Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / UEA subite malaltigis la hotelprezojn en Bjalistoko

UEA subite malaltigis la hotelprezojn en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-09 21:14
Post intensa kritiko pri altaj prezoj, Universala Esperanto-Asocio la 5-an de majo subite malaltigis la prezojn de loĝado kaj ekskursoj dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Mankas klarigo pri la kialo de la malaltigo.

Komuniko disendita de la kongresa fako de UEA al la aliĝintoj de la ĉi-jara Universala Kongreso la 5-an de majo tekstas jene:

Mi ĝojas informi, ke UEA atingis malaltigon de la prezoj de hoteloj kaj ekskursoj por la UK en Bjalistoko. La mendoperiodo estas plilongigita ĝis la 13-a de majo. Se vi jam mendis kaj pagis, la prezdiferenco estos redonita al via UEA-konto. Vi povos preni ĝin ĉe la UEA-kaso dum la UK aŭ lasi ĝin en via konto por estonta uzo.

Laŭ la nova prezolisto, ekzemple la kosto de unulita ĉambro en hotelo Gołębiewski estas malaltigita de 123 al 96 eŭroj, kaj la prezo de duontaga ekskurso D4 de 40 al 34 eŭroj. Oni povas supozi, ke la prezomalaltigo rilatas al la falinta kurzo de la pola valuto, sed klarigo mankas en la mesaĝo dissendita de UEA.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Universala Esperanto-Asocio jam pasintjare faris kontrakton pri la loĝigo dum la Universala Kongreso kun la pola turisma firmao Junior s.c. Biuro Podróży. En la diskutejo de la komitato de UEA oni vaste kritikis la prezojn de la loĝigo, kiuj estas klare pli altaj ol tiuj proponataj de la koncernaj hoteloj kaj gastejoj je senpera rezervo. Dum la kongresa semajno senpera rezervo ne eblas, ĉar praktike ĉiuj loĝejoj jam estas rezervitaj de la agentejo.

Laŭ klarigo de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, la altaj prezoj grandparte dependis de la fakto, ke la interkonsento estis fiksita en eŭroj, sed poste la valoro de la pola valuto falis pro la ekonomia krizo. Povas esti, ke UEA nun sukcesis atingi novan interkonsenton pri la prezoj, elirante el la nun validaj lokaj prezlistoj, sed ankoraŭ mankas klarigo pri la subita prezomalaltigo.

En la komitata diskutejo la aferon tuj komentis Martin Schäffer:

- Mi tre ĝojas pri la novaĵo kaj mi dankas ke oni sukcesis ŝanĝi la aferon iomete. Mi esperas ke nun sufiĉe multaj homoj uzas la ŝparitan monon por subteni ekzemple la "Triamondan Fondaĵon", kiu permesas al homoj el ekz. Afriko partopreni la kongreson aŭ la aliajn fondaĵon de UEA (ekz. Canuto, Amerika Fondaĵo, Junulara Fondaĵo, Azia Fondaĵo, Afrika Fondaĵo...

arkivita en:
balou67
balou67 diras:
2009-05-06 01:34
(nur preterpasis...)