Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Trifoje pri Esperanto en televidaj novaĵoj

Trifoje pri Esperanto en televidaj novaĵoj

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-04 20:56
La 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estis tre elstare traktita de la kataluna televido. La ĉefa kanalo TV3 dediĉis sian atenton al esperanto en tri malsamaj novaĵbultenoj. Dimanĉon la 13an de decembro la tagmezaj novaĵoj en sia interreta rubriko prezentis la vivantecon de esperanto en la reto. Oni substrekis la esperantlingvan Vikipedion kiel unu el la plej grandaj eldonoj de tiu reta enciklopedio. Oni atentigis ankaŭ pri la retejo de KEA, aparte pri la lerniloj en ĝi kaj ĝia televida informilo KIS TV.

Du tagojn poste kaj la tagmezaj kaj la vesperaj novaĵoj denove dediĉis sian atenton al esperanto. Ĉi-foje la informoj centriĝis pri la muzeo de esperanto en Sant Pau d’Ordal kaj en ĝi esperanto implicite aperis kiel simpatia iniciato, sed malnoviĝinta.

Samtage ankaŭ la programo “Celobert” de la elsendejo Ràdio 4 intervjuis Ramon Perera, dum Com Ràdio intervjuis Ferriol Macip, kaj la vespera programo “El crepuscle encén estels” de IB3 Ràdio pritraktis la okazaĵon. La ret-ĵurnalo Vilaweb aperigis belan artikolon titolitan “Feliĉan esperanto-tagon” (originale en esperanto) kun multaj ligoj al esperantaĵoj. Tiu ĉi novaĵo ŝajne inspiris poresperantan blogaĵon de la verkisto Biel Majoral aperintan en la sama tago (por citi nur unu el la personaj retnotoj dediĉitaj al tiu temo).

Lige kun la tago, la barcelona eldonejo Alpha Decay publikigis novelon de Ferenc Szilágyi en dulingva eldono en esperanto kaj en hispana traduko sub la titolo La liberación del juez . La novaĵo estis dissendita de la agentejo Europa Press, kaj kelkaj gazetoj eĥis. Plej atentinde, La Vanguardia de la 15a de decembro publikigis intervjuon kun la tradukinto, Javier Guerrero. Bedaŭrinde en ĝi aperas multaj ŝablonaj kaj malĝustaj asertoj, kvankam certe la ĝenerala impreso estas pozitiva. Pli mallonge, la katalunia kultura suplemento Tendències de la madrida ĵurnalo El Mundo aperigis la 17an de decembro kolumnon pri la libro.

Klara konsekvenco de ĉio ĉi estis la artikolo aperinta en La Vanguardia de la 21a de decembro titolita Felicxan Kristnaskon (tiele en la orginalo). En ĝi la ĵurnalisto Magí Camps favore prezentas esperanton kiel facilan lingvon tre ligitan en la pasintedo kaj hodiaŭ al Katalunio.

Tamen la datreveno de Zamenhof ne estis la sola elstara kialo por mencii esperanton en nia gazetaro. Ĉi-jare oni memorigis ankaŭ la 50-jariĝon de la morto de Joan Amades, la ĉefa kataluna folkloristo kaj ankaŭ aktivega esperantisto, pro kio multaj gazetoj aperigis artikolojn pri li. Preskaŭ ĉiam lia esperantisteco estis menciita.

Laŭ informoj de Kataluna Esperanto-Asocio

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-13 11:09
Indas legi prie blogeron de Tonyo:
http://www.delbarrio.eu/2010/01/oni-bezonas-profesiajn-eldonistojn.htm

amike
István Ertl