Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2010 Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

by Redakcio Laste modifita: 2010-10-28 19:06
— filed under:

Pli ol 32.000 eŭroj, donacitaj de esperantistoj, estis investitaj en la kompleta rekonstruo de la instruista paĝaro Edukado.net. La paĝaro estis fondita de Katalin Kováts en la jaro 2001 por subteni kaj helpi instruantojn de Esperanto. La projekto estis grandparte financita de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la unua versio estis konstruita de esperantistoj, ĉefe volontule. Tamen baldaŭ la tuto iĝis tro ampleksa por la volontuloj, kaj en la jaro 2004 oni transdonis la teknikan flankon al neesperantista firmao. La elekto montriĝis nesukcesa, kaj antaŭ unu jaro evidentiĝis, ke necesas kompleta rekonstruo de la tuto por savi kaj evoluigi la ampleksan enhavon. Antaŭ kelkaj tagoj malfermiĝis la renovigita paĝaro. Libera Folio petis Katalin Kováts rakonti pri la projekto.

Libera Folio: Kial edukado.net estas grava?

Katalin Kováts: Edukado.net la unuan fojon estis lanĉita antaŭ 9 jaroj, kaj la nuna lanĉita retejo estas jam la tria versio. La paĝaro havas 2.200 membrojn el 106 landoj, ĉefe instruantojn de la lingvo.

La anoj de la komunumo pere de la retejo povas ricevi konkretajn helpojn por sia laboro, informojn pri lerniloj, ili povas laŭ temoj, niveloj, lingvoj ktp serĉi inter la pli ol 600 uzpretaj ekzercoj, povas pluperfektiĝi legante fakajn artikolojn. En la retejo funkcias koresponda servo, listo (kaj nun ankaŭ mondmapo) de movadaj kaj lernejaj kursoj, kaj facile troveblas sur mapo Esperanto-instruistoj. En la forumo de la paĝaro eblos pridiskuti diversajn metodikajn kaj lingvajn problemojn.

La forto de la retejo estas, ke kvankam ĝi estas sub la gvidado de unu persono, la materialojn kunmetis cento da kontribuantoj, kolegoj kaj instruantoj, kiuj dividas siajn laboraĵojn kaj spertojn kun la aliaj. Edukado.net fariĝis vera metiejo de instruantoj de Esperanto. En normala situacio, kiam temas pri naciaj lingvoj, ties instruistoj trejniĝas en lernejoj, kolektiĝas en fakaj asocioj kaj havas regulan pluperfektigadon, subtenan helpon. Tion celas anstataŭi la retejo de edukado.net, kie ekde la jarfino funkcios ankaŭ reta trejnkurso pri metodiko kaj instruado.

Pri kiuj novaĵoj en la paĝaro vi plej fieras?

Biblioteko: laŭvica bilda prezento de la 500 analizitaj lerniloj, libroj. Panteono: tie ni starigas memorpaĝon al famaj kaj meritplenaj instruantoj kaj disvastigintoj de nia lingvo. Momente ĝi enhavas nur forpasintajn samideanojn, sed ni planas grandigi la kolekton ankaŭ per informoj pri vivantaj elstaraj pedagogoj. Proponoj, kontribuaĵoj estas bonvenaj.
Mondmapo kaj listo de Esperanto-kursoj kaj -instruistoj, kiun se ni kune plenigas per aktualaj datumoj povos esti impresa travidiga statistiko pri la disvastigiteco de Esperanto. Diplomlaboraĵoj: ĵus estis lanĉita la sekcio kie ni kolektas diplomlaboraĵojn, verkitajn en Esperanto aŭ pri esperantologia temo. Eblos facila serĉo, alŝuto de specimenoj, eĉ de tuta verko, sed almenaŭ listigo de la jamaj studoj.

La paĝaro ankoraŭ ne estas tutpreta, mankas kelkaj sekcioj kaj funkcioj, kaj necesas mane transporti ankoraŭ kelkcent dokumentojn, sed la lanĉo bone sukcesis, la ĝisnunaj vizitantoj estas kontentaj kaj feliĉaj.

Kial la rearanĝo estis tiel granda kaj kosta projekto?

La dua versio de la paĝaro, kiun konstruis nederlanda entrepreno kaj kiu funkciis ekde 2005, fariĝis tro eksmoda kaj senpage tute ne plivastigebla, ne rearanĝebla. Komencis aperi pli kaj pli da problemoj, partoj misfunkciis, malaperis. La riparado kaj samreteja modernigo ĉe la entrepreno kostintus dekmilon da eŭroj, kaj la sistemo daŭre restintus baze malnova. Aldone ni komprenis, ke kvankam la retejo konstruiĝis laŭ miaj planoj kaj mendoj, nek la programo nek la enhavo apartenis al ni, sed male, estis la posedaĵo de la entrepreno. Sekve ĝi estis kaj estus neniam transprenebla por esperantistoj kaj ĉiam pagenda kaj iam ajn perdebla. Estis plej saĝe laŭeble rapide forlasi la sinkantan ŝipon. Al tiu decido kontribuis ankaŭ la fakto, ke la ĝistiama financinto de la retejo, la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), ne plu povis investi monon por la renovigo, ĝi povis garantii nur la vivtenon kaj funkciigon de la paĝaro, kion ĝi daŭre eĉ nun faras.

Post konkursigo de pluraj entreprenoj ni elektis la entreprenon GAUS, pro tri ĉefaj kialoj. Unue: ĝi estas esperantista, kaj tiel la retejo estas en manoj de lingve kompetentaj homoj, kiuj eĉ komprenas kion ili faras. Tio ne estis la kazo kun la nederlanda entrepreno. Due: ilia prezpropono estis la plej favora. Trie, la jamaj projektoj, faritaj de Jevgenij Gaus, estis konvinkaj kaj donis garantion pri bonkvalita laboro. Min mem influis ankaŭ alia faktoro, iom neoficiala, nome ke mi ŝatas labori kun junuloj, kiuj kapablas sekvi mian ne ĉiam "normalan" labor- kaj vivritmon.

Revene al la financoj aldonendas, ke la difinita buĝeto ne vere kovras la verajn kostojn. Ni ne kalkulis je la malvolonta kunlaboro de la nederlanda entrepreno, kiu ne ebligis al ni aliron al la datumbazo, liveris nur parton de la enhavo, kaj tial ni devis longe deĉifri mankohavajn kodojn kaj mane transporti la plejmulton de la datumoj. Tial la laboro daŭris pli longe ol ĝi estis planita. Sen la persisto, maksimuma subteno kaj multe da volontula laboro de Jevgenij ni ne havus la nunan rezulton: la plej modernan kaj riĉan Esperanto-retejon.

Kiel oni sukcesis trovi la monon?

La plej granda parto de la mono kolektiĝis ene de tri monatoj, post la unua helpokrio, lanĉita en majo 2009. Tiam danke al deko da grandaj sponsoroj (kiuj donacis po inter 500 kaj 3.000 eŭrojn) kontribuis ankaŭ 215 individuoj per sumoj de unu ĝis 499 eŭroj. Ili estas membroj de la retejo kaj dum jaroj profitis el ĝi, sekve ili konsciis pri la valoro kaj utilo, kaj la katastrofa situacio okaze de la perdo.

Por la originalaj planoj mankas ankoraŭ proksimume 3.000 eŭroj, kaj por realigi dumlabore naskiĝintajn pliajn brilajn ideojn, bonvenus pliaj sumoj. Ni esperas, ke la videbla rezulto konvinkos ankoraŭ kelkajn uzantojn kontribui al la projekto kaj tio helpos fini ĝin brile.  Por ĉion laŭleĝe aranĝi ni kreis Fondaĵon Edukado.net , kiu jure reprezentas la paĝaron kaj donas certecon pri ties plua funkciado kaj subteno de edukcelaj projektoj.

Agoj pri dokumento

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Przemysław Wierzbowski je 2010-10-13 12:05
Denove, grandan gratulon al Katalin pro ŝia konstanta prilaborado de tiu instruo-fenomeno. Kaj kroman gratulon al Jevgenij, kiu sukcesis prepari tiel bonan retpaĝon. Ĝi tutcerte estas la plej moderna en Esperantujo. Ĉiu instruanto de la lingvo devus laŭ mi ne nur registriĝi tie kaj ĉerpi el ĝi bonajn ekzercojn, diskuti en la forumo kaj prezenti siajn kursojn, sed ankaŭ mem kontribui per ia ajn ekzerco - dankante al la teamo de Edukado.net kaj kontribuante al tiu granda, facile atingebla instruilaro.

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 00:39
Iom trafoliuminte la novlanchitan retujon mi komencis dubi, chu indis investi tiom grandan sumon.
Elstara kaj alloga eble ekstere, sed mankas enhava substanco. Kiu(j) utiligu tiujn informojn?
Elshutantoj estas dume relative malmultaj, kio pruvas relative malaltan intereson (kvankam ie mi legis, ke pli ol 2000 personoj registrighis - do kie estas tiuj uzantoj?).
La sekcio kursoj faras tro hazardan kaj nekompletan impreson de la sinproponantoj (mi "kontrolis" Pollandon, Francion kaj Germanion, por la chilasta aperas chefe Herzberg; ekzemple por Svislando estas nur 1 adreso, kaj la gravaj kursejoj mankas.)
En la sekcio dosierujoj ghuste mankas multaj dosieroj. Vershajne ghuste utilus proponi la ciferecigitan version de libroj kiel "Historio de la mondlingvoj" de Drezen, por nomi nur unu ekzemplon. Sed chi tie temus vershajne pri kopirajto, aldonaj kostoj de digitaligo, ktp.
Kompreneble la datumbankoj estas ankorau EGE mankohavaj, kaj mi dubas, chu oni povas atingi similan substancon, kiun kolektis dum la jaroj ekzemple CED au GIL, au TROVANTO (por esploristoj, kiuj serchas ion specifan au raran restas mendi fotokopiojn en Vieno).
La ambicio de edukado.net vershajne simple estas tro granda, despli ke shajne pli malpli 1 persono okupighas kiel prizorganto, krom la teknika retestro, se mi bone komprenis.

Persone mi timas, ke post kelkaj jaroj, la projekto renkontos similajn problemojn de stagnado kaj aktualigo, ech se la sistemo de GAUS estas eble pli tauga ol la antaua nederlanda. Tio estas la kazo che CHIUJ tiaj retujoj, kaj Katalin jam spertis tiun problemon. Kion fari, se ESF entute chesigos la pagadon ?

Chu eblas per edukado.net allogi novajn celpublikojn au pliaktivigi la ILEI-publikon, mi dubas. La Eo-movado grandparte stagnas, ke la plej multekosta kaj plej profesia retujo ne povas solvi tiun problemon.

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Katalin Kovats je 2010-10-14 08:25
Andy, mi jam atendis vian atakon. Se tiu ĉi artikolo povos delogi vin de la kontinua atako de kompatinda Halina, jam valoris konstrui la paĝaron.
Via fulmvizito de la paĝaro estis sufiĉe ĉevaleca, kun forte limigita vidkapablo por trovi nur tiujn partojn kiuj montras malaltajn ciferojn, aŭ estas en siaj komencfazoj. Nur tiujn vi volis aŭ kapablis vidi, ĉar psike nur je atakoj vi estas motivita.
La paĝaro estas malfermita de unu semajno. La kolekto de materialoj kaj informoj okazas kunlabore kun la membroj. Vi mem ricevis de mi personan, unikan leteron kun invito registri vian diplomlaboraĵon. Kial vi ne faris? Kial vi eĉ ne reagis? Tio postulus nur centonon de la tempo kiun vi investas ĉi tie por ataki homojn.
De kie vi prenas la kuraĝon priopinii laboron ene de komunumo, en kiu vi eĉ ne membras, pri kiu vi nenion scias ?
Vi pretervidis, certe intence, ekz. la 600 ekzercojn kiujn oni elŝutis jam pli ol 120 mil fojojn kaj uzis dum kursoj. (Multobligu laŭplaĉe !). Certe pli da legantoj kaj pli da praktika uzo de tiuj materialoj ol legantoj de via grandioza (vere, sen moko) enciklopedio.
Ni havis la ŝancon kune labori dum monatoj en la iama KCE, havis almenau du - por ni - gravajn unuajn inspirantojn. Mi pensas, ke Claude Gacond kaj Tazio Carlevaro same fieras pri mia poresperanta agado ol pri via. Rilate niajn kondutojn kaj utilon al la esperantistaro mi esperas, ke estas mmikiu gajnas ilian simpation.

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Johannes Nordiek je 2010-10-14 09:03
Certe gxustas, ke la Esperanto-movado SXANGXIGXAS, sed tiu tute ne signifas, ke gxi STAGNAS.

Tute kontraue: Lau mia impreso ekzistas tre vigla interreta Esperanto-komuno en kiu homoj el la plej diversaj landoj vere uzas la lingvon kiel interkomprenilon. Ja ne cxiuj retumantoj estas cxashundoj, kiuj per akra kritiko mortmordas cxiun iniciatemon.

Au rigardu la alktvalitajn eldonajxojn de ekzemple FEL au Sezonoj.
Stagnanta movado ne povus kreskigi tiajn belajn florojn.

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Przemysław Wierzbowski je 2010-10-14 11:08
Viaj argumentoj, Andreas, povus esti pli-malpli pravaj, se ili koncernus PRETAN retpaĝon. Vi ja scias bonege ke la nova Edukado estas ankoraŭ maturigenda infano, kaj ĝi ĝuste kreskos nur se oni bone ĝin vartos kaj evoluigos. La ĝisnunaj atingoj de Katalin kaj rapide disvolviĝanta Edukado-komunumo donas fortan esperon je la sukceso. Penu ne tro haste taksi ĉi projekton.

Jen la elstaraĵo en nia movado

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-04-03 00:14
Post ioma trarigardado de la paghoj de edukado.net, onin ne forlasas la impreso, ke la etoso tie kongruas pli malpli kun la infantilismo de certaj virinoj, kiuj konsideras sin gravaj kaj signifaj, laudante sin mem, siajn familianojn kaj la famekonatan koterion (de kiu oni vershajne esperas monon au gloron).
Mi shatus scii, chu ankau mia nomo estis forpurigita en tiu giganta purigo-aktiveco.

Jen la elstaraĵo en nia movado - Pola movado malmulton atingis

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-23 13:59
Post la trarigardado de chiuj numeroj de Pola Esperantisto mi venas provizore al elreviga konkludo pri la pola Eo-movado.
Krom propagando lau altruda kaj fanfarona maniero la pola Esperanto-movado malmulton saghan produktis.
Krom kelkaj elstaraj esceptoj pri literaturo, kiuj estis produktitaj chefe ankorau antau la 1a mondmilito, sed chefe ankau por propagandi la polan nacion, grandparte mankas valoraj verkoj pri pola literaturo, historio, scienco, ktp. La produktoj eldonitaj dum la komunisma tempo povas esti grandparte konsiderata kiel fatraso kaj trankvile povas esti forjhetitaj. Vershajne 90% de tiu materialo hodiau ne plu estas utiligebla.

En la periodo antau la unua mondmilito oni chefe propagandis polan literaturon pere de Esperanto kaj komplete senkritie traktis la fenomon de planlingvoj. Dum la intermilita tempo regis la Pilsudski-kulto (tamen en Pola E-isto oni ne troigis ghin, sed kritika rigardo al Pilsudski komplete mankis). Sufiche teruran impreson postlasas la jarkolektoj de Pola Esperantisto de la komunisma tempo. Grandparto de tiuj eldonajhoj estas abomena kaj nauza mikso de meritoj de la pola Eo-movado, de primitiva propagando kaj de politika prostituado (tamen ne tiom forta kiel en la kazoj de der esperantst kaj PACO en GDR au Bulgara Esperantisto), sed sufichas.

Polaj esperantistoj chefe kongresis kaj klopodis konvinki la polojn, ke Esperanto estas io supera, necesa kaj vivograva. Nur relative malgranda grupo de samaj aktivuloj kaj funckiuloj dum jardekoj dominis la polan Eo-movadon. Ilian rolon en la komunisma sistemo necesus esplori.
Multaj poloj, kiuj utiligis Esperanton, misuzis ghin por povi vojaghi pere de turismo (kiel Grzebowski, kiu ruzege perlaboris multe da mono). Mi dirus kaj al tiuj nekonataj kaj sennomaj Eo-turistoj kaj al Grzebwoski: prave - gratulon.

Zamenhofon oni traktis, se oni ne prisilentis lin, uzurpe kiel filon de pola tero, sed la Eo-gazetaro post la dua mondmilito chefe mensogis kaj tordis la faktojn, char judoj en Pollando estis malshatataj de la stalinistoj, kiuj gvidis Pollandon.
En Pola Esperantisto aperis nur malmultaj artikoloj, kiuj estas utiligeblaj por la historiografio.

Ne Pettyn, ekzemple, valore kontribuis al la historio de la Eo-movado en Pollando, sed chefe Zofia Banet-Fornalowa.

Chi tiu jugho povas esti dume iom paushala (ghenerala), sed mi nun esploras tion detale kadre de mia disertacio por iu germana universitato (mi ne diras pri kiu universitato temas, char ekzistas la danghero ke iuj e-istoj, chefe unu tre konata, eble ankau alia(j), kalumnias min tie, kiel tio jhus okazis kun la eldonejo Harrassowitz, kie aperis mia Z-biografio).
  

Pola movado tamen multon atingis

Afiŝita de Anton Oberndorfer je 2010-10-23 18:00
Mia kampo ne estas la literaturo sed la parolado de Esperanto. Do mi nur povas prijuĝi la atingojn de la Pola E-movado rilate al la evoluigo de la parolkulturo de Esperanto. Kaj jen tie Pollando elstaras en Esperantujo: Pola Radio vivigis la lingvon kaj aldonis ĉarmon kaj varmon. Kelkaj parolistinoj de Pola Radio sukcesis paroli tiel agrable ke estis ĝuo aŭskulti la elsendojn de Pola Radio kvankam la enhavo ne ĉiam estis tiom korvarmiga. Kaj esperantistoj en Bjalistoko eĉ produktis televidajn elsendojn en tre alta kvalito okaze de la UK. Tio estis vere grandega atingo. Kompreneble nun estas granda defio daŭrigi tiun bonan komencon. Filmetoj en Esperanto estas vivnecesaj por la plua evoluo kaj kresko de Esperanto.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Pola movado tamen multon atingis

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-23 19:21
Kara
ankau tiun chi miton mi bedaurinde devas kontesti.
Se por vi la pola Eo-parolkulturo estas korvarmiga, tiam mi ja ne volas detrui viajn sentojn.
Povas esti, ke unuopaj polaj produktajhoj estas bonaj. Sed ghenerale dirite - mi dubas.
El vidpunkto de enhavo kaj prononco de diversaj polaj kulturaj Eo-produktoj mi tamen komprenas ion alian.
Kion ekzemple Pola Radio faris dum jardekoj lau mi ne estis kulturo, sed shtata propagando. Do, vi povas diskuti, chu shtata propagando apartenas al kulturo - au al politiko.

Sed shajnas al mi, ke ni komplete miskomprenas unu la alian.

Pola movado tamen multon atingis

Afiŝita de Anton Oberndorfer je 2010-10-23 20:06
Via respondo estas sufiĉe nebula. Ĉu vi volas kontesti ke la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio estis la plej bonaj en la mondo? Ĉu vi volas kontesti ke la teknika kvalito de ricevado dum la pasintaj dudek jaroj (satelita elsendo) estis bonega? Ĉu vi volas kontesti ke la parolistinoj de Pola Radio estis ĉarmaj? Ĉu vi volas kontesti ke Pola Radio pritraktis en siaj elsendoj multajn temojn kiuj donis bonan bildon pri Pollando? Ĉu vi volas kontesti ke la prononco de polaj parolist/in/oj estis plej ofte modela?

Kiel junulo mi ankaŭ regule aŭskultis la E-elsendojn de Svisa Radio. Mi trovis la voĉon de Arthur Baur tre agrabla, dum la voĉo kaj prononco de Claude Gacond ne plaĉis al mi. La elsendoj de Svisa Radio en Esperanto jam delonge ne plu funkcias, dum Pola Radio daŭre aŭdiĝas en Esperanto (nun en interreto).

Esperanto servas por popola interkompreniĝo per komuna lingvo, t. e. per parolado. En Aŭstrio oni diras: "Durchs Reden kommen die Leut' z'samm" (Per parolado la homoj alproksimiĝas). Radio kaj nuntempe televido (resp. filmetoj en interreto) akcelas la paroladon. Parolado por la celo de Esperanto multe pli gravas ol literaturo.

Pola movado tamen multon atingis

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-24 00:50
Bedaurinde vi nenion komprenis de mia kritiko.

Sed iom post iom similaj respondoj tedegas min kaj mi komencas demandi min pri la stato de la menso de certa esperantistaro (pri kiu mi havas grandajn dubojn).

Rilate la Eo-elsendojn, la poloj estis pli felichaj ol la svisoj. La svisa REGISTARO jam en 1991 decidis nuligi la elsendojn, kontrau la volo de la auskutantoj kaj redakcianoj, al kiuj mi mem apartenis kiel redaktoro kaj parolisto. Chio pri tiu decido estas dokumentita kaj publikigita, inter alie en la svisa enciklopedio. Kiel redaktoroj ni nenion plu povis fari. La svisa regisatro opiniis, ke Esperanto estis anstatauita de la angla lingvo kaj do ne plu bezonata - POR ORIENTEUROPO (kie trovighis granda parto de niaj auskultantoj).

Mi ne celas ghenerale kondamni la Eo-elsendojn de pola radio. Kelkajn redaktoroj mi konis persone, kiel Pettyn k.a. Ili faris kion ili povis, kaj finfine ili estis profesiaj jhurnalistoj, kiuj devis labori en komunisma shtato, kie ekzistas pluraj tabuoj kaj problemoj de publika aktiveco, sinesprimo, ktp. Ghuste la tiamaj limigoj, nichoj kaj tamen-ebloj interesus min, do vi komprenu ke mia kritiko komencighas el aliaj vidpunktoj, kaj ne chu la parolistinoj estis charmaj au chu la prononco estis perfekta. Tio estas nur eksteraj banalaj suprajhaj aferoj, kiujn seriozaj esperantistoj ne povas interesi.

Ankau Svisa Radio Internacia iusence faris "shtatan propagandon", sed ni estis liberaj prezenti temojn lau nia placho kaj lau la personaj opinioj de la redaktoroj. La celo estis prezenti svisajn temojn kaj priservi svisojn vivantajn en eksterlando. Oni povis ech kritiki la svisan registaron, kompare kun Pola Radio, kiu tion CERTE ne povis, krom eble en la Solidarnosc-temoo. Sed la jhurnalistoj estis sufiche inteligentaj por utiligi la tempon por pli saghaj aferoj. Se oni ion kritikis, oni komentis tiun kritikon. Kiujn celojn Pola Radio havis, mi ne scias, char mi neniam legis la koncesion de la Pola shtato por Pola Radio. Sed la kondichoj estis klaraj. Neniu kuraghis kritiki Sovetunion au aliajn fratajn landojn, ekzemple, au la mizeron en la lando. Pro tio oni devis grandparte limighi al banalajhoj. Sed chu estis nur banalajhoj - tion mi shatus ekscii. La ricevo per kurtondoj estis malbona, do mi ne havis la paciencon au tempon chiam auskulti.

Al pluraj polaj e-istoj mi jam ripete diris en la pasintaj 10-20 jaroj, ke estus bone auskulti chiujn elsendojn ekde la komencaj tempoj por verki kritikan analizon pri tiuj elsendoj. Sed polaj e-istoj okupighas pri centmilaj aliaj aferoj. Supozeble NENIU interesighas pri tia analizo. Eble Pettyn, sed li estas maljuna kaj malsana. Pasinteco estas pasinteco. En Pollando malmultaj interesighas pri prilaborado de la historia pasinteco, char tio estas, au povas esti, ege malagrabla kaj tikla tasko.

Tamen, mi volus atingi per tia analizo la certecon, pri kiuj konkretaj temoj la Eo-programo de Radio Polonia parolis. Chu estis nur tedaj temoj, rozkolora propagando, iuj banalaj intervjuoj kun iuj entuziasmaj e-istoj, au chu estis ankau VERE interesaj kaj utiligeblaj enhavoj, ekzemple pri politiko, socio, ekonomio, eklezio, ktp.. Por povi respondi tiun demandon, oni devus auskulti chiujn elsendojn por ricevi la panoramon. Chu entute tiuj elsendoj konservighis registritaj en iuj arkivoj - diablo scias. Mi NENIAM ricevis ian respondon al tia demando. Oni diris al mi nur, ke en Pola Radio pro la multaj translokighoj ktp. estas kaoso kaj bordelo, kaj ke ankau la arkivajhoj de PEA trovighas en diversaj lokoj dise tra la lando. Mi ne scias, kaj mi ankau ne iros al Pollando por postchasi tiujn arkivajhojn. Estu tio la tasko de polaj e-istoj. Do, retrovi chiujn tiujn arkivajhojn jam estus granda tasko en si mem.

ktp. ktp. ktp. ktp.

Pola movado tamen multon atingis

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-10-25 12:52
Mi ne miras se oni ne plu interesiĝas pri la Esperanto-elsendoj de Pola Radio, ĉar nun oni havas Varsovian Venton, Radion Verdan en Vankuvero kaj aliajn retstaciojn. PR estis grava atingo en totalisma reĝimo, sed en libereco kaj en la reto ne gravas el kie oni sendas, sufiĉas havi ion por diri. Tial ankaŭ estis tute prave de la Svisa registaro fermi la Esperanto-elsendojn, sed la Svisaj Esperantistoj malkiel la Varsoviaj junuloj evidente ne sukcesis adaptiĝi al la libereco.

Gratulojn !!!

Afiŝita de Germain Pirlot je 2010-10-14 08:23
Varmajn gratulojn al Katalin kaj al chiuj kunlaborantoj, por tia bonega laboro !
Bedaùrinde chiam trovighos homoj por kritiki kion ajn; estas ja ege pli facile kritiki ol kunlabori por plibonigi. Ofte kritikemuloj ne estas la plej laboremaj ...

eduakdo.net

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 12:34
Mi jam atendis viajn kontrauatakojn. Estas interese ke Katalin tuj intervenas, se shi sentas sin atakata, sed dum la tuta jaro mankas shia diskutkontribuo chi tie.

Chi tiuj infanecaj reagoj montras unu fojon pli, ke vi estas absolute malkapablaj kaj tro fieraj konsideri kritikon, kaj tiu konstanta singlorado, memkontenteco, senkritika flata gratulado, tipa por la Eo-movado, estas jam sufiche nauza kaj teda (por mi).

Mi kritikis chefe la kostojn kaj la magran enhavan substancon relative al la kostoj. Sed mono por orienteuropanoj, kiuj edukighis en socialismo, ja ne ludas rolon, kiel konate (che la preno de mono de okcidentantoj kaj ghia elspezado por io ajn ili estas championoj). Ju pli multe por elspezi, despli bone por la prestigho, oni povas fanfaroni. Jam en Svislando (kiu naghas en la mono) oni dekfoje pripensas, chu indas elspezi 35000 eurojn por ia tia riska projekto, char tiu sumo estas konsiderata kiel granda.

Vian argumenton, ke la portalo estas tute nova, mi ne povas akcepti en tiu formo. edukado.net ekzistas jam de jaroj, kaj mi havas la impreson, ke oni pli okupighas pri la ekstera aspekto kaj la teknika funkcipovo (jes gravaj aspektoj) ol pri la enhava substanco, investante amason da mono, eble ech vane.

Chu via portalo estos utiligata, montros la praktiko. Mi nur avertis pri kelkaj punktoj, kiuj estas lau mi konsiderindaj che tiaj projektoj el mia propra sperto.

PS 1 Mi dubas, chu Gacond kaj Carlevaro blinde laudus vian portalon - des pli ke ili vershajne tute ne utiligas ghin. Sed char vi mencias ilin eble ili ja apartenas al la sponsoroj - kompare kun mi Katalin havas pli efikan biznesan kaj entreprenistan talenton.

PS 2 Cetere en mia propra projekto www.planlingvoj.ch mi siatempe proponis multe pli da (interlingvistikaj) resursoj ol edukado.net - sed sen datumbankoj kaj sen altaj kostoj. Intertempe mi chion forprenis, char la flegado estis ege temporaba, kaj interlingvistoj ne uzis tiujn resursojn, do mankis apogo ech de la celpubliko. Siatempe mia laboro estis ech laudegata de Blanke, kaj Blanke ne laudas chian fatrason. Sed mia idealisma laboro havas limon.

Mi deziras al vi multe da sukceso kaj ke via entuziasmo dauru.

eduakdo.net

Afiŝita de Johannes Nordiek je 2010-10-14 14:38
>>kompare kun mi Katalin havas pli efikan biznesan kaj entreprenistan talenton<<

Strange!
Do, kiu el vi edukigxis socialisme?

eduakdo.net

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 15:05
vi pravas - tio povas shajni kiel kontraudiro.

Sed mi ne volas pliprofundigi tiun temon, char tro komplika - kaj tro persona.
Tamen principe mi restas che miaj hipotezoj, kiujn mi starigas post 30 jara observado de la aferoj.

Svisoj estas ghenerale tro skeptikaj (rilate monajn aferojn), oni chiam komparas la prezon kun la rezulto, dum aliaj pli facile elspezas monon por riskaj projektoj, ne tro demandante sin pri rezultoj, utiloj, enhavoj kaj kvalitoj. Ambau sintenoj havas avantaghojn kaj malavantaghojn.
Sed finfine la mono ekzistas por elspezi ghin... :-)

edukado.net

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 14:48
Tute persone mi preferus ian retujon konstruitan lau tia modelo de porfakulaj portaloj, spontane elektitaj:

http://www.slavistik-portal.de/
http://www.vifaost.de/
http://www.vifanord.de/
http://hsozkult.geschichte.hu-berlin.de/
(por mencii kelkajn profesiecajn ekzemplojn el mia fako)

http://www.educa.ch/dyn/19640.asp
http://www.4teachers.de/
http://www.lehrer-online.de/
http://www.unescobkk.org/[…]/
(Lau temaro esenca por instruistoj)

En tiuj portaloj trovighas VERAJ (kaj ne pseudaj) enhavoj.

multe pli da efiko ol proporcie atendeble lau la respektivaj rimedoj

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2010-10-14 17:21
Nu, komparante tiujn retejojn kun edukado.net, oni konsciu ke malantau ili sendube estas armeoj de bone salajrataj profesiuloj, plejparte 100%-e laborantaj por ghi.

Do tio atingita de la multe malpli forta retejo Esperanta estas salutinda.

edukado.net

Afiŝita de Jesus Moinhos Pardavila je 2010-10-15 20:33
En edukado.net oni kolektas, arigas la kontribuojn de volontuloj. Multaj el ili montrighis aparte interesaj por miaj lecionoj. Mi aldonis kelkajn memfaritajn, kaj plu faras, atendante, ke ili povos utili por aliaj. Sendube la memfaritaj materialoj, kiujn ni povas kontribui, ne havas eldonejan kvaliton, sed mi povas garantii al vi, ke formigho kaj sperto en linvoinstruado ne mankas al multaj el la kontribuintoj, kaj ke nia celo estas kundividi utilajhojn por plifaciligi la preparado de la lecionoj.

Pri la monaj aferoj mi vere laikas kaj do ne povas opinii.

edukado.net

Afiŝita de Jesus Moinhos Pardavila je 2010-10-15 20:34
"preparadoN" mi celis.

Foje oni povas fieri esti esperantisto

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2010-10-14 12:50
La sukcesinta laboro chirkau la retejo edukado.net vershajne resumas elstarajn trajtojn kiuj chiam tra la historio de Esperanto persiste strebis pluvivigi tiun chi ideon, nome
- diligentan laboremon de la unuopaj iniciatintoj, malgrau chiuj malfacilajhoj (varman gratulon, Katalin!),
- malegoisman, diversspecan kunlaboremon trans chiuj baroj flanke de dise loghantaj voluntuloj (tra vasta gamo de alportajhoj, de intruaj lertoj al mono),
- deziron kontribui al kunkonstruata kolektiva iniciato kiun oni sentas esti io bona, eduka, emancipa, bela (la lingvo kaj la homigaj shancoj kiujn ghi proponas),
- trafan utiligon de lauepoke aperantaj komunik- kaj informoteknologioj (ekz. la esperantistoj frue uzis la telegrafon)

Estas aferoj kiuj belas, malgaru chio.

Amike,

José Antonio Vergara

Foje oni povas fieri esti esperantisto

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 15:56
Nur de (mem)fiero kaj (sin)laudo estas malfacile ekzisti. Sed shajnas ke la e-istoj posedas tiun raran talenton.

du malproksimaj perspektivoj

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2010-10-14 18:29
Simple temas pri radikale malaj perspektivoj, kara Andy.

Dum vershajne via frustrigho/seniluziigho koncerne la Esperantan fenomenon estas tiom giganta, ke ghi igas vin trovi chion vomige mizera kaj do senchese grumbli amare kontrau preskau chio en Esperantujo, mi klopodas resti realisme konscia kaj kritika pri niaj enormaj mankoj, fushoj, tedaj rutinajhoj, senpotenceco, naiva kaj neefika amatoreco, sed kun granda malsimilo kompare al vi: ial (tute neintencite, spontane) mi konservas mian dauran enamighon al la beleco de la Zamenhofa revo. Bonshance tio kuraghigas min, malgrau chio, kaj permesas al mi aprezi kaj entuziasme ghui la tamenajn bonajhojn de tiu chi senprecedenca kolektiva iniciato.

Mi certas ke al multaj aliaj okazas io iom simila.

José Antonio Vergara

tria perspektivo

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-10-14 19:06
Oni povas imponiĝi aŭ seniluziiĝi pri Esperanto depende de tio kion oni antaŭatendis; tio estas subjektiva afero. La objektiva aspekto de tiu afero estas ke lingvistiko havas multe malpli da prestiĝo ol Esperanto, ĉar dum Esperanton favoras 99% el tiuj kiuj serioze interesiĝas pri internacia planlingvo, neniu lingvistika teorio ĝuas eĉ nur 50-procentan apogon de la lingvistaro.

Pro tio mi ankaŭ multe kontraŭas la tutan koncepton de interlingvistiko, ĉar ĝi nur adicias la malprestiĝon de artefarita lingvo kun la fiasko de la klopodo por establi objektivan lingvosciencon. Ne mirinde ke Andy rezignis flegi sian retejon.

du malproksimaj perspektivoj

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 20:20
jes, ja.

Kara amiko, se vi atente legas miajn intervenojn kaj kritikojn, vi konstatos, ke ili tute ne estas radikalaj, sed normalaj mezurate lau la normoj , kriterioj kaj logiko de la "ekstera mondo". Simple la e-istoj havas aliajn normojn, kriteriojn kaj logikon. Pro tio e-istoj ne povas sukcesi en la "ekstera mondo". Tiom longe, ke e-istoj ne adaptas siajn normojn, kriteriojn kaj logikon al tiuj de la "ekstera mondo", ili ne povos sukcesi kaj iliaj ideoj kaj faroj restas himero.

TUTE NORMALE

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-10-15 09:48
KARA ANDREO,
estas laux mi tute normale, ke esperantistoj estas alia "popoleto", kiel aliaj. Aliaj estas kolektantoj, fxisxhokistoj, nudistoj, verduloj, politikostoj cxu almozuloj.

Cxiuj havas propran medion kaj trajtojn.
Iame judoj havis alian trajtojn , kiam estis persekutataj, hodiaux estas certe aliaj, ecx mem estas persekutataj.
Certe esperantistoj estos tute normalaj E-uzantoj, normalaj homoj kiam Esperanto oficialigxus.

Pro ilia "Interna Ideo", kiu karakterizigxas ilin de aliaj kaj samtempe garantias travivi periodojn de persekuto, malpermeso, bagatelizado.
Kun oficialogo perdigxos ankaux "Interna Ideo", ecx mi estas certa, ke tiam ecx Esperanto dialektigxos. La lingvo farigxos nur lingvo, homo nur E-uzanto.

Momente, nur ne multaj povas sian cxiuntagan panon perlabori per Esperanto.
Do, plej multaj esperantistoj estas idealistoj, revuloj,bonfarantoj,pacifistoj...
En tiu momento, kiam multaj povos normale salajri, sxangxigxos tuj sociala bildo.

Gratulon ... kaj sukceson!

Afiŝita de Michel Dereyger je 2010-10-15 14:52
Malgraŭ kelkaj kritikoj, kiujn oni povas legi ĉi tie, Katalin meritas niajn laŭdojn kaj gratulojn por sia kuragxa laboro. Estas ankoraŭ tro frue por vere opinii pri la nova retejo, sed gxi certe farigxos pli kaj pli efika kaj riĉa ilo por ĉiuj.
Male la aliaj personoj, kiuj komentis antaŭe, mi estas tute "simpla esperantista uzanto" sen ia sperto. Tamen, mi deziras humile aldoni mian opinion ĉi tie : Esperanto bezonus multe da Katalin por antaŭiri! Anstataŭ kritiki, oni povus helpi ŝin per proponoj, ktp. Kiel skribis franca dramaturgo Destouches :" La critique est aisée, mais l'Art est difficile." (= "Kritiko estas facila, sed Arto malfacila.")
Tutkore kaj plejamike, al "Edukado.net", al Katalin kaj al la tuta teamo mi deziras SUKCESON!!!
Franca revulo, Mikelo.

Denove koterio

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-15 15:40
Krom la observebla hazardeco kaj nekompleteco de la materialoj, oni povas ankau konstati, ke en tiu projekto estas konsiderataj la "verkoj" de certa tradicia koterio, dum la verkoj de autoroj, kiuj ne apartenas al tiu koterio, grandparte mankas.

Denove koterio

Afiŝita de Katalin Kovats je 2010-10-15 16:31
Andy, ankaŭ vi kaj aliaj eksterkoteriaj estis petataj kontribui, sendi sian pedagogiajn verkojn, materilaojn, aldoni sian diplomlaborĵon (http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj) ktp. Nek vi nek multaj aliaj reagis. Vi mem ricevis de mia perosnna inviton en mesaĝo la 11an de okctobro 2010 je la 23:12.
Mi de 13 tagoj faras mian redaktoran kaj instruistan laboron kaj dume mi aranĝis kaj alŝutis 80 artikolojn kaj dudekon da diplomlaborĵoj, kreis prezenton pri 30 pedagogoj, kreis kaj aldonis 4 ekzercojn kaj prezentis du librojn, gvidis la forumon, skribis pli ol 300 mesaĝojn, helpis al cento da membroj registriĝi, orientiĝi, testis unu tutnovan modulon..... Simple ne eblis fari pli dum malpli ol du semajnoj, almenaŭ ne por mi.

Denove koterio

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-15 22:24
Mi ricevas chiutage ghis 50 mesaghoj, grandparto estas spamo. Do, mi batalas kontrau spamo kaj ne povas reagi al chio, multon mi estingas tuj per unu butonpremo, sen tro longe rigardi. En mia aktuala poshtkesto trovighas 165 traktendaj mesaghoj. Do, via mesagho trovighas en la atendolisto, sed ghi havas malbonan shancon esti traktita, char, se mi bone memoras, oni devis registrighi en via retujo. Bv. kompreni ke mi ne emas alighi al novaj retujoj per registrigho.

152 paghoj ne sufichus

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-17 15:51
Alia ekzemplo por pli preciza sublupeigo:
http://www.edukado.net/bibl[…]1bf5a5eca734c6e90d131e49479

Formale, 152 paghoj vershajne ne sufichus por PhD-doktorighi en svisa universitato. Sed tio nenion indikas pri la eventuala altnivela kvalito de la verko. Se temus pri nobelpremieca geniajho, tiam eble sufichus vershajne jam kernaj 50 paghoj, dum la reston oni povus forgesi kiel blablablaon.
Char la disertacio estas en la hungara lingvo, bedaurinde nekonantoj de tiu lingvo ne povas utiligi ghin.
Se oni estus registrita en edukado.net, oni povus malfermi la fajlon al la teksto. :-(
Krom tio mankas indiko pri publikigo de la origina disertacio, kio ja estus unua kondicho por esti akceptita kiel disertacio kaj povi porti la doktoran titolon, ech se la promocio estis efektivigita antau Bolonjo.
Indikite estas nur, ke "parto de la laborajho estas publikigita" en ... Milano. Tio ege odoras je Silfero.
Chu aperis recenzoj ? Sub SMIDÉLIUSZ, Kálmánné nek en la UEA-libroakatlogo, nek en TROVANTO oni ricevas rezulton, eble sub alia autora nomo. Ja sub Smideliusz aperas kelkaj efemeraj trafoj en Trovanto, sed mankas la origina disertacio. (Trovanto ja estas garantio por kompleteco, kompare kun edukado.net)

Vivanta en ŝpar-modulo

Afiŝita de Katalin Kovats je 2010-10-18 12:41
Ĉar vi jam menciis, ke mi edukiĝis en socialismaj medio kaj epoko, vi povus scii ke ni funkciis en iu "ŝpar-modulo", kiu certe influis ankaŭ la regulojn pri la disertaciaj paĝkvantoj. Se devis sufiĉi 50 dolaroj por ĉiu hungara civitano en ĉiu trijara periodo por eksterlandaj vojaĝoj, 5 svisaj frankoj kiel (nur promesita, ne vere pagita) honoraria poŝmono por semajna laboro en svislanda esperantujo, aŭ jare nur unufoja manĝo de banano .... (pro kio vi kaj aliaj KCE-anoj multe primokis min) do, 152 paĝoj ne estas malbona cifero. En Budapeŝto mi estis ekzamanata pri la kvalito de la studoj kaj ne pri la kvanto de la paĝoj.
---
Por serĉi informoj eble necesas doktoriga disertacio, do, jen helpo de trovi ekzemple ion ĉi-rilatan, kiu eldoniĝis sen ajna interveno de Silfer. http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5445

Vivanta en ŝpar-modulo

Afiŝita de Johann Pachter je 2010-10-18 16:57
Por sercxi informojn ne bezoneblas doktorigxi. Mi lernis de miaj profesoroj labori science, signifas sercxi precize informojn. Al miaj studentoj en la Universitato Tübingen mi ecx aldonis
- sercxi kun svisa precizeco. Krome en La Sankta Biblio estas skribite - kiu sercxas, tiu trovas kaj mi miras, kiom ofte studentoj-esperantistoj acxetas biblion.
Espereble Katalin dum naskigxtagdatreveno ne legis komentojn en LF, sed gxuis la tagon festan.

Vivanta en ŝpar-modulo

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-18 19:26
Bone, mi reprenas la (diskriminacian) "riprochon " pri "socialisma edukado". La kondichoj, en kiuj homoj en la socialismo bloko edukighis, estas konataj kaj ne bedaurindaj au malbedaurindaj, inkluzive de Hungario.
Chiuj scias, ke la plej teruraj "Abzockeroj" estas en Okcidento, svisaj, usonaj ktp. bankoj, ktp. Krom kelkaj oligarkoj en "Oriento".

Kiel dirite, mi ne konas la kvaliton de via disertacio. (Cetere la temo de la propedeutika valoro de Eo tre interesas min, kaj mi volonte legus, kion vi skribis prie).
En miaj komentoj, mi nur aldonis rimarkon pri la amplekso kaj la publikigo de via disertacio, kaj koncerne la projekton edukado.net rilate la nekutiman altecon de monsumo investita en tian projekton (por esperantomovadaj kondichoj), kaj pri la demando de indeco, valoro kaj utiligeblo.

Ankaŭ en radio

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2010-10-16 18:27
La radielsendo, en kies dua parto estas intervjuo kun Katalin Kováts:
http://www2.polskieradio.pl/[…]/2010101111383219.mp3

AL KATALIN...

Afiŝita de Michel Dereyger je 2010-10-16 22:49
FELIĈEGAN NASKIĜTAGON !!! ... kaj SUKCESON al "Edukado.net" !!!

Ne nur lingvo instruiga, sed

Afiŝita de Hector Campos Grez je 2010-10-27 21:15
Mi pensas ke la laboro de Katalin estas ege bona. Sed mi pensas ke ankoraŭ mankas aldoni al la paĝaro pliajn fakojn ( ekz-e matematiko, fiziko, biologio, kemio, historio, ktp) por montri ke esperanto eblas uzi kiel lingvo ĉe lernejoj, samrange kiel la hispana, la franca aŭ angla.

Ne nur lingvo instruiga, sed

Afiŝita de d-ro Robb Kvasnak je 2010-10-28 19:31
ne nur la angla sed ankaux la usona!