Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Probal Dasgupta reelektita en Kubo

Probal Dasgupta reelektita en Kubo

by Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 21:28
— filed under: ,

La Universala Kongreso en Havano komenciĝis sabate per kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de la asocio. La elekto okazis laŭ la propono de la elekta komisiono, kaj nomoj de alternativaj kandidatoj ne troviĝis en la voĉdonilo. Plej multajn voĉojn el la kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono ricevis Loes Demmendaal, plej malmultajn la nova estrarano Amri Wandel, kiu prenis la lokon de José Antonio Vergara.

La ĉi-jara kongresejo en la humide varma ĉefurbo de Kubo malfermis siajn pordojn sabate, kaj samtage la ĉefa gazeto de Kubo, la organo de la Kuba komunisma partio Granma, raportis pri la komenco de la kongreso. Ekfunkcis la libroservo, okazis kelkaj preparkunsidoj, sed la ĉefa programero de sabato sendube estis la unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de UEA por la venontaj tri jaroj.

La konsisto de la nova estraro precize sekvas la proponon de la elekta komisiono, pri kiu Libera Folio raportis jam en majo. Kiel prezidanto estis reelektita Probal Dasgupta. Por li en la fermita balotado voĉdonis 27 komitatanoj, kontraŭ li du, kaj kvar komitatanoj sindetenis. Claude Nourmont estis reelektita kiel vicprezidanto kun 26 voĉoj por, kvar kontraŭ, kaj du sindetenoj.

Plej multajn voĉojn ricevis Loes Demmendaal, kiu en la estraro plu respondecos pri la financoj de la asocio (por 28, kontraŭ 2, sindetenoj 2). Barbara Pietrzak ricevis 27 subtenajn voĉojn (2 kontraŭ, 1 sindeteno), Maritza Gutierrez 26 subtenajn voĉojn (3 kontraŭ, 3 sindetenoj), la tute nova estrarano Stefano Keller 24 voĉojn (3 kontraŭ, 5 sindetenoj). Sur lasta loko laŭ populareco en la komitato estis Amri Wandel kun 23 subtenaj voĉoj, 5 kontraŭaj voĉoj kaj 4 sindetenoj. 

Teorie eblus, ke la komitato malakceptus iun el la kandidatoj, sed eĉ la plej malsukcesa el ili efektive ricevis la subtenon de du trionoj el la voĉdonintaj komitatoj. En la elekto partoprenis 35 komitatanoj, sed tri voĉdoniloj estis malvalidaj.

La nomoj de kelkaj validaj kandidatoj, inter ili tiu de la ĝisnuna estrarano Jose Antonio Vergara, ne estis prenitaj en la listo de kandidatoj surbaze de kiu la komitatanoj voĉdonis. Sekve la kvanto de la fine elektitaj estaranoj estis la sama kiel la nombro de kandidatoj prezentitaj al la komitato, kaj la elekto okazis senalternative.

Komitatano Michaela Lipari, kiu estis voĉkalkulanto, kritikis la proceson, dirante ke ŝi esperus ke estontece la komitato uzu sian rajton elekti, kaj "ne nur plenigi slipojn, kiel okazis nun".

Mankis diskuto pri strategia laborplano dum la kunsido. Kiam la komitato devis komenci la diskuton regis plena silento. La ne reelektita estrarano José Antonio Vergara tiam diris, ke preskaŭ necesus devige diskutigi komitatanojn pri tiom grava afero kiel strategia laborplano. Poste sekvis iom da diskuto, sed plejparte nur inter estraranoj. Krome dum la diskuto Halina Komar el Pollando plu kritikis la elektoproceson, kiu rememorigis ŝin pri la elektoj en Pollando dum la socialisma epoko.

Pli frue diskuto pri la temo okazis laŭ iniciato de Mark Fettes en komitata listo, sed ankaŭ tie ĝi ne estis aparte aktiva. Dum la kongreso la laborplanon plu preparos laborgrupo kies kunsidoj ne estas publikaj. Tamen laŭ Osmo Buller kaj José Antonio Vergara ne temas pri sekreta laborgrupo, sed membroj kaj komitatanoj rajtas prezenti siajn ideojn al membroj de la komisiono, kiuj estas Renato Corsetti, José Antonio Vergara, Probal Dasgupta, Barbara Pietrzak kaj Stefan McGill.

La komitato elektis unuanime kaj kun nur unu malvalida voĉdonilo la germanan ambasadoron en Moskvo (kaj denaskan esperantiston) Ulrich Brandenburg al la honora patrona komitato de UEA. Novaj honoraj membroj ne estis elektitaj. Aperis ankaŭ nova kategorio de honorigoj: diplomo pri elstara kultura agado, apud la diplomo pri elstara agado. La nomoj de honorigitoj estos publikigitaj nur en la fermo de la kongreso.

Dum la komitata kunsido la nov-malnova vicprezidanto de UEA, Claude Nourmont, forte kritikis la turismajn organizojn de Kubo pro neprofesieco, kiam en komitata kunsido okazis diskuto pri la raporto de la prezidanto de LKK. Laŭ Nourmont, LKK laboras profesie kaj bone en malfacilaj kondiĉoj kie turismaj organizoj ne laboras profesie.

Temas pri tio ke deko da kongresanoj ne ricevis hotelĉambron vendrere vespere en la kongresa hotelo Palco, kaj devis almenaŭ dum du noktoj tranokti en alia hotelo. La prezidanto de LKK Julián Hernández persone helpis ilin trovi alian hotelon.

La nova estraro nun elektita komencos ofici marde matene, kiam okazos la programero "Nova estraro sin prezentas". La plej grava tasko de la estraro dum la kongreso estas refari aŭ nuligi la kontrakton pri redaktado de revuo Esperanto. Decido pri la UK en 2013 verŝajne okazos nur aŭtune.

La sabato en Havano finiĝis per la jam tradicia movada foiro. En dimanĉo okazos la solena inaŭguro.

El Kubo raportis Jukka Pietiläinen

Agoj pri dokumento

Nur vortoj !

Afiŝita de GBEGLO Koffi je 2010-07-18 09:35
Chiam nur vortoj, nemiam konkretaj agoj por savi la asocion. Kion kritikas Michela LIPARI kaj Halina Komar? Kial ne pli frue ol nun ili parolas. Ili estus devintaj ion fari jam en Roterdamo 2008 kiam elektighis la elekta komisiono. Tiam oni devus paroli pri nova elektoregularo. Oni silentis ghis chio estas FARITA kaj nun oni parolas. Tio estas komplicigho en la sistemo, kiun starigis la koterio UEAn gvidianta por malpopularigi UEA-n. Tamen ne jam estas malfrue. Michela kaj Halina povas ion fari.

Certe ne cheestis Johan DERKS, kiu estis eliminita eble pro la shanghoproponoj siaj. Chu tamen oni povus ion diri pri liaj proponoj dum la komitatkunsidoj de la kongreso ? Michela kaj Halina nun ekklopodu ke profunda revizio okazu en la gviddokumentoj de UEA. La nunaj statutoj jam eksmodighis. Necesas vera revizio. Jen la nova laboro, kiun ekfaru Michela kaj Halina, kaj ili ne forgesu la proponojn de Johan DERKS. Kiam ili vere komencos tiun laboron, certe ili trovos kjunlaborantojn tra la mondo.

Ĉu kongresa kuriero jam aperis?

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-18 10:26
Ĉu ĝi estas elŝutebla?

Taskograveco

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-18 11:28
"La plej grava tasko de la estraro dum la kongreso estas refari aŭ nuligi la kontrakton pri redaktado de revuo Esperanto."
Mi ghojas ke nia estraro do alfrontas tre trankvilan agendon, sur kiu mankas taskoj pli gravaj. Ili do povas trankvile dedichi sin al sorbado de Cuba Libre-kokteloj, kaj parkerigo de poemoj el Beletra Almanako.
amike/amoke
Istvan Ertl

Reelekto lau kuba maniero

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-18 12:24
Grandan dankon kaj agnoskon al Kalle Kniivilä, kiu denove estis pli rapida en la informado ol UEA mem, sur kies retpaghoj komplete mankas ajna informo pri tiuj "reelektoj" (lau kuba komunista maniero).

Do, la editorialo de Spegulo tute ne devos esti shanghita. Ech la plej eta espero, ke en Kubo io povus iri ekster la plano de la Erekta Komisiono, estis iluziego.

La malmultaj kontrauaj kaj sindetenaj vochoj klare montras la senesperan situacion.

Do, ni plu ghoju pri la daura stagnado en UEA ankau en la venontaj tri jaroj.

Verda familio

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-07-18 21:12
"Sankta Verda Familio, kiu regos en Roterdamo, verda estu via nomo gxis pereo.
Kiel estis tiel estu, amen"

Komence 26, fine 36

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-18 21:50
Interesa estas ankau chi tiu frazo en la UEA-komuniko:

"Ĉeestis komence 26 komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36".

Tio montras, ke la komitatanoj ne akurate aperis por la komenco de la komitatkunsidoj, sed iom post iom ghis kiam je la fino estis atingita la nombro de 36. Kaj shajne iam dume la kvorumo estis atingita, tiel ke eblis lanchis la baloton.
Tio faras la impreson, kiun en la germana lingvo oni nomas "Schlamperei".
Kial ne chiuj komitatanoj aperis komence de la kunsido? Se jam estis "granda unuanimeco", kie do restas la disciplino ?


Silfer mokas pri UEA

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-18 21:55
http://www.esperantio.net/index.php?id=1371

La diferenco inter UEA kaj la Civito estas la jena:

UEA reelektas siajn komitatanojn kaj estraranojn lau sovetia maniero, dum Silfer nomumas kaj elektas rekte sin mem. Tiel ambau shparas tempon kaj en ambau kazoj diskutoj ighas superfluaj.

(Sherc-matura eldirajho)

Se Vi serchas alternativon

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-24 09:16

legitima povo

Afiŝita de Johan Derks je 2010-07-24 16:47
Oni raportas pri la elektigho de la nova Estareo, sed nenion pri la enpostenigho de novaj komitatanoj. Chu ili havas altajn atendojn de sia funkcio. De kiuj asocioj venis novaj reprezentantoj ?
Chu ili estis aparte bonvenigitaj ?
Evidente ne okaza jhurnalanto kiel Jukka povas raporti pri tio.
Antau tri jaroj, kiam MI ankorau havis altajn atendojn de komitataneco, mi prempetis la tiaman estraron prizorgi simultanan perretan elsendadon de la Komitataj kunsidoj. Retrorigarde la respondo estis komprenebla: tro multekosta kaj ne-interesa por ordinara esperantisto. Sed la stato de informado pri la demokrataj organoj de UEA en la reta epoko estas prihontinda.
Ekzemple mi shatus scii chu la Estraro/Direktoro plenumis sian aserton ke mia propono por ghisdatigi la Komitatan regularon al la 21a jarcento estis distribuita dum la unua kunsido de la Komitato ?
Mi konkludas ke ne. Jes, tio estas lau la Komitata Regularo, artikolo 8:
"(1) Nur komitatano rajtas prezenti proponon en komitata kunsido."
Tio signifas, ke la decidpovo de komitatano etendighas nur du jarojn ! Dum la lasta jaro de sia dejhorado en la Komitato shli povas proponi en la Komitata listo au agiti kiom shli volas, en la alvenanta UK la kompatinda komitatano ne plu partoprenas en la Komitato. Tiu retdiskutlisto formale ech ne ekzistas ! Do chiu aprobo au promeso de estrarano au Direktoro estas jure ne-valida, ech se ghi estus konfirmita de la kompleta Estraro.
Kiel UEA liberigu sin de la katenoj, per kiuj ghiaj regularoj ligas ghin ?
Ne pafu al Estraro au Dirfektoro, se ili uzas sian legitiman povon !

Kion Dasgupta volas lerni de Kubo ?

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-24 21:34
La festparolado de Probal Dasgupta, kiu estis publikigita en la Kongresa Kuriero de la havana UK, ech ne tiom malplachas al mi (au: ech sufiche plachas al mi) - kvankam mi estus farinta tute alian paroladon, se mi estus la prezidanto de UEA.

Tamen, unu vera strangajho en tiu festparolado estas okulfrapa, nome dirita per la frazo pri "La nordo povas lerni de tiu ĉi ikona suda lando i.a. novajn metodojn de mastrumado de organika agrikultura sistemo."

Oni tute ne povas kompreni, kion Dasgupta celis diri kaj kion la nordo lernu de la kuba agrikulturo. Malgrau iagrada resanigho de la kuba agrikulturo (kaj ekonomio entute) post la kolapso de la sovetia komunismo, kiu inkluzivas pli fortan signifon de la privata sektoro, la kuba ekonomio estas ghenerale konsiderata kiel ruinigita kaj fiaskinta (krom la turismo).

Lau la Indekso de la Ekonomia Libereco, en la jaro 2006 Kubo listighis sur la 150a loko de 157 esploritaj landoj, do preskau che la fino de la vico.

Krom tio, la kuba ekonomio estas konsiderata liel mallibera, vd. la mapon sur http://www.democracyweb.org/
(kompreneble vi diros, ke temas pri fia usona propagando). Lau tiu mapo ech la akonomio de Hindio (pardonu: Barato) estas konsiderata kiel libera, do bv. klarigi pri kio vi pensis, kiam vi diris, ke oni povas lerni de la kuba agrikulturo.

Krom tio, se oni volas esti pedanta, oni devus riprochi al la prezidanto, ke per similaj frazoj li forlasis la politikan neutralecon de sia organizo. Sed char mi apogas ioman elastigon de la tro strikta politika neutraleco de UEA, mi bonvenigas, se en esperantokongresaj festparoladoj oni tushas politikajn temojn. La samo koncernas ankau la mencion de Nelson Mandela en festparolado de neutrala Universala Kongreso de Esperanto.

 

Kion Dasgupta volas lerni de Kubo ?

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-24 22:04
1. Mi supozas, ke per "organika" Dasgupta celis "biologia" (rilata al agrikulturo, kiu evitas artefaritajn sterkaĵojn, pesticidojn kaj aliajn kemiaĵojn). Laŭ mia kompreno, Kubo ne plu povas importi la koncernajn kemiaĵojn, do devis spertiĝi pri tio. Ni ĉiuj bezonos tiun spertecon, kiam la petrolo elĉerpiĝos.

2. Ŝajne vi kredas, ke "ju pli libera la ekonomia, des pli bona". Malmultaj homoj konsentas pri tio. Eble estas pli da fanatikuloj pri libera ekonomio en Svislando ol en EU. En EU agrikulturo estas tute ne "libera". Ĝenerale, malriĉaj landoj eĉ malpli povas funkcii kun tute "libera" ekonomio ol riĉaj landoj. En Britio dum la dua mondmilito la registaro diversmaniere intervenis, por ke agrikulturo funkciu pli efike. Oni tute ne lasis ĉion al merkataj fortoj.

3. Mi ne komprenas, kial vi pensas, ke komento pri biologia agrikulturo estas tiel politika. Biologia agrikulturo ŝajnas al mi pli teknologia afero ol politika, speciale en kuba kunteksto.

Kion Dasgupta volas lerni de Kubo ?

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-25 16:57
En tiu kazo do estus pli racie skribi, ke Kubo povas lerni de la Nordo, kaj ne inverse.

Cetere ankorau antau nelonge Kubo utiligis pli da pesticidoj ol tuta Usono. La sekvojn vi povas mem imagi.

Alia cetero: Multaj evolu- kaj helpprojektoj en Kubo estas realigitaj krom far chiuspecaj internaciaj helporganizoj ankau far la t.n. Monda Kontrau-Malsata Helpo. Tiajn helpojn oni interalie faradas, ne nur al Kubo, sed al chiuj triamondaj landoj, ankau por ke la tieaj homoj ne amase fughu al la Nordo sed restu en siaj propraj landoj (sed kion fari, se neniu volas au povas labori en tiuj landoj, kie la laboro kaj la mono neniom valoras ?).

Do, bv. esti iom pli objektiva kaj ekvilibrita en via argumentado kaj komentado.

Mi volonte helpas al vi klarigi la problemojn de la svisa ekonomia liberalismo, sed ne sur la paghoj de tiuj chi forumo. Sed char mi dubas, ke vi komprenos ion ajn lige kun tiu temo, mi prefere rezignu.