Elstare kurta kongresa rezolucio
La rezolucio de la Universala Kongreso en Havano invitas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon "plene eluzi siajn rilatojn kun UEA por efike realigi siajn celojn". Eble por certigi, ke iu el la respondeculoj de UN efektive legu la ĉi-jaran rezolucion, ĝi estis formulita rekorde koncize. La ĉi-jara rezolucio konsistas el nur 131 vortoj, dum la pasintjara havis 528 vortojn. La rezolucio akceptita en Roterdamo 2008 havis 265 vortojn, dum la Jokohama rezolucio de 2007 konsistis el 216 vortoj.
REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,
Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,
kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.
Havano, 24 julio 2010


Mankas protesto