Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Pli ol 1.000 UEA-anoj jam voĉdonis

Pli ol 1.000 UEA-anoj jam voĉdonis

by Redakcio Laste modifita: 2010-05-10 22:42
— filed under:

La voĉdonado pri Komitatanoj B de UEA daŭras jam pli ol kvar semajnojn. Ĝis la 10-a de majo revenis al la Centra Oficejo pli ol mil kovertoj kun balotiloj, alivorte 21% el la aktuala nombro de individuaj membroj kotizintaj por la nuna jaro.

La nombro de voĉdonintoj estas iom pli granda ol tiu de kovertoj, ĉar pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en sama koverto.

La voĉdonado finiĝos la 31-an de majo. Balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon post tiu dato, ne estos konsiderataj. La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilojn al malfruaj kotizantoj ĝis iom antaŭ la fino de majo.

Gazetara Komuniko de UEA

Agoj pri dokumento

Mil eŭroj malŝparitaj?

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-05-20 10:59
Internacia letero kostas ĉirkaŭ unu eŭron hodiaŭ. Se eblus realigi fidindan retan balotadon, oni povus uzi la mil eŭrojn por io alia. Kaj eble pli da homoj voĉdonus.

Aliflanke, eble estas bone, ke nur tiuj voĉdonas, kiuj sufiĉe interesiĝas por elspezi unu eŭron ...

Mil eŭroj malŝparitaj?

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-05-24 17:04
Kompreneble temas pri komplete malshaprita mono flanke de UEA, kiu devis sendi la balotilon al chiuj membroj.
Aliflanke la balotanto ech NE RAJTAS sendi la balotilon alimaniere ol per helika poshto, kio kostas al li pli malpli 1 euro au dolaro, chiukaze CHF 1.40 kaj ech pli stulte oni aparte pro tio devas viziti la poshtoficejon (kie oni devas staradi en vico, char oni ne certas kiom kostas la afranko) au serchi poshtkeston. Do, oni frontas nur praktikajn cirkonstancojn kaj perdas la tempon.

Do donaci al la poshto tiom da mono ne indas, despli ke en UEA nenio shanghighos, se estas elektita tiu au alia komitatano. Chio estas pure formala burokratiajho, por kiu UEA bedaurinde devas malshapri amason da mono, kiun oni povus eldoni por pli utilaj aferoj.

Sama malshparajho farighas lau mi pli kaj pli ankau la papera produktado de la revuo Esperanto kaj de la Jarlibro, despli ke la informoj aperantaj en tiuj publikajhoj alireblas nun ankau en interreto.

Do, en la epoko de interreto eblas shpari amason da papero kaj poshta afranko, despli ke la revuo Esperanto supozeble ne estas tiom fervore legata (grandparte mankas reagoj de legantoj) kaj la Jarlibro ne tiom fervore uzata. Do, ambau eldonajhoj ne konsiderinde kontribuas al la evoluo kaj progreso de Esperanto. Konsideru tiun eldiron almenau kiel hipotezon. Lau mi la Komitato, Estraro kaj CO devus serioze diskuti pri tiuj temoj.

Mil eŭroj forjxetitaj!

Afiŝita de Edvige Ackermann je 2010-05-24 21:50
Jes, miaj karaj, .... ne nur malsxparitaj, sed tutsimple forxjetitaj. Fare de UEA kaj fare de tiuj kiu vocxdonis. Inter tiuj cxi, ankaux mi, naivulino.
Pro kio oni bezonis sendi - per ordinara posxto - al cxiu Individua Membro la balotilon (...kiom da I.M.? kiom kostas la posxmarko?), SE oni decidas, pri kio oni devas decidi, sen atendi la limdaton por resendo de balotilo kaj do antaux ol koni la rezulton de la vocxdonado?
Kaj pro kio la I.M. devis ricevi la balotilon, se gxi ne alvenis protesto iru al C.O., kompili la formularon, meti gxin en koverto, skribi adreson kaj ion alian, acxeti posxtmarkon, glui gxin sur la koverto, atingi posxtoficejon aux almenaux posxtkeston, kio kelkfoje postulas iom da tempo, SE la Elekta Komisiono prifajfas la lian vocxon senditan kun entuziasmo esperante en renovigo vera de la gvidorganoj, kaj SE tiu sama E.K. tute memstare kaj surbaze de NENIA regulo, decidas konsiston de Estraro kaj ceterajxoj antaux ol koni la rezulton de tiu pena vocxdonado, kaj ecx decidas en kia kandidatiga kategorio meti la unuopajn kandidatojn (sen informi ilin pri tio kaj pro tio absolute malvalida ago) por certigi kontraux cxia elementa bazo de justa (se ne justa, almenaux laux la reguloj) elekto?
TION CXI, iu devus al mi, sed eble ankaux al aliaj membroj, klarigi klare, kompreneble kaj racie.

Kore, Edvige
     

Ĉu mi devis ricevi balotilon?

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2010-05-24 12:13
Ĉu mi devis ricevi balotilon el CO? Mi kredas, ke mi ne ricevis ĝin.
Tamen, se jam pli ol mil membroj voĉdonis, jam eblas trankvile esperi pri kolektiva saĝo :)

Ĉu mi devis ricevi balotilon?

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2010-05-24 19:25
Okazis fakte, ke mi ne estas membro ĝis hodiaŭ. Malfacilas jam diri, ĉu estis mia fuŝo aŭ eble fuŝo de la peranto, aŭ rezulto de ia miskompreno inter ĉiuj tri flankoj. Bonegas, ke mi eksciis pri tio en majo, sed ne komence de la sekva jaro :) Dankon al bonkoraj laborantoj de la Centra Oficejo, kiuj kontaktis min tuj post la apero de la komento ĉi tie.

Ĉu mi devis ricevi balotilon?

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-05-25 02:38
Membro de UEA oni farighas kutime pere de pago de kotizo. Tial oni povas konsili al vi unue kontroli, chu vi pagis la kotizon (au chu iu pagis la kotizon por vi) por ekskludi miskomprenon.