Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Forpasis la aŭtoro Higinio García

Forpasis la aŭtoro Higinio García

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-18 11:42
La 8-an de aprilo 2010 mortis la aŭtoro Higinio García. Li estis naskita en la jaro 1939 en Antequera, Málaga, Hispanio, kaj forpasis en Alma, Kebekio, Kanado.

Lerninte Esperanton 16-jara, li alvenis al Kebekio en 1963 - laŭ amiko Michel Légaré - „kunportante en siaj bagaĝoj siajn vortarojn, gramatikojn kaj manlibrojn de esperanto.” Studinto pri latino, la greka, la hispana kaj filozofio, García instruis filozofion kaj teologion, kaj, antaŭ 1968, la latinan kaj la grekan.

Post la pensiiĝo en 1997, li redaktis la franclingvan bultenon de Kanada E-Asocio, troveblan ankaŭ en lia - plu legebla kaj leginda - plurfaka retejo www.quaelibet.net.

Higinio García kontribuis al la revuoj Esperanto kaj Monato kaj al la novelaroj Tempo fuĝas (1995) kaj Mondoj (2001). Lia sola propra volumo restas la pinta novelaro Kapturnoj (1999), „bukedo da rakontoj ĝuindaj, pensigaj, amuzaj kaj teruraj” (Sten Johansson), kies etoso iom memorigas la verkojn de Sándor Szathmári kaj Anthony Burgess, sed restas nemiskoneble propra al García. En Beletra Almanako aperis kaj plu legeblas lia Rifuzita memuaro.

arkivita en: