Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson

Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson

by Redakcio Laste modifita: 2010-07-30 13:43
— filed under: ,

La Universala Kongreso de Esperanto en Havano estis malfermita dimanĉe per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson", li interalie diris. Inter kontraŭuloj de la Kuba registaro li estas konata pro siaj minacaj vortoj pri la opozicia bloganto Yoani Sánchez.

La solena inaŭguro de la Universala Kongreso komenciĝis dimanĉe matene je la deka horo en salono Zamenhof per vortoj de la reelektita prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu prezentis la surpodiajn funkciulojn kaj gastojn:

- Saluton, bonvenon al la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano. Mi tre ĝojas esti en unu el la sudaj landoj, kaj komenci unikan Universalan Kongreson en unika tago. Tuj maldekstre de mi sidas la Alta Protektanto, sinjoro Fernando Rojas Gutiérrez...

Ne surpodie, sed en la salono inter la publiko sidis aliaj honoraj gastoj - reprezentantoj de la ĉeĥa,itala, pola, belga kaj ĉina ambasadoj, kiujn la kongresanoj bonvenigis per aplaŭdoj. Poste la prezidanto de UEA transdonis la parolon al la alta protektanto, kiu komencis sian paroladon per kelkaj frazoj en Esperanto:

- Estimata sinjoro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, estimataj esperantistoj, estimataj invititoj, nome de la kuba registaro, de la ministerio pri kulturo, kaj de la kuba popolo mi salutas vin!

Post fortaj aplaŭdoj li daŭrigis en la hispana, kun tuja interpretado, kaj interalie diris, ke la kongreso estas rezulto de intensa laboro flanke de la kubaj esperantistoj kaj de la reprezentantoj de UEA. Fine li denove transiris al Esperanto:

- Mi deziras, ke la rezulto de la diversaj sekcioj aj kunsidoj kaj renkontiĝoj estu fruktodonaj por la prospero kaj evoluo de Esperanto en la nuntempa mondo. Mi esperas, ke vi iomete pli konetiĝu kun la kuba popolo, socia kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson!

La elekto de la alta protektanto verŝajne estis iom tikla temo por la estraro de UEA, ĉar male ol kutime lia nomo ne estis anticipe diskonigita. Fernando Rojas Gutiérrez estas altranga reprezentanto de la kuba registaro. En la unua semajno de julio li ricevis la atanton de internaciaj amaskomunikiloj, kiam li komentis la malsatstrikon de la kuba opoziciulo Guillermo Fariñas, kiu postulis la liberigon de politikaj malliberuloj.

- Kiel reagi al viro kiu havas sian plenan liberecon kaj faras personan decidon malsatstriki? Kion ajna registaro farus en tiaj cirkonstancoj? Kion pri tiuj, kiuj malsatstrikas en aliaj landoj, sed ne trafas la novaĵojn? - demandis Fernando Rojas Gutiérrez, akuzante la mondajn amaskomunikilojn pri malegala traktado de Kubo.

Post kiam iĝis evidenta, ke la kuba registaro efektivigos sian promeson liberigi 52 politikajn kaptitojn, Guillermo Fariñas finis sian 134-tagan malsatstrikon en la 8-a de julio. La liberigitoj kaj iliaj familioj estas ekzilataj al Hispanio, kien la unua grupo alvenis pasintsemajne.

La nomo de la alta protektanto de la ĉi-jara UK estas konata ankaŭ pro la malpermeso de reĝimkritika poezia festivalo. Li renkontis reprezentantojn de organizantoj, kaj laŭ tiuj klarigis, ke la kialo de la malpermeso estis iliaj kontaktoj kun la opozicia bloganto Yoani Sánchez.

- Se Yoani Sánchez venos, mi mem renkontos ŝin per bastono, li diris, laŭ nekonfirmitaj raportoj.

En sia blogo Yoáni Sánchez pli frue raportis, kiel ŝi en novembro 2009 estis kaperita de tri nekonataj viroj, laŭ ŝia supozo sekurecpolicanoj. La viroj devigis ŝin eniri aŭton, nomis ŝin "kontraŭrevoluciulo", kaj forte batis ŝin.

Agoj pri dokumento

Dankon pro la raporto el Havano

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-19 10:01
Ĉu iu scias, kial kongresa kuriero ne estas en la reto? Ĉu iu en Havano povas konfirmi, ke kongresa kuriero ja ekzistas?

Dankon pro la raporto el Havano

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 13:36
Mi volonte alighas al la danko.

Kie estas Pietrzak, Marcek, Grigorjevskij, kiuj respondecas en UEA pri informado ?

La reston komenti mi ech ne deziras.

Oni devas vomi, legante, ke esperantistoj aplaudas tiajn altajn protektantojn.

Informado

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-19 15:20
La TTT-ejo de uea.org nun tute ne funkcias, kaj la "retpaĝaro de la 95-a UK en Havano", al kiu ligas Vikipedio kaj ankaŭ uea.org, kiam ĝi funkciis, raportas pri kunveno, kiu okazis ... en januaro 2009!

Informado

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-19 17:55
La TTT-ejo uea.org ja funkcias nun, kaj Gazetara Komuniko 390 aperis antaŭ nelonge. Mi tamen ŝatus vidi la kurieron.

vicministro de kulturo?!

Afiŝita de Chielismo WANG Tianyi je 2010-07-19 13:35
Alta protektanto je vicministro de kulturo sugestas kuban E-movadon malforta? Mi kredas, ke la vicministro de kulturo ne kompetentas paroli je ŝtata nivelo, sed kompetantas bondeziri al kulturaj turistoj el aliaj landoj.

Kontente en la pasinta junio mi partoprenis la azian kongreson en Ulanbatoro, Mongolio, kaj la mongolia ĉefministro donis al 260 kongresanoj el 32 landoj varman bondeziron kun longa teksto...

Alie, strange la parolisto de Kuba E-Radio parolas en fuŝa prononco je kelkaj konsonantoj. Eble mankas internacia praktiko al ili...

Neta mensogo

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 16:09
Jen la raporto de Radio Habana Cuba
http://www.radiohc.cu/[…]/esperanto.htm

"el esperanto aboga por la protección de las minorías lingüísticas".
estas neta mensogo, pli milde dirite legendo, kiu neniam povis esti pruvita.
Krom eble la kataluna kaj flandra kazoj, kie Esperanto (antau longega tempo) ludis specon de transmisirimena rolo, sed nur tre modestan, ne estas konataj ekzemploj, kie Esperanto apogis la protekton de la lingvaj minoritatoj. Tio estas pura teorio kaj fantazia elpensajho de iuj UEA-aktivuloj, kiuj klopdodis trovi iun "modernan" pravigon por la rolo de Esperanto, char kiel "dua lingvo por chiuj" Esperanto fiaskis. Nun oni klopodas vendi Esperanton kiel "rimedon kiu apogas lingvajn minoritatojn". Kio el tio ghis nun rezultis, estis nur vama aero, rilate la lingvajn homajn rajtojn.

"respeto a la pluralidad"
sen komento. Nur nauza kuba propagando.

"al evento, como parte del compromiso de las autoridades nacionales a la promoción de la diversidad cultural."
Pri kiu kompromiso temas - eble mi ne sufiche komprenas la hispanan.

Ho mia dio - kian rilaton Nelson Mandela havas kun Esperanto, tiel ke oni eksplicite mencias lin en tiu kunteksto. Kial oni ne mencias Fidel Castro, kiu antau 20 jaroj tiom varme akceptis la esperantistojn ?

Chio estas pura plej primitiva propagando, plumpa intermiksa distordado, ghissata fatraso.
Kaj bedaurinde UEA daure lasas sin enplekti en tiun ludon kaj konstante misuzi sin de la kuba propagando.


"el esperanto aboga por la protección de las minorías lingüísticas"

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-19 16:53
Mi pensas, ke tio estas nur moderna maniero esprimi ideon, kiu estas tre malnova kaj troviĝas interalie en la verkoj de Zamenhof.

Per via aserto, ke tio "neniam povis esti pruvita", vi ŝajnas kiel homo, kiu asertadas, ke evoluado, rondeco de la tero, ktp neniam povis esti pruvitaj. Iusence tio estas vera, sed ankaŭ la malo ne estis pruvita, almenaŭ ne matematike. Debatu la demandon inteligente, se vi volas. Nomi ĉion, pri kio ne konsentas, "mensogo", "legendo", "fantazia elpensaĵo", "vama aero", "primitiva propagandao", "ĝissata fatraso", ktp ne estas inteligenta debato.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 19:36
Espereble iam la racio venkos en la Esperanto-movado. Sed mi estas tre pesimisma chirilate.
Sed shajnas, ke dume venkas la plej primitiva kuba propagando kaj fusha informado, kiun krom mi neniu alia kritikas.
Pli kaj pli mi ne komprenas, kion tiuj esperantistoj entute volas, celas. Iun racion mi vere ne povas konstati.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-07-19 21:38
Por ke racio havu sencon en socia movado, necesas ke ĝi venku en la koncerna scienco.

Oni ne bezonas multe scii pri la scienca historio de la lastaj cent jaroj por kompreni ke tia venko ankoraŭ ne okazis en lingvistiko.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 22:49
Esperanto estas ligita kun nenia scienc(ec)o, ech ne kun lingvoscienco, sed Esperanto trovighas ekster scienco kaj lingvoscienco, do sekve ankau racio ne povas venki en la Eo-movado. La Esperanto movado estas, lau Tazio Carlevaro, pli proksima al religieca sekto, pli ghuste ordeno. La esperanta verdismo (sankta ideo, interna ideo ktp.) estis treege forta precipe ghis la morto de LLZ, kiu aperis antau la esperantistoj kiel speco de mesio, dio. Chiuj raciismaj sciencistoj (kiel ekzemple Wilhelm Ostwald kaj kompreneble aro da lingvistoj) sentis sin shokitaj kaj fortimigitaj de tiu novtipa (lingvo-)mistiko. Poste la antisemitoj kaj komunistoj detruis tiun mistikon, prave au ne diablo scias.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-07-20 09:02
La interesa afero estas ke racio, same kiel mistiko, portas nin trans la sanan prudenton. Ni alkutimiĝis pri tio en fiziko, kie neniu seriozulo nuntempe kontestas ke la tero estas ronda kaj orbitas ĉirkaŭ la suno, kiu siavice estas stelo en ekspansianta universo, kiu antaŭ neimagebla tempo ekestis en praeksplodo ktp. -- la rakonto fariĝas pli kaj pli freneza, ju pli la scienco esploras ĝin.

Sed fiziko estas unueca. Kiel ajn freneza estas la rakonto, ĉiuj fizikistoj konsentas pri ĝi. La unueco en biologio estas malpli impona, ĉar kvankam ĝi havas bonajn rakontojn pri la evoluo de la vivo, la ekesto de vivo ne estas facile klarigebla. Tamen racio delonge venkis ankaŭ tie.

Lingvistiko, male, estas nuntempe pli malunueca ol iam antaŭe. Tio kreas ĉe la ĝenerala publiko la impreson ke objektiveco en lingvaj aferoj estas malebla aŭ malgrava. Tio estas ankaŭ nia problemo.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Bernardo Verda je 2010-08-05 08:28
"La interesa afero estas ke racio, same kiel mistiko, portas nin trans la sanan prudenton."

Bone dirite! Mi sendube uzos tion frazon, mi mem.

(Kaj la restaĵo ankaŭ bonas.)

 + + + + + + + +

Nu, nun mi nur devas eltrovi la ĝustan vorton por traduki la anglan "rationalization". Ĉu raciigumo? Pravigumo? Ĉar en ĉi tiaj diskutoj oni ofte konfuzas rezonado kaj pravigo.

Espereble racio venkos

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-08-05 09:51
Mi uzus racionaligi- racionaligado

Espereble venkos postokaze

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-08-05 14:14
"Rationalize" tiusence estas "poste raciigi" aŭ "postokaze justigi".

"el esperanto aboga por la protección de las minorías lingüísticas"

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 21:03
"Mi pensas, ke tio estas nur moderna maniero esprimi ideon, kiu estas tre malnova kaj troviĝas interalie en la verkoj de Zamenhof."

Povas esti, sed sen la klarigo de la historia kunteksto kaj sen referencado al la ideoj de LLZ, tiu senkunteksta cherpajho havas nenian sencon kaj povas konduki al falsaj kompreno kaj interpretoj. Despli, se tiaj legendoj estas distribuataj de Radio Havano, la plej objektiva radiostacio de la mondo, sed ne nur de Havano. El la busho de europaj e-istoj oni povas audi la samajn stultajhojn. Ili simple machas iujn propagandajhojn, pri kiuj ili neniam reale pensis kion ili signifas, au signifu. En tio konsistas la mensogeco de tiu propagando, char ghi simple estas malvera.

UEA kiel asocio neniam interesighis pri naciaj minoritatoj, sed nur pri "nia afero", subkomprenante, ke kiel esperantisto oni mem estas speco de "minoritato". La esperantistoj polemikachis chiam nur kontrau la angla, sed la lingvajn minoritatojn mem ili fogrsis kaj ignoris. Ekzempel en la revuo Esperanto aperis nur en certa epoko artikoloj pri malgrandaj lingvoj, poste tio malaperis. Lau mia scio en Esperanto ankau ne ekzistas gravaj verkoj pri unuopaj lingvaj minoritatoj (krom pri la retoromancha, kiun verkis antau jardekoj la sviso A. Baur).

Do, en tiu formo oni ne povas skribi tiajn frazojn kiel "el esperanto aboga por la protección de las minorías lingüísticas".

Por la UK en Kopenhago en la venonta jaro mi proponis al UEA organizi konferencon pri naciaj kaj lingvaj minoritatoj de Norda kaj Nordorienta Europo. Kompreneble neniu interesighis pri tia propono.

Jen tamen IKEL

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 06:02
Ekzistas tamen faka asocio
http://ikel.stel.net/
kiu "tutmonde pledas por la rajtoj de la etnaj minoritatoj", almenau lau siaj relative modestaj ebloj. Ghi eldonis "Ne facilas esti ... sloveno en Italio" en 1991, "Etnaj aspektoj de Balkanio" en 2001, kaj regule aperigas sian revuon Etnismo.
amike
Istvan Ertl, cetere estrarano de IKEL por la rilatoj kun la e-gazetaro, do ankau kun Libera Folio :-)

"compromiso"

Afiŝita de Jorge Camacho je 2010-07-19 16:56
Almenaŭ en Hispanujo la hispanlingva "compromiso" signifas i.a. "devo", "sindevigo", "(sin)devontigo" [iom strangeta vorto, eĉ se bazita sur zamenhofa uzo], "(politika) engaĝiĝo" kaj, nur lastatempe, pro influo de la angla kaj franca lingvoj, "kompromiso".

"compromiso"

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-07-20 13:21
Tiam mi ne povas ne demandi: kiujn vortojn oni do uzu Hispane por “kompromiso” kaj “kompromitiĝo”?

"compromiso"

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 15:21
Provu en Gran Diccionario de Fernando de Diego,
http://www.esperanto.es/[…]/index.php?option=com_wrapper&Itemid=154
Búsqueda en las definiciones

amike
Istvan Ertl

"vama"

Afiŝita de Jorge Camacho je 2010-07-19 17:00
Mi rimarkas, ke same Andreo kiel Edmundo skribas "vama aero".

Se "noba" = malbona, mava (n-o-b >< b-o-n), do "vama" = bona, ĉu ne?

Pli da materialo pri la temo legeblas en recenzo pri la libro "La noba lingvo", en Beletra Almanako n-ro 7:

http://www.beletraalmanako.com/boao/ba7/index.html

Neta mensogo

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2010-07-19 18:19
Kvazaŭ 134-taga malsatstriko estas malpli „primitiva propagando“.

Mandela kaj Brandenburg - kiucele ?

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-19 19:44
Oni tute ne komprenas kial UEA akceptas tiajn decidojn.
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=390#1

Nek Mandela havas ion komunan kun Esperanto (vershajne li ech ne scias ke ghi ekzistas), nek estas kompreneble kial tiu s-ro Brandenburg estu elektita kiel honora patrono, ofico kiu estas komplete flanka kaj sensignifa, same kiel la okupanto de tiu ofico mem.

Supozeble oni okupighas pri tiaj aferoj por deflankigi la publikon de la fiaskinta laboro de UEA en la lastaj du jardekoj kaj de ghia totala malkapablo okpighi pri gravaj demandoj de la Esperanto-movado.

Mandela kaj Fernando Rojas Gutiérrez

Afiŝita de Maria Sandelin je 2010-07-20 10:11
Omaĝo al Nelson Mandela flanke de la kongreso ne estas stranga ĉe orgnizaĵo kies agado proksimas al aliaj agadoj por homaj rajtoj.Ĉi tiun novaĵon mi spertas tre pozitiva, malkiel la hontindan informon pri la invito al la kuba vicministro pri kulturo. Ja temas pri vere konfliktaj mesaĝoj!

Cetere mi rekomendas interesan blogteksteton en Ipernity, de la kuba esperantoparolanto Andy, nun loĝanta en Hispanujo http://www.ipernity.com/blog/andyflorida/263827

Mandela kaj Fernando Rojas Gutiérrez

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-20 13:11
Ja bone, Mandela estas certe akceptebla kaj gratulinda, sed kial tio sekvas nur nun kaj en Kubo ? En la kuba kunteksto tio povas esti perceptata kiel pura ciniko.

Al Mandela oni devintus gratuli jam antau jardekoj, kaj ne nur unufoje. Sed oni preferis aliajn, kiel M'Bow kaj similajn dubindajn figurojn.

Cetere mi ne memoras, chu UEA gratulis al Obama kiam li ricevis la nobelpremion. Mi ne memoras, sed eble mi maltrafis la koncernan komunikon. Sur http://www.uea.org/[…]/nav_gk.php?jaro=2009 troveblas neniu chi-rilata informo.
Se UEA ne gratulis al Obama, tiukaze oni devas rirpochi al UEA hazardan politikon chi-rilate. Se oni kondolencis okaze de la pereo de Kaczynski, kial oni ne gratulis okaze de la elektigho de Komorowski, por nomi alian ekzemplon ?
ktp. ktp. Estas multaj tiaj kazoj. Kiel membro de UEA mi pli kaj pli malkontentas pri tiu arbitra informa politiko. Kaj shajne mi estas weit und breit la sola, kiu kriitkas tiujn aferojn.

weit und breit...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 15:08
... sind auch andere bereit!
amike, Istvan

Nelson Mandela

Afiŝita de Hannes van Loggerenberg je 2010-07-20 20:26
La 18a de julio, malferma tago de ĉi tiu kuba kongreso, estis la 92a naskiĝdatreveno de Nelson Mandela. Lastjare la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 18an de julio internacian Mandelatagon. Do, neniu stranga en specialaj salutoj al li el kuba UEA-UK en tiu tago. Cetere, oni notu ke fortaj historiaj ligoj ekzistas enter la ANC kaj Kubo. Estus strange se NE okazis tiaj salutoj aŭ se oni ne almenaŭ menciis lin. Do, kvankam mi tre ĝuas viajn sprite esprimatajn kontribuojn ĉi tie, kaj taksas ilin bedaŭrinde tro ofte tute pravajn, en ĉi tiu kazo mi opinias ke via kritiko iom maltrafas.

Kuva Radio

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 05:56
http://www.radiohc.cu/[…]/cuba1.htm

"For his part, President of the Italian Association of Esperanto Reinatto Cassetti..." chu kuba radio enmetis malghustan kaseton?

amoke
Istvan Ertl

Kuva Radio

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-20 14:30
Redakcio kiu ne kapablas ghuste skribi nomojn, entute ne povas esti konsiderata serioza, pri la malalta kvalito de la informado de tiu radiostacio ni entute ne parolu.
La tuta informado el kaj pri Kubo estas tiom ekstreme primitiva, tiel ke oni povas imagi la gheneralan intelektan nivelon en tiu lando, kiu lau pritakso de kompetentuloj tiom draste falis en la pasintaj 20 jaroj, ke ghi vershajne atingis la nivelon de la antau-Batista-tempo. La sola "normo" shajnas esti la "Reflektadoj de Fidel Castro". Kial oni ne tradukas tion al Esperanto - kadre de la Serio Scienca Penso ?
Ni atendu kiaj fushoj ankorau sekvos.

Kuva Radio

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2010-07-21 01:49
La prezidanto de UEA nomiĝas Proval Gustav; tiel diras Radio Habana, do devas esti vere: http://www.radiohc.cu/[…]/cuba5.htm

Kuva Radio

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-21 07:28
Tempas konfesi ke Kuva Radio, post siaj fiaska raportado el la UK-oj de Forta Lezo, Grotabugro kaj Boterhamo, konsultis la autoron de La Postdomo pri chiuj personaj nomoj uzendaj. Chio devus do perfeke fuckcii.
Amike
Erwin Tastl

Protesto kontrau unuflanka informado enla Kongresa kuriero

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-20 13:21
Kiel membro de UEA mi protestas per chiuj formoj kontrau la unuflankeca manipula kaj mensoga informa politiko, kiu estas praktikata en la Kongresa Kuriero
http://www.uea.org/pdf/havana_karavano_2.pdf

kie en la rubriko "Komunistaj diskutoj pri Kubo" legeblas pri "terorismo" kontrau Kubo kaj pri la kazoj de kvin kubanoj, kiuj estas malliberigitaj en Usono. Aboslute nenia vorto pri politikaj malliberuloj en Kubo mem, da kiuj estas chirkau 150.

Kiel membro de UEA mi postulas, ke oni diskutu tiun misinformadon en la Komitato de UEA. Se oni tion ni faros, mi definitive nuligos mian UEA-delegitecon kaj plej probable ankau eksighos el UEA fine de la jaro.

Diskutiĝis ankaŭ elektoj en Kubo...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 15:13
... lau la lasta frazo de tiu artikoleto. Estas nature ke komunistoj kunvenas en Kubo. Kiam Svislando aranghos UK-on, horloghistoj kunvenos.

Pardonu, maltrafe: Svislando pli kompetente produktas, kaj eksportas!, horloghojn ol Kubo komunismon.

amike
Istvan Ertl

Nu, nu ...

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-20 15:18
Temas pri mallonga raporto pri IKEK-kunveno. Ĉu vi partoprenis en tiu kunveno, aŭ ĉu vi ricevis pli fidindan raporton pri ĝi el alia fonto? Se ne, kiel vi scias, ke la raporto en la kongresa kuriero estas "manipula kaj mensoga"?

Ial mi imagas, ke kiam venos la raporto pri Rondo Kato, vi protestos "per chiuj formoj", ke estas "aboslute nenia vorto" pri hundoj.

Ni ĉiuj scias pri la politikaj malliberuloj en Kubo. Ili estas en Guantánamo, ĉu ne? Oni eĉ torturis ilin, laŭdire. :-)

Validas nur nigre sur blanke

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-07-20 17:29
Mi jughas nur lau tio kion mi legas nigre sur blanke, chio alia dume ne ekzistas. Tio estas la mesagho, kiun oni sendas oficiale tra la kongresa kuriero en la mondon. Se vi evitas au ne povas pli detale informi pri la okazintaj diskutoj, tio ne estas mia kulpo, sed via.

Se oni volas esti objektiva, tiam oni menciu la tutecon de tiu problemaro, kaj Guantanamo, kaj kubaj disidentoj, kaj kubanoj enprizonitaj en Usono, sed ne cherpu nur unu aspekton, por plachi al la kubaj instancoj kaj ne havi problemon kun la loka cenzuro. Chio alia estas tendenca kaj neakceptebla. Restus nur demandi la autoron de la informo, chu li skribis kaj liveris al la redakcio pli multe kaj chu parto eventuale estis forstrekita (char spaco mankas). Se Rooke verkis tion, mi rekte demandos lin, au se li legas chi-mesaghon, li povas publike respondi.

Ghis nun flanke de UEA mi LEGIS absolute nenion interesan pri tiu kuba kongreso kaj mi dubas, chu sekvos ankorau io interesa.

Pri trivialaj salutoj de la Zamenhof-nepo (chiujare pli kaj pli trivialaj) kaj komentoj kiel sur la nivelo de Hori Jasuo, kiu atendas sian morton kaj esperas renkonti Zamenhof en la chielo, oni povus trankvile rezigni. Imagu se tiun stultajhon legus reprezentanto de EU au Unesko.

Cetere komplete mankas "Impressum" de la Kongresa Kuriero, tiel ke oni ech ne scias, kiu respondecas kaj kiu kontrolas tiun tedan chifonajhon, al kiu kontribuas la eterne samaj homoj kun siaj eterne samaj temoj, kaj kiuj estas komplete malkapablaj paroli pri io tute alia kaj nova.

Do, vi estas invititaj komenti tion, se vi kuraghas. Sed stultajn komentojn mi ignoros.

Salutojn el Kubo!

Afiŝita de Marek Blahuš je 2010-07-20 15:11
Mi deziras utiligi la okazon de esceptokaza retaliro (kostas 7 euxrojn hore en kuba hotelo kaj ne eblas pagi por malpli da tempo) por saluti cxiujn legantojn de Libera Folio kiuj ne partoprenas la Universalan Kongreson en Havano. La vetero estas varma, tre humida; la kubanoj estas multaj, bone parolantaj kaj agemaj; la etoso estas brila, kvankam ofte iom lama, kaj la interkulturaj diferencoj montrigxas cxi tie aparte konkrete. Gxis la revido!

Valora saluto

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 15:17
Sep eurojn kostis Via saluto! Estus bele se la legantoj de LFolio repagus Viajn kostojn... Mi esperas ke, kiam kostos al Vi malpli, Vi trafos raporti ankau pli detale pri la "brila kvankam lama" etoso kaj pri la "aparte konkrete" videblaj "interkulturaj diferencoj"!

amike
Istvan Ertl

"kuba koĉo" (Havana Karavano n-ro 3 alvenis)

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2010-07-20 18:04
Havana Karavano n-ro 3 alvenis. Kiu povas klarigi al mi la sekvan frazon sur paĝo 3?

"En la raporto estas rimarkigo pri la nuna kuba koĉo por fari la UK-on, kaj la opinio estas ke je la komenco a kongreso estas kvalifikita tre bone."

Eble la senco estus al mi pli klara, se mi rajtus pli longe dormi.

Kuba kaĉo

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-07-20 21:48
"Kocho" estas preparajho el mortigitaj inaj kocheniloj. Ghi estas grava ingredienco de kubaj UK-oj kaj kubaj kokteloj.
La sama raporto mencias ke "la strategia plano de la asocio provokis diversajn kaj akrajn komencojn flanke de
la kunvenaj partoprenantoj." Tamen, tiuj komencoj shajne restis komencoj, char "Kun tiu ĉi diskuto finis
la unua komitatkunsido de UEA en Havano, Kubo".

amike
Istvan Ertl

Kuba kaĉo

Afiŝita de Eduardo Kozyra je 2010-07-21 13:23
Por klarigo!!!
Kara Istvan kaj aliaj, lau mia vortaro (trilingva: Esperanto-angla-pola) kaj same en PIV 2005 kaj en la vortaro de Krause.
En mia vortaro eldonita en la jaro 2009 estas jene:
koĉ/o cochineal (insect) ent. koszenila (czerwiec)
koĉenil/o carmine, cochineal chem. koszenila, koszenilina (barwnik czerwony)

Lapsus calami

Afiŝita de Gustave Lecomte je 2010-08-05 15:27
Ŝajnas al mi, ke oni tutsimple misskribis la vorton: "koĉo" verdire komenciĝas per "ka" kaj enhavas superfluan cirkumflekson sur la litero "c". Temas pri fenomeno nomata kiel "Lapsus calami", reflekso de subkonsciaj deziroj.

Aflikte,

Gustave

Lapsus calami II (trovu la eraron)

Afiŝita de Gustave Lecomte je 2010-08-05 15:29
Ŝajnas al mi, ke oni tutsimple misskribis la vorton: "koĉo" verdire komenciĝas per "ka" kaj enhavas superfluan cirkumflekson sur la litero "c". Temas pri fenomeno nomata "lapsus calami", reflekso de subkonsciaj deziroj.

Aflikte,

Gustave

Dankon al Jukka

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-08-19 02:01
Dankon al Jukka pro tiu raporteto aperinta/onta en La Ondo de Esperanto, kiu liveris almenau kelkajn personajn impresojn de observema partoprenanto pri la kuba UK, apud la oficiala nauza kaj fanfarona propagando en la Kongresa Kuriero kaj la obstinaj kaj hontindaj provoj prisilenti, kashi, vuali, tordi kaj misuzi diversajn faktojn kaj ciferojn, ekzemple pri partoprenantoj en la kongreso (multaj partoprenantoj ne estis listigitaj, dum nepartoprenantoj estis listigitaj, ktp.).

http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-26.htm

Por konatighi kun la malbonighanta politika, ekonomia kaj socia evoluo de Kubo en la du lastaj jardekoj ekde la UK en 1990 kaj la senlegenda biografio de Fidel Castro, aperis en Spegulo, somero 2010, shajne unike en Esperanto, tekstoj tra 25 paghoj, lau la modelo de la nacilingva jhurnalismo kaj publicistiko. En autuno aperos impresa raporto de vojagho tra Kubo.