oni povas facile reshalti per simpla fingromovo (ne temas dio pri "fandajho"). La manko de preciza vorto okazigis nekomprenon kaj, rezulte, lau la legho de Toño del Barrio, prilingvan diskuton.
Kaj tiel okazas en plej diversaj fakoj, chiam kun amaso da usaj "ingheniaj solvoj". La knabinoj menciitaj de Edmundo probable alfrontus la saman problemon se ili volus lingvi pri hara-aranghoj kaj har-ornamoj en Esperanto (ne al knaboj, sed inter si mem).
edmundo
edmundo diras:
2011-10-20 00:30
Mi konsentas.

Eble la problemo estas, ke PIV estas praktike nia sola normo, kaj PIV estas tre nekompleta. (Kompreneble, eĉ la vortoj en PIV estas malbone konataj de multaj parolantoj, sed tio estas alia, aparta problemo.) Eble la solvo estas pli vasta uzado de io kiel ViVo (http://www.kono.be/vivo/), per kio eblas konatigi terminojn pli rapide ol per atendado ĝis la apero de nova eldono de PIV.

Oni ofte argumentas kontraŭ vikiecaj sistemoj kiel ViVo, demandante, kiel oni solvu la situacion, kiam diversaj homoj registras diversajn malkongruajn proponojn, kaj postulante, ke iuj fakuloj aŭ akademianoj elektu kaj aprobu, sed la ekzisto de pluraj malkongruaj proponoj ne estas la ĉefa problemo en Esperanta terminologio; la ĉefa problemo estas, ke por la plej multaj nocioj neniu propono estas registrita tiel, ke oni povas facile retrovi ĝin.
simono
simono diras:
2011-10-20 09:53
Por trovi ion helpas nur serĉi pere de nacilingva termino.

Cetere, mi vidas, ke "multimedia" laŭŝajne eĉ hodiaŭ plu ne stabliĝis. Mi ofte miras, kial oni ne uzas "plurperila" aŭ simile. Oni peras specifan enhavon per pluraj iloj - ekrano, laŭtparolilio - kaj pluraj metodoj. "Plurperila" donus belan mallongilon - "PP", do PP-festivalo, PP-komputilo, PP-reklamo, PP-premio, PP-specialisto, ktp. Aldone, ni havus eĉ verbon - "plurperi", kiun la aliajn ne havas!

La logiko estas sufiĉe simpla. Normalokaze "media" = "amaskomunikiloj. En "multimedia" la "amas-" evidente ne plu grave rolas. Ofte temas pri intima unupersona afero. Ankaŭ la "multi" estas pli plure ol multe. El tio rezultas io kiel "plurkomunikila". Do se oni nun argumentus "komunikilo" = "perilo", la cetero ne estus tre fora. Jen "plurperila" - PP.

Ankaŭ substantivo ne plu estus problemo - aŭ "plurperilo", "plurperado", "plurperaĵo" depende de tio, kion oni volas precize diri.
edmundo
edmundo diras:
2011-10-21 11:13
Jen moda vorto, kiu komencis eksmodiĝi antaŭ la jaro 2000 (kiel konfirmas http://books.google.com/ngrams/). Oni ne bezonas esperantigon de tia vorto, krom eble en beletro por transdoni etoson de 1995. Hodiaŭ estas tute normale uzi kaj tekston kaj bildojn, ktp, do oni ne bezonas frapvorton por reklami pri tio.

Prefere zorgu pri tio, ke la aŭtoroj de Vikipedio ne kapablas distingi inter "boltilo" kaj "tenajlo", supozeble ĉar ambaŭ kelkfoje nomiĝas "wrench" en la usona (sed ne en la brita) angla. Jen ekzemplo por montri, kial oni bazu sian terminologian laboron sur bildoj kaj difinoj prefere ol sur nacilingvaj terminoj.

Aliflanke, nacilingvaj terminoj ofte donas bonan inspiron. Por malfortigi ilian danĝeron, estas bone, se oni konsideras nacilingvajn terminojn, konsideri kaj kompari plurajn malsamajn nacilingvajn terminojn. Kaj per tio mi ne celas unu saman vorton uzatan en pluraj lingvoj; tiaj vortoj estas ĝuste la plej danĝeraj, ĉar ĝenerale ili estas ne nur plursenca en la fontolingvo, sed havas diversajn sencojn en la aliaj lingvoj.
edmundo
edmundo diras:
2011-10-21 00:03
Mi kreis artikolon en ViVo: http://www.kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=880
Mi petas aldoni proponitajn terminojn.
simono
simono diras:
2011-10-21 11:16
Mi ne komprenas tiun ĉi diskuton.

Ekzistas jam delonge la termino "gardilo". Fakte ekzistas "fandiĝaj gardiloj", "aŭtomataj gardiloj", "Wickmann-gardiloj", ktp.

Per tiuj oni protektas nutroinstalaĵon kontraŭ superŝarĝo pro kurta cirkvito ene de iu konsumilo, do ene de konektita elektra aparato. Simile, ene de la aparatoj, estas ofte gardiloj por protekti la internan nutrilon kontraŭ kurta cirkvito ie en la interna cirkvito de la aparato. Okaze de motoroj, ekzistas termogardiloj - ofte aŭtomataj.

Lastvice, ekzistas "revivantaj gardiloj", sed jen jam iomete tro teĥnika afero por ĉi tie. Mi diru simple, ke temas pri speco de kurentlimiga cikvitero.

Aldoniĝas la terumkurenta gardilo inter la fazoj R, S, T kaj la tielnomata protekta teruma - aŭ pli precize - nuluma kondukilo N. Tiu ĉi gardilo plej ofte detektas kurenton tra nulumo pro kurentolekaĵon inter nulumo kaj unu de la fazoj. Aldone ĝi eble mezuras la tension inter nulumo kaj terumo, sed jen jam la luksa versio. La nuluma kondukilo - teorie - transportu nulan kurenton kaj havu nulan tension kontraŭ terumo.

Preskaŭ ĉio ĉi estas legebla en "Elektro", Parto 2, ekde p. 28, de Tibor KRISTÁLY.

Aldone, estas artikolo "fandogardilo" en Vikio.

Do la termino "gardilo" jam delonge ekzistas. Mi ne komprenas, kial vi serĉas pri ĝi.

Oni ne reinventu la biciklon, ĉu?
edmundo
edmundo diras:
2011-10-21 12:20
Ĉu tio estas libro? Ĉu ĝi troviĝas en la katalogo de Vieno?

Kelkaj el la menciitaj vortoj troviĝas en PIV2002, sed la difinoj ŝajnas iom malprecizaj. (Kio estas "malkonektilo", ekzemple?)
simono
simono diras:
2011-10-21 16:12
Jen la ligilo:

http://espleono.uw.hu/elektro.html

Pri "malkonektilo" mi ne havas iun ajn ideon - sen kunteksto.

Povus temi pri "interrompilo", do pri "ŝaltilo", kiun oni ĉefe uzas nur por interrompi - ekz. en okazo de danĝero aŭ akcidento aŭ simile. Tiaĵo estas plej ofte ruĝe farbita levileto.

Fakte mi havas specon de "malkonektilo" ĉe mia tekokomputilo. Mi havas ligilon en la malalttensia konekto al la ekstera nutrilo - nome konsiste el ŝtopilo kaj ingo - kiu ĉe meĥanika tirado simple disfalas. Tiun mi konstruetis mem el malnovnormaj DIN-ŝtopilo kaj DIN-ŝtopilingo por laŭtparoliloj. Makintoŝo havas tiaĵon jam elskatole, eĉ magneta. Ĉiuokaze, tiel, se mi iel piede implikiĝas en la nutra kablo de mia tekokomputilo, mi ne plu tiras la komputilon planken de la tablo. Mia nutra kablo simple sendamaĝe disiĝas. Poste mi denove kunŝtopas ĝin kaj ĝojas, ke mi per elspezo de nur 1€ savis 1000€.

Sed "malkonetktilo" povus ankaŭ esti io ajn, kio sub specifaj kondiĉoj malkonektas ion. Povus esti eĉ la teruma gardilo - ĉar en la eletroinstalaĵo de tuta domo, ĝi malkonektas ĉiujn subcirkvitojn - do la tuta domo estas plonĝita en mallumon - ĉar ekzemple estis akvoliko en la plando de via gladilo - inter fazo kaj la protekta terumo. Hodiaŭ oni havas almenaŭ tri kondukilojn al ĉio kun iuj fingre atingeblaj metalaj partoj. Nome jen fazo {bruna aŭ nigra), nulumo (blua), kaj protekta terumo (striita - verda kaj flava).

Jorge
Jorge diras:
2011-10-17 23:00
Jen ligilo al "strategiema resumo de 'Loĝi en homaj lingvoj' ":

http://isical.academia.edu/[…]_de_Loghi_en_homaj_lingvoj_
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-18 21:32
Mi mendis la libron!
esperanto
esperanto diras:
2011-10-21 15:54
En la plej fresha eldono de Esperanto (UEA), novembro 2011, aperis recenzo de M. van Oostendorp pri la libro de Dasgupto. Post la supre prezentita kaosa salato tiu leginda recenzo certe helpos pli pozitive aliri tiun shajne genian verkon de nia hindia prezidanto. Sed pro tempomanko mi devas rezigni pri ghia legado. Do, la ideoj de Dasgupto mankos en la tirkestoj de mia (supershutita) cerbo.

Mi do, malgrau chio, tamen rekomendas legi la libron de Samodaj :-)
Jorge
Jorge diras:
2011-10-21 18:27
Tempomanko? Sufiĉus parteto el la tempego kiun vi dediĉadas tagon post tago al Libera Folio.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-21 22:10
La tempo dedichita al Libera Folio estas po kelkaj minutoj por mesagho, inkluzive de legado de aliaj mesaghoj, kiuj interesas min. Legado de libro voras horojn kaj tagojn, despli tiaj de "malfacila" autoro kiel Dasgupto, se oni ne estas tiom talenta komprenulo kiel van Oostendorp. Che mi konstante kushas almenau 50 libroj legotaj, samtempe. Do, libro de Dasgupta trovighas plej laste de la vico, malantau tiuj pri kaj de Fidel Kastro, Putin au Drezen.