Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato

Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-14 14:19
La fako pri interpretado de la Strasburga universitato en Francio jam de 2007 havas regulajn kontaktojn kun esperantistoj. Komence esperantistaj interpretistoj aĉetis trejnadon por si mem, poste la kontaktoj evoluis, kaj la esperantisto Cyrille Hurstel estis invitita en la ĵurion kiu akceptas novajn studentojn, ĉar li proponis novajn ideojn por pritaksi la kvaliton de la interpretado. Komence la esperantistoj renkontis primokojn, sed antaŭ kelkaj semajnoj la universitato kaj lokaj esperantistoj unuafoje kunlaboris por aranĝi rektan interpretadon de prelego el la angla al Esperanto. Eble deko da homoj en la mondo nuntempe kapablas profesinivele interpreti al kaj el Esperanto, supozas Cyrille Hurstel.

Libera Folio: Kiam Nicole Foss en februaro prelegis en Strasburga universitato pri la temo "Jarcento de defioj", oni interpretis prelegon okazintan en la angla ne nur al la franca, sed ankaŭ al Esperanto. Kial tio okazis?

Cyrille Hurstel: Ni, kiel klubo de Esperanto, bezonas rilatojn kun la universitato, ĉar tie oni trejnas la ontajn profesorojn. La studentoj pri interpretado bezonas preleganton por trejni sin per ties diroj, kaj ni bezonas interpretadon al Esperanto ĉar la preleganto estas anglalingvano. Tial mi alvenis al la konkludo ke mi havigu la preleganton, kaj la universitato havigu la ĉambron kun la materialo. Kaj ni havigu interpretadon al Esperanto. Mia celo estis vere amuziĝi kaj unuafoje interpreti el la angla al Esperanto. Por la klubo, estas plia okazaĵo por komuniki pri Esperanto kaj tiel allogi homojn al la movado.

Kiuj interpretis? Ĉu volontule aŭ salajrate?

Du studentoj interpretis al la franca, István Ertl kaj mi interpretis al Esperanto. Ĉiuj laboris volontule.

Ĉu ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas profesinivele interpreti el kaj al Esperanto?

Temas pri deko da homoj. Ni certe havas kelkajn fortojn por plenumi kelkajn bezonojn, sed neniel por eventuala oficialigo de Esperanto en la eŭropaj instancoj.

Kiajn ĉefajn problemojn oni spertas lige kun la interpretado?

Por mi, la ĉefa problemo venas de la terminaroj. Ili ne estas sufiĉe ampleksaj, nek sufiĉe ligitaj al la ĉiutaga uzo de la lingvo. Mankas televidoj, gazetoj, okazaĵoj trakti nuntempajn temojn per Esperanto. Preskaŭ neniam interesa afero estas traktebla per nur Esperanto, kaj tio veras tiagrade ke interpretado per Esperanto postulas kroman laboron. Temas pri informoj kiujn ni jam legis alilingve.

Esperanto povas alporti sciojn per si mem dum renkontiĝoj, depende de la prelegantoj kaj ĉeestantoj. Por la ĉiutaga vivo, la plej valoran provon konsistigas Monato, kies temoprovizo estas tamen sufiĉe magra. Nur lingvaj aferoj estas sufiĉe kutimaj en niaj ĉiutagaj diskutoj per Esperanto. Por aliaj temoj, oni preskaŭ kreas la lingvon dum la parolado mem. Tiu libereco estas avantaĝa por la interpretisto sed samtempe malcertiga rilate al la kompreno de la aŭskultantaro. Oni ankaŭ memoru ke preskaŭ neniam la aŭskultantaro denaskas en Esperanto.

Kiel pasis la interpretado ĉi-foje?

Tre bone, ĉar ni kutimas labori kune, kaj bone sentas kiam ni bezonas interŝanĝi la parolvicon. Mi sufiĉe bone konas tiujn temojn, pri kiuj mi jam prelegis. Do, bone konante la enhavon, mi povis koncentriĝi pri la lingva aspekto de la elangligo. 

Ĉu multaj ĉeestantoj efektive aŭskultis la Esperantan interpreton? Kiaj estis iliaj reagoj?

Surprize jes. Deko da personoj fakte bezonis nin, ĉar ili ne sufiĉe bone komprenas la anglan aŭ venis ĝuste por uzi Esperanton, ekzemple el Germanio. Kelkaj membroj de la loka klubo preferis aŭskulti la esperantan version ol la francan, ĉar la du studentoj estas tamen studentoj. Oni ja devas havi rajton komenci en sia profesia vivo.

Ĉiam estos kritikoj pri la vortprovizo, la flueco, la tempa proksimeco al la eldiroj de la preleganto, la fakto ke iam vi diris nenion kiam tiu parolis, aŭ inverse. La aŭskultantaro ne konscias ke kelkfoje la preleganto elbuŝigas frazojn kiuj komence ne havas sencon. La interpretisto devas fini siajn frazojn, eĉ kiam la originala frazo ne havas finon! Alikaze oni diros ke la interpretisto malbone parolas!

Por kio laŭ vi unuavice utilas la uzo de Esperanto en ĉi tia evento?

Ni ofte varbas pri Esperanto kiel "reto da kontaktoj tra la mondo", kaj tio veras. Por la studentoj, estas vera mistero ke iu el Nord-Ameriko venas prelegi senpage, iu alia organizas kaj eĉ allogas publikon, simple ĉar la universitato bezonas preleganton. Ambaŭ flankoj gajnas dum la interŝanĝo. Tiaj eventoj estas ankaŭ nerekta maniero montri ke la lingvo ekzistas kaj funkcias.

Kiajn reagojn vi spertis flanke de la universitato?

Mi suspektas ke reagoj estas diversaj en universitato, kaj verŝajne nur la plej bonaj trafas min. La respondeculoj tre bone reagis, ĉar ni venigas denaskan parolanton de la angla kaj publikon por la studentoj. Estas multe pli interese prepariĝi kaj interpreti en tiaj kondiĉoj, eĉ se ili perdas la eblon simpligi la prelegon aŭ malrapidigi ĝin kaze de troa malfacileco. Mi ja scias ke en 2007, kiam mi starigis la unuajn rilatojn kun la sekcio pri interpretado, Esperanto vekis primokojn. Mi pensas ke ni demonstris nian seriozecon, kaj tiu tempo estas for. Hundoj bojis, ni vojis.

Kian evoluon de la afero vi antaŭvidas?

Ĉiujare progresis la kontaktoj ekde 2007, ĉar ni ĉiam plenumis novajn bezonojn iliajn. Ni komence aĉetis trejnadon por ni mem, poste mi partoprenis en la ĵurio por akcepti novajn studentojn kaj por la ekzamenoj, ĉar mi venis kun novaj ideoj por pritaksi la kvaliton de la interpretado. Mi poste instruis pri mia profesia fako, kvalito-manaĝado, sed en la kunteksto de la interpretado, kaj la postan jaron mi instruis pri projekto-manaĝado al la sekcioj pri internaciaj rilatoj.

Nun ili mendis de mi kurson pri kvalito kaj daŭra pliboniĝo por tradukistoj kaj interpretistoj. Iom post iom, mi alvenas je punkto kie mi instruas al ĉiuj studentoj kaj rilatas kun preskaŭ ĉiuj sekcioj. Tio sekurigas nian pozicion, kaj niajn sufiĉe oftajn prelegojn per Esperanto kun interpretado al la franca. Venigi preleganton por la interpretista trejnado estas tute trafebla celo por la movado. Ni ja estas reto da kontaktoj.

La fina grado estus instruado de Esperanto al la studentoj. Sed al kio utilus? Mi ne vidas kial interpretisto bezonus studi Esperanton nun. Dum merkato por interpretado per Esperanto ne ekzistos, tio restos freneza ideo. Ni eble kulminos per informo pri Esperanto al la studentoj. Mi pensas ke ankoraŭ dum longa tempo la movado frontos al la ĉefa malavantaĝo de Esperanto: malmulte da homoj parolas ĝin.

arkivita en:
Apro
Apro diras:
2011-02-27 21:22
Bedaùrinde, Cyrille pravegas : tro ofte esperantistoj shategas paroli nur PRI Esperanto kaj lingvaj problemaroj, sed forgesas paroli PER ghi por plej diversaj celoj, fakaj, profesiaj, komercaj, k.s. !!!
respro
respro diras:
2011-03-03 07:01
Unue mi chi tie kaptas la okazon gratulegi al la du interpretistoj Cyrille Hurstel kaj István Ertl por tiu-chi grava sukceso en Strasburgo.
Ankau gratulojn pri la artikolo kaj la sonbendigado de la interpretado!
Tiel la esperantistaro povas aprezi la eventon.
Due, mi ege bedauras ke mi ne povas cheesti, kauze de circonstancoj, dum la prelego de S-rino Nicole 'Stoneleigh' Foss en la Strasburga Universitato. Mi tamen preparis plurajn demandojn al shi kaj retsendis ilin (angle) al shi kaj al la du interpretistoj, eble shi ankorau respondos. Estis mia intenco esperantlingve starigi tiujn demandojn en Strasburgo au almenau pasigi ilin al la cheestantaj esperantistoj. Bedaurinde tiu, chefe pro manko de tempo, ne eblis.
Trie pri la lasta frazo en la artikolo: 'Mi pensas ke ankoraŭ dum longa tempo la movado frontos al la ĉefa malavantaĝo de Esperanto: malmulte da homoj parolas ĝin.'
Jes, tiu veregas!
Do estas nia grava tasko fari ion por plialtigi la nombron de parolantoj!
Ni bv. do ne perdi nian enthusiasmon por atingi niajn celojn (el Gvidlinioj por Informado de UEA):
* Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo
* Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de ESPERANTO
* Proponi ESPERRANTOn kiel solvon en konkretaj situacioj
* Kuraghigi al lernado de ESPERANTO

Mi konkludas ke tiu-chi Strasburga evento en tiu-chi kampo estis laudinda kaj grava ekzemplo, kiu aplikis tiujn principojn.
La esperantistoj kiuj tie en Strasburgo kunlaboris meritas nian respekton kaj apogon!
noelekim
noelekim diras:
2011-02-28 05:04
Korajn gratulojn al Cyrille kaj la teamo. Surprize, tamen, estas la eldiro ke "Por la ĉiutaga vivo, la plej valoran provon konsistigas Monato, kies temoprovizo estas tamen sufiĉe magra." Mi atentigas pri 'Le Monde Diplomatique' en Esperanto - http://eo.mondediplo.com - kie, nur sur la hejmpagxo, oni povas legi artikolojn pri kurantaj aferoj en Sudano kaj DR Kongo, la literaturo de Nord-Koreio, historio kaj perspektivo de flugkompanio 'Emirates', rilatoj inter Pekino kaj Rijado, kaj 'Facebook: la magia spegulo'.

Mike Leon
unies
unies diras:
2011-02-28 20:05
Feliĉe la prelego kaj la Esperantigo estis registrita. Esperanto-grupo Freiburg iomete prilaboris la Esperantan sondokumenton, por ke vi povu aŭskulti gxin.
unies
unies diras:
2011-02-28 20:07
... ĉe la adreso [Petrolpinto kaj vi http://www.ipernity.com/doc/160619/10107520/]
UL
UL diras:
2011-03-01 21:28
La raporton de Cyrille Hurstel pri Esperanta interpretado en la Strasburga Universitato mi legis kun plezuro. Kiam esperantistoj serioze alfrontas defion, ili povas esti tre sukcesaj. Mi spertis tion laste dum la Nitobe-Simpozio en Tokio en 2007. Tie japanoj kaj aliaj brile interpretis inter la japana, angla kaj Esperanto. Pluraj, parte konataj, fakuloj, kiuj cxeestis pro interesigxo pri la temo (kaj pli frue partoprenis similajn konferencojn, en kiuj rolis la japana kaj la angla), poste esprimis sian admiron pro la altkvalita interpretado.
Ulrich Lins
esperanto
esperanto diras:
2011-03-15 16:18
Mi dubas, chu (japanaj) esperantistoj kapablus traduki (au interpreti) la tutan (parte fakan) informaron lige kun la katastrofoj en Japanio en Esperanton, eble ja kun longa preparado, sed ne spontane.

Ekzemple, shajnas ke la termino "maximum credible accident" http://en.wikipedia.org/wiki/Design_basis_accident au germane "GAU" resp. "Super-GAU" k.s. oficiale ne ekzistas, same terminoj kiel "Kernschmelze" http://de.wikipedia.org/wiki/Kernschmelze ktp.

Chu la Akademio de Esperanto, kiu devus krei novajn terminojn, dormis ?

Eble ekzistas iuj terminaroj pri nuklea au atoma tekniko. Sed en TROVANTO kaj la katalogo de UEA oni trovas sub "nuklea", "atom" chefe (malnovajn) broshurojn rige kun atombombo kaj pacdemando.

edmundo
edmundo diras:
2011-03-15 17:19
La Akademio de Esperanto ne okupiĝas pri inventado de novaj terminoj, laŭ mia scio, sed iu ajn rajtas fari tion. Jen bona loko por registri ideojn: http://www.kono.be/vivo/ (La ĉefa problemo estas, ke tiu sistemo postulas por ĉiu nova termino difinon, dum malmultaj homoj kapablas kaj pretas verki adekvatan difinon.)

La esprimo "maksimuma kredinda akcidento" troviĝas en la reto kiel aŭtomata traduko. La esprimoj "kernfandiĝo" kaj "kernofandiĝo" ŝajne estis uzataj aŭ proponitaj, almenaŭ po unufoje. Artikolo en Vidipedio parolas pri "parta fandiĝo de la reaktora kerno".

Nu, la teksto, pri kies esperantigo mi nun okupiĝas, estis verkita antaŭ 1893, do mi verŝajne ne bezonos tiujn terminojn. Ĝenerale mi penas solvi problemon, kiam mi trafas ĝin, kaj ne antaŭe ...
esperanto
esperanto diras:
2011-03-15 19:11
Nu la Akademio ja certe difinis sian taskaron, sed malmulton aktive ghi faras. Sed se ne pri flegado de la lingvo, inkluzive de la kreo de novaj vortoj kaj terminoj, pri kio alia do la Akademio okupighu ? Restas malmulto. Kaj tiel bedaurinde oni lasas la taskon al diletantoj kaj amatoroj. Tiel la lingvo ne disdialektighas, sed sovaghighas.

En la dikega vortaro de Krause mi trovis centojn da mankoj de fakte bazaj modernaj vortoj, kiuj devus ekzisti en Eo, dum ekzistas grandega kvanto da vortoj kiujn vershajne neniu e-isto iam ajn utiligos.

Kompreneble chiu ajn komencanto au uzanto povas inventi au traduki "maksimuma kredinda akcidento" au simile. Sed se tiuj terminoj ne estas oficialigitaj de iu lingvokontrola instanco, ili pendas en la aero. Sed la "avantagho" de Esperanto ja estas, ke iu ajn povas inventi, traduki kaj fari kiel li volas. Eble en tio la flekseblo de Eo distingighas de la malflekseblo de la nacilingvoj.

Jen tute hazarde mi trovis modestan komencon de terminaro pri nukleaj aferoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Nukleaj_centraloj

pistike65
pistike65 diras:
2011-03-15 21:48
Dum Esperanto ne estas lingvo de shtato au simila ento, estas tute egale chu terminoj "estas oficialigitaj de iu lingvokontrola instanco". Kj se ili pendas en la aero, estas facile malkrochi ilin de tie. Vivu kreemo kaj inventemo.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-03-16 10:55
Eĉ tiam oni eble ne oficialigus terminojn. Kiu oficialigas anglajn terminojn? Ĉu la Angla Akademio?

Praktike, ŝtatoj ne rekte oficialigas terminojn, sed ofte iu dokumento havas fortan influon. Ekzemple, juristoj uzadas la esprimojn, kiuj aperas en la tekstoj de leĝoj, kaj mi aŭdis, ke ĉe Unuiĝintaj Nacioj la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj forte influas la lingvaĵon. Oni povus diri, ke ĉiu kampo havas sian propran "Fundamenton".
esperanto
esperanto diras:
2011-03-16 13:31
Kaj kion faras ekzemple Academie francaise?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-16 15:34
Ridindigas sin.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-16 13:30
Bone. Vivu la anarkio kaj la ajnismo. Tio certe estas unu el la faktoroj de la malakcepto de Eo far la "mondo".

Se en Eo ekzistus kreemo, oni ja povus esti ege felicha.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-16 15:36
En Ido regis nepre la malo de anarkio kaj ajnismo - ĉu tio helpis ĝin?

Ĉu en Esperanto ekzistas kreemo, dependas de vi mem. Certe ekzistas produktemo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-16 17:18
Ghuste char en Eo ekzistas kreemo, mi foje estas tre felicha.
amike
István Ertl
akueck
akueck diras:
2011-03-16 17:15
Andy, jes, la Akademio difinis siajn taskojn en Artikolo 2 de sia statuto: "La Akademio esploras chiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ghi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ghi verkas teknikajn terminarojn, au kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj autoroj. Ghi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto" (fonto: http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.html ). Efektive ekzistas la Akademia Sekcio "Faka Lingvo" (nuna direktoro: Christer Kiselman). Mi tamen neniam rimarkis ian oficialan Akademian dokumenton pri iu faklingvo (almenau koncerne fakon alian, ol Esperanton au vastasence lingvosciencon). Sed eble mi dormis ...
esperanto
esperanto diras:
2011-03-02 15:00
"Ĉu ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas profesinivele interpreti el kaj al Esperanto?
Temas pri deko da homoj. Ni certe havas kelkajn fortojn por plenumi kelkajn bezonojn, sed neniel por eventuala oficialigo de Esperanto en la eŭropaj instancoj."

Chi tiu frazo estas la plej realisma, kiun mi legis lastatempe. La respondo devis esti kiel malvarma dusho al la naiva demando. Kaj tiu chi pritakso estas ne nur katastrofo, sed ankau pravigas kaj pruvas chiujn miajn asertojn faritajn lastatempe publike, sen sekvo de ajna reago - plej laste flanke de la UEA-estraro au komitato, kiu entreprenas NENION por plibonigi tiun situacion. La eldiro estas ankau malbona atesto por chiuj Esperanto-"lernejoj", kiuj "edukas" kaj "klerigas" novajn Eo-fakulojn. Chio estas pura dezerto. Baldau oni povos konsideri Eon morta lingvo, char ghi estas aplikata nur ene de iu "tribo", al kiu mankas posteuloj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-02 17:19
http://www.liberafolio.org/[…]/

"... certigo de sufiĉa buŝa interpretado profesi-nivela al kaj el Esperanto estus eĉ pli granda defio. Oni povas taksi la nunan nombron de homoj kapablaj je tia interpretado, eĉ plej optimisme, je ne pli ol dudeko. Temas pri personoj elmontrintaj tian kapablon okaze de, ekzemple kaj precipe, TEJO-aranĝoj subtenataj de la Konsilio de Eŭropo, Nitobe-simpozioj kaj aliaj eventoj lingvopolitikaj.
Tamen, eĉ tiuj homoj malhavas, manke de specifaj eduk-ebloj, trejniĝon kun Esperanto kiel cellingvo, kaj tial ilia plenumnivelo, kiel ja atendeble, ne atingas tiun de profesia EU-interpretisto. (Tiuj inter ili kiuj ja profesias interpretiste, laboras je pli alta nivelo en siaj ceteraj lingvoj, kaj, nesurprize, nur parte kapablas transporti sian metian scipovon al Esperanto, lingvo kiun ili tre malofte uzas en la koncernaj fakaj kuntekstoj.)"

El tio sekvas ke la malmulteco (deko au dudeko, ne tro gravas)de profesi-nivelaj interpretistoj estas nek shoko nek katastrofo. En ajna lingvo, atingi tiun nivelon postulas amason da strecha kaj konstanta trejnigho - kial trasuferi tion en Esperanto, se mankas vera bezono? Kaj ne nur tio, sed ankau la lingva materialo per kiu oni normale trejnighas, mankas: taggazetoj, 24-hora televido, retejoj pri *chiaj* temoj, terminaroj...

La UEA-estraro kaj -komitato povus shanghi tion samgrade kiel Vi au mi povus shanghi la situacion en Libio, ekzemple. Do, ne kulpigu ilin.

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-03-02 18:11
Se la e-istoj asertas, ke ilia lingvo estas tiom pli facila ol ajna nacilingvo, kial ili do ne atingas pli altan nivelon, kaj kvante kaj kvalite.

Oni konstante falas en novajn kontraudirojn kaj tiel ridindigas sin mem.

Nu jes, kiel vi prave diras, char bezono mankas.

Do, oni komencu prilabori la demandon kiel altigi la bezonon. Bezono ech inter la e-istaro mem ne plu ekzistas.

La UEA-estraro povus entrepreni multe pli da konkretaj agadoj, malfavore al aktivecoj kiuj produktas nur varman aeron; al tiuj produktivaj agadoj povus aparteni ekzemple krei reton de kompetentaj personoj, kiuj verkas artikolojn, raportojn kaj kiuj tradukas.

Sed konsili ion ajn al e-istoj estas ne nur tempoperdo, sed havas ankau neniun sencon. Tion montras mia 30-jara sperto.

Pri Libio kaj la eventoj en la araba mondo oni povus komenci raporti en Esperanto... jen konkreta aplikleblo, kunvoki konferencojn pri tio en diversaj lingvoj kun tradukado en Eo, ktp. Necesas organizi konferencojn pri interesaj temoj, tiam la interesigho de la ekstera publiko aperos automate (kvankam pro la multegeco da tiaj konferencoj kaj seminarij tio en nia peoko estas multoble pli malfacila ol iam ajn antaue).
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-02 19:01
Kara Andreo.

vi pravas, ke ne multaj esperantistoj estas perfektaj. Ankaux UE nenion povos sxangxi. Kiel Stefano skribis, mankas cxiutaga lingva uzado en televido, gazetoj, konferencoj...

Iame en Pollnado estis edukitaj miloj da instruistoj, estis ecx sxtataj tradukistoj. Mi mem partoprenis du foje ne matodikaj kursoj por E-instruistoj.
Bedauxre post aligo al ora okcidento oni celite forigis Esperanton el lernejojn, la tradukistoj ne plu estis rajton salajri...

Hodiaux ekzistas ankoraux kelkaj, kiu opinias, ke antaux ol ni enkoduku Esperanton en lernejoj eduku 10 mil cxu 15 mil da instruistoj. Tamen ecx mem s-ino Komar skribis, ke mankas volontuloj ecx por senpaga kurso. Estas do, tute evidente - mankas perspektio, bezono.
Se tamen homoj povos perlabori sian cxiutagan panon, tuj sxangxigxos la situacio.
Simile estas kun iterpretistoj. Estas multaj talentaj homoj, kiuj scipovos tion , se estos eblecoj kaj bezonoj. Cxio dependas de legxo kaj mono.
Neniu postulas tion de hodiaux por morgaux, sed oni devas doni perspektivon kaj legxan fudamenton.
Iame en Pollando oni dekretis lerni la anglan. Estis granda krio, ke ne estas instruistoj. Kvankam la angla ne estas tiel facila , tamen post du jaroj estis neniuj problemoj jam.
Ke esperantistoj formortas ne estas problemo, cxar nove E-uzantoj ne estos sxargxitaj per historia sxargxo, povos pli bone koncentrigxi je lingva parto.
Mankas nur, ke EU devas konstati, ke internacia neutrala interkompreno, labora lingvo estas bezona kaj cxio reguligxos tute nature.
Gxis nun Esperanto ne estas samrajta kun la aliaj.
Kaj cxi tie mi vidas rolon de UEA, EEU, EDE,SAT....kiuj devus postuli kaj protesti.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-02 22:34
Ghuste: La vorto PERSPEKTIVO estas la kerna nocio, kaj mi vidas neniujn perspektivojn por Esperanto, nek por morgau, nek por postmorgau, nek por la estonteco.

Mi simple devas konstati, ke la aktualaj manieroj agadi por Esperanto KONDUKAS AL NENIUJ REZULTOJ. Eble per tiu frazo mi resumu mian tutan kritikon, polemikon kaj konsideradon, kiun mi prezentis en la pasintaj 2 jaroj.

Pri tio ke Esperanto havas neniun prestighon kaj la Eo-movado neniun lobion, ni jam diskutis.

Se oni observas la evoluon de la diskutoj en la komitata listo, oni devas konstati, ke tiuj komitatanoj parolas pri io ajn alia krom pri le esencaj problemoj de Esperanto kaj la Esperanto-movado. Bedaurinde mi shajne estas la sola en la tuta movado, kiu publike atentigas pri tiu misstato. Sendube pluraj e-istoj konscias pri tio, sed mi ne rimarkas pretecon serioze diskuti la aferon kaj eltiri konkludojn el tiu konkludo por enkonduki trafajn rimedojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-03 19:14
"Vi au mi (NE) povus shanghi la situacion en Libio, ekzemple. "

La Eo-movado povus alighi al la alvokoj de UN, ke oni respektu la homajn rajtojn en Libio. Tio estus la minimumo kiun la Eo-movado povus fari. Sed ghi ne faras ghin pro la kauzo, ke ghi estas politike "neutrala".

Mi estas konvinkita, ke se Gadafi subtenus Esperanton, e-istoj kiel Korseti (kaj Tonkin) pilgrimus al Libio por pugoleki la diktatoron, kiel ili provis fari tion en la pasinteco en la kazo de Tito, de la komunistoj en la sovetia bloko, de iuj kanajlaj shtatoj en la tria mondo, Irano, ktp. Sed ial Gadafi ne subtenis Esperanton, char inter e-istoj supozeble ne trovighis klientoj kiuj achetis nafton :-)
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-03 23:09
Lau

http://www.opendemocracy.ne[…]t=201210&utm_campaign=0

The first I witnessed during a visit to Tripoli in 2002, whose official programme inevitably included a visit to the "World Centre for Green Book Studies" (though it was a pleasant surprise to find in a bookshop near my hotel that of the thirty-four translations of the book made available, the most prominently displayed were those in Hebrew and in Esperanto).

Mi ne memoras ke la Verda Libro ekzistas en Esp, chu iu? Mein Kampf ekzistis, do nenio estas ekskludebla...

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-03-04 19:06
Donu detalojn, mi petas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mein_Kampf mencias, ke la libro estis tradukita de esperantisto, sed al la portugala, ne al Esperanto.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-05 11:03
Mi kredas memori ke traduko ekzistis sed malaperis neeldonita. Se mi retrovos referencojn, mi sciigos - au eble iu alia scias? Ziko? Ulrich Lins?

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-03-05 22:27
En Esperantujo cirkulas multaj rakontoj pri neeldonitaj aŭ malaperintaj tradukoj. Mi suspektas, ke ne ĉiuj tiaj rakontoj estas veraj, kvankam mi aŭdis kelkajn tiajn rakontojn, kiuj ŝajnas tre kredindaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 00:31
Ne gravas. Lau mia scio la verkoj de Stalino, Tito, Kastro, la iranaj mulaoj kaj de estroj de aliaj kanajlaj shatoj ne ekzistas en Eo - sed malgrau tio la Eo-movado pugolekis tie.

Cetere, la verdan libron de Gadafio mi posedas en la malta lingvo (sed neniam legis ghin...).
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 00:36
SHTATOJ (damne) kompreneble..... (tute ne shatindaj)
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-05 11:00
Amiko Carlo Sarandrea sciigas:
"Jen la interreta pagxo kun la e-traduko:
http://gramtrans.com/gt/url[…]net%2Fgci%2Ftheory%2Fgb.htm

Nu, mi ne povas kontroli cxu temas pri la tuta teksto au ne, sed, sincere, mi ne interesigxas pri la afero"

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 13:07
En ordo. Mi ne kontrauas en principo, ke tiu traduko ekzistas.
La problemo estas, ke oni ne scias, kiu faris la tradukon kaj kial ghi estis farita.

Evidente ekzistas e-isto(j), kiu(j) konsideras grave, ke tiu teksto ekzistu en Eo.

Se mi farus tian laboron, mi eldonus la tekston kun kritikaj komentoj. Tiuj evidente mankas, sed ekzistas rubriko por diskuti, kiu evidente estas malplena au alirebla nur por subskribintoj.
Do, iom strange. Same strange, ke se oni klikas du-tri foje sinsekve, aperas jena komento: You have exceeded the limit of free site translations per 24 hours. Register/Log in at http://gramtrans.com/ and try again.

Antau iom da tempo mi komencis esperantigi la sekretan paroladon de Hrushchovo de februaro 1956, en kiu li kondamnis la Stalin-kulton. Sed mi estis interrompita daurigi la tradukon. Se iam mi daurigos ghin, mi certe aperigos ghin kun enkonduko, komento kaj biografio pri Hrushchovo. Oni povas same demandi sin pri la senco de tiu laboro. La senco estas, ke en Eo ekzistu tiuj historiaj dokumentoj, same kiel la Komunista Manifesto ekzemple, kiun Blanke ja preskau ekscese flegadis. Do kial en tiu kunteksto ne ekzistu ankau la verda libro de Gadafio. Vortoj de Mao Zedong ankau ekzistas.
Sed mi havas la impreson, ke e-istoj tro unuflankece tradukis verkajhojn de famaj komunistoj kaj malpli de aliaj, ekzemple gravaj verkistoj de la nuntempo.

Sed iu ja ankau tradukis Mein Kampf al Eon, kaj tio etas chio alia olkomunista, sed ja grava historia dokumento, kvankam verkita de posta amasmurdisto, kiu en tiu verko jam anoncis sian malamon kontrau la judoj. Mi legis tiun tekston en la germana lingvo (kiu facile estas akirebla en interreto (komentita eldono estas achetebla en la libromerkato), kaj tio sufichas...

Se homoj per tia traduklaboro lernas Eon, tio ankau estas bonveniginda.

Tamen, interese estas, ke forestas ghis nun shtormo de gratuloj al la adreso de la tradukinto de la Gadafia libro. Sed char la mesagho de Istvan estas tute nova, tiu shtormo eble ankorau sekvos :-)

Do, anstatau perdi nian tempon por senutila dibochado en tiu chi forumo, ni chiuj ataku la tradukadon de po unu grava historia dokumento, kaj pretigu komunan eldonon de tiuj tekstoj. Tio povus esti interesa projekto. Tonkin povas eldoni ghin. Mi tiam daurigus la tradukon de Hrushchovo.

Eble Istvan povus traduki la paroladojn de Janos Kadar .... :-)
 
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-05 16:29
Ha, mi ne atentis ke temas pri gramtrans.com, kompanio de Eckhard Bick!
(Vidu http://www.liberafolio.org/[…]ortaro-aperis-post-61-jaroj )
Du, tiukaze la traduko estas automata, supozeblege. Kaj, efektive, kiam oni legas
"Provoj plibonigi salajrojn estis egale signifaj al tiuj kiuj estis direktitaj kontraŭ la transferal de proprieto. En la maldormo de la Industria revolucio, avantaĝoj de salajronegocoj certigis por laboristoj certaj privilegioj kiuj estis garantiitaj per leĝaro kaj protektitaj fare de sindikatoj, tiel plibonigante la multon de la laboristoj. Ĉar tempo pasis, laboristoj, teknikistojn, kaj administrantoj akiris certajn rajtojn kiuj antaŭe estis neatingeblaj. Tamen, en realeco, la ekonomia problemo daŭre ekzistas."
oni perceptas ian mashinecon...
Sed iu tamen elektis la libian klasikulon por ekzercighi, chu Eckhard?
Kaj ech se ekzistas ia reta, mashina traduko, libra eldono estas vershajne "urba legendo".

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 17:19
Do, char Gadafio vershajne ne pagis la tradukiston, li decidis fari ghin automata. :-)

En tia kazo oni povas imagi la fushegon.

Provu ekzemple traduki farsiajn au chinajn tesktojn en Esperanton pere de automata tradukado kaj rigardu la rezulton.
blahma
blahma diras:
2011-03-10 12:47
Gekaraj, bonvolu neniam konfuziĝi pri la aŭtomataj tradukoj, farataj ĉu de gramtrans.com, ĉu de translate.google.com, ĉu de ajna alia maŝintradukilo. Tre verŝajne Eckhard Bick neniam eĉ pensis pri tiu verko, sed simple ie ial iu ekhavis ligilon al la traduka skripto kun adreso de la angla teksto de la verko kiel argumento. Tiel oni principe povas "vive" peti tradukon de io ajn. Vidu "Web Page Translation" ĉe http://www.gramtrans.com. Kaj se iu volas vidi esperantan tradukon de ekz. Mein Kampf (el la angla), nenio pli facilas ol uzi tiun formularon aŭ ili rekte ekzemple al: http://gramtrans.com/gt/url[…]amp;x-form-id=translate_url (teorie eblas peti ankaŭ maŝintradukon de la tuta teksto, sed tio kun la komputila forto nun atribuita al tiu publika tradukinterfaco longege daŭras, do prefere ne provu).

La laboro de Eckhard estas mirinde altkvalita, kion la konfuzoj kiel tiu ĉi ĵus okazinta nur konfirmas. Estas preparata ĝia utiligo por progresigi la Vikipedion en Esperanto (provlegi maŝintradukon nun jam kostas malpli da tempo ol verki denule aŭ plene homtraduke, kaj la maŝino povas lerni el la provlegaj korektoj por ankoraŭ plibone labori estonte). Jam nun ĉe http://epo.wikitrans.net/ eblas vidi ĉiujn anglalingvajn vikipediajn artikolojn prete tradukitajn en esperanton, kaj pri laŭeble proksima integriĝo kun la vikipedia redaktilo mi nome de la organizo E@I nun kun Eckhard kunlaboras.
dennis
dennis diras:
2011-03-03 04:52

AVERTO: la sekva, longa artikolo-komento enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Mi tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke mi profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron. Sed mi ankau volas eviti, ke Esperanto iru survoje al sia propra malestigho. La afero gravas por nia venonteco.

Artikolo-Komento:

Mi pensas, ke Cyrille Hurstel jhus trovis alian interesan aplikon de la lingvo Esperanto en la ekstera mondo. Post la legado de la supra intervjuo, kaj post la auskultado de la bonega esperantigo de la prelego (de Nicole Foss), farita de Istvan Ertl kaj Cyrille, mi komencas pensi, ke chi tiu “eksperimento” probable estas pli valora ol oni povas unuareage pensi.

Unue, Cyrille trovis manieron kunlaborigi Esperantistojn kun ne-esperantistoj. La Fako pri Interpretado de Strasburgo bezonas prelegantojn por, ke la studentoj ekzercu sin traduke kaj interprete. Ili ankau bezonas publikon por auskulti la studentajn interpretajhojn. Se mi bone komprenas la supran intervjuon, Cyrille trovis ambau, do, alivorte, Esperantisto trovas utilajn, esperantajn servojn por ne-esperantista organizo. La universitato siavice, kaj tutnature, poste permesis al la Esperantistoj utiligi la profesiajn instalajhojn por interpretado. Bonega kunlaboro. Natura. Senpaga. Partio A gajnas. Partio B gajnas. Per tia kunlaborado, kreskas la probableco ke ghi ripetighos, kaj tiu refarado refoje plialtigos la valoron de la orgina eksperimento, kiu fakte ne plu estos provajho, sed parto de strategio por antauenigi Esperanton.

Due, krom la kunlaborado, Cyrille trovis allogan aktivajhon por lokaj kaj apudurbaj Esperantistoj. Klubanoj kaj aliaj ghuis altnivelan prelegon en komforta ejo, kaj en publika loko. Chiu loka klubo bezonas sian preleganton de la jaro au de la monato. Chiu loka asocieto, lau mi, bezonas momentojn en kiuj ili publike praktikas kaj ghuas Esperanton. Tiaj aktivajhoj plifortigas kaj plimotivigas la lokan movadon, kaj la loka movado estas multe pli grava ol oni pensas por sukcesa tutmonda strategio.

Menciindas ankau la kunlaborado de Esperantistoj mem. Cyrille sukcese venigis Istvan-on, kiu listighas inter la plej talentaj Esperanto-parolantoj de nia historio. Mi konfesas, ke pro la ghusteco kaj profundeco de la lingvo-uzo de Istvan, mi auskultas lin, kiel muzikistoj kaj muzikantoj auskultas la kanzono-vochojn, de Placido Domingo kaj Luciano Pavarotti. Mi ne diras tion por laudi Istvan-on. Mi diras tion, char por plibonigi la parol-kapablon de meznivelaj kaj alnivelaj Esperantistoj, oni devas fari similan auskultadon.

Sed ne nur gravas, ke Istvan parolas bone, mi scias, ke li estas profesia tradukisto, kaj tial la Eksperimento de Strasburg, ankorau fruktodonos post pli da analizo che la lingva kaj interpretada flanko. Tio, mi vidas supre, jam okazas. Estas bone, ke ni parolu pri kiom da tradukistoj ni havas (chu 10, chu 20?), kaj la distanco inter tiu nombro kaj la nombro kiun oni bezonas, eventuale (chu 1000, chu 2000?). Sen tiaj diskutoj, niaj Movadoj plue stagnos.

Trie, la Eksperimento de Strasburgo elstaras pro la fakto, ke ghi ripeteblas ekstere. Estas aliaj fakoj de la aliaj universitatoj en aliaj urboj kaj landoj. La semo ighas arbo, kaj la arbo arbaro. Ankau tiuj fakultatoj bezonas prelegantojn por, ke la studentaro praktiku. Tiuj fakultatoj bezonas similan auskultantaron. Tiuj fakultatoj estus pretaj doni al Esperantistoj la eblon traduki kaj interpreti se Esperantistoj kunlaboras simile kiel en la Eksperimento de Strasburgo. Bona, nuna, konkreta pasho estus unue listigi chiujn tiajn fakultatojn, kaj due, kunlabore kun Cyrille kaj Istvan (kiuj havos la rolon de konsilistoj) provu starigi similan “eksperimenton” kun aliaj Esperantistoj.

Kvare, la prelego en la angla, kiu poste ighas, porchiama sonbendo en Esperanto (danke al la internacia kunlaborado de la Klubo de Freiburg) donas al nia kreskanta sonoteko por la eventaula lancho de la Virtuala Universitato de Esperanto. Mi amplekse prikomentis tiujn temojn en aliaj jaroj (Virtuala Biblioteko, Virtuala Universitato de Esperanto), sed mi opinias, ke pli kaj pli ni povas pensi pri la starigo de la Virtuala Universitato de Esperanto. (Ne miskomprenu min: retraduku tion kion mi diris per: Nun ni povas enmeti la unuan brikon en nia nova, konstruota domo! Tio estas, ankorau restas multege da laboro, sed per la termino Virtuala Universitato de Esperanto, almenau ni scias, en kiu loko tiu briko povas metighi, kaj ni scias, ke ni bezonas brikon kaj ne alian materialon).

Kvine, la Eksperimento de Strasburg, lau merkatika vidpunkto, estas interesa, char ghi okazas en, lau mi, unu el la plej bonaj celgrupoj de Esperantujo. Lu Wunsch-Rolshoven aliloke skribas pri la prioritato konsideri universitatanojn, kaj lingvolernantojn tie kiel bona celgrupo. Historie, ni scias, ke nekutime alta procentajho de bonaj Esperantistoj elvenas el la mondo de lingvemuloj. Tradukistoj ne nur estas lingvemuloj, ili estas praktikaj lingvemuloj kiuj povas multe helpi al la plifortigo de la Esperanto-Movadoj. Pensu ne nur pri Istvan, pensu pri Jorge Camacho, pri Claude Piron kaj pri multaj aliaj. Agante en la mezo de la celgrupo de tradukistoj, ni EBLE baldau trovos novajn, elstarajn kunlaborantojn.

Gravas, ke oni pensu pri Strategio. Gravas, ke tiu pensado ne nur estu je supera nivelo, teoria kaj koncepta. Gravas, ke oni MALKOVRU sukcesajn taktikojn kaj strategiojn eksperimentante, provante en la ekster-esperantuja mondo. Doktoro Henry Mintzberg, profesoro pri Strategio che la Universitato de McGill en Kanado, studinte realajn strategiojn de realaj sukcesaj firmaoj kaj asocioj, ghuste konkludis tion: plejofte strategioj malkovrighas survoje al alia strategio.

La tradicia laborsistemo de UEA kaj de la Estraro ne funkcias tiel. UEA kaj la nuntempa Estraro laboras en la kadro de MUZEO-MODELO. Ni bezonas konsersi kelkajn tradiciajn metodojn niajn, kaj oni povas pravigi sufiche bone la MUZEO-MODELO, sed nun, lau mi, ni multe pli bezonas akcepti kaj bonvenigi la ENTREPRENIKO-MODELON de agemaj, klarpensaj Esperantistoj kiel Cyrille Hurstel kaj Martin Schaeffer. Ne priatenti eksperimentojn kaj ne plene akceptu niajn entreprenistojn enmovaden, riskas daure pashi sur la malhela vojo kiu iras al tiu tombejo en la malproksima valo.

Resume, la Eksperimento de Strasburg estas multe pli interesa kaj eventuale multe pli fruktodona ol oni povas, je la unua ekrigardo, pensi. Kunlaboriga sistemo kiu ripetighas surloke kaj ekstere estas unu el la bonaj formuloj por antaunigi Esperanton. Nova Strategio por la antauenigo de Esperanto bezonas konkretajn, sistemajn ideojn kiuj vere kapablas realighi en la kadro de INFORMADO, INSTRUADO kaj AGADO. Koran gratulon al Cyrille kaj Istvan kaj la loka klubo de Strasburg kiuj montris tion al ni.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
cyrille
cyrille diras:
2011-03-03 11:23
Strategio gravas por gvidi, sed surloke, pri la taktiko, nur lokuloj povas trovi kaj konkeri poziciojn. Mi tion klarigis dum la ĝenerala asembleo de Esperanto-France okazinta en Kaiserslautern en 2010. Mi pensis ke estas domaĝe perdi okazon transdoni la informojn, kaj konsekvence registris denove la prezentadon. Vi povas spekti ĝin per tiu artikolo
http://esperanto-france.org/quelle-est-notre-strategie-pour
Ne timu pro la franca lingvo ĉar la sonbendo kaj la prezentado estas en Esperanto.
cyrille
cyrille diras:
2011-03-03 19:16
La ligilo ŝanĝiĝis por esti pli sencohava
Uzu http://esperanto-france.org[…]-pour-relations-exterieures
esperanto
esperanto diras:
2011-03-03 16:55
bonega - alloga - elstara.... sukcesa... klarpensa... profesia.... gratulinda.... ktp. ktp. ktp. ktp. ktp. ktp.
mankas nur brila... perfekta... ekscelenta... kulmina... supera....... ktp. ktp. ktp. ktp. ktp. ktp.

Tiu eterna huraa supertaksado de banalaj kazoj... estas teda kaj embarasa.

Kaj kie estas via kritiko?
dennis
dennis diras:
2011-03-04 07:02

Andreas, mi pensas, ke mi iel parolas pri brikoj, dum vi parolas pri arkitekturo. Vi desegnas tutan, modernan urbon, kaj mi klopodas trovi sufiche da laboristoj por konstrui kaj ripari tiun urbon. Chiu havas sian rolon.

Kiam Esperantistoj trovas pli bonan manieron produkti brikon, au ni diru, sukcesan strategion, valoras multe trarigardi la sistemon kiun tiu homo starigis. Pro tio mi skribis multe pri la Eksperimento de Strasburgo. Sukcese kunlabori kun ne-Esperantistoj, fari allogan aktivajhon por loka klubo, motivigi kunlaboradon en aliaj landoj, fari projekton ene de unu el niaj valoroj celgrupoj lingvemuloj, fari la tuton sen subvencioj kaj sen aldonaj kostoj, scii ke tia agado povas je malalta elspezo de homa energio estighi aliloke, kaj krome doni altkvalitan surbendigitan sondokumenton por la ghuado de Esperantistoj kiuj shatas auskulti bonan lingvajhon – Chio chi estas prinotinda. Fotighi kun granda grupo da homoj, la duono el kiuj ne bone parolas Esperanton, kaj poste publikigi tiun foton en fama Esperanto-revuo – tio chi ne vere multe helpas nian aferon, lau mi. La Eksperimento de Strasburgo estas multvalora. Mi devas, mi kredas, pliemfazi tiajn agadojn, kaj malemfazi la aliajn.

Entreprenistoj antauenigos la Esperanto-Movadojn. Tradiciaj ideoj en moderna formo ankau antauenigos ghin. Estas cent manieroj helpi al la Esperanto-Movadoj kreski. Ekhavi milionojn kaj milionojn da euroj por dungi realajn profesiulojn estas unu el la plej bonaj metodoj. Sed, mi, persone, laboras kvazau ni Esperantistoj neniam havus tiun bonan shancon.

Vi pensadas pri tia profesia, monhava mondo, kiu povas naski la venkantan, esperantan organizon au asocion. Mi esperas, ke vi pravas, sed mi laboras okaze, ke tia bonshanco neniam efektivighos. Vi montras la pinton de la alta monto; mi, grimpante tiun monton, serchas lokon por sekure meti mian SEKVAN pashon, kaj la sekvan ech se mi ne certas, ke mi atingos tiun montopinton.

Plachas al mi multe, ke vi elplukas vortojn el mia skribajho kiel “bonega - alloga - elstara.... sukcesa... klarpensa... profesia.... gratulinda.... ktp.” Se vi rigardos iom pli profunde kiamaniere mi uzis tiujn terminojn, vi konstatos ke inter vi kaj mi estas iom da komuna penso. Jes, ni kundividas multajn pensojn, fakte. Ekzemple, kiam mi uzis la vorton SUKCESO, ghi rilatas la EKSTER-esperantan mondon chefe. Profesoro Mintzberg studas sukcesajn entreprenojn, ne esperantajn! Au aliloke en mia skribajho, mi diris, ke ni devas MALKOVRI sukcesajn strategiojn eksperimentante. Mi ne parolas pri nuna sukceso, mi parolas pri posta, ankorau ne realigita sukceso. Do, vi vidas, estas iom da komuna penso inter vi kaj mi.

Kritikoj? Vi demandas al mi, chu mi havas kritikojn? Jes ja. En mia komento eble vi preterpasis mian kritikon. Mi parolis pri tombejo. Mi parolis pri la nuntempa Movado de UEA kaj de la Estraro kiu, sekvante siajn tradiciajn (mi nomas tion la Muzeo-Modelo) pashetadas al tiu nevolata tombejo, kie Esperanto eble malestighos for de la okuloj kaj mensoj de la publiko por chiam. Mi parolis pri la Entrepreniko-Modelo, lau kiu agadas Cyrille Hurstel, Lu Wunsch-Rolshoven, Laszlo el Hungario, Francesco Maurelli, Martin Schaeffer, Halina Komar, Steven Brewer kaj multaj, multaj aliaj. Ne estas detaloj en tiu kritiko mia; estas bildo de du tre malsimilaj aliroj por savi nian lingvo-movadon. Ambau flankoj pravas, lau mi, sed sen la entreprenistoj, la morto-risko por nia lingvo danghere altighas.

Mi dankas al vi pro viaj interesaj pensoj. Mi kredas, ke viaj senchesaj, bone pensataj rimarkoj povas sukcese instigi al multaj Esperantistoj serchi pli bonajn vojojn por eviti tiun nedeziratan lingvo-tombejon.

Dennis
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 00:43
Mi atendus nur iomete pli kritikan kaj pli racian aliron al la aferoj, kaj chion mi digestus jam multe pli facile... kaj reagus pli agrable, kaj estus pli kontenta pri la e-istoj ghenerale.

Char de 30 jaroj mi audas kaj legas nur pri sukcesoj de Eo, dum temas nur pri imagoj.

La distanco al tiu vojo povus esti mallonga... sed dume mi ne vidas ghin.

Do, ion alian mi ne celas kaj ne atendas, kaj la sola celo de tiu ekzerco, kiu direktas sin al vi chiuj, estas tiu chi.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-03-05 23:54
Dennis! JES! Vi havas bonegan ideon. Mi instruas en la Fako de Pedagogiaj Sciencoj ĉe Florida Atlantika Universitato (FAU). Mia vivkunulo instruas, kiel profesoro, ĉe Broward College kaj kiel helpprofesoro ĉe FAU. Ni ambaŭ investus libervolonte nian tempon kaj laboron en virtualajn kursojn en niaj respektivaj fakoj. Ni ambaŭ deziris partopreni en la internacia univseritato de San Marino - sed pro la kunvendato - en komenco de septembro - ni neniam povos. Pro la danĝero de uraganoj en nia regiono, la kursoj ĉe niaj universitatoj komencas jam ĉirkaŭ la 20a de aŭgusto, tiel ke se iu ŝtormego frapus nian regionon kaj la publika vivo ne funkcius dum certa tempo, la universitatoj havus tempon antaŭ la jarfino por finigi la kursojn.
Ni volunte kuniĝus kun aliaj profesoroj por oferti enretajn kursojn al studentoj en la tuta mondo. Tiaj kursoj ne estus submetitaj al la ĉeesto de iu en certa loko dum certa tago, tiel ke ni povus eduki studentojn en multaj diversaj landoj samtempe.
Ni jam publikigis artikolojn en internaciaj revuoj - sed ĉiam nacilingve. Por tio neniu pagas. Kun tiu spirito akademia, mi certas ke ekzistas aliaj fakuloj kiuj investus sian tempon en la edukon en Esperanto.
Mi jam parte uzas la reton por instrui miajn studentojn en la usona. Anstataŭ multkostaj lernolibroj, mi afiŝas materialojn en la reto. La problemo estus trovi sufiĉe gravan institucion aŭ registaron kiu donus al nia virtuala universitato akrediton.
Mi skribis mian doktorigan disertacion pri "Aparteneco kaj Integriga Instigo ĉe Dualingva Akirado". Edmar skribis pri la integrado de teknologio en klasoj kun denaskaj usonanlingvanoj kaj nedenaskaj usonanlingvanoj por instrui kursentenon. Do ni devus esperantigi niajn kursojn kaj instruadon. Se aliaj profesoroj same farus, ni donus novan seriozecon al Esperanto. Tio eble ankaŭ instigus pliajn homojn lerni Esperanton por povi uzi ĝin por lerni apartan fakon kaj eble gajni diplomon. Jam en landoj kiel Meksiko kaj Brazilo oni ofertas retajn kursojn al lernejanoj kiuj loĝas fore de la urbocentroj. Tiel ni havus vere internacian universitaton kun profesoroj kaj studentoj vere internaciaj.
aldone
aldone diras:
2011-03-06 13:09
Mi ĝojas pri reago el Aŭstrio. Mia espero plenumiĝis.

Estas mia firma konvinko ke se oni volas disvastigi Esperanton, oni devas aŭdigi ĝin. Tio signifas en la epoko de la interreto ke oni devas produkti son- kaj filmdosierojn en Esperanto por tie disponigi ilin al tutmonda publiko. Kaj tion mi faras dum pli ol 10 jaroj. Miajn unuajn filmetojn mi prezentis ankaŭ al aŭstraj esperantistoj esperante trovi iun kiu pretus kunlabori. Sed neniu troviĝis. Kunlabori en kreiva agado mi povas nur kun unuopaj personoj, ne kun organizo. Pro tio AEF ne interesas min en tiu kunteksto. Kaj historiaj faktoj el la movado estas "neĝo de hieraŭ". Mi okupiĝas pri temoj de hodiaŭ. Vidu en la Esperanta Retradio sub:
http://aldone.de/peranto
Stecher
Stecher diras:
2011-03-06 16:57
Do Vi, s-ro Oberndorfer, estis seniluziigxita, cxar Vi ne trovis kunlaborantojn por Via film-agado (normala, cxiutaga sperto en Esperantio, cxu ne?). Ankau Vi ne volas kunlabori kun asocio. Do Via konkludo el tio, ke AEF nur "ekzistas papere" - kiel Vi skribis - estas eraro, misinformo, malvero (bv. elekti lau Via origina intenco). Eble helpos, se Vi sercxas interesigxantojn en la Yahoo-grupo "austraj esperantistoj" (*1). Gxi estas tre eta grupo, tute ne komparebla kun ekz. la Itala kaj ankau cxi tie oni ne sukcesas altrudi siajn konvinkojn al aliaj esperantistoj, sed kelkfoje oni ricevas helpon.
(*1) http://de.groups.yahoo.com/group/austraj-esperantistoj/
  
aldone
aldone diras:
2011-03-06 18:35
Estas vero ke agado por Esperanto ofte alportas seniluziiĝon, precipe se temas pri agado en la sfero de parolado. Mi devis lerni multe. Mi devis konstati ke esperantistoj - ne nur en Aŭstrio - estas ege hezitemaj paroli la lingvon publike. Mi ja ne nur kontaktis aŭstrajn esperantistojn, sed provis tion ankaŭ en aliaj landoj. Mia peto aŭ oferto pri parolado en filmeto vekis reagon kvazaŭ mi dezirus ion malĉastan.

Estas pli facile paroligi iun ne-esperantiston en Esperanto. En la mondo estas multaj homoj kun lingva talento, ekz. usonanoj kiuj lernis la hispanan. Ili bonege kapablas bele paroli en Esperanto. Aŭ vidu la reklamfilmeton pri argentina vino en Esperanto. En ĝi ne-esperantistaj aktoroj perfekte prononcas nian lingvon. Do eblas plene rezigni pri esperantistoj por prezenti parolatan lingvon. Oni ja bezonas por filmo lingvan konsilanton kiu trejnas la parolontojn kaj oni bezonas homojn kiuj komprenas iom pri fonetiko kaj kadenco.

Ĉu AEF ekzistas nur surpapere aŭ disvolvas iun minimuman agadon, tio estas por mi tute sensignifa. Landaj asocioj hodiaŭ estas restaĵo el la pasinteco. La interreto estas tutmonda. La esperantistoj nun povas kaj devas internacie kunlabori. Tio ja jen kaj jen okazas, sed per iom pli da kunlaboro eblus atingi konsiderinde pli.
Stecher
Stecher diras:
2011-03-06 19:35
"Landaj asocioj hodiaŭ estas restaĵo el la pasinteco", Vi skribis.
Eble vi pravas: Sed se la lasta membro forlasas iun landan asocion, cxar li havas problemojn kun membrokotizoj au kun la fakto, ke estas ia "estraro" (kia stulta vorto por demokrata asocio, sed bedaurinde legexe postulata), au problemojn kun interhoma kunlaborado, certe estigxos ia nova landa asocio. Cxar ne ekzistas racia alternativo. Au cxu Vi pretus: 1. pagi monon por la interreta adreso "www.esperanto.xy" por ke gxi ne estu posedajxo de iu strangulo au de komerca entrepreno 2. fordoni monon kaj laborforton por la aktualeco de la informa retpagxaro 3. produkti informilojn nacilingvajn je viaj kostoj 4. akcepti kaj administradi monon de bonvolemuloj por E-o-agado sed sen ia demokrata kontrolo ktp ktp.
Vere estas malfacila tempo por asocioj (ne nur Esperantaj), sed demokratajn alternativojn dauripovajn mi ne povas vidi.
aldone
aldone diras:
2011-03-06 20:41
La demando pri landaj asocioj postulas iom pli profundan komenton. Por hodiaŭ tio ne plu estas farebla. Mi ĵus ĝuas en la televido la operedon de Johann Strauß "Die Fledermaus" (La vesperto). Do mi komentos morgaŭ.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-07 02:01
Ankau la ekzemplo de Svislando, kie Eo-kluboj fizike elmortas, montras, ke la interreto ne povas savi la Eo-movadon.
Estas do iluzio kredi, ke la interreto anstatauas la tradiciajn fizikajn rilatojn, kiuj riskas malaperi.

La ekzemplo de Libera Folio montras, ke la movado farighas virtuala. Unuflanke ghi akcelas iujn rilatojn inter homoj, sed tiuj rilatoj restas nur suprajhaj au shajnaj kaj vershajne ech ne kondukas al konkretaj agadoj kaj rezultoj, au tiuj agadoj kaj rezultoj restas unopaj kaj la afero de kelkaj individuoj, char la homoj en nia epoko laboras tre individuisme kaj ne multe okupighas pri la agado de aliaj. Oni babilas teorie pri plej diversaj aferoj, sed mankas la decidaj fizikaj (substancaj) rilatoj, kiuj kondukos al konkretaj rezultoj. lau la maniero de pli fruaj tempoj.

Mi ne scias, chu la estonteco de la homaro estos virtuala.

Do, kio estas pli utila por la afero: au ke mil homoj "kunvenas" en la virtuala spaco en interreto au mil homoj kunvenas fizike en kongreso ?

Mi mem siatempe esperis, ke pere de interreto la kontaktoj plimultighos kaj plibonighas. En iuj kazoj eble jes ti okazis, ekzemple intershanghi tekstojn por sendado kaj legado estis tre efika maniero kunlabori.

Sed se mankas perspektivoj de la agado, ankau tiu kunlaborado estas pli malpli sensenca kaj nur voras amason da tempo.

La interreta kontakto ech estas io senpersona, sterila. Oni vidas nur tekstojn skribitajn de aliaj, kvazau la autoroj ne tiuj tekstoj ne ekzistus. Multajn autorojn oni ankau ne konas persone. Plej groteske estas la cxat-rumoj, kie la homoj korespondas pere de niknejmoj por kashi sin antau la aliaj. Tiel aperas bizara sento de anonimeco.

En pli fruaj tempoj la homoj telefonis unuj kun al aliaj, kaj ili vizitis kunvenojn kaj vidis unu la aliajn. Chio tio estas minacata de malapero (kvankam pere de mobilfunko oni ekscese interkomunikas) kaj malgrau ke iuj konferencoj ja daure ekzistas (sed al multaj homoj mankas la tempo, intereso kaj mono viziti ilin).

Do, oni unue pruvu al mi, ke la virtualaj kontaktoj estas pli utilaj kaj fruktodonaj ol la fizikaj, ekzemple en la kazo de la progresigo de Esperanto.

Granda problemo estas la disfragmenteco de la Eo-agado. Iu ajn faras ion ajn kaj kiu plej laute krias kaj povas vendi sian prestighon, tiu eble gajnas. Dum la alia kiu vere serioze laboras, eble estas malpli atentata.
Mi miras, ke ne estas dek personoj, kiuj fondis sian propran UEAn kaj pretendas, ke ili estas la vera UEA. Sed eble io tia ne estas intencata. Oni prefere fondas iun edukado.net, lernu.net, E&O ktp. ktp. ktp. kaj diros, ke ni fajfas pri la malnovaj Landaj Asocioj kaj ni estas la nova Eo-entreprenado.
aldone
aldone diras:
2011-03-07 10:12
Estas tute klare ke la interreto ne sufiĉas por krei komunumon de Esperanto-parolantoj. Oni bezonas kompreneble ankaŭ internaciajn renkontiĝojn kie la homoj povas konatiĝi, lerni kaj apliki la lingvon je respektinda nivelo. Sed la interreto bonege taŭgas por fari ĉion kio necesas por igi la homojn pretaj por partopreni en renkontiĝoj kaj por poste resti ĉe Esperanto.

Por junaj homoj tio estas tute memkomprenebla. Oni ja parolas pri la fejsbuka generacio. Kaj kiel oni vidas en la arabaj landoj, ili tiel povas eĉ organizi revoluciojn. Estus la tasko de la maljunuloj en nia movado subteni la junularon rilate al lingvoscio por kompensi mankojn tie. Do la junaj homoj regas la interreton sed ne sufiĉe la lingvon kaj la maljunuloj regas la lingvon sed ne suiĉe la interreton.

Sed jen kaj jen tiu abismo estas transsaltata. Ekz. en Brazilo juna televida ĵurnalisto kun propra televida programo por gejunuloj faris filmeton "Antaŭkarnavalo en Fortalezo". Li ricevis lingvan subtenon de bona esperantisto kaj do la projekto estis ege sukcesa.

La obstakloj ekzistas nur en la kapoj de la esperantistoj.
aldone
aldone diras:
2011-03-07 09:57
Por lando kun grandeco kaj geografia situo kiel Aŭstrio, landa agado fariĝas duaranga, sed gravas regiona agado en la senco de eŭropa regiono. Kaj tio signifas ke necesas bone organizita kunlaboro inter esperantistoj de Aŭstrio, Slovakio, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovenio. Kaj la agado estu ĉefe okazigi en unu el tiuj landoj internacian renkontiĝon de homoj kiuj parolas Esperanton resp. kiuj volas lerni Esperanton.

Se oni bone faras tion, tiu agado alportas tiom da profito ke oni povas facile kovri la kostojn de la prizorgado de la interreta sinprezento kaj de porokazaj informiloj kaj varbiloj. Estos tiam superfluaj membrokotizo kaj presita membrogazeto. Gravas nur interkonsenti pri la disdivido de la kostoj kaj disdonado de la profito el la organizado de la internaciaj renkontiĝoj. Se oni faras tion lerte oni povas ricevi eĉ subvenciojn (ekz. por junularo interŝanĝo aŭ klerigaj aranĝoj) de EU aŭ de unuopaj ŝtatoj. Tio funkciis ekz. dum jardekoj en Germanio por IS. Kaj mi mem organizis en 1973 junularan renkontiĝon en Sazburg/Berchtesgaden kie ni same ĝuis subvencion de la germana ŝtato.

Mi komprenas ke trovi kunlaboremajn homojn en tiu kunteksto estas malfacile, sed se ni tion ne kapblos fari, tiam ni povas rezigni pri io ajn. Mi estas ĉiukaze preta por tia agado.
Stecher
Stecher diras:
2011-03-07 15:02
Al la 1-a alineo " la agado estu ĉefe okazigi en unu el tiuj landoj internacian renkontiĝon de homoj kiuj parolas Esperanton resp. kiuj volas lerni Esperanton.": Jam ekzistas tre bona kaj vizitinda arangxo, la "Somera E-o Studado" (*1).
Al la 2-a alineo: "oni bone faras tion", "oni povas facile", "se oni faras" - Pardonu, estimata, ke mi ne plu povas diskutadi pri la neceso de Landa Asocio, cxar mi devas hasti, mi nepre devas tuj trovi tiun faman "oni", kiu cetere ne estu membro asocia - Gxis la!
(*1) http://eo.lernu.net/[…]/index.php
krokodilo
krokodilo diras:
2011-03-09 20:23
Mi aprobas Andreas Kuenzli, kiam li diras : « Mi simple devas konstati, ke la aktualaj manieroj agadi por Esperanto KONDUKAS AL NENIUJ REZULTOJ ».
« Bedaurinde mi shajne estas la sola en la tuta movado, kiu publike atentigas pri tiu misstato. »
Ne, ankaŭ mi pensas, ke la estraro de esperantaj organizoj devus konstrui pli altvalorajn projektojn, enkonduki pli konkretajn agadojn, kiel li sugestis (« Pri Libio kaj la eventoj en la araba mondo oni povus komenci raporti en Esperanto... »), pensi pli altnivele, kiel li ofte rimarkis.
Esperantistoj konstruu E-inform-televidon kiel CNN, kaj miloj da homoj lernos Esperanton : kial ni ne havas esperantajn ĵurnalistojn en Libio, Egipto, Tunizio kaj aliaj landoj, kie situas novaĵoj ? Ni faru E-altlernejon kiel fama usona MIT, kaj miloj da studentoj eklernos nian lingvon. Ni regule publikigu altnivelan ĵurnalon kiel fama franca Le Monde aŭ usona NYT, kaj ankaŭ anglaparolantoj elitoj entuziasme uzos Esperanton !
Kial en niaj filmetoj ne rolas Tom Cruise, Gérard Depardieu aŭ aliaj famkonataj aktoroj ? Ni agadu grandskale kaj la fina venko venos. Ni pensegu altnivele !
Krome, ankaŭ mi ne ŝatas anonimajn aŭ kromnomajn interretajn esperantistojn.
Samideane, « krokodilo », Francujo.