Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Jarlibro de UEA por la jaro 2010 aperis

Jarlibro de UEA por la jaro 2010 aperis

de Redakcio Laste modifita: 2010-06-15 17:20
Nur 70 membroj de Universala Esperanto-Asocio anoncis, ke ili ne plu bezonas paperan jarlibron, kvankam la tuta enhavo nun haveblas ankaŭ en la membra retejo de UEA. La nombro de delegitoj malkreskis de 1.735 al 1.679.

Portreto de Giorgio Canuto malfermas Jarlibron 2010 de UEA, kiu aperis meze de junio. La ŝatata itala jurmedicinisto prezidis UEA de 1956 ĝis sia forpaso en 1960. Lia nomo pluvivas en la nomo de la fondaĵo de UEA, kiu kolektas donacojn por membrigi en UEA esperantistojn en malriĉaj landoj.

En tre persona antaŭparolo la UEA-estrarano Hori Yasuo rakontas, kiel en diversaj okazoj la Jarlibro, precipe ĝia Delegita Reto, utilis kaj helpis al li. "La Jarlibro malfermis novan mondon al mi", li skribas memorante sian unuan sperton pri ĝia utileco en malfrua sabata vespero en Bratislavo.

La daŭran popularecon de la Jarlibro de UEA montras ankaŭ, ke nur 70 membroj de UEA respondis, ke ili ne bezonas la paperan Jarlibron, kiam la Centra Oficejo enketis pri tio inter la membroj, kies retadreso estas konata al la CO. Ankaŭ tiuj, kiuj povas konsulti la retan version de la Jarlibro en reto.uea.org, tamen ŝatas ricevi ĝian presitan version. Asertoj, ke ĝi estas nebezonata malmodernaĵo, evidente ne havas fortan bazon.

La nombro de delegitoj malkreskis. Jarlibro 2009 havis 1.735 individuajn delegitojn en 102 landoj, dum la ĉi-jara havas 1.679 adresojn en 101 landoj. Estas 50 ĉefdelegitoj, 950 lokaj delegitoj, 104 vicdelegitoj, 31 junularaj kaj 1.277 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2010, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj ktp. Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al radioelsendoj en Esperanto kaj al Esperanto en Interreto.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-06-27 15:09
Kun interesigho mi legis la antauparolon de Hori Jasuo en la Jarlibro 2010. Permesu iom da komento:

Certe estas ghojige, ke la japano solvis sian tranoktan problemon en Bratislavo pere de la Jarlibro kaj helpe de la loka delegito.
Nature kiel turisto oni devas enkalkuli la riskon, ke en augusto, do somero, en ajna pli granda europa chefurbo, ech Bratislava, aperas problemo kun la kapacito de hotelchambroj, despli en la jaro 1990, la unua jaro post la murofalo. (Mi kelkfoje estis en Bratislavo antau la murofalo kaj mi ankau kontaktis delegiton, kiu afable gastigis min, ech se vershajne estis iom riske gastigi eksterlandanojn el okcidento). Mi dirus, ke estas eble iom naive, riske au aventure, minimume malagrable, senplane pri tranoktado stari vespere en la centro de la urbo kaj devi konstati, ke mankas tranoktebleco. Nu, eble ili ja ekzistis en pli multekostaj hoteloj, kaj oni ne scias, kiom da mono Hori Jasuo estis preta por pagi au ne pagi por la tranoktado. Do, li venis al la genia ideo kontakti la lokan delegiton por peti helpon, kaj tiu evidente ghojis akcepti la japanon, slavoj kaj orienteuropanoj ja tradicie estas tre spontanaj kaj gastigemaj, kvankam ne temis pri Pasporta Servo. Bone, en ordo. Tian banalan historion oni povas certe rakonti, se oni ne scias kion alian rakonti.

Cetere kiam mi vojaghas, ankau mi kutime kunportas la Jarlibron, kiu donas al mi senton de certa sekureco, char en kazo de neceso oni povus kontakti lokan delegiton (kvankam mi jam malvolonte kaj malofte faras tion, pro diversaj kialoj).

Kio koncernas mian tute privatan sintenon pri delegitoj, kontaktado, gastigado ktp., mi certe antau multaj jaroj (kiam mi estis junulo) kontaktis delegitojn, kiuj invitis min gasti. Inter pozitivaj spertoj mi faris ankau negativajn, char ekzistas diverstipaj homoj. Pro tio mi farighis pli atentema, sed certe ne nur mi, sed ankau gastigantaj delegitoj, kiuj estis kontaktitaj de diverstipaj homoj, ne chiam apetitaj, kiuj ekzemple fushis ilian loghejon, kauzis iujn problemojn au simile. Sed tio estas alia temo, kiun oni (ekzemple la UEA-komitato) devus en principo diskuti.

Pri la dua maniero uzi la delegitan reton, kiu konsistu el kolektado de informoj, kiel Hori Jasuo sugestas. Estu la libera elekto de chiu individuo, kion li au shi volas kolekti, chu bildkartojn au fotojn pri matenamnghantaj homoj, chu ion alian. El tia fotokolektado oni certe povus fari amuzan fotoekspozicion. Do, mi ne arogas al mi prijhughi, chu temas pri banala ideo au ne, almenau ghi estas iom originala.

Malgrau tiuj du tute akcepteblaj ideoj kaj historioj, mi tamen iom miris, ke homoj, kaj precipe iama Estrarano pri Landa Agado, havas nenion alian pli "altnivelan" por rakonti, sugesti au klarigi.

La ideo pri kontaktado de delegitoj, ekzemple por fari enketon, ja estas certe utila kaj necesa. Se mi estus devinta verki la antauparolon por la Jarlibro, mi eble estus rakontinta pri mia jhusa sperto pri efektivigita enketo inter la delegitoj. Temis pri 5 demandoj rilate kongreslandojn, neutralecon, homajn rajtojn kaj lingvajn rajtojn. Al 1300 delegitoj kun retadreso mi sendis la enketon, 170 respondis, tio estas 13 procentoj. Do, eblis kolekti informojn pri kiel pensas pri tiuj demandoj certa nombro de delegitoj (tiuj respondintoj ricevos la rezulton de la enketo kaj la raporto pri ghi mem aperos en Spegulo en septembro). Sed kion pensas la resto de la delegitoj ? El tiu chi sperto mi lernis, cetere ne la unuan fojon, char antau 4 jaroj mi faris similan enketon inter la delegitato (tiam 180 respondis dum 570 ne respondis), ke granda parto restas indiferenta al enketoj*, kiujn ni nepre devus fari de tempo al tempo por ekscii la opinion kaj sintenon de esperantistoj.

Do, mi pensas, ke anstatau rakonti banalajn historiojn, en tiaj Antauparoloj devus aperi iom pli seriozaj temoj.

*Eble multaj retadresoj ne plu validis, homoj ne ricevis la mesaghojn, ne havas propran komputilon kun interrata aliro, au hezitas respondi iom tiklajn demandojn, kiujn ili eventuale ne tro komprenas, pro nesuficha lingva scipovo. Do estas diversaj supozoj.
Tiajn demandojn UEA devus esplori, kaj ne chu oni kolektu bildkartojn au kontaktu la surlokan delegiton, se oni havas problemon kun la tranoktado, kvankam ambau ne estas malpermnesataj - sed male - tio estas tute normale aplikataj kutimoj ekde la komenco de la Jarlibro, pri kiuj ech ne necesas aparte atentigi.
Do, bv, argumenti iom pli "altinvele", iom pli inteligente, iom pli malbanale.
Sed lastatempe oni pli kaj pli konstatas kaj observas tiun priplorindan nivelon en UEA. Chi tiu antauparolo de Hori Jauso perfekte kongruas en la skemo pri tiu memkontenteco en UEA- kaj Eo-medioj, pri kiu Nikola Rasic raportis pere de sia propra enketo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-27 22:06
Fakte, mi tute shatis legi tiun antauparolon. Malofte oni sentas apartan plezuron legante prefacon de Jarlibro - sed jen escepto. Nu, pri gustoj oni ne disputu.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-06-27 22:43
La gusto chi-teme ne estas la esenca demando, kaj ekzistas diferenco inter subjektiva shatindo kaj objektiva banalajho.

Chi-foje mi vere preferus balanajhon (char Piron tamen ne skribis banalajhojn).

Lau mia kompreno la Esperanto-movado (kiu celas per bombasta plano plibonigi la mondon) shajne konsideras sin (lau kelkaj idealismaj aktivistoj) tro grava ol por nur infanece palavri en antauparolo al Jarlibro de internacia NRO pri banala turisma servo de iu bratislava delegito al iu japana turisto en la jaro 1990 kaj pri kolektado de bildkartoj kaj fotoj pri matenmanghantoj. Jen pri tio temas. Chi tia artikolo taugus por iu loka au landa bulteno, maksimume. Imagu la embarason, se reprezentanto de UN au UNESKO legus tian ridindajhon.

Chu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolucion en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, au chu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj... kio eble kauzis, ke mi restis esperantisto... Tio estus nekomapre pli interesa legajho.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-28 06:34
Kara Andy,

chio priskribita en Via lasta alineo shajnas interesa por pritrakto. Vershita en ghustan stilan fandujon, Viaj rememoroj certe povus aperi en Beletra Almanako, au en Spegulo.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-06-28 06:55
Spegulo estas serioza revuo, kiu ne traktas malseriozajn temojn :-))

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-28 10:11
Sed sekso _estas_ serioza temo. Efektive seriozeco estas unuavice afero de stilo, ne de temo.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-06-28 13:49
Kia bela spritaĵo, gratulon!
msandelin
msandelin diras:
2010-06-28 14:49
stilo kaj vidpunkto, mi dirus, diferencigas bonan literaturon de malbona :-)
bkolker
bkolker diras:
2010-06-30 20:16
Ĉu bulgarinoj ne rajtas speguliĝi en Spegulo? Sed tio estas diskriminacio!
Kirilo
Kirilo diras:
2010-07-01 19:18
Eble Andy intertempe eksciis, ke ili estas vampiroj? ;-)
slavik
slavik diras:
2010-07-06 21:16
» banala turisma servo de iu bratislava delegito al iu japana turisto en la jaro 1990

Estas ege MALbanala servo, ĉar temas pri:
verŝajne *senpaga* servo, sen lingvaj problemoj (ja turismintaj ekster Esperantujo bone imagas, kiel tia komunikado kutime aspektaĉas, speciale kiam hazarda homo estas alparolata), en 1990 kiam turisma infrastrukturo en la novkapitalismaj landoj ne reformiĝis.
Esperantistoj ne subtaksu valoron de niaj mojosaj banalaĵoj: kio estas por ni „banala serveto“ estas malfacile akirebla alimaniere raraĵo.

{Ja eble estas banale skribi pri tio por esperantistoj; sed mi devas unue legi la tekston por havi imagon, eble la stilo aŭ la konkludoj ĉion pravigas.}

» abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj...

Ni eble venas de tro diversaj kulturaj fonoj, sed tiu linio aspektas por mi ege eksterloka, malafabla kaj gardinda por viaj personaj malpublikaj rememoraĵoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-06 22:37
Iom da humuro ne damaghas al tiu senhumura kaj pruda e-ista mondo. Krom tio mi shajne tushis alian vundan punkton - nome la temon de la TEJO-kongresoj kiel "bordeloj"... Sed inter junularo tio estas normala afero.
Cetere pluraj samideanoj gratulis al mi pro miaj sukcesoj kun bulgarinoj...
Mi ja vere shatus legi kun plezuro, se iu bulgaro same sukcesis kun svisinoj.
:-)
slavik
slavik diras:
2010-07-07 00:58
Nek gratuloj de viaj samideanoj,
nek viaj beletraj preferoj ŝanĝas la fakton,
ke via ĉu-ŝerco estis granda miso.

Fakte la dua via komento estas ne malpli eksterloka kaj sentakta, ol la unua.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-07 11:29
Laŭ mi Esperantujo ne estas senhumura aŭ pruda. Vidu ekzemple: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3389
Aŭ multajn numerojn de La Kancerkliniko. (En Biblioteko Butler troviĝas volumoj de La Kancerkliniko tre noble binditaj. La kontrasto inter la bindaĵo kaj la enhavo iom amuzis min.)

Gravas la kunteksto. En aparta libro aŭ en beletra revuo oni estas tre libera, sed en diskuto oni eble devas esti pli malriskema. Aliflanke, seksumado certe estas malpli danĝera temo ĉi tie ol en brita oficejo.
javergara
javergara diras:
2010-06-28 01:14
Mi estas unu el la 70 UEA-anoj kiuj rezignis ricevi la paperan Jarlibron, miakaze por iomete shparigi la Asocion je sendokostoj el Europo al Sudameriko kaj tial ke mi daure klopodas esti kiel eble plej kohera al mia politikekologia sinteno.

Mi tamen ne sukcesis trovi en la retejo de UEA la antauparolon de Hori Jasuo, kies personaj trajtoj de modesteco kaj inteligenteco, milda ghentileco, rigora laboremo kaj firma lojaleco al Esperanto kaj UEA igis min alte aprezi lin. Ke mi povis pli funde konatighi kun li estas unu el la pozitivaj aspektoj de mia sperto kiel estrarano de UEA dum la lasta 3-jara periodo.

Mi do ne povas opinii pri tio kion Andy trovas, kiel kutime che li, banala. Mi simple diru ke, lau mia sperto, tiu eta Jarlibro bele efikas kiel konkreta pruvajho pri tio ke per la memvola, libera fakto lerni kaj uzi Esperanton, oni ighas membro de vasta komunumo, en kiu oni povas esti agnoskata kiel "iu", do kiel homo inda je atento au ech, se necese, servo/helpo/konsilo/orientigho. Do kial ne rakonti personan sperton pri la utilo iam alportita de tiu nomaro-adresaro, kiu tiel permesis denove ghui au danki la fakton ke Esperanto ja ekzistas, ke estas veraj homoj kiujn ligas tiu chi ideo, ke oni ne estas sola? (aparte en fremda lando, kies lingvon oni ne regas, ktp).

Mi kredas ke Esperanton vivantigis la fakto ke la homoj kiuj decidis subteni tiun chi kolektivan strebadon, estis motivigitaj tiel de malvarmaj valoroj (ekz. la racieco de la ideo pri internacia lingvo), kiel aparte de varmaj valoroj (solidareco, amikeco, idealoj). Malgrau la nuna hegemonio de la cinikuloj, mi ne hontas pro tio sed male.

José Antonio Vergara

esperanto
esperanto diras:
2010-06-28 07:01
Ghuste pro la antauparolo indas posedi la Jarlibron. La Jarlibro estas unu el la malmultaj trezoroj, kiujn UEA eldonas, ech se multaj delegitoj tute ne uzas ghin. Sed lau mi ghia produktado chiujn du jarojn ankau sufichus, se oni volus shpari monon.

Al Jose Antonio mi sendos skanajhon de la antauparolo.

Cetere, Hori Jasuo sugestis en la retlisto pri Landa Agado "Societon por parkere kanti la himnon Espero". Mi ne komprenis chu temas pri sherco au serioza intenco.
javergara
javergara diras:
2010-06-28 22:16
Nu, Andy, mi kredas ke temas pri iniciato kiun Hori-san lanchis tute serioze. Li mem klarigis jene la motivon: "Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda (...) Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lautaj vochoj"

Temas do pri konkreta, atingebla celo por lernantoj au lernintoj de la lingvo, kiu samtempe povus plifortigi la Esperantan identecon che ili.

Estas iuj kiuj kritikas la kantadon de la himno char ghi estus sekteca, primokinda folklorajho. Povus esti, en iuj cirkonstancoj, sed lau mia persona sperto, kiam mi kantas ghin kune kun centoj da aliaj homoj venintaj el pluraj landoj dum la UK-malfermo, au kiam ni kune kantis ghin dum perreta kontakto inter 2 samtempaj kongresoj (TAKE kaj brazila landa E-kongreso. julio 2008), mi retrovas la emocion kiu estas je la bazo de mia emo resti lojala al Esperanto, malgrau chio. Temas pri tiuj varmaj valoroj kiujn mi menciis, do chi-kaze pri iuj svagaj sed dolchaj sentoj de espero, ke la homoj povus finfine konstrui rondon familian, pacon, ktp. Bonvolu ne forpreni tion de mi, bonvolu lasi min resti naiva revulo.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-06-28 23:41
Krom la Jarlibro "La Espero" apartenas al la malmultaj trezoroj de nia movado. Persone mi shatas himnojn, kvankam pri la teksto oni povas diskuti (ekzemple en GDR oni kondukis la temon al absurdo, kiam oni forstrekis la tekston, kiu enhavis la vorton Deutschland, kaj ermesis nur la melodion. Sed Esperanto ja ne estas GDR.).

La progreso, sorto kaj estonteco de la Esperanto-movado certe ne dependas de tio, chu la esperantistoj scipovas sian himnon parkere au kantas ghin kun la teksto en la mano.

Naivecon mi ne kontrauas, se samtempe oni evitas farighi ridinda. Chi tiu kazo estas la kazo en la kazo de la propono de Hori-san. Restu li kaj lia kazo sana.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-06 18:40
Ĉu ŝerco aŭ serioza intenco? Eble ambaŭ.

Kiam mi legis la proponon, mi laŭte ridis, sed mi ankaŭ trovis la tekston kaj kontrolis, ĉu mi povas reciti ĝin, por la okazo, ke mi iam renkontos membron de la societo, kiu povos membrigi ankaŭ min.
Vaskonti
Vaskonti diras:
2010-07-23 10:07
Mi estas ŝokigita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj. Bedaŭrinde por Libera folio!

Sinjoro Andreas Kuenzli,
La bulgaroj de Via speco en Bulgario nomas “laroj” гларуси – ĉiomanĝanta ŝtelema birdo, malagrable krieganta. Nur tiuj kompleksigitaj viraĉoj povos plezurigi Vin.
La viroj (sensignife el kie) abomenas de tiuj personoj. Ja la vera estimanta sin viro neniam parolas publike pri siaj seksagoj (eĉ kun prostituitinojn).
Mi ekmemoros Vian nomon por ignori ĝin antaŭe.
Mi diris! Nun iros lavi siajn manoj.
Malestimate,
Vasil Konstantinov
===============================================================
Estimajn dankoj al Slavik kaj aliaj, kiuj reakciis al tiu vulgara “humoro”!
La Grafo
esperanto
esperanto diras:
2010-07-23 13:31
Via "konservativa" reago iom mirigas min.
Chi tiuj bulgarinoj cetere neniel etis prostituinoj, sed seriozaj personoj kaj estis miaj koramikinoj. Du ech por pluraj jaroj. La amrilato fiaskis pro diversaj kauzoj.

Ech post 20-30 jaroj post la rilatado kun tiuj virinoj mi ankorau parte sentas nostalgion pri ili.
Do, mi kredas, ke vi mem venis al malghustaj konkludoj kaj vane malestimas min.

Cetere viaj bulgaraj virinoj ja ankau ne chiam estas angheloj (ekzemple en seksaj rilatoj), sed tio estus neniu kialo malestimi ilin.

Antau ol plendi pri laudiraj fiagoj de aliaj, oni eble foje komencu analizi problemojn de "internaciaj amrilatoj" (pere de Esperanto) kaj kial ili tiom ofte fiaskas. En Esperanto mi ghis nun legis neniun inteligentan kontribuon pri tio. Do, mi konfesas, ke via kontribuo (kaj eble ankau mia antaua, humureca) efektive malmulte kontribuas al la "objektiva" diskuto.

Cetere antau nelonge mi legis iun komenton pri humuro (en Svislando). En tiu artikolo estis skribite, ke ch. 80% de la averaghaj homoj ne komprenas humuron. Chi tiu komento estis skribita lige kun la demisio de iu svisa ministro, kiu kutimis multe humuri kaj ironii. Iuj ech diris, ke humuro en politiko estas maladekvata, char temas pri serioza afero.
Vershajne simile estas en publika forumo kiel en Lib. Folio, kie la sama procentajho miskomprenas humuron, kaj entute miskomprenas la vortojn, klarigojn kaj komentoj de la aliaj.
Chi tiu sperto pravigus la teorion de Claude Gacond, kiu diris, ke multaj konfliktoj en Esperantujo ekplodis, char la e-istoj rilatas chefe skribe. Se ili pli ofte rilatus parole, okazus multe malpli da stultaj kaj fakte superfluaj konfliktoj.
En tiu senco mi proponas al Lib. Folio instali iun parolan forumon.
mrvpl
mrvpl diras:
2010-07-23 13:45
Fakte la sendube sentakta komento de Andi estas malestima por svisinoj, ne por bulgarinoj! ;-)
P.S. Mi mem estis nek kor-, nek korpamikino de Andi - certe tio igas min angxelo! :P