Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012

AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-23 14:07
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en la venonta jaro ne aranĝos sian kutiman studsesion. Tio iĝis klara post la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" en Rumanio, dum kiu eksiĝis kaj la prezidanto kaj la vicprezidanto de AIS. Iuj aktivuloj de AIS esperas vigligi la funkciadon per mona injekto, sed almenaŭ flanke de la fondaĵo ESF tia subteno ne antaŭvideblas. Laŭ Humphrey Tonkin la agado de AIS estas tro amatoreca kaj sendisciplina por ke ĝi povu esperi je financa apogo.

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca agado, iniciatis diskuton pri la stato de Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu laŭ interna raporto citita de li troviĝas rande de pereo. Artikolo pri la temo en Libera Folio kondukis al vigla diskuto ne nur en Libera Folio mem, sed ankaŭ en diversaj retpoŝtaj listoj.

En vaste dissendita mesaĝo, Boĵidar Leonov, bulgara AIS-aktivulo kaj prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, protestis kontraŭ la priskribo de la situacio:

- Mi  pardonpetas, ke mi tiel malfrue aliĝas al disputo pri AIS, sed bedaŭrinde  pro  financaj kialoj mi ne povis partopreni la Kongreson en Kopenhago kaj mi ne estas informita pri la diskutoj, kiuj okazis  tie kunlige kun AIS kaj la  faka scienca  agado… Mi ne povas konsenti kun tiuj, kiuj  strebas al likvido de  AIS, de ĝia aŭtoritato, multflanka scienc-eduka agado!

En la plua diskuto polaj AIS-aktivuloj asertis, ke kadre de AIS daŭre okazas multe da aktivado ne nur en Bulgario, sed ankaŭ en Rumanio kaj Pollando, kaj proponis, ke taŭga monsubvencio povus bone efiki.

Al tio respondis Humphrey Tonkin, la prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF), granda sendependa fondaĵo kiu en lastaj jaroj subtenas multajn perspektivajn Esperanto-projektojn. En retmesaĝo sendita al pli ol tridek ricevantoj li konstatis, ke la ĉefa problemo de AIS ne estas la manko de mono, sed la manko de akademiaj valoroj kaj normoj:

Humphrey Tonkin

- Necesas draste altigi la kvaliton de instruado kaj de superrigardo de la studentoj.  Necesas klare prezenti la studprogramojn de AIS. Necesas strebi engaĝi la plej alte kvalifikitajn profesorojn kaj ilin prizorgi. Pardonon – sed AIS tro amatore, tro sendiscipline agas. Se vi volas ricevi monon, vi devas havi klaran kaj travideblan planon de agado.  Kie estas tiu plano?  Mi ne vidis ĝin. Unue prizorgu do viajn valorojn kaj nur poste serĉu monon surbaze de ili.

Kelkajn tagojn poste okazis en Rumanio la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" de AIS, dum kiu devis esti elektitaj la novaj gvidorganoj de la asocio. Du anoj de la kvinmembra senato eksiĝis: la prezidanto, Fabrizio Pennacchietti, kaj la vicprezidanto, Carlo Minnaja. La senato estis kompletigita per alelekto de du ĝistiamaj vicmembroj, sed nova prezidanto ne tuj troveblis.

- La kvin senatanoj elektas inter si prezidanton. Kaj ĉar nur tri el tiuj kvin ĉeestis en SUS 32, ili opiniis, ke la afero estu diskutata inter ĉiuj kvin, do ili prokrastis la elekton. Ĝis la fino de 2011 ankoraŭ deĵoras la malnova prezidanto, prof. Pennacchietti, do la afero ne urĝas, klarigas Reinhard Fössmeier, unu el la ĉeestintaj tri senatanoj.

La estonteco de AIS estis diskutita dum la ĝenerala forumo de AIS, kiu kontraŭis proponojn pri nuligo de ĉeesta instruado "se tio estas iel evitebla". Tamen almenaŭ en la venonta jaro ne okazos la kutimaj studsesioj de AIS, rakontas Reihard Fössmeier.

- Tio ja estas redukto kompare al la pasintaj jaroj, kiam ĉiujare io okazis.

Rilate la svagajn ideojn iel vigligi la agadon de AIS helpe de financa subteno Reinhard Fössmeier komplete konsentas kun Humphrey Tonkin.

Reinhard Fössmeier

- Fakto estas, ke nia gvidantaro maljuniĝas kaj ke kelkaj junaj kolegoj ja interesiĝas pri AIS, sed ne pretas aŭ povas dediĉi al ĝi tiom da tempo, kiom necesas por konstanta kunlaboranto. Tio estas komprenebla; tiu tempo mankus por la personaj kariero kaj interesoj, kaj ĝuste kapablaj homoj havas aliajn interesojn krom subteni akademion, eĉ se ili opinias ĝin subteninda. Pri mono AIS ne estas en vera krizo. Ĉar nun ĉiuj kunlaborantoj estas volontuloj, la elspezoj ne estas altaj. Povus esti utile havi salajratan sekretarion; por tio nia mono nun ne sufiĉas, sed aliflanke necesus ankaŭ trovi taŭgan personon. Do mi ne dirus, ke mankas al ni mono; mankas laborforto.

Libera Folio: Kiel vi mem vidas la estontecon de AIS?

- Mi ne estas tre optimisma pri la estonteco de AIS, almenaŭ en ties nuna formo. Sed tio miaopinie ne signifas, ke nia laboro en la lastaj 25 jaroj estis vana.

arkivita en:
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-17 01:09
Oni devus bedaŭri la situacion. Aktiva akademio donus al la IL vortprovizon fakaran kaj esprimriĉon en diversaj sciencoj. Sen tiu evoluigo de la lingvo, IL restas kiel socia lingvo sed ne akademia lingvo (vidu la distingojn en la hipotezoj de Stephen Krashen, 1980). Kial ne turni sin al Dennis Keefe en Ĉinio kie okazos universitatnivelaj kursoj dum la monatoj de Januaro kaj Februaro? Ŝajnas ke tie estas iu subteno de la ĉina registaro, eĉ se estas minimuma. Li instruos Esperanton en intensiva tuttaga kurso sed krom tio estos kursoj pri aliaj temoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-17 14:32
Tio sonas kiel la cikonia kanto de AIS. Sed AIS grandparte estas mem kulpa. Kompreneble, studpubliko forestas kaj posteuloj mankas, kio estas klarigebla kun la falo de la signifo de Esperanto tutmonde.

Oni povas nur konsenti kun kaj aplaudi la kritikon de Tonkin. Eble ankau li nun komencas vekighi - post longa dormo.

Lau mi universitato en Esperanto estus ebla, sed nur sub kelkaj konkretaj kondichoj, kiujn necesaus rigore respekti kaj pri kiuj mi eble ellasos min alian fojon. Unu el tiuj kondichoj estus, ke oni alkrochighu al iu ekzistanta sistemo kaj ne faru ion propran, se mankas la fortoj kaj rimedoj, kaj komencu tute modeste kaj malpompe kaj konstruu la Eo-sistemon iom post iom. AIS chiam havis la reputacion esti iom stranga. Mi mem estis atestanto de la fiasko de la "Esperanto-universitataj" provoj en La Chaux-de-Fonds, kaj mi havas klarajn imagojn kaj klarigojn kial tio fiaskis. Char kulpis chefe unuopaj HOMOJ, kiuj iniciatis kaj gvidis la aferon (sed tiun chi fakton oni gardas kiel shtatan sekreton). Amatoreco estas la shlosila vorto, sed en la sama tiro ankau (faka) malkompetenteco, individuismo, subjektiveco, regemo, naiveco, iel-ajneco, malghustaj prioritatoj, ignorado de alies opinioj kaj konsiloj kaj enhave dubindaj kaj sektemaj prelegoj kaj kursoj kaj malrespekto de la deziroj kaj bezonoj de la lernpubliko (tio estis la kialoj, kial mi en la 80aj jaroj distancighis, char disputi kun tiuj surlokaj homoj, kiuj sciis chion pli bone, mi konsideris sensenca kaj vana afero, mi tiam estis inter 20 kaj 30 jaroj). La financoj kaj oficiala statuso estas aliaj aferoj - kaj povus esti en principo solvitaj. Sed oni estis tro fiera kaj orgojla por konsideri opiniojn kaj konsiderojn de ekstere kaj de propraj saghaj homoj - kio kondukis al la katastrofo de KCE/GEP.

Cheestante la embarasan AIS-kunsidon en Florenco 06 mi observis en principo la tute saman spiriton kiel siatempe en Cxaudefono. Mi ne scias, chu tio estas karakteriza au specifa por e-istoj.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-17 22:56
cikonia kanto!
Betty
Betty diras:
2011-10-18 08:07
'la cikonia kanto'. Certe temas pri cigna kanto, ĉu ne? :-) Amikajn kaj harfendemajn salutojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-18 17:34
kompreneble cigna. dankon pro la atentigo.
Alekso
Alekso diras:
2011-10-18 21:25
Pli bone cigna ol cinika.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-19 22:08
plumfendeme...
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2011-10-23 16:31
Chi tie estas mia artikolo kaj sugesto pri Esperanta Universitato en Malajzio se AIS volus.

http://jespako.blogspot.com/[…]/esperanto-university-in-malaysia.html