Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011

Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-16 22:22
La gazeto La Ondo de Esperanto post voĉdonado inter 15 elektantoj deklaris Dennis Keefe la Esperantisto de la jaro 2011.

La gazeto La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. La unua elektito en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt.

Poste la honoran titolon ricevis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010)

En la 2011a jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Dennis Keefe 12 voĉoj; Hori Yasuo 4 voĉoj; Peter Baláž 3 voĉoj; Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell po 2 voĉoj. Tri pliaj kandidatoj ricevis po 1 voĉon

Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Laŭ informo de La Ondo de Esperanto

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-17 07:54
La venkinto estas precipe al legantoj de "Libera Folio" tre konata kaj agnoskata persono. Mi gxojas pro lia elekto kaj kore gratulas, cxar li vere tion meritas. Kiel mi jam skribis, laux mia opinio li estus gxusta kandidato por posteno de UEA.
Pluajn suksesoj en privata kaj poresperanta agado, precipe en la projekto "Esperanto-Insulo", via amiko Stanislavo
chielismo
chielismo diras:
2011-12-17 10:17
Estimata profesoro Dennis Keefe, Gratulon al via gajno Esperantisto de la jaro 2011!
Okaze de nia kunsido por memori la naskiĝtagon de Zamenhof sro Trezoro, Miaohui kaj mi diskutos pri ideo ke somere post UK Hanojo en la jaro 2012 en nia urbo Siano okazos Internacia Universitato de Esperanto,kopiaĵo de via aranĝo vintra en Hajnano, plej bone gvidota de via estrumo... Ĉu vi partoprenos la 9an ĉinan kongreson de Esperanto en Hefej? Mi kaj Trezoro jam estas pretaj al la kongreso dum 23-25a de Dec. 2011. Okaze de nia renkontiĝo ni diskutos pri la ideo. Ĝis baldaŭ!
esperanto
esperanto diras:
2011-12-17 18:18
Se estus aliaj kandidatigantoj, aliaj elektantoj-vochdonantoj, tiam estus vershajne aliaj esperantistoj de la jaro :-))))

Krom tio, restas la demando kiel komuniki tian embarasan balot-rezulton al la 'ekstera mondo'?
javergara
javergara diras:
2011-12-20 15:24
Aliloke mi jam publike gratulis mian amikon Dennis, char li estas strategie konscia aktivulo por Esperanto, kies iniciaton pri lingvaj festivaloj mi decide subtenas jam de jaroj. En privata mesagho al mi responde al mia saluto pro la elekto kiel esperantisto de la jaro, li modeste skribis ke "estas la chinaj Esperantistoj kiuj meritas la gratulon".

Tre interese, en tiu sama mesagho li skribis al mi la jenon: "la Lingva Festivalo de Chinio estis probable la plej vasta lingva evento en la Internacia Jaro de Lingvoj de Unesko, kion oni povas konstati en la Raporto de Unesko. Chu la esperantistoj utiligis tiun informon bone? Tiu rekorda evento estas honoro por Esperanto, char mi metis Esperanton kiel sponsoron, kaj mi ne petis iun ajn subvencion de ili"

Jen unu el la tialoj: li ja meritas tiun honoron.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2012-01-01 15:18
Kelkafoje la JUSTO verdiktas. Tiel jhus okazis pri la elekto de la Esperantisto de la jaro. Dennis vere meritas la titolon. Lin mi vidis unuafoje en Roterdamo en 2008. Poste mi legas liajn vortojn, artikolojn, kaj ankau pri liaj laboroj.
Li vere estas monumento en Esperantujo.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-01-01 21:44
Jes, mi admiras lin.