Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto

Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:08
Dek kvar personoj kandidatas en la elekto de B-komitatanoj de UEA, okazonta per poŝta balotado en aprilo. El ili kvar respondis al alvoko de Libera Folio kaj estis intervjuitaj jam dum la kandidatiĝa periodo. Post la diskonigo de la dek kvar nomoj Libera Folio senprokraste turnis sin al la restantaj dek personoj por peti ankaŭ ilin respondi al la demandoj de la bulteno. Ne deziris esti intervjuitaj Lee Jung-Kee kaj Guojiang Wu. Kelkaj kandidatoj ĝis nun ne respondis. Jam promesis doni intervjuon Petr Chrdle kaj Jukka Pietiläinen. Amri Wandel plej rapide respondis al la demandoj de Libera Folio. En la intervjuo li rakontas, ke li pretas trian fojon eniri la estraron de UEA, kaj tie labori por fortigo de informa laboro kaj enkonduko de retaj komitataj kunsidoj. Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto. Ni publikigas liajn respondojn senŝanĝe.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Amri Wandel: Aktive progresigi la internan kaj eksteran informadon kaj varbadon. Ekstere - vaste informi pri Esperanto en amasmedioj kaj internaciaj forumoj kaj varbi partnerajn organizaĵojn. Interne - plibonigi kaj informi pri la servoj kaj avantaĝoj de UEA al membroj kaj ne-membroj kaj amase varbi novajn kaj forlasintajn membrojn.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn?

Necesas informi kaj aktivi por internacia rekono de Esperanto en internaciaj forumoj kiel Unesko, UN, NROj kaj universitatoj, sed ne malpli ĉe parlamentoj, ministerioj kaj la ĝenerala publiko. Ne dependi nur de mecenatoj kiel Miyoshi, sed aktivigi laŭ tutmonda plano la fortajn Landajn Asociojn kaj Fakajn Asociojn. Samtempe gravas revizii la UEA membro-varbadon – aparte en la reta medio, kie troviĝas vasta potencialo: ĝia videbla parto estas verŝajne nur la glacimonta pinto.

Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Ekde 1992 mi laboras kadre de UEA por plivastigi la sciencan kaj univesitatan agadon per Esperanto. Mi inciatis la komunajn sesiojn de Internacia Kongresa Universitato (IKU-AIS),  kaj la scienc-rilatajn kontaktojn inter UEA kaj Unesko kaj NROj kaj daŭre ilin konservas kaj antaŭigas (ekz. E-Revuo, sept. 2009 p. 184). Mi daŭrigos tiun agadon kaj klopodos pli aktive enmiksigi UEA-n, ankaŭ pri la aliaj pli ĝeneraj supre menciitaj terenoj de ekstera kaj interna varbado, kaj aparte pli multe funkciigi la Komitaton kaj Estraron por aktive, daŭre kaj konsekvence agi por tiuj celoj.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La UK estas la plej sukcesa, longdaŭra kaj impona projekto de UEA. Eblas utiligi kaj perfektigi ĝin en multaj manieroj: signife pligrandigi la partopenantaron en la eŭropaj UKj, iri al novaj landoj kaj mondpartoj kiel Rusio, centra kaj Suda Ameriko,  centra Azio - por demonstri la tutmondecon de E-o kaj/aŭ fortigi la movadon tie. Unu malforto estas la manko de daŭra, tutjara agado pri la du supre menciitaj temoj. Por plibonigi la situacion oni povas nomi respodecan estraranon aŭ komisiiton kiu daŭre kunordigos la agadon pri tiuj temoj - en la Komitato, Estraro kaj kun unuopuloj.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton? Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

En la lastaj jaroj la instancoj de UEA – aparte Komitato kaj Estraro – multe okupiĝis pri planado sed ne sufiĉe iniciatis kaj aktivis en gravaj terenoj kiel informado kaj varbado, interna kaj ekstera. Estas bezonata funda ŝanĝo. La Komitato efektive laboras nur dum la UK. Ŝajnas ke ankaŭ la Estraro plej efike laboris ĉefe dum la UK kaj la printempa (ĉi-jare vintra) estrarkunsido. Eblas aktivigi la gvidajn organojn rete, daŭre kaj dum la tuta jaro. Retaj kunsidoj de la Estraro kaj eĉ de la Komitato povas okazi plurfoje dum la jaro. Veraj kunsidoj ekster la UK povas okazi laŭbezone dum E-aranĝoj kiel la jarŝanĝaj aŭ paskaj renkontiĝoj kaj esti partaj kaj modestkostaj.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

En la du jardekoj dum kiuj mi laboras por UEA, la plej intensajn kaj influajn kontribuojn mi faris kadre de miaj du mandatoj la Estraro. Pro tio mi kandidatas por la estonta Estraro. La subteno de la membraro de UEA en la B-elektoj indikos ĉu kaj kiom oni taksas mian kapablon gvidi al kresko kaj disvastiĝo.

 

Biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj

Amri Wandel: Universitata profesoro pri astrofiziko en Universitato de Jerusalemo Jerusalemo kaj (gastprof.) Los-anĝeleso. Prezidanto de Esperanto-Ligo Israela, redaktoro de  Israela Esperantisto. UEA- membro ekde 1974, Komitatano ekde 1985, dufoje Estrarano. Sekretario de Internacia Kongresa Universitato. Akademiano ekde 1992. Iama TEJO-prezidanto kaj LKK-prezidanto (2000). Ekde 1992 laboras en UEA por plivastigi la sciencan kaj univesitatan agadon per Esperanto. Iniciatis la komunajn sesiojn de Internacia Kongresa Universitato (IKU/AIS), la IKU-libron kaj retejon. Iniciatis kaj daŭre konservas scienc-rilatajn kontaktojn inter UEA kaj Unesko kaj NROj, aparte Internacia Asocio de Universitatoj kaj la Scienca Sekoto de Unesko (E-Revuo, sept. 2009 p184).
Movadaj  celoj: Informi kaj aktivi por vasta internacia rekono de Esperanto en Unesko, UN, NROj universitatoj, parlamentoj kaj la amasmedio. Revizii la UEA membro-varbadon – aparte en la reta medio, kie troviĝas grandega potencialo. Gvidi UEAn al pli aktiva rolo kaj enmiksiĝo internacie kaj amasmedie. Revizii la Komitatan labormanieron – cele al reta kaj daŭra. Pretos reeniri la Estraron.



arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2010-03-10 22:24
Mi ne povas ne rimarki la vorton "gvidi" en la jena frazo de Amri Wandel, rilate liajn movadajn celojn: "Gvidi UEAn al pli aktiva rolo kaj enmiksiĝo... " Kion vi celas, Amri? Kiun pozicion vi alstrebas?
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-11 00:05
... "konduki"? sed al ... "enmiksigxo"? tio sonas iom mi(k)se kaj kacxe.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-03-11 01:21
Lau mi la interveno de Maria Sandelin estas tute serioza kaj ne meritas ironian au cinikan trakton ..., ankau ne de humuristo Ertl...

... dum la supre skribitaj oportunismaj frazajhoj de Amri Wandel estas nura varma aero. Jam antau 30 jaroj mi audis similajhojn. Kaj kie trovighas la Esperanto-scienco post jardekoj da Amriwandelumado ? Nenie, fakte. Rande de la abismo, au maksimume sur kelkdek mizeraj tekstodezertaj paghoj de tedaj paperaktoj de iuj ech pli tedaj kongresaj universitatoj.

Shajnas ke Wandel ankorau ne komprenis, ke lia tempo kiel e-ista funkciulo definitive pasis. Lia Leistungsausweis kiel UEA-estrarano estas magra kaj li ne estis reelektita okaze de la pasintaj estraraj elektoj, do kial li daure altrudas sin ?

Sed kiel multegaj aliaj de sia samspeco ankau Wandel konsideras Esperanton kiel hobion, pere de kiu eblas kongres-turismi ktp. Jen la kerna problemo de la Esperanto-tragedio.

Krom tio, kvankam li estas membro de la Akademio, li shajne ne sufiche scipovas la lingvon. En/miksi estas transitiva.
Ktp. Mi jam lacighis.

Do, multaj kialoj por ne elekti lin.

Anstatau lin, eble elektu mian katon. Almenau lau inteligenteco shi estas samnivela.
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-11 10:51
wie, bitte? Ausweis, bitte!

humoralisto

P.s. Cetere, la problemo pri "enmiksi/enmiksigxi" estas ne nur transitiveco. Preferindus ke neniu estrarano de UEA enmiksu UEA-n en io ajn. Kp. Zam: "ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj".
esperanto
esperanto diras:
2010-03-11 11:09
Cxarma reago.
Sed mi uzas de tempo al tempo tiun germanismon (au helvetismon), unue cxar mi ne havas taugan Eo-tradukon je la dispono kaj due gxi cxiam signifas ankau ioman diskut-provokon en la senco de la artikolo, kiun verkis Brian Moon por Interlinguistica Tartuensis IX (kiu estis recenzita en Spegulo).
Sed cxar Svislando ne estas membro de EU, gxiaj tradukistoj ne devas konsideri helvetismojn.

Nu enmiksIGi UEAn povus signifi, ke iu alia enmiksos UEAn en la kacxon, au ke iu igus UEAn enmiksigxi.
Sed vi tute pravas, ke la tute problemo ne estas nur la transitiveco.
Nu, bone, via sinteno estas eble iom tro radikale neutralisma au pasivisma. Iel ja necesas kaj indas enmiksi(gi) UEAn en la aferojn de la vivo, se UEA volus ludi iun rolon en tiu vivo.
miramaro
miramaro diras:
2010-03-11 16:54
Kion celas Amri? Simple kaj facile klarigite: li volas eniri la estraron kaj farigxi prezidanto. Kaj se ne prezidanto, minimume vicprezidanto.
Tio cxi delonge estas lia deziro, kiu farigxas cxiam pli forta kaj intriga.
Jes, Amri ankoraux ne komprenis kiel statas la reala situacio, kvankam la antaux trijaraj elektoj devis ion sugesti al li.
Kaj la opinio de "esperanto" estas tute prava kaj preciza, tiom ke mi ne ripetos la samajn konceptojn.
La programo, aux plano, anoncita de Amri estas grandioza, bonega, sed li tute ne menciis kiamaniere (bonvolu: ne vortojn, sed konkretajn indikojn!)LI supozas realigi gxin. Finfine, li jam dum ses (6) jaroj okupis estraranan pozicion, tamen ..... rezultojn neniu kapablis vidi, kaj ne pro mallumo. Dum ses jaroj li estus povinta fari multon, bedauxrinde li nur multe paroladis.
Pri la konsilo konsulti Osmo-n...... Amri tion jam faris antaux kelkaj jaroj. Tiam li petis Osmon pri konsilo kaj subteno, domagxe lia mesagxo - tute privata - pro eraro farigxis publika......
Amri havas grandajn kvalitojn, sed prefere li eluzu ilin en aliaj, pli oportunaj, okazoj. En UEA-kampo, li jam faris (aux ne faris, laux vidpunktoj).
Kore,
Edvige
Amri
Amri diras:
2010-03-24 00:30
Oni atentigis min pri la diskuto kiun vekis mia intervjuo, mendita de Libera Folio. Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) mi havis tro da gravaj taskoj kaj ĝis nun ne povis ĝin sekvi, sed ĉar iuj legantoj faris sincerajn demandojn mi sentas devontiĝon respondi (aliajn malpli sincerajn kaj pli malicajn reagojn mi prefere ignorus, sed tamen komentos por la legantoj kiuj ja rajtas al informo pri la kandidatoj).

Sendelin demadis kion mi celis per "gvidi". Tutsimple, ke la Estraro gvidas la Asocion. Mi diris ke mi pretas servi en la venonta Estraro, se la Elekta Komisiono tion konsideros utila, kaj menciis mian opiniojn pri kio povus esti mia kontribuo.
Istvan reagis ŝerce, sed li certe ne ŝercis en 2004, kiam li forte premadis min kandidatiĝi kiel prezidanto (kion mi fine rifuzis), nek en 2007, kiam li estis membro de la Elekta Komisiono, sed obeis la instrukciojn de Edvige, nepre ne lasi min daŭrigi kiel estrarano, kaj eĉ "malrekomendi" mian kandidatiĝon kiel Komitatano C. Pluraj kandidatoj al la tiama Estraro miris pri tiu sinteno de la Elekta Komisiono, spite al pruvita laboro kaj konkretaj atingoj dum du estrarmandatoj. Malgraŭ la "malrekomendo" en 2007 mi ja estis elektita kiel Komitatano C (kun la dua plej alta nombro da voĉoj) kaj ironie Edcige (kiu kiel ĉefo de la Elekta Komisiono kompreneble troviĝis inter la "rekomenditaj" kandidatoj), ne estis reelektita, sed nun daŭrigas sian senbazajn akuzojn sur la scenejo de LF. Tie ŝi eĉ trovis taŭgan alianculon, sed ŝajnas ke esti trafita de kalumnioj de Andi Kunzli montras ke oni fakte iom aktivas, por meriti lian atenton (kvankam lastatempe Kunzli ŝajne vangofrapas eĉ novulojn kiuj sincere petas konsilon). Se liaj asertoj pri mia UEA-agado same veras kiel lia prijuĝo de mia inteligenteco (kiun li komparas al tiu de sia kato) eblas tion interpreti kiel grandan komplimenton.
Tamen, mi iom miras ke krom Boris Kolker ne troviĝis inter la legantoj de LF pliaj kuraĝaj kaj sinceraj s-anoj, kiuj esprimu sian opinion refute al tiuj senbridaj (kaj senveraj) atakoj.
Konkrete al la demando kion mi proponas - mia plano (kiun eĉ Edvige nomis tre bona) ja aperas en mia prezento por la B-elektoj . Pri la plimulto de la tieaj celoj (scienco, eksteraj rilatoj, varbado) mi okupiĝis pasintece (en UEA kaj antaŭe en TEJO) sed tamen daŭre havas pliajn ideojn por novaj iniciatoj, ekzemple pri la reta membreco por kiu mi estis la unua pledanto antaŭ pli ol du jaroj.
miramaro
miramaro diras:
2010-05-17 16:47
Nur ĥodiaŭ mi legis la respondon de Amri al kelkaj opini-mesagxoj, inter alie al la mia. Laŭ lia stilo, ĉu bedauxrinde aŭ feliĉe … Mi ne scias.

Amri devus ĉesi rakonti stultaĵojn (uzinte afablan vorton).
Mi ne scias ĉu Istvan en 2004 premadis lin por kandidatiĝo kiel Prezidanto.
Sed mi bone scias ke en 2007 Amri absolute ne “fine rifuzis” tion. Ĝis preskaŭ la lastaj tagoj li pledis iamaniere por tio aŭ almenaŭ por vicprezidanteco.
Istvan tute ne obeis min, ne estis kialo por tio: 4 personoj estis membroj de la Elekta Komisiono, kiuj decidis laŭ propraj pensoj.
Evidente Amri ŝokiĝis ĉar la E.K. ne proponis lin minimume kiel estrarano, kaj tio pludaŭras malgraŭ iom da tempo pasis.
La Elekta Regularo havas siajn regulojn, kion Amri devus bonege scii pro multjara kandidatiĝo kaj sekva estraraneco.
La E.K. tute ne malrekomendis lin por Komitataneco C. Cetere ĝi ne povintus, ĉar lia kandidatiĝo estis laŭ la priskribitaj reguloj.
Jen la parta teksto de la tiama propono (nomoj laŭ alfabeta ordo):
“”””
…..krome PROPONAS KAJ REKOMENDAS la elekton de pliaj 4 Komitatanoj C inter la sekvaj personoj:
CHAVIGNON Philippe
FRANQUESA SOLE’ Josep
HERNANDEZ ANGULO Julian
Hortensio - CHOI YUN HUY
HUĜIMOTO Tacuo
LIPARI Michela
TANTIN ACKERMANN Edvige
WANDEL Amri
“””””

Mi ne scias ĉu pluraj kandidatoj al la tiama Estraro miris pri la sinteno de la Elekta Komisiono. Bonvolu permesi ian dubon.

Amri skribis:
“ spite al pruvita laboro kaj konkretaj atingoj dum du estrarmandatoj. “
Tio estas interesa, tre interesa. La pruvojn? Kiaj pruvoj? konkretajn atingojn mi tute ne rimarkis, supozeble same la aliaj E-Komisionanoj kaj pluraj komitatanoj.
Mi petas, Amri, bonvolu listigi kaj konkretajn atingojn kaj pruvojn.

Amri estis elektita komitatano C kaj tio signifas ke la E.K. ne “malrekomendis”.
Kial “ironie” mi ne elektiĝis? Estis tute klare, post la plurmonata kampanjo kontraŭ mi, ke mankus la sufiĉaj voĉoj.
Kaj bonvolu: mi NE estis la ĉefo de la E.K. kaj la rekomendo pri mi okazis kiel por ĉiu alia kandidato kiu prezentis kandidatiĝon laŭ la reguloj.

Mi faris nenian akuzon sur la scenejo de L.F., kie mi absolute sporade aperas, nur simple komentis ion, kio supozeble estas ankoraŭ permesata - malgraŭ Amri.
Se Andy kalumniis Amri-n, li bonvolu refuti, tamen ne per belaj vortoj sed per listo de faktoj. Bedaŭrinde tiu listo egalas al revo-libro.
Krome: mi ne miras ke „nur“ Boris Kolker iamaniere “defendis” Amri-n.
Ĉu povas esti ke aliaj legantoj de L.F. malsame opinias?
Amri pravas skribinte ke eĉ Edvige taksis (ne nomis) lian planon tre bona. Krom mi, ĉu iu alia?
Tamen li forgesis tion, kion mi skribis tuj poste…..kaj jen... inviton al relego.
Ĉu vere Amri okupiĝis en agado por UEA kaj TEJO pri scienco, eksteraj rilatoj, varbado… ? Mi ŝatus legi kelkajn detalojn pri tiu agado (tio estus tre utila por la venontaj estraranoj, aktivuloj kaj nova generacio) kaj precipe pri la rezultoj atingitaj.
Mi ĝojas ke li plue havas pliajn ideojn por novaj iniciatoj, tio signifas ke lia sano estas tre bona. Sed detalojn mi ŝatus koni.
Ideoj estas belegaj, interesaj, mi ankaŭ havas multajn. Ideojn ĉiuj havas, mankas homoj por realigi kaj konkretigi la “bonajn ideojn”. Kaj Amri, ĝis nun, ne montris kapablon tion fari. Almenaŭ laŭ mia modesta opinio, kies esprimo devas esti konsentita.
Mi petas pardonon pro la longa mesaĝo.
Plej kore,
Edvige

Amri
Amri diras:
2010-05-29 16:34
Edvige malakceptas miajn asertojn, pri kaoso en la laboro de la elekta komisiono en 2007 - do por memoriĝi ŝi povas legi la raporton de Osmo en Revuo Esperanto http://www.scribd.com/[…]/Nova-Estraro-elektita-kun-vasta-apogo-2007

"En junio la Elekta Komisiono (Edvige Tantin Ackermann, István Ertl, Lee Chong-Yeong, Janez Jug) publikigis proponon pri nova Estraro. Poste ĝi estis kritikata en la komitata retlisto,ĉar ĝi proponis nur unu eblan teamon kaj ne klarigis, kial ĝi lasis flanke tri validajn kandidatojn... Eblas riproĉi, ke la Komisiono ne klarigis, kial ĝi lasis ekster sia propono du antaŭajn estraranojn*, kiuj rekandidatiĝis... Aperis la impreso, ke ĝi volas trudi sian volon, precipe kiam ĝi ne pretis rekonsideri la proponon pri kandidato**, kiu renkontis fortan reziston ankaŭ ekster la Komitato. Ne estis surprize, ke tiu nepovo flari la etoson kaj anstataŭe eĉ spiti ĝin reeĥis poste en la rezultoj de la balotoj pri komitatanoj C kaj la Estraro...Estis 14 kandidatoj, el kiuj ses aparte rekomenditaj de la Komisiono...oni decidis uzi balotilon, en kiu la kandidatoj estis alfabete ordigitaj sen indiko pri la rekomendo por ses el ili"

Jes ja, la komisiono ne "malrekomendis" iujn C-kandidatojn sed tamen "aparte rekomendis" 6 kandidatojn, disde la aliaj 8 (kio efektive ja egalas al malrekomendo, ĉu ne?). Tiun trukon la Komitato tamen rifuzis akcepti, kaj decidis uzi balotilon en kiu ĉiuj kandidatoj estas egale listigitaj. Ke mi fine estis elektita ne estis dank' al la komisiona "rekomendo", sed spite de ĝi.

En la estrarelektoj tamen la rezulto estis antaŭvidebla, ĉar, kiel ekde 1998, oni voĉdonas por fiksa, senalternativa propono de la Elekta Komisiono.

En la supre menciita artikolo Osmo Buller skribas ke "Ĉe la elekto de
prezidanto kaj aliaj estraranoj virtuale ĉiam estas pli ol unu kandidato, ĉar eĉ pri unusola kandidato oni voĉdonas pore, kontraŭe aŭ sindetene. Se la sola kandidato ne ricevas apogon de plimulto, malfermiĝas vojo por proponi aliajn kandidatojn"

sed tio ja estas nur ŝajna demokratio, ĉar por ne akcepti iun kandidaton en la propono de la Elekta Komisiono devus esti plimulto kontraŭa, kiu apenaŭ povas okazi. Multe pli demokrate estus elekti la estraranojn sammaniere kiel la C-komitatanon: el la listo de ĉiuj validaj kandidatoj, sen diskriminacii la kandidatojn malfavoratajn de la elekta komisiono, kaj estu elektitaj tiuj kiuj ricevas de la Komitato la plej altan nombron de voĉoj.

Edvige ankaŭ pridubas miajn vortojn pri "pruvita laboro kaj konkretaj atingoj" kvankam la faktoj estas resumitaj ĉi supre, fine de la kapa artikolo al kiu ŝi reagis. Nu, ŝajnas ke la Elekta Komisiono de 2010 alimaniere opiniis ol ŝi.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-03-11 16:27
la politiko de UEA neniam shanghighas se chiam la samaj homoj okupas la samajn lokojn. Kion povas Amri antau la roko Osmo BULLER ? Diri, ke mi faros tion au tion chi kiam mi elektighos, estas nur babilajho. Osmo chiam estas tie kaj permesos ion, se tio kongruas kun liaj ideoj. Tial mi petas de la kandidatoj, ke ili unue konsilighu kun Osmo por scii kion li volas. Proponante sian planon al la UEA-membroj, ili montru nur la ideojn de Osmo, kaj kiam ili estos elektitaj, ili povos ilin realigi. Nur tiam la membraro havos fidon al li, ke ili faris kion ili promesis. Sed se ili diras ion nun, kion Osmo ne volas, ili nenion povos realigi poste, kaj ni divenu la sintenon de la membraro al ili.

Amri prave diris, ke li triafoje iros en la estraron de UEA. Certe li ne forgesas la konduton de Osmo al estraranoj. Kiel li ne povis elektighi en 1998 ? Certe li memoras la solidaron de Fred de GUES (chu mi bone memoras la nomon) al li. Feliche Michela ne plu estas en la estraro por gheni lin. Tamen li ne forgesu, ke la chiama Osmo pluestas kun chiuj siaj kvalitoj bonaj kaj malbonaj.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-14 21:02
La opinion de Koffi Gbeglo necesas ghustigi.

Povas esti, ke li pravas dirante, ke "la politiko de UEA neniam shanghighas se chiam la samaj homoj okupas la samajn lokojn." Nu similon ankau mi kredas, kvankam oni ne povas diri, ke chiam la samaj okupas chiam la samajn postenojn (nu certe iuj ja longe okupas la saman postenon kiel ekzemple Lipari). Iuj personaraj shanghoj ja de tempo al tempo okazas, sed la PENASMANIERO rilate al gravaj demandoj lau mi ne shanghighas. Jen la kerna diferenco. Ech pli terure ke la pli juna (au nova) generacio simple pli malpli remachas la ideojn de la maljuna generacio (konkrete: por Vergara, Dasgupta ktp. estas shajne oprtune, kion diris kaj skribis Tonkin kaj Fettes - do tiu klasika liturgio certe estas ghena kaj teda, char ekzistas la danghero, ke oni senkritike transprenas iujn ideojn de Tonkin au Fettes). Al tiu juna generacio oni povas riprochi oportunismon, blindecon, hipokritecon au kion vi volas.

Pri Osmo Buller mi havas tute alian bildon ol Koffi. Unue necesas distingi, ke li ne estas honorofica estrarano de asocio, sed la salajrata CEO de komerca entrepreno. En tiu pozicio oni trovighas sub certa premo de diversaj flankoj. Tio signifas inter alie, ke oni ne rajtas fantazii kaj revi kaj songhi kaj diri kaj skribi stultajhojn kiel tion faras kutime la Estraranoj de UEA, almenau la nunaj, sed tio signifas, ke oni devas resti realisma, sobra, kvieta, racia, realisma kaj neutrala (kion oni faras en la privata vivo ludas por la ekstero komplete neniun rolon). Kiel salajrata gvidanto de komerca entrepreno - kaj de organizo (kiel ghenerala direktoro) oni do devas plenumi plurajn profesiecajn kondichojn, kaj Osmo Buller ilin sendube plenumas. Por UEA tio estas granda shanco havi tian sobran, realisman, racian, inteligentan kaj longspertan gheneralan direktoron. En tiu funkcio li ankau ofte, certe chiutage, devas ion decidi, kio eble ne chiam plachas al chiuj. Do, en tio li havas mian plenan apogon. Persone mi jam timas pri la tempo post Osmo Buller, kiam oni devos trovi novan gheneralan direktoron, kiu disponas pri la kvalitoj, kiujn Osmo Buller disponas. Kvankam homoj estas anstataueblaj, oni jam nun povas diri, ke Osmo Buller estos malfacile anstatauebla (kiel montris la spertoj en la pasinteco).

Oni povus "riprochi" al Osmo Buller, ke li ne estas pli aktiva rilate la Esperanto-propagandon. Sed tio ne estas lia unuavica tasko, kaj li kaj lia oficejo faras kio estas ebla. Kiam necesas viziti ontan kongreslandon, li tion faras, kaj ne timas vojaghi al Kubo, Koreio, Mosko, Vjetnamio ktp. Li ankau ne timus veturi al Togolando, se la tieaj e-istoj invitus UKn (mi ne scias, chu tio iam okazis). Tiaj vojaghoj ne estas tioma plezuro, sed pure profesia devo sen turisma delektigho. La tago havas nur 24 horojn, ankau por Osmo Buller. Kompreneble la Eo-movado urghe bezonas iujn sensaciajn sukcesojn, sen tio ghi stagnos. Kaj sub la nuna estraro ghi evidente stagnas. Sed okupighi pri tio estas la tasko de la ESTRARO kaj de la KOMITATO.

Lau mia scio la elekto de la komitatanoj estas demokrata afero de la membraro, kaj la estraranojn elektas la komitatanoj (necesus fari analizon pri la konduto kaj sinteno de la komitato ni diru ekde 1974). Kiun influon la ghenerala direktoro al estrraraj elektoj havas mi ne scias. Al mi ne estas konate, ke ghenerala direktoro evitis au malakeptis elektitan estraranon (mi nenion tian legis en la revuo Espernato; eble van Dijk au Lins au Tonkin au Osmo mem scias tion). Li devus neutrale sinteni, kvankam li certe havas siajn personajn preferojn kaj malpreferojn. En la oficiala mesagho de UEA pri la elekto de la B-komitatanoj malaperis iu frazo (kiun mi aludis en unu el miaj intervenoj chi tie), kaj post kiam mi relegis tiun frazon, kiu konservighis en Libera Folio, mi kredas, ke la persona opinio de Osmo Buller kashighis en tiu frazo (pro kio ghi devis malaperi).

Sed kion Koffi aludas, "ke ili unue konsilighu kun Osmo por scii kion li volas" estas en principo studinda sugesto. Eble la laboro funkcius pli glate, se ekzistus estraranoj, kiuj estus pli kongruaj kun la strategio de la ghenerala direktoro, kaj ne kontrauagadus ghin, kiel tio okazis en la pasinteco.

Sed parenteze mi devas diri, ke mi estas kontrau, se oni devas venigi estraranojn el ekstereuropaj landoj por la rutinaj estrarkunsidoj, kies flugoj al Roterdamo estas sufiche multekostaj. Chi tiu mono estas lau mi vane elspezita, precipe en la kazo de la nuna estraro. Tio same validas, se oni venigas kubanojn (kaj baldau ankau vjetnamojn) al Roterdamo, kiuj tie rakontas nenion interesan al la publiko. Do, tiun problemon la Komitato devus lau mi diskuti - nome sub kiuj kondichoj la asocio elspezu multe da mono por venigi el foraj landoj funkciulojn al Roterdamo, kiuj finfine nenion efikan faras, sed nur babilas. Pere de videokonferencoj oni povus solvi similajn problemojn. Sed tiu chi estas alia diskutero.

Do, severajn riprochojn oni povus fari al Osmo Buller kiel ghenerala direktoro nur, se evidentighus kompleta fiasko de la laboro en la CO, kiu komencus panei au alimaniere misfunkcii. Tiajn tendencojn oni tute ne vidas nuntempe. Pro tio Osmo Buller posedas mian plenan fidon, ankau mezurate lau tio, kion mi legas de li kiel publikaj mesaghoj kaj privataj respondoj, kiuj chiam estas klaraj kaj kompetentaj, kelkfoje eble iom burokratecaj, sed certa formala nivelo devas esti aplikita.

Do, chiuj aliaj kritikoj al lia adreso estas lau mi nur personaj, au pura polemiko.
takeotanaka
takeotanaka diras:
2010-03-15 22:39
Certe Andreas KUENZLY neniam estis rekta kunlaboranto de Osmo en UEA-estraro. La finno havas plurajn vizaghojn. Kiu povas tre bone ion diri ghuste pri Osmo, tiu estas seriozaj estraranoj honestaj. Poltronoj diras la veron malantau Osmo, kaj kiam li aperas oni traktas lin kiel anghelon. Mi tute ne malsamopinias kun Andreas, ke Osmo estas inteligenta. Chiuj homoj estas tiaj, sed kelkaj, pli ol la aliaj. Certe NE Osmo estas la plej inteligenta homo en UEA ? Certe ne li estas la modelo de ghenerala direktoro.

Kiam Claude PIRON komentis la Deklaracion pri la Esenco de la Afrika Esperantistmo, li miris pri la konduto de Renato, sed bone komprenas la farojn de Osmo. Lau li Osmo estas ne bona homo. Pri lia diligenteco li diris nenion. Tamen mi memoras nun la jaron 2000, kiam Osmo montrighis tre malrespekta al la tiama estraro prezidata la juristo Kep ENDERBY. La estraro decidis maldungi lin pro lia konduto tute ne akceptebla. Osmo tute ne povis montri siajn ungojn, kaj finfine demisiis pro la premo en la estraro tiama kun la prezido de Kep.. Kial ? Tutsimple Kep chiam refutadiss liajn argumentojn por hisi sin super la estraro. Tio ne vidighas ekster la estraro. Tamen estraranoj iamaj de TEJO povas ion atesti.

Nur estraranojn, kiuj blinde sekvas Osmo, tiu chi aprezas. Li deklaris, ke li konsideras sin kiel gheneralan sekretarion de UNo. Certe li ne havas tiiucelajn kapablojn. Inter esperantistoj estas homoj tiom kapablaj, sed por ili Esperantolaboro estas en la dua rango. Tial tiaj homoj tute ne volas esti ghenerala direktoro de UEA. Inter blinduloj regas strabuloj.

Kio vere Osmo estas, tion scias UEA-estraranoj. Osmo neniam vols submetighi. La estraranoj estas liaj superuloj, sed ne tiaj li konsideras ilin. Chu tion iu scias ? Li konsideras ilin aro da novluloj. Eble nun oni divenu ion pri la pupeco de UEA-estraranoj.

En la fabrikado de la estraro oni prenas homojn tro obeemajn. Tiaj homoj povas nenion fari krom palavri. Se iuj el ili volas fari tre bonan laboron, ke UEA-membroj trovu lin pli bona ol Osmo, tiun chi kaptas granda envio, kaj jen li chiel manovras por forigi tiajn homojn de UEA.

Kun la regado de Osmo kaj ankau kun la maniero lau kiu la estraro estas fabrikata, neniam UEA povas tre bone funkcii. Ghi iras la vojon nur de unu persono: Osmo BULLER. Kiam chesos tiu autokratio ? Tion respondu nur FUKR (Fortego la Universon Kreanta kaj reganta).


esperanto
esperanto diras:
2010-03-17 18:39
Povas esti ke kelkaj homoj havas au havis problemojn kun Osmo Buller. Tio estas tute normala afero. Chiam iuj homoj havas problemojn kun iuj aliaj homoj, se ili devas kunlabori unu kun la aliaj kaj chefe kiam temas pri mono. Povas esti, ke la naiveco chirilate ekzistis ambauflanke: kaj flanke de UEA, kiu havis iluziojn pri la disvastigho de Eo en Afriko, kaj flanke de Koffi Gbeglo, kiu vershajne havis tro grandajn atendojn el UEA. Supozeble temas pri amaso da miskomprenoj kaj problemoj, kiujn oni neniam reale findiskutis, char oni timis tushi tiklajn temojn, ne havis tempon, volis neniun ofendi ktp. ktp. ktp. Mi ne scias, kaj tio ankau ne tro interesas min persone.

Sed mi povas ankau bone imagi eventualajn (siatempajn) reagojn de Osmo Buller, kiu devis respondeci kaj decidi pri gravaj aferoj. Kaj char en la Esperanto-movado svarmas amaso da idiotoj, kiuj scias chion pli bone, senlime palavras, faras entuziasme neraciajn proponojn kaj volas plibonigi la mondon, en tiu kazo sobraj, raciaj respondecaj gvidantoj devas adekvate interveni, kiel en la "normala" vivo, kie necesas gvidi iun (komercan) entreprenon, kio kompreneble povas kauzi frustrighon che tiuj "idiotoj", kiu ne ricevas konfirmon.

Se Osmo Buller faris iujn personajn erarojn en la pasinteco, kauze ke tiuj vere estis gravaj eraroj, li espereble lernis el tiuj eraroj kaj farighis pli sagha. Al mi persone shajnas tiel. Osmo Buller estas en multaj rilatoj la radikala inverso de tiuj plej diversspecaj entuziasmuloj, kiuj atendas de UEA la finan venkon, monon au similajn iluziojn. Certe ankau Osmo Buller dezirus, ke Esperanto ludus pli gravan rolon en la mondo, sed li faras en sia pozicio kio estas realisma. Lia unuavica tasko estas okupighi pri la glata funkciado de la Centra oficejo, kaj tio estas giganta laboro. Osmo Buller tamen restis tiu idealisto, kiu ech ekster la oficialaj laborhoroj respondas mesaghojn au trovighas en la oficejo ktp. Nemultaj homoj agas tiel. Pro tio, se aperas kritiko kontrau la persono de Osmo Buller, oni chiam konsideru unue ankau tiun lian ege pozitivan flankon, kiu sufiche ekvilibrigas eventualajn personajn minusojn (kiujn mi persone ne konas kaj kiuj min ankau ne aparte interesas).

Mi ne povas konstati autoritatisman konduton de Osmo Buller. Se li estus autoritatisma, tiam li ekzemple diktus, kio devus esti skribita en la revuo Esperanto. Li eventuale forigus la amason da fatraso, kiun skribas estraranoj kaj aliaj raportistoj, por eviti konstantan ridindigon de Esperanto. Osmo Buller ech havus mian plenan aprobon, se li pli autoritatisme intervenus en la oficialan informadon kaj propagandon por eviti tiun kelkfoje senliman fatrason skribitan publike en la revuo Esperanto kaj en aliaj publikajhoj. Mi iom miras, ke li tion ne faras.
Pasintjare mi prizorgis la rubrikon pri la Zamenhof-jaro en la revuo Esperanto (tion neniu rimarkis, sed tio ne gravis), kunlabore kun Stano Marcek, kies modela konduto en tiu kunlaboro mi jam laudis alilkoke. Neniam Osmo Buller iel intervenis por malpermesi ion ajn. Chiuj artikoloj aperis kiel ili estis ricevitaj, ech kun tiklaj kaj kritikaj momentoj. Mi kredas ech, ke Osmo Buller estas tro tolerema rilate al publikigotaj aferoj. Se temas pri monaj aferoj povas esti, ke li intervenas pli autoritatisme. Kaj prave.

Char Osmo Buller estas unu el la chefaj PUBLIKAJ personoj de la Esperanto-movado, li devas kalkuli pri kritiko kaj mi esperas, ke li ankau serioze perceptas kaj digestas ghin. Char tio estas nefacila afero, kaj kvankam Osmo Buller havas siajn personajn opiniojn pri tio kaj jeno, pri tiu kaj aliu, li kapablas resti trankvila kaj neutrala che samtempa defendo de la interesoj de la organizo, kiun li reprezentas - tiu kapablo estas la unua kondicho, kiun persono, kiu okupas tian postenon, en kiu li povus esti plene disshirita, devas plenumi. Kaj tiun kapablon (apud aliaj) devos plenumi ajna ghenerala direktoro, kiu estonte ambicios je tiu posteno. Sama kritiko estas atendebla en la kazo de aliaj publikaj cheffiguroj de la Esperanto-movado. Ghuste char kritiko en la Eo-movado havas malfacilan ekzistadon, la Esperanto-movado trovighas tie, kie ghi hodiau trovighas, en la merdo (germanlingvanoj uzas tiun vorton kun plezuro) mi dirus. Oni preferas fanfaronadi, blufadi kaj laudadi au autokrati lau la stilo de stalinistoj, sed tio ne helpas al la Esperanto-movado, sed male, povas konduki al ghia detruo kaj finigho.
 
Povas esti, ke Koffi Gbeglo havis au daure havas iujn nesolvitajn personajn problemojn kun Osmo Buller kaj ke la "kunlaboro" inter UEA kaj la Togolanda Oficejo kun la tempo "ekscesis". Char mi neniam legis kio vere okazis, au ne atentis, au forgesis ktp. mi ne povas jughi kiu pravas en tiu konflikto, kiu finfine ne tiom interesas min (mi volus nur kompreni kio vere okazis kaj kiu pravas).
Al Koffi, homo, kun kiu mi estas iomete en kontakto kaj kies kritikan sintenon rilate al diversaj movadaj demandoj mi ghenerale aprezas, mi rekomendas farighi iom pli trankvila rilate la konflikton kun Osmo Buller, kiun li nepre ne traktu publike en formo de malamikaj shprucoj kontrau la persono de Buller mem, sed li rajtu daurigi sian publikan kritikon de la movadaj aferoj, ech polemike kaj ofende, kondiche ke li restas objektiva, kaj la personajn konfliktojn kun Osmo Buller li eble iomete shovu flanken, por ne tedi aliajn e-istojn, kiuj havas nenion komunan kun tiu konflikto kaj kiun ili konsideras ghena por la progresigo de la (afrika) afero mem. De la chefaj respondeculoj de la Eo-movado mi atendas, ech postulas, ke ili serioze okupighu pri la kritiko de Koffi Gbeglo, en pedagogia maniero, kaj elfiltrante tion, kio estas objektiva kaj grava. Oni ne povas veni kaj diri: "tio ne koncernas min/nin".

Ankau mi ricevis senpetite liajn novajhleterojn, sed pro manko de tempo mi ne povas chion legi kaj digesti, despli ke la afrika agado por mi nuntempe ne havas prioritaton. Do, Koffi senprobleme akceptas malabonojn de tiuj leteroj. Anstatau rifuzi liajn leterojn kaj intervenojn estus pli saghe, se la Komitato serioze okupighus pri la demandoj starigataj de li. Char lau mia observo de la komitata listo, tiu sama Komitato ja ne okupighas pri io pli sagha kaj pli grava (ol senespere diletante diskuti pri la laborplano kaj similaj aferoj, tiel ke chio estas jam tute embarasa).

Due:
Atente releginte la koncernan kolumnon en La Ondo de Esperanto, n-ro 3/2010, kie iu(j) riprochis rasismon kontrau Koffi (shajne Silfer, sed li misuzas chion tion por povi pafi kontrau UEA), mi konstatis nenion rasisman. Ech unu vorto au aludo en rasisma senco ne ekzistas en tiu artikolo (kaj en Svislando, kie ekzistas rigore aplikita antirasisma legho, mi okupighis pri rasismaj dokumentoj, do mi havas proksimuman imagon kio estas rasisma). Do, aserti, ke tiu artikolo estas rasisma, nur char la chefobjekto de la artikolo estas afrikano, estas do kompleta mistakso. Similan iom mokan kritikon mi cetere mem havis la honoron antaunelonge elteni sur la paghoj de La Ondo lige kun mia kritikega polemiko kontrau diversaj punktoj de la Eo-movado. Do, se iu publike elpashas kiel mi au Koffi, devas kalkuli la riskon, ke oni "recenzas" lin, ech en Eo-medioj. La problemo estas, ke en la Eo-movado oni ne kutimas al tiu formo de kritiko, kiu estas tuj kritikita kaj rifuzita. En landoj kiel Svislando au Danlando, kie la libereco en gazetaro estas preskau 100%, tiuspeca kritiko estas chiutaga normalajho, kaj pro tio mi ech miras, ke tia kritiko povas aperi sur la paghoj de La Ondo, gazeto, kiun mi ghenerale taksas kiel konservativan kaj eksmodan. Do, ironia kaj sarkasma kritiko estu permesata, ech se por la koncernitoj tio povus esti iom malagrabla kaj embarasa. Sed tiu formo de traktado esence kontribuas ne nur al la disvolvigho de la Eo-publicistiko, sed ankau al la temigo kaj traktado de certaj demandoj kaj fenomenoj kutime prisilentataj. Ankau en tiu chi kazo mi atendus de la respondeculoj de la Eo-movado, ke ili serioze traktu tiujn demandojn.
La sola punkto, kiu estas interesa, estas kiu kashighas malantau Komitatano Z. Supozoj ekzistas, sed mi ne volas mencii eventualajn nomojn chi tie, char tio estus superflua spekulado. Estas tute en ordo, se tiaj artikoloj aperas anonime, char oni imagu la pafadon kontrau la persono, kiu malkashis sin sub tiu pseudonimo. Shajnas, ke nur anonime au pseudonime povas aperi sukaj komentoj. Chiuj koncernitoj devas serioze okupighi pri ili.

Do, en la Esperanto-movado oni devas:
Pli objektive kaj pli racie trakti la problemojn
Pli trafe formuli kritikon kaj pli sobre reagi al kritiko, aplikante interkulturan kaj socian kompetentecon
Eviti chion, kio povus ridindigi Esperanton che la "ekstera mondo" kaj en la Eo-movado mem

esperantogo
esperantogo diras:
2010-03-17 19:42
Nenion plian mi diru pri la supraj vortoj de Andreas KUENZLY. Mi simple komprenas, ke li estas tre malproksime de Osmo BULLER, kaj tial ne povas scii precize kio la homo estas.

Andreas sciu, ke Osmo BULLER plurfoje intervenis por malpermesi aperon de artikoloj en la revuo Esperanto. Li malpermesas al estraranoj fari ion kion ili intencas fari. Li publike dum estrarkunsidoj insultas estraranojn, ktp. Tion ne povas scii homoj tre malproksimaj al li. Tiajn aferojn ankau mi ne sciis, sed proksime kunlaborante kun li de 1998 ghis 2004 mi notis multon. Tial la konduto de Osmo al mi tute ne mirigas min. Tial ne miris ankau Claude PIRON pri la konduto de Osmo.

Certe eksestraranoj de TEJO ion scias pri tio. Oni informighu che ili. Tiajn informojn oni havu ankau pri la jhus aperinta artikolo en la Ondo de Esperanto. Kio aperis tie, tio fontas el la fakto, ke Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI tiel kampanjas, ke mi estu eljhetita de Esperantujo. Preskau chiuj mesaghojn priajn de Osmo kaj Renato mi pluhavas. Certe iam ili respondos antau ol morti. Pri tio mi estas tre konvinkita. Oni ne povas tiel kruele trakti senkulpulon.

Venontaj tempoj montros chion.

bkolker
bkolker diras:
2010-03-14 19:55
Mi konas la agadon de Amri Wandel ekde la tempo, kiam li estis prezidanto de TEJO. Intertempe li akumulis grandan sperton en la movado kaj konservis originalan pensadon kaj agokapablon. Li estas unu el la plej indaj inter 14 kandidatoj por B-komitataneco.

Boris Kolker - iama komitatano B kaj C kaj cxefdelegito de UEA
dennis
dennis diras:
2010-04-28 12:29
Amri,

Vi substrekas la gravecon de varbado por la Esperanto-Movado: varbado de partneraj organizoj; varbado de novaj membroj; varbado de forlasintaj membroj; irado al novaj landoj. Mi konsentas kun vi pri tio, kaj ech aldonus plurajn aliajn kategoriojn kaj subkategoriojn por sukcesa organizado de venonteca varbado.

Koncerne varbadon de novaj membroj, temo kiu rekte rilatas estas tiu de malmultekosta UEA-membreco. Antau preskau unu jaro, Peter Weide kaj Hokan Lundberg lanchis la ideon de 1-eura UEA-membreco sur la diskutliston de UEA. Multaj Esperantistoj kontribuis siajn vidpunktojn tiurilate, inter ili Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Andreas Kunzli, Bert Schumann, Jose Mario Marques, Carlo Minnaja, Jens Stengaard Larsen, Didier Janot, SN Mozaffari, Jose Antonio Vergara kaj mi mem. La temo estis bone diskutita, sed poste ne multe vershajne konkrete okazis.

Mia demando al vi estas: Chu vi opinias, ke malmultekosta membrokotizo povas kontribui al sukcesa varbado? Kion vi pensas pri iel limigita membro-kategorio kies kotizo estas nur unu euro? Chu vi kredas, ke tiu vojo de malaltkosta membreco povas esti risko por UEA, au kontraue, chu vi pensas, ke ghi malfermos vojon al tre alta kvanto da novaj membroj?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
esperanto
esperanto diras:
2010-11-15 21:14
http://www.esperantio.net/index.php?id=1511

Al tio oni povus aldoni nur la sekan komenton, ke Osmo Buller, ghenerala sekretario de UEA, vershajne plej bone en UEA konas chiujn reglamentojn, kaj ne nur reglamentojn, sed chion ceteran. Pri tio la estraranoj de UEA, kiuj kutime nur shaumas, povas nur revi (krom kiel montras la diversaj diskutoj kaj protkoloj, ili tute ne interesighas pri tiaj temoj kaj ankau malmulton komprenas prie).

La mokado de la Konsulo do estas superflua. La tuta komentado de HeKo postlasas ege infanecan impreson, kvankam la Konsulo havas jam 60-jara kaj estas, de iuj, nomata profesoro.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 13:20
http://uea.org/dokumentoj/IKU/prelegoj.php?jaro=2012

En principo tiu pagho estas tauge kunmetita.

Mia kritiko koncernas du punktojn: 1. Ke en la hanoja IKU evidente neniu temo rilatas al Vjetnamio. 2. Ke neniu vjetnamo kontribuas.

Lige kun punkto 2 mia demando: Kiuj estas tiuj 148 UK-alighintaj vjetnamoj (chu ili estas esperantistoj) kaj kiiu estas ilia konkreta kontribuo dum la hanoja UK?

Kontribuajhoj de vjetnamaj e-istoj lastatempe apenau estis videblaj. Oni povas esperi, ke post la hanoja UK tio iom shanghighis. Ankau mi neniam ricevis respondon kiam mi kontaktis vjetnamajn UEA-delegitojn. En IJK Sarajevo mi nur konstatis, ke la vjetnama reprezentanto ege pene parolis Esperanton. Lige kun tiu konstato aperas alia demando: Kiu estas la reala stato de la lingva scipovo de vjetnamaj esperantistoj?

Vi vidas, ke aperas sennombraj demandoj, unu post la alia. Bedaurinde, la plimultaj demandoj restas neresponditaj. Tio aperigas novajn demandojn...