Mark Fettes sur unua loko en la elektoj de UEA
La unuan lokon en la elekto de B-komitatanoj de UEA atingis Mark Fettes, kiu origine kandidatis ankaŭ al posteno en la estraro de UEA, sed poste pro familiaj kialoj retiris sian kandidatiĝon. Por li voĉdonis du trionoj el la 1.550 individuaj membroj de UEA, kiuj sendis validan balotilon. La duan lokon atingis la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu ricevis la subtenon de preskaŭ same multaj voĉdonintoj. La subteno de la individuaj membroj kredeble signifas, ke Probal Dasgupta plu estros la asocion ankaŭ post la Universala Kongreso en Kubo. Li estas la sola kandidato al la posteno de prezidanto.
La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2010-2013. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist. La stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris iom pli ol kvin horojn.
Balotilo estis sendita al 4.801 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1.550, t.e. 32,3%. Estis 1.527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La balot-aktiveco klare superis tiun de la antaŭa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj voĉdonis, sed ĝi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.
Plej multe da voĉoj, 1.010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandidatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732).
Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).
La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Por ĉiu komencita milo da membroj estas unu Komitatano B. Krome ĉiu landa kaj faka asocio, aliĝinta al UEA, rajtas nomumi Komitatanon A, se ĝi havas pli ol 100 membrojn. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la komitatkunsidoj.
Fine la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de tiu de la Komitatanoj A kaj B.
Gazetara komuniko de UEA. En la foto disponigita de UEA videblas Tobiasz Kaźmierski, Rob Moerbeek kaj Pasquale Zapelli.


Mi tre bedauras...
amike
Istvan Ertl