Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2011 Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3

Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3

by Redakcio Laste modifita: 2011-07-28 15:22
— filed under: ,

Kadre de la junulara programo en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista taĉmento gvidita de Kim Henriksen kaj loka teamo.

La esperantan taĉmenton konsistigis kunludantoj el Nederlando, Danio (2), Nepalo, Japanio, Kolombio, Meksiko (2), Usono kaj Britio, inter ili du virinoj (Margerita Huirion el Meksiko kaj Sasha Murr el Britio). Kvankam pli malpli hazarde kolektita dum la kongreso kaj sen preparo (Latifou Gbadamassi el Benino eĉ sen ŝuoj povis kontribui per golo), la partoprenantaro tamen havis multe da ĝojo.

La matĉo finiĝis per 7-3 por la lokuloj, ĉar la esperantistoj ne povis utiligi plurajn ŝancojn por akiri pli bonan rezulton. Akiumi Okabe, Alvaro Cortes kaj Latifou Gbadamassi estis el sporta vidpunkto la steluloj de la taĉmento. Sur la foto Alvaro Cortes el Kolombio atakas kontraŭ la neesperantistoj. En la fono videblas Kim Henriksen.

Raporto kaj foto: Peter Hauser

Agoj pri dokumento

Tamen tute triumfa triobla trafo

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-07-28 15:14
Bela matĉo, bela raporto!
Tamen, eĉ pli belus legi ankaŭ la kompletan nomaron de la ludintoj, la minutojn de la goloj kaj similajn oficialajn detalojn.
Sed mi estas harfendulo.

amike
István Ertl

Kaj ĉu Alvaro Cortes loĝas...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-07-28 15:15
ne en Germanio?

Kaj ĉu Alvaro Cortes loĝas...

Afiŝita de Peter Hauser je 2011-07-28 15:27
... mi ne scias. Sur la slipo kun la nomoj li skribis "Kolombio". Detalan liston de la ludintoj mi povas disponigi vespere, tempan priskribon de la ludo bedaŭrinde ne.

Peter

Sukceso malgrauh la malvenko

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2011-07-28 16:37
Fine bona novajho de UK. Tute normala, efika kaj senkosta reklamo por Esperanto.
Certe pri tiu arangho skribis pli multaj gazetoj ol pri la senpana kongresa diskutado kaj eksciis pli multaj Kopenhaganoj, ke Esperanto vivas.

Mia plej sincera gratulo al la organizintoj!

Avoj kaj nepoj

Afiŝita de Manuel Pancorbo Castro je 2011-07-28 17:11
Eh... uh... mi emas kredi ke tiu matĉo estas tia inter avoj kaj nepoj...

Avoj kaj nepoj

Afiŝita de Peter Hauser je 2011-07-28 20:14
... se la avoj havas ankoraŭ emon, montri al la nepoj kiel ludi futbalon, anstataŭ simple ŝanĝi la programon, certe jes.

Mojose

Afiŝita de Niko Kalivoda je 2011-07-28 23:53
Mojose! Sed iu bonvolu konfirmi al mi, ke Gbadamassi ludis senŝue laŭ propra decido...

Gratulon al la verda matĉo!

Afiŝita de Chielismo WANG Tianyi je 2011-07-31 14:23
Ŝajne la raporto pri ĉi tiu verda matĉo estas plej ĝojiga novaĵo el UK 2011 en Kopenhago! Kompreneble UK devas inviti lokajn aŭtoritatojn, se eblas, ankaŭ UK devas inviti lokajn urbanojn partopreni similajn aranĝojn. Ni ne estas politika partio, kaj estas kultura organizo. La kongresa rezolucio kaj prezidanta parolado ne interesas plej partajn kongresanojn. Ni atendas pli multajn aranĝojn kiel la futbalmatĉon okaze de venontaj UK.