Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Elna Matland forpasis

Elna Matland forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-28 21:22
Honora Membro de UEA s-ino Elna Matland forpasis la 23-an de novembro en Bergeno, Norvegio. Ŝi naskiĝis la 28-an de aprilo 1921 en la sama urbo. Matland lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade.

Ŝi estis prezidanto aŭ sekretario de la lokaj kluboj en Bergeno kaj Sauda, kaj multjara delegito de UEA. Ŝi estis ankaŭ estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj gvidis ĝin kiel prezidanto de 1985 ĝis 1991. De 1983 ĝis 1995 ŝi reprezentis NEL en la Komitato de UEA. Kulmino de ŝia esperantista agado estis la 76-a UK en Bergeno en 1991, kies Lokan Kongresan Komitaton ŝi prezidis. En 1992 UEA elektis ŝin kiel Honoran Membron. Krome ŝi estis honora membro de Esperanto-Klubo Bergen ekde 1991 kaj de NEL ekde 2001. En 2009 ŝi ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito kiel rekonon de ŝia laboro kiel instruistino kaj de ŝia agado en sindikato, volontulaj organizaĵoj kaj ĉe lokaj aŭtoritatoj.

Gazetara komuniko de UEA

Pli ampleksa artikolo pri Elna Matland legeblas en la retejo de Norvega Esperantista Ligo

arkivita en: