Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-27 20:30
En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de Vinilkosmo estis detruita.

La ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, Floréal Martorell, rakontis pri la okazaĵo en retletero, publikigita lunde ĉe La Ondo de Esperanto:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.

Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.

Post kiam la informo pri la incendio disvastiĝis, ekaperis bedaŭraj kaj kuraĝigaj komentoj en la Facebook-paĝo de Floréal Martorell:

- Kara amiko, mi ne povas ĝuste esprimi mian malĝojon. Mi deziras ĉiun eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malfacilaĵoj.

- Mi deziras al vi kuraĝon fronte al la malfacilaĵoj!

- Forton kaj kuraĝon al vi, kara Flo!

En la retlisto de iberiaj esperantistoj, aperis alvoko, sendita nome de Kantabria Esperanto-Asocio:

"Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com"

Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn informojn.

Libera Folio: Ĉu la incendio okazis en la ejo, kies foto troviĝas en Vikipedio?

Floreal Martorell: Ne, estis ejo ĉe la studio, kie en unu parto (la unua tuj ĉe la enirpordo) estis ekzercejo. Tie ekzercadis 3 rokbandoj. Alia parto  estis la stokejo de la sonmaterialo (sonsistemo por koncertoj kaj ankaŭ materialo por la studio, instrumentoj (drumoj , elektronika piano, orgeno, ktp...) kaj komplete ĉe la fondo estis la stokejo de la diskoj.. Vidu fotojn en mia paĝo ĉe Facebook

Libera Folio: Ĉu efektive detruiĝis ĉiu neeldonita sonmaterialo? 

Floreal Martorell: Ne, tie estis stokejo de la diskoj eldonitaj ĝis 2009, devis esti ĉirkaŭ 6.000 diskoj (mi ne scias precize nun, mi devus kontroli ĉe la pasinta inventario). Ĉar ne estis sufiĉe da loko, la plej novaj diskoj estas stokataj en mia propra domo. Tie estis ankaŭ la materialo de tiuj malnovaj diskoj por eventualaj reeldonoj.  Do tio signifas ke ne plu eblos reeldoni tiujn diskojn krom refarante ĉion, kiel novan diskon.

Libera Folio: Ĉu ne ekzistis rezervaj kopioj? 

Floreal Martorell: De tiuj ne.

Libera Folio: Ĉu eblas ion fari por helpi? 

Floreal Martorell: Momente ne eblas ion fari, dum mi ne scias kion decidos la asekurkompanioj. Tre verŝajne venos spertulo marde por enketi pri la bruligo kaj difini la respondecojn kaj ankaŭ taksi la kostojn de la detruita materialo kaj domo. Estas varme senti sin subtenata  en tiaj cirkonstancoj.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-09-19 23:52
Tiu malagrabla novajho memorigas al mi la saman sperton, kiun faris la germana e-isto Michael Scherm, al kiu siatempe forbrulis la tuta Eo-biblioteko. Au che Pachter en Berlino, kaj se mi ne eraras, ankau che IEMW en Vieno.

En la kazo de Vinilkosmo oni povas rekomendi, ke ili rekolektu la perditan materialon kiel eble plej rapide. Certe multaj e-istoj au iuj libroservoj, bibliotekoj, arkivoj ktp. posedas diskojn kaj libretojn ktp. de Vinilkosmo, kiujn ili eventuale pretas rehavigi al Vinilkosmo. Tiel, kiel konsolo almenau parto de la materialo povas esti denove je dispono. Se iuj manuskriptaj materialoj perdighis, provu rekonstrui ilin el la memoro, por ke ili ne estu forgesitaj.

Mi deziras kuraghon kaj sukceson che tiu sav-kampanjo.
daniele
daniele diras:
2011-09-19 23:55
Kiel jam diris Flo, "feliĉe neniu persono estis vundita".
Al li mi deziras forton kaj kuraĝon fronte al tiu ĉi malfacilaĵo, kaj esperas ke esperantistoj dauxre subtenos EUROKKA-n kaj Vinilkosmon.
ammbia
ammbia diras:
2011-09-20 15:26
Espereble la asekurkompanio kovros materialan elspezojn, kaj ni helpos lau nia povo restarigi Vinilkosmo-n. Diru Flo kiel Espo Despo povas helpi?

Amike,

AmoDeL'Iro (www.esperantodesperado.dk)
DunkEsp
DunkEsp diras:
2011-09-20 23:16
Kara Flo, la membroj de Dunkerque-Esperanto estas kun vi ! Kuraĝon al vi !
Kiel nia asocio povas helpi vin ?
Amike, Dunkerque-Esperanto (59)
ancxjo
ancxjo diras:
2011-09-22 17:48
jen kio skribis al mi Flo, respondinte mian demandon "Diru al ni kiel ni povas helpi...":

"Nun la plej bona maniero helpi nin atendate la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin aĉetante diskojn ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en nia elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com"

Mi rimarkigas ke estas malmulte da espero, ke la asekurkompanioj rehavigos al VK ĉion perditan (ekzemple: la diskoj ne estis kovritaj de asekurado); cetere, jen kio skribis al mi Flo:

"La valoro de ĉio kio estis tie estas ege granda".

Do helpo de esperantistoj vere estas nepra. VK estas trezoro de la tuta movado... Indiferentemo estus kultura delikto.

Anĉjo
esperanto
esperanto diras:
2011-09-22 18:30
Chi tiu reago, ke Vinilkosmo alvokas e-istojn ACHETI produktojn de Vinilkosmo, kauze de la incendio, ne estas adekvata kaj morale ne akceptebla - post edukado.net, Korjhenkov k.a. denove iu volas monon de la e-istoj. Bela modo komencighis.

Aserti, ke se e-istoj ne achetos, tio estus indiferentemo kaj ech kultura delikto, estas ech pli kruda aroganteco ol la ideologia perforto, kiun siatempe praktikis la gazeto der esperantist en GDR.

Post mia granda bedauro kaj supra propono, kiel la publiko povus helpi al Vinilkosmo, devi legi tnuin tion, Vinilkosmo perdis chiun mian simpation. Chu cetere la valoro de tio kio perdighis, estas vere tiom granda? - tion kompreneble asertas Vinilkosmo. Muzikaparatoj povas esti reachetitaj. Se cetere Vinilkosmo pro facilanimeco ne sekurigis sian materialon duobligante ghin kaj konservante ghin en dua loko, kiel oni kutimas fari tion en informadiko kun gravaj materialoj, tiam oni devas diri, ke oni mem kulpas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-22 23:43
Lau mi la katastrofo ne estis adekvata. Pri la reago permesu al ni mem decidi.

amike
Istvan Ertl
zecabel
zecabel diras:
2011-09-24 12:03
"Chi tiu reago, ke Vinilkosmo alvokas e-istojn ACHETI produktojn de Vinilkosmo, kauze de la incendio, ne estas adekvata kaj morale ne akceptebla - post edukado.net, Korjhenkov k.a. denove iu volas monon de la e-istoj. Bela modo komencighis."

Laŭ mi, via kritikaĉemo estas vere mense malsana. Vinilkosmo ne petas ke oni donacu monon, sed nur ke oni aĉetu kdojn kaj mp3-dosierojn. Ĉiuj povas konstati ke vi estas ĉiam kontraŭ ĉio kaj kontraŭ ĉiuj, sendepende de pri kio aŭ kiuj temas.
simono
simono diras:
2011-09-25 12:52
Mi ne kredas, ke oni riproĉu al la homoj malantaŭ Vinilkosmo pri la facilanimeco ne sekurigi sian stokon. Temas pri amatora skipo kaj malgranda firmaeto. Oni sciu, ke 99% de la homaro ne profesie sekurigas siajn valoraĵojn.

Aliflanke, pasero iam pepis al mi, ke la firmaeto troviĝis en finance tre streĉa situacio. La debito jam ekde kelkaj jaroj mizeras. Fakte, mi tre kompatas, ĉar mi iam rikoltis miajn proprajn spertojn pri entreprenado kadre de Esperantujo.

Eble la mono de la asekurejoj helpos restarigi la entrepreneton Vinilkosmo sur finance pli solida bazo - evidente, nur se la menciitaj asekurejoj entute pretas pagi ion ajn - temas ja pri Francaj, do ĝuste pri tiuj, kiuj - onidire - ĉiam strebas pagi neniom. La demando estos, je kiom da eŭroj oni pretos taksi la forbruligitan, ne venditan, laŭ la kontado sendube pli aŭ malpli stagnan inventaraĵon.

Klarvide pritraktate, la damaĝo al la domo estas supozeble pli grava ol la damaĝo al la diskostoko.

Re-rilate Vinilkosmon mem - se la asekurejoj sufiĉe malavare pagus, nu, eble jen ŝanco iel grandioze feniksi.

Sed nia monbaza mondo estas kruela - ĉie blovas glacia vento - kaj asekurejoj estas, sciate, ege elturniĝemaj. Do mi dubas, ke la tuto trovos bonan finon.
Aleksks
Aleksks diras:
2011-09-25 20:35
Kunzli,

  Via reago tute ne adekvatas pro pluraj kialoj:

  1 - Ne necesas pruvi ke ja estas perdo: la materialoj estas profesiaj materialoj kiuj kostas milojn da euroj, kaj la videoj kaj fotoj pruvas iliajn detruojn. Tiu materialo estis ege valora ankaux por okazajxoj kiel FESTO, dum kiu okazis multaj bonaj koncertoj dank'al tia materialo.
  2 - Neniu certeco gxis nun pri repago far asekuroj.
  3 - Mi pensas tute male ke inviti al acxeto estas tute honesta propono por helpi. Kiel fakte helpi alimaniere? VK ne petis donacon, sed komercan rilaton, kiel gxi faras gxis nun.
  4 - Estas konata ke produkto de Ea muziko ne permesas gajni multe da mono. Mi supozas ke se VK volitus ja monon, gxi jam delonge sindedicxus al alia merkato.
  5 - Mi supozas ke se iu volas subteni vin, sxi/li acxetas viajn librojn. Cxu vi disponas ilin senpage??? Iu mem jugxos cxu temas pri sxtelo aux ne.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-27 02:12
Kompreneble, mi neniel celas alvoki al malhelpo de iu ajn monkolekto au vendado de iuj varoj. Se la monkolekto celas la apogon de gravaj kaj efikaj projektoj kaj noblaj intencoj, mi certe apogas ghin. Privataj monkolektoj favore al la helpo de monbezonaj individuoj kaj damaghitaj komercaj entreprenoj tamen okazu lau mi ekster la amaskomunikiloj de la ghenerala publika Eo-movado. Oni ne povas scii, chu tiaj monkolektadoj ne povas esti misuzataj por aliaj celoj. Do mi celis tushi principajn demandojn.
Alekso
Alekso diras:
2011-09-27 12:47
Se Vinilkosmo alvokas e-istojn ACHETI produktojn de Vinilkosmo, kio en tio estas malbona??? Ĉiu ekonomia entrepreno varbas por vendi siajn varojn.
Alia afero estas rigardi plurajn pasinatjn incendiojn en esperantistaj ejoj, kaj konstati, ke en multaj kazoj erara homa konduto aŭ nesufiĉa preventado ebligis tiujn bedaŭrindajn katastrofojn. La damaĝitaj kredeble lernis tiun amaran lecionon kaj mi ne vidas neceson morale admoni aŭ eĉ kondamni ilin.
KarloAuxberto
KarloAuxberto diras:
2011-09-24 19:28
Estimata Samideano Floréal Martorell (Flo),

Ni tutkore deziras kuraĝon, sanon kaj esperon al vi!

Paŝo post paŝo, vi venkos la tutajn obstaklojn kaj Vinilkosmo daũros vian belegan kaj mirindegan laboron!

Dio benu vin!

Karlo Aũberto
Rio de Ĵanejro, Brazilo.
vekiano
vekiano diras:
2011-09-24 20:57
Kara Flo,

Kredu ke ni, brazilaj esperantistoj, pro la graveco de la incendio, profunde konsterniĝas pro la grava perdo, ne nur materia, sed ankaŭ rilate al nia muzika etoso el nia Esperantujo. Vinilkosmo estis la granda reĝisoro de tiu gaja mondo. Ni konsterne silentas en pripenso kaj saŭdado... Niaj muzik-aparatoj ankaŭ! Esperanto multege sonis per viaj manoj. Niaj manoj aliflanke devas helpi vin revivigi nian melodian etoson por la ampleksigo de nia kara internacia lingvo en muzika formo. Ke ĉiuj ni konsciu pri tiu grava perdo kaj vigle helpu Vinilkosmon restrukturiĝi.