Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”

Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-26 20:59
Antaŭ kelkaj tagoj la esperantista mondo surprize eksciis pri esperantlingva mallonga filmo, kiu jam pasintjare estis prezentita en kelkaj kinofestivaloj. La filmon faris neesperantisto el Turkio, Tuğçe Madayanti Sen. Ŝi estas reĝisoro, scenaristo kaj fotisto, kaj finis siajn studojn pri filmado en la Universitato de Cincinnati en Usono, kie ŝi ricevis plurajn premiojn. Post tio, ŝi laboris en usona televidkanalo kaj poste revenis en Turkion, kie ŝi laboris por Istanbula televido kaj por filma studio. Ŝi ankaŭ faras doktoriĝon en departemento de arkeologio, kaj laboras kiel sendependa filmisto. Libera Folio kontaktis ŝin por ekscii kial ŝi faris filmon en Esperanto.
Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”

Tuğçe Sen

Libera Folio: Kiu estas via rilato al Esperanto, kaj kial vi decidis fari la filmon en tiu lingvo?

Tuğçe Sen: Kiam ni devis decidi pri mia kariero pri kino (mi estas ankaŭ arkeologo), mi havis nur unu barieron en mia vojo, nome la lingvon! Mi estas kontraŭnaciista homo, kaj mi ĉiam konsideris min mondcivitano, eĉ kiam mi estas 13-jara.

Kiam mi verkis la scenaron de Senmova, mi decidis krei artan lingvon kaj forte klopodis (kiel Bergman faris en unu el siaj filmoj), sed tiam mi memoris pri Esperanto. Mi ĉiam amis la ideon de tiu lingvo, kaj ĉiam kredis ĝiajn purajn celojn kaj ĝian profundan signifon. Je tiu momento mi decidis ke mi estos filmisto kiu faras filmojn en Esperanto!

Mi scias pri la esperantista movado, mi ne scias kial mi ne estas parto de ĝi “oficiale”, sed en mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto, certe!

En la finaj titoloj aperas la nomo de Jim Ryan kiel “Esperanto-konsultanto”. Kiaj estis la cirkonstancoj de via kunlaboro?

Kiam mi studis en Usono, mi serĉis tradukiston por mia scenaro, kaj retpoŝtis plurajn homojn. Jim Ryan afable kaj malavare akceptis kaj tradukis ĝin en nur unu tago. Mi neniam lin renkontis persone, mi tre ŝatus esti tion farinta, sed li tiam loĝis en Vaŝingtono kaj mi en Cincinnati. Mi ja esperas ke mi iam renkontos lin, certe.

La prononco estas sufiĉe bona, konsiderante ke la aktoroj ne estis esperantistoj. Kiel vi laboris pri tiu aspekto?

Mi multe provludis kun la aktoroj, baze ili imitis mian prononcadon, ili studis la signifon de ĉiu vorto, por scii kie fari la ĝustajn paŭzojn, ktp. Ĝi estis iom malfacila procezo, sed ne malebla. Tiu ĉi estis mallonga filmo, ni vidos kiam mi provos fari alian, pli longan. Mi ĝojas ke ni ne faris gravajn erarojn, mi estis zorgoplena, sed nun pli trankvila.

Laŭ la informoj, la filmo estis finita en 2009, sed ŝajnas ke nur nun la Esperanto-movado eksciis pri ĝia ekzisto. Kial tio okazis?

Jes, mi faris la filmon pasintjare, sed mi sendis ĝin al neniu esperantista komunumo, ŝajnas ke mia kapo ne funkcias laŭ tia maniero. Mi dankas al mia profesoro en Usono, kiu ja sendis ĝin. Nun mi estas tre feliĉa kaj emociita.

Kia estis la reago de la spektantaro al la fakto ke la filmo estas en Esperanto?

La reago de la spektantaro estis tute diversa! Ili tute ne komprenis kiu estas la lingvo, kaj provis diveni, kio estis amuza afero. Kelkaj tre ŝatis ĝin, ili diris ke tio sonas kvazaŭ greke, hispane, ktp. Multaj homoj ne sciis kio estas Esperanto, kaj tial mi enmetis mallongan eksplikon en la afiŝojn de la filmfestivaloj kie Senmova estis projekciita, kaj ankaŭ en la broŝurojn kaj DVDojn.

Ĉu vi intencas fari aliajn filmojn en Esperanto, aŭ ekhavi alian rilaton kun nia lingvo aŭ movado?

Jes, mi faros filmojn en Esperanto, ĉar miaj filmoj temos pri homaj estaĵoj, ekzistismo, sen limoj landaj, tempaj, lingvaj, nacipolitikaj ktp. En tiu ĉi momento mi laboras pri la scenaro de mia longdaŭra filmo, kiu estos tradukita en Esperanton kiam ĝi estos finita.

Cetere, mi ja vere volas lerni Esperanton. Mi nun loĝas en Turkio, sed serĉas kiel translokiĝi, al loko kiel Kanado aŭ simile. Multaj aferoj estas ja problemaj tie ĉi en Turkio nun, kaj des pli por mi kiel ne-islamana, ne-naciista homo. Ne estus eblo trovi tie ĉi produktiston kiu donus al mi la ŝancon filmi en Esperanto... Ni vidos, la vivo estas stranga.

Intervjuis Toño del Barrio

(La filmo spekteblas en la retejo de Tuğçe Sen)

arkivita en:
Indznerir
Indznerir diras:
2010-09-19 15:50
Kun gxojo mi legas cxi tiun novajxon pri ontaj filmoj en esperanto de turka kuragxa kaj admirinda virino! Mi nur esperas (ni cxiam esperas) ke tiu estos la komenco de erao en la historio de nia malricxa kinarto.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-19 20:26
Legante tiun komenton mi ekkomprenas kiel oni povas esti Esperantisto ne parolante Esperanton. La Esperanta kinarto ne estas "nia", sed ĉies.
KaraGu
KaraGu diras:
2010-09-20 08:10
Ne nur la kino-arto estas “ĉies” sed ankaŭ la rajto uzi Esperanton apartenas al ĉiuj.
La iniciato estas laŭdinda. Tamen pri la teknika kvalito de la filmo mi havas iom malfavoran opinion.
Tiu kiu emas, legu pri spertoj je spektado de la filmo ĉe http://www.ipernity.com/blog/162005/275798
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-20 10:16
Kompreneble, ke neniu naskigxis perfekta kaj ne cxio tuj povas aperi perfekte. Krom tio," ankoraux tiu ne naskigxis kiu povus cxiujn kontentigi".

Plej facile estas kritiki kaj montri erarojn. Mi opinias, ke ni devus unue lauxdi kaj provi helpi. Montru, ke vi povas pli bone kaj nur tiam kritiku.

Estas jam malsano cxe esperantistaro cxiam, cxie, cxiun, cxios, cxiel.. kritiki.

Mi ne imagas kiel vi edukis viajn infanojn, se vi tiel emas agi.Ne forprenu cxiun unuan gxojon kaj emon ion fari. Pensu pri bona intenco. Se vi ne povas helpi plibonigi, do ne detruu kio jam komencigxis.
Komenco cxiam estas plej malfacila.













KaraGu
KaraGu diras:
2010-09-20 11:49
Strangas sinteno!.
Se miaj infanoj faris eraron komence mi informis iniln pri tio en oputuna maniero. Mi neniam laŭdus ilin pro la malbone faritaj aĵo, sed tre volonte pri tio kio estas bona. Observu, ke temas pri persona sperto de auskultado kaj spektado de la filmo. Eble vi povas pli bone aŭdi kion la aktoroj diras ol mi. Fakte la dialogo estas, krom la silentoj, la plej grava parto de iu ajn filmo. Eble oni observu, ke temas pri plenkreskula virino kiu faris la filmon kaj ne iu infano. :-)
javergara
javergara diras:
2010-09-20 18:39
Dankon al Libera Folio kaj Toño pro la profesieca strebo al priprofundigo en tiun chi interesan novajhon.

Temas chi-kaze pri kuraghiga, mirinda kompreno pri la esenco de Esperanto flanke de sentopova artisto komplete ekstera al Esperantujo, kies propraj vivoitinero kaj cirkonstancoj estas iom indikaj pri la kompleksa homskala efiko de la nunaj procezoj de tutmondigho.

La grizaj rutinajhoj kaj malgrandaj mizeroj de la chiutaga travivado de nia movadeto ofte igas nin forgesi la enorman valoron de la ideo mem. Kaj jen tamen neatendite venas iu turka reghisorino memorigi nin ke Esperanto kaj ghia homiga potencialo belegas.

José Antonio
Niko
Niko diras:
2010-09-20 23:34
Mi konsentas kaj kunsentas kun José Antonio. Mi ne deziras prikomenti la kvalitojn aŭ evenutalajn malkvalitojn de la filmo; ĉi strebo fare de neesperantista samideano estas tre kuraĝiga kaj laŭdinda.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-21 00:31
Oni povas nur gratuli al la autorino pro shia interesa filmo (kaj mi ne povas ne gratuli chi tie), kiu rememorigas al mi la ghenron de mallongaj hororaj noktaj scenaroj en la svisa radio (chiam lunde je la 23a horo), nomataj Schreckmümpfeli (http://www.drs.ch/www/suche?query=Schreckmümpfeli). Se Tugce Sen volus fakighi au koncentrighi pri tiu ghenro kaj komprenas la germanan lingvon, jen shi trovus multe da tauga materialo.

La Esperanto-parolakustiko estas pliboniginda, precipe en la plej lasta parto oni malbone audas kio estas parolata.

Al la autorino mi deziras, ke shi restu en sia koro kaj menso esperantisto kaj konsilas, ke shi ne alighu al la "oficiala" Esperanto-movado, en kiu vershajne ech ne indus montri shiajn filmojn. Certe shi nun ne komprenas mian konsilon, sed post kelkaj jaroj da aktivado en tiu movado shi certe rememorus mian konsilon. Alia problemo povus esti la politika aludo en shia filmo.