Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Sylla Chaves forpasis

Sylla Chaves forpasis

by Redakcio Laste modifita: 2009-06-04 19:49
— filed under:

La brazila verkisto kaj pedagogo Sylla Chaves (1929-2009) forpasis la 30-an de majo, nur tri tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li studis juron, komunikadon, kibernetikon kaj politikan sciencon. Li laboris ĉe UN en Novjorko kaj Unesko en Parizo kaj profesoris en la Brazila Lernejo pri Publika Administrado. Chaves lernis Esperanton en la 30-jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo 1978-82.

En Parizo Chaves partoprenis en la Esperanta kabaredo de Raymond Schwartz. Ofta premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, li aperigis la poeziajn volumojn "Animo prisma" (1959) kaj "Por pli bona mondo" (1970). Chaves provizis la brazilan movadon per modernaj instruiloj: krom multaj lerno- kaj legolibroj, afiŝoj, aŭdvidaj materialoj, teatraĵoj kaj la volumo "100 jaroj da kantado en Esperanto" (1989), aperis de li amaso da diskoj kaj kasedoj, ĉiuj kun profesiaj muzikistoj. Li kompilis la 2100-vortan "Suplemento al la Granda vortaro Esperanto-portugala" de Ismael Gomes Braga (1989) kaj en 1991 aperis lia populara "Originala Esperanta bildvortaro". Chaves estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-96 kaj Honora Membro de UEA ekde 1992.

Gazetara komuniko de UEA

Agoj pri dokumento

video pri Chaves

Afiŝita de taesok choe je 21:05
Mi elkore kondolencas. Mi havis okazon renkonti lin kaj esti de li invititita al la tagmanĝo en la restoracio. Tiam mi filmetis lin. jen estas ligo: http://www.youtube.com/watch?v=MmYfoPrGCRg