Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Elektronikaj libroj enmerkatiĝas en Esperantujo

Elektronikaj libroj enmerkatiĝas en Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-10 08:20
Elektronikaj libroj en Esperanto ekzistas de multaj jaroj, sed ĝis lastatempe ne multe disvastiĝis, ĉar mankis oportuna maniero legi ilin. Kun la teknika evoluo ĉiam pli oftiĝas la legado de elektronikaj libroj en naciaj lingvoj, kaj ankaŭ en Esperantujo du eldonejoj proksimume samtempe decidis enmerkatigi siajn produktojn en elektronika formo. La reta librovendejo de Sezonoj ankoraŭ estas en eksperimenta fazo kun du senpage elŝuteblaj libroj en du formatoj, dum Flandra Esperanto-Ligo jam proponas tridekon da aĉeteblaj libroj en tri malsamaj formatoj.

Esperantlingvaj elektronikaj libroj estiĝis kun la enkonduko de komputila tekstprilaborado, kaj komencis disvastiĝi en komputilaj retoj jam en la unua duono de la 1990-jaroj, sed antaŭ la populariĝo de interreto la libroj estis konataj al relative malvasta publiko.

La unuaj elektronikaj libroj estis simplaj tekstodosieroj, kie pro la teknikaj limigoj de la tempo la esperantaj ĉapeloj estis anstataŭigitaj per iksoj. Pli allogaj kaj facile legeblaj variaĵoj aperis unue kun la estiĝo de Tut-Tera Teksaĵo kaj la ekuzo de la signokodo latino 3, kiu ebligis la montradon de ĉapelitaj literoj.

La sekvan paŝon direkte al granda publiko elektronikaj libroj faris kun la estiĝo de la formato PDF, kiu ebligas allogan tipografian aranĝon kaj enpaĝigon de tekstoj. Inter la pioniroj de elektronika eldonado estis la konata svedia esperantisto Franko Luin, kies virtuala eldonejo Inko antaŭ deko da jaro publikigis pli ol ducent elektronikajn librojn en Esperanto.

La libroj estis libere elŝuteblaj el la E-librejo de Franko Luin, sed multaj el ili pro kopirajtaj kialoj ne estis printeblaj - manke de porteblaj legiloj, printado estis la ĉefa maniero legi elektronikajn librojn for de la komputila ekrano. Post la forpaso de Franko Luin en 2005 lia E-librejo ĉesis funkcii, sed la libroj mem estis savitaj, kaj de tempo al tempo reaperadas en diversaj retejoj, interalie en Ipernity.

Elektronikaj versioj de la revuoj Monato, Esperanto kaj La Ondo de Esperanto estas aboneblaj de kelkaj jaroj, sed legado de tutaj libroj ĉe komputila ekrano estas nekomforta, kaj printado tro kosta kaj neoportuna. Nur lige kun la disvastiĝo de diversaj porteblaj librolegiloj kaj evoluintaj poŝtelefonoj kun granda ekrano iĝis ebla komerca eldonado de elektronikaj libroj.

EnE-libroj en la retejo de Sezonoj kelkaj nacilingvaj merkatoj, precipe en Usono, granda parto de la haveblaj elektronikaj libroj estas ligita al specifaj teknikaj solvoj kiel la librolegilo Kindle aŭ la kopiprotekta sistemo de Adobe. En Esperantujo tia strategio estus dekomence mortkondamnita, ĉar la merkato estas tutmonda, kaj la libroj devas esti legeblaj per loke haveblaj rimedoj. Konsekvence, la unuaj du Esperantaj eldonejoj, kiuj komencis enmerkatigi elektronikajn librojn, uzas neprotektitajn dosierformatojn, eventuale kun kaŝmarkoj kiuj permesas spuri la aĉetinton, se senpermesaj kopioj aperus en la reto.

En la retejo de la eldonejo Sezonoj la unuaj du provlibroj aperis la 25-an de februaro, kaj jam estis elŝutitaj kelkcentfoje. En la retejo de Flandra Esperanto-Ligo aĉeteblaj elektronikaj libroj aperis en januaro, kaj iliaj prezoj varias de 3,60 ĝis 15 eŭroj - iom malpli ol la prezoj de presitaj libroj, sed klare pli, ol laŭ anticipaj informoj kostos la libroj de Sezonoj.

Libera Folio petis ke Paul Peeraerts ĉe Flandra Esperanto-Ligo, la eldonejo kiu jam havas praktikajn spertojn pri la vendado de elektronikaj libroj, kelkvorte rakontu pri sia strategio.

Libera Folio: Kian disvastiĝon laŭ via espero povos en la proksima tempo havi elektronikaj libroj en Esperanto?

Paul PeeraertsPaul Peeraerts: Elektronikaj libroj en Esperanto laŭ mi havas grandan estontecon. Kiam mi parolas kun klientoj, mi rimarkas, ke unu el la ĉefaj bremsoj por aĉeti librojn estas la altaj afrankokostoj kaj la risko, ke la libroj entute ne alvenas aŭ alvenas damaĝitaj. Iuj aĉetas eĉ nur unu fojon jare, dum kongreso aŭ renkontiĝo, por eviti tiujn riskojn. Ĝuste en tio la libromerkato en Esperanto diferencas de la nacia. Libron en sia propra lingvo oni povas aĉeti en apuda strato; se oni regule volas akiri librojn en Esperanto, oni devas mendi ilin poŝte. Tiun malavantaĝon pri altaj ekspedkostoj la uzo de e-libroj forigas.

Kia estas la strategia plano de FEL ĉe la lanĉo de elektronikaj libroj?

La plano estas, ke ĉiuj libroj, kiujn FEL eldonos, aperos ne nur en papera formo, sed ankaŭ en elektronika, se pri tio konsentas la aŭtoro, kaj se la kostoj kaj riskoj estas akcepteblaj. Kontraŭe al tio, kion oni emas pensi, fojfoje la licencpago por entute rajti eldoni e-libron estas pli alta, ol tiuj por rajti eldoni la paperan version. Krome la eldonejo, kiu eldonis la originalon, povas respondecigi la Esperanto-eldonejon en okazo de kaŝkopiado de la traduko. Tio estas risko malfacile antaŭvidebla kaj kalkulebla.

Kiel rezonas FEL, kiam oni decidas la prezon de la libroj?

Por la unuaj libroj, kiuj jam delonge ekzistas en papera formo, FEL fiksis prezon de 60 %. Do e-libro kostas 60 % de la klasika versio. Tiu sumo rezultis el esploroj pri la kostoj de la e-versio de Monato, kiu ja ekzistas jam de multaj jaroj. Por la estonteco la plano estas fiksi la prezon surbaze de la veraj kostoj dividitaj per la verŝajna vendokvanto. Tamen daŭros kelkajn jarojn, ĝis ni havos superrigardon pri tio. La verajn kostojn oni plej ofte konas (tantiemoj por aŭtoro, tradukisto, desegnisto, reviziisto, kostoj por ISBN, fakturkostoj ktp ktp), sed oni ankoraŭ tute ne havas ideon, ĉu oni vendos 100 ekzemplerojn kaj la kostojn oni do dividu per 100, aŭ per 500 aŭ nur per 10 ... Tiun respondon nur la estonteco donos al ni.

Kiel ĝis nun evoluas la vendoj?

Niajn librojn en la formo ePub ni komencis vendi nur en januaro, tiujn en la formo Mobipocket nur antaŭ unu semajno. Do apenaŭ havas sencon paroli pri "evoluo". En la nuna momento la vendoj de e-libroj eĉ ne atingas 1 % de la vendoj entute. Sed la fenomeno estas nova, kaj la granda plimulto de la klientoj eĉ ne ankoraŭ havas poŝlegilon. Iom post iom, per la populariĝo de la lertaj telefonoj kaj de aparatoj kiel iPhone kaj iPad la merkato certe grandiĝos.

arkivita en:
manolo
manolo diras:
2010-03-04 22:47
Preskaŭ samtempa reago de Pere Quintana: http://u.nu/49e47
Mike59
Mike59 diras:
2010-03-05 14:54
Koran dankon pro tiu tre interesa kaj kompleta informaĵo pri elektronikaj libroj. Mi ankaŭ dankas vin pro la ligilo al mia "e-librejo" ĉe Ipernity.
Tutkore mi deziras bonan sukceson al tiu "nova" fenomeno...kiu eblas al la esperanta kulturo pli rapide kaj facile disvastigxi.
Niko
Niko diras:
2010-03-05 17:51
Mi tute ne kontraŭas la vendadon de bitlibroj, kaj mi esperas, ke ĝi povos legigi esperantistojn kutime nelegemajn. Tamen, mi preferas, kaj verŝajne ĉiam preferos, paperajn librojn. Eble pro tio mi estas ŝtonepokano, sed tiu epiteto ne ĝenus min. Mi esperas, ke paperaj libroj neniam malhavebliĝos.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-03-05 19:02
Kara Niko, vi pravas papera estas pli natura. Mi ankaux pli sxatas kun haroj...
Joxemari
Joxemari diras:
2010-03-05 20:08
...sed ankaŭ ŝton-pecoj kun belaj kojno-formaj skribaĵoj plaĉas al mi de tempo al tempo. :)
miklenn
miklenn diras:
2010-03-05 21:02
Indas mencii, ke ekzistas senpagaj e-libroj en la formatoj mobipoketa kaj epub ĉe http://www.esperanto-sh.de.
jxeromo
jxeromo diras:
2010-03-10 11:48
antaŭ ol mi decidos pri aĉeto aŭ debatos pri prezo, kiel mi povas informiĝi pri uzado de nepaperaj libroj, pri kiu mi estas sensperta?

supozeble mi devos havi legilon. kiom ĝi kostos proksimume? kiajn funkciojn ĝi prezentas, ekzemple ĉu krom foliumi mi ankaŭ povos serĉi vortojn, aldoni legosignojn kaj notojn, klaki en la enhavtabelon por atingi ĉapitron...? kiom da teksto ĝi konservos kaj kiel mi povus konservi aŭ savkonservi aĉetitajn librojn ekster la aparato?

ĉu la diversaj formatoj estas eventuale legeblaj ankaŭ sur komputilo? per kiuj programoj?
paulpeer
paulpeer diras:
2010-03-10 18:09
Saluton Jxeromo,
Pri via unua demando: Se mi ĝuste memoras, vi estas abonanto de Monato, kaj en ĝia aprila numero vi trovos plurajn paĝojn pri la diversaj formoj de e-libroj. En la maja numero estos traktitaj diversaj legiloj, kun ĉefa fokuso al tio, kion Esperanto-parolanto devas scii, ĉar ne ĉiu legilo same bone taŭgas por Esperanto. Vi povas krome legi la artikolojn en la ipernity-grupo "Elektronike kaj esperante" (http://www.ipernity.com/group/e-libroj/?lg=eo).

Vi ne devas havi legilon. Mi konsilas, ke ĉiuj kiuj ankoraŭ ne spertas, unue legu kelkajn librojn en sia komputilo. Kompreneble la ĉefan avantaĝon de poŝlegilo (la malpezeco kaj kompakteco) ordinara komputilo ne havas.
Vi povas serĉi vortojn, vi povas aldoni paĝosignojn kaj notojn, vi povas klaki en enhavtabeloj por atingi ĉapitron ... sed ne ĉiu poŝlegilo aŭ legprogramo estas same bona. Pri tiuj detaloj legu ekzemple en Monato aŭ en ipernity.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:21
Surmerkatigi la senpaperajn librojn. Oni volis diri: surbazarigi, ĉu ne?

Do multaj el ili jam haveblas tute senpage, interalie la kostintaj multe surpapere kaj kompreneble protektitaj per aŭtorrajto.