Kataluna Esperanto-Asocio publike distanciĝas de la Civito
Kataluna Esperanto-Asocio ne estas membro de la kooperativo de Literatura Foiro, male ol asertas la Esperanta Civito en sia retejo. Tion anoncas Ramon Perera, la sekretario de KEA, en deklaro sendita al Libera Folio.
En lastatempe aperinta teksto en la retejo de la Esperanta Civito aperas aserto, ke Kataluna Esperanto-Asocio estas "kolektiva membro de LF-koop". Tiu aserto estas malvera, konstatas Ramon Perera:
En la pasinta 2010-aprilo-11, en Esperantio.net oni asertis, ke "La informon sendis LF-koop, inter kies kolektivaj membroj estas Kataluna Esperanto-Asocio." Ni publike informas, ke Kataluna Esperanto-Asocio ne estas membro de LF-koop. La rilato inter ambaŭ asocioj ĉesis ekzisti antaŭ multaj jaroj.
Ramon Perera
Sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio
La teksto ĉe Esperantio.net temas pri aranĝo de Kataluna Esperanto-Junularo, kaj ne klaras, kial lige kun ĝi aperas la aserto pri la membreco de Kataluna Esperanto-Asocio en LF-koop. Simila informo aperis en la retejo de la Civito en junio 2008, kiam ĝi anoncis, ke "KEA ne estas aliĝinta al la Pakto, sed kolektiva membro de LF-koop, paktinta establo". En alia teksto samloke legeblas, ke KEA estas kolektiva membro de LF-koop ekde 1986.
Pasintjare en la landa kongreso de Esperanto en Hispanio la Esperanta Civito, surprize por multaj, ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj tiam kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson. La landa kongreso tiam estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo


eksig(h)o
Gratulon al KEA, kaj malgratulon al la novaj lakeoj de Perla Martinelli che AEU.