Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio

John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio

by Redakcio Laste modifita: 2010-10-17 13:40
— filed under:

43 akademianoj voĉdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto.

Kiel estraranoj estis elektitaj:

John Wells, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Christer Kiselman, Faka Lingvo
Otto Prytz, Gramatiko
Bertilo Wennergren, Ĝenerala Vortaro
Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj           
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo         
Paul Gubbins, Literaturo                           
Probal Dasgupta, Prononco                       
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

La elekto de estraranoj kaj direktoroj estas daŭrigo de la elekta ciklo, kiu komenciĝis en aprilo per elekto de kvin novaj akademianoj. El la tiamaj novelektitoj, Alexander Shlafer nun iĝis direktoro de la Lingva Konsultejo.

 Laŭ komuniko de la Akademio

Agoj pri dokumento

Akademio senmorta

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-17 15:23
Ho, mia dio, tio ja estas pli granda oscedajho ol siatempe la Politburoo de GDR.

Akademio senmorta

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-10-17 16:27
Kial la konsisto de la Akademio estu ne oscediga?

Akademio senmorta

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-19 18:41
Mi multe ridis pro via trafa respondo.

Same pro la interpretaj tordoj (au tordaj interpretoj) en HeKo pri la laudira populareco de Minnaja kaj laudira malpopulareco de Dasgupta. Oni vere ne povas ekskludi la eblon, ke la "Marcek-frakcio" efektive vochdonis kontrau Dasgupta :-)), kio kondukis al tio, ke li ne ricevis 98,99% de la vochoj, kiel en Norda Koreio kaj pli frue en la orienta bloko.