Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Vikipedia konkurso vokas novajn kaj malnovajn enciklopediistojn

Vikipedia konkurso vokas novajn kaj malnovajn enciklopediistojn

by Redakcio Laste modifita: 2010-03-31 20:57
— filed under:

"Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.

La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio.

La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el proponita listo de 1.000 temoj kaj enskribiĝo en la listo de konkursantoj.

Individuoj povas ankaŭ mem proponi premion por instigi verkadon pri specifa temo. Regularo kaj listo de verkindaj artikoloj kaj proponataj premioj troveblas ĉe www.vikipedio.net.

Laŭ informo de E@I.

Agoj pri dokumento

Individua bierpremio

Afiŝita de Łukasz Żebrowski je 2010-04-01 19:35
Kaj mi aparte invitas ĉiujn kantribui al artikolo pri biero kaj gajni specialan premion ;)
Pliaj informoj:
http://lukiz.wordpress.com/[…]/
http://eo.wikipedia.org/[…]/Vikipedio:Konkurso#Individuaj_premioj