Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Pasporta Servo 2011 aperos aprile

Pasporta Servo 2011 aperos aprile

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-31 17:02
Ĉu vi volas esti gastiganto de Pasporta Servo venontjare? Se vi ne jam aliĝis aŭ aktualigis viajn informojn en la retejo, rapidu tion fari, ĉar restas nur kelkaj tagoj. Post la 31-a de decembro la retejo de Pasporta Servo estos portempe fermita por ŝanĝoj, dum estos preparata la freŝa eldono de la papera listo de gastigantoj. Ĉi-foje oni promesas, ke la libro aperos jam en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la lastan eldonon. Du estraranoj de TEJO, Sergeo Tyrin kaj Saŝa Kovjazina, rakontis al Libera Folio pri la ĝisnuna progreso de PS, ekde kiam ĝi estis transprenita de ĝia multjara kompilanto Derk Ederveen.

Antaŭ du jaroj Pasporta Servo, la gastiga reto de TEJO, travivis verŝajne la plej signifan ŝanĝon dum sia tuta ekzisto: tiam el adreslibreto, administrata de unu persono (kiu inter 1995 kaj 2008 estis Derk Ederveen, nomumita lastnovembre Honora Membro de TEJO pro tio), ĝi transformiĝis en retejon kie ĉiu uzanto povas ĝisdatigi siajn informojn mem.

Pasporta Servo iĝis “ĉiam aktuala”, ĉar oni ne plu devas atendi unu jaron por ekscii pri ŝanĝiĝoj ĉe gastigantoj. Tamen, laŭ la plano de TEJO, la papera eldono de PS daŭre pluvivos. Rakontas Sergeo Tyrin, estrarano de TEJO:

- Nia vizio estis ja modernigi la servon, sed necesas memori ke la kiberspaca revolucio ankoraŭ ne atingis ĉiun angulon de la mondo. Pluraj gastigantoj de PS loĝas en lokoj kie Interreto malfacile uzeblas – kaj ĝuste ili kontribuas al la diverseco kaj bunteco de la gastiga reto. Krome, kvankam ne tuj evidente, ankoraŭ ekzistas homoj nekutimiĝintaj al komputilo.

Laŭ li, en kelkaj regionoj – ekzemple en Afriko – unufoja uzo de Interret-konekto estas pli kosta ol la libreto. Ĝuste tial, TEJO okupiĝas en la lastaj semajnoj pri ĝisdatigo de la informoj de gastigantoj kaj pri varbado de landaj organizantoj, cele al eldono de PS-libro kiu laŭplane aperos ĉirkaŭ aprilo venontjare.

Kial ne tuj ĉe la komenco de la jaro, se la informoj de la gastigantoj jam troviĝas en la retejo? Saŝa Kovjazina, estrarano de TEJO, klarigas:

Saŝa Kovjazina- Kiam TEJO transprenis Pasportan Servon de Derk Ederveen, ĝi estis reorganizita laŭ la nova konsidero, ke ekzistas du produktoj: la retejo pasportaservo.org kaj la papera adreslibro. La datenstrukturo de la retejo ne estis ideala por kompilado de la libro. Ankaŭ en la ĝisdatigoj de profiloj en la retejo mankis precizaj informoj – kio kondukis al neplena kaj ofte misprezentita datenaro. Tion oni povas facile rimarki, foliumante la libreton de 2010; ĝi enhavis erarojn kaj informojn inter kiuj regis ĥaoso. Nia celo nun estas eldoni adreslibron kun plenaj kaj fidindaj informoj.

- La nuna programisto de pasportaservo.org, la urugvajano Daniel Bebelacqua, estas okupita ĉi-momente pri alĝustigo de la datenstrukturo. Necesas, tamen, ankoraŭ trairi la informojn de ĉiuj uzantoj jam registritaj en PS kaj konformigi ankaŭ ilin. Tio estas la plej temporaba paŝo en la pretigo de la eldono, aldonas Sergeo Tyrin.

TEJO anoncis ke gastigantoj povos aktualigi siajn informojn ĝis la 15-a de decembro, sed poste la limdato estis ŝovita al la 31-a de decembro. Post tiu dato aktualigo eblos nur helpe de landa organizanto. La retejo mem restos laŭplane daŭre atingebla, sed en “modif-ŝlosita” stato.

– Teamo de datenreviziantoj kaj provlegantoj, kiuj kunlaboros kun la nuna ĉefkompilanto de Pasporta Servo, Aleks Baudry, kontrolos la ĝustecon de la informoj pri gastigantoj por PS-2011. Ĝis la 31-a de januaro ni planas fini tiun reviziadon. Dume ne eblos ŝanĝi iujn informerojn mem, sed post la kompletigo de tiu ĉi ŝtupo la retejo revenos al sia normala funkciado, diras Tyrin.

Kie kaj kiel akireblos PS-2011?

Sergej Tyrin- La libreton eblos akiri de la libroservo de UEA, pere de libroservoj de la landaj organizoj, kaj dum diversaj aranĝoj, precipe junularaj. Ni ĝojas informi samspire, ke la reduktita prezo de la libreto restas oficiale firma kaj novaj eldonoj daŭre kostos nur naŭ eŭrojn, rakontas Sergeo Tyrin.

- Por tiuj, kiuj ne povas uzi Interreton, la libro estos senpaga kaj al ili ni dissendos ĝin aŭtomate, aldonas Saŝa Kovjazina.

Aperigo de la adreslibro, tamen, ne garantias ke la informoj presitaj en ĝi ne malaktualiĝos dum la jaro. Male, TEJO avertas ke tiuj informoj estos ĝustaj nur je la momento de la eldono. En la planoj, kiel ni eksciis, estas aldoni al la retejo de PS print-funkcion, per kiu ĉiu uzanto povos elprinti por si mem partan liston de gastigantoj, en formo simila al la adreslibra prezento.

- Ne malofte leviĝas la peto disponigi la tutan adresaron en elŝutebla PDF. Ni konsideras tion nedezirinda riskigo de la privateco de personaj datenoj de la gastigantoj ĉe Pasporta Servo; anstataŭe la retejo proponos facile uzeblan ‘printado’-butonon. Finfine oni ja bezonas tion por havigi al si surpapere la plej aktualajn informojn de tiuj gastigantoj, kiuj troviĝas en la landoj vizitotaj, klarigas Saŝa Kovjazina.

Tyrin aldonas pri novigoj en la nov-malnova servo:

- En PS-2011 oni povos helpiĝi de belaspektaj mapoj, tradicie aperantaj ĉe la fino de la libro, kiujn oni komplete refaras por la nova eldono. Ni kompreneble koncentras niajn penojn nun al tio ke la eldono estu plej eble sukcesa; sed mi malkaŝu ke TEJO eĉ ricevis subvencion por plue plibonigi Pasportan Servon, sekve jes, ni ankaŭ planas plurajn surprizojn por la venonta jaro. Ĉu mi vekis vian apetiton?

TEJO informas krome, ke ekde la lasta semajnfino la listo superis 1.000 gastigantojn en la retejo, kaj ke entute Pasporta Servo havas preskaŭ 2.000 uzantojn.

Laŭ informoj de Saŝa Kovjazina kaj Sergeo Tyrin

 

arkivita en: