Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Teknikaj ŝanĝoj ĉe Libera Folio

Teknikaj ŝanĝoj ĉe Libera Folio

by Redakcio Laste modifita: 2010-03-03 14:31
— filed under:

Dum la eŭropa nokto inter la 2-a kaj 3-a de marto Libera Folio transiris al nova servilo kaj al nova versio de la enhav-administra sistemo Plone. Lige kun la transiro la retejo dum kelkaj horoj ne estis alirebla.

La nova versio de Libera Folio ankoraŭ ne estas tute preta, kelkloke povas aperi anglaj vortoj, kaj eble ne ĉio tuj funkcios en la kutima maniero. Povis perdiĝi iuj komentoj faritaj tuj antaŭ la translokiĝo de la retejo. Ni pardonpetas pro la ĝeno.

Agoj pri dokumento

Dat-indikoj en komentoj

Afiŝita de Hektor Alos i Font je 2010-04-02 19:43
Ĉu tiam malaperis la dat-indikoj en la komentoj de la legantoj? Ili estis tre oportunaj kaj mi bedaŭras ilian foreston. (Aŭ ĉu mi revas kaj ili neniam ekzistis?)

Dat-indikoj en komentoj

Afiŝita de Dirk Bindmann je 2010-04-02 20:45
Ne, vi ne revas. Ĵus hodiaŭ ankaŭ mi rimarkis la malaperon de tempoindikoj.

Dat-indikoj en komentoj

Afiŝita de Bernardo Verda je 2010-04-03 00:28
Mi retpoŝte atentigis Libera Folio pri tiu afero, antaŭ pli ol semajno.

Tuja respondo indikis ke ĝi jam scias ke troviĝas tia problemo ĉe la retejo, kaj ankoraŭ provas eltrovi la kialon kaj forigi ĝin.

Komento sen dat-indiko pri dat-indikoj en komentoj

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-04-03 10:43
Ironie: mi uzis
http://www.liberafolio.org/komentoj
por vidi ke la komentoj pri dat-indikoj estas freshdataj.

amike
Istvan Ertl

Finfine! Datomarkoj!

Afiŝita de Bernardo Verda je 2010-06-04 07:08
Gratulon -- Vi solvis ĝin! Kaj dankon! Tio ja helpos al mi kaj pli bone sekvi la fadenojn, kaj ne perdi tiom multe da tempo, por retrovi la ĝustan lokon, inter kie mi jam legis kaj jam ne.