Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Revuo Esperanto - tridek jaroj da ŝrumpado

Revuo Esperanto - tridek jaroj da ŝrumpado

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-08 09:59
La pagata eldonkvanto de la revuo de Universala Esperanto-Asocio pasintjare unuafoje falis sub 4.000 ekzemplerojn. Tio videblas el la ĵus publikigita membrostatistiko de la asocio. Trarigardo de la ciferoj publikigitaj en la revuo Esperanto dum la lastaj tri jardekoj montras, ke post 1978 la ĉefa periodaĵo de Esperantujo perdis pli ol duonon el siaj legantoj. Pasintjare UEA havis pli ol du mil individuajn membrojn kiuj ne abonas la revuon. La kvanto de neabonantoj apenaŭ malkreskas, kvankam malkreskas la suma membraro.
Revuo Esperanto - tridek jaroj da ŝrumpado

Alklaku por grandigi

La oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio de jaroj estas la plej grava internacia esperantlingva periodaĵo, kaj samtempe unu el la plej gravaj servoj de la asocio. Tial estas maltrankvilige, ke ĝia eldonkvanto nun falis sub 4.000 ekzemplerojn, dum pli ol 2.000 individuaj membroj de UEA elektis ne pagi por la revuo.

Por esplori la evoluon en historia perspektivo, Libera Folio trarigardis la oficialan membrostatistikon de UEA ekde la jaro 1976 ĝis 2008. Dum tiu periodo la legantaro de la revuo duoniĝis. (Niaj ciferoj montras la pagatan eldonkvanton, ne la tutan preskvanton, kiu pli altas je kelkcent ekzempleroj.)

La profunde blua kampo plej sube en nia grafikaĵo montras la kvanton de simplaj abonoj al revuo Esperanto - alivorte la ekzemplerojn, kiuj estis sendataj al personoj ne pagintaj kotizon de individua membro rekte al UEA. En la jaro 1978 tiuj abonoj estis pli ol 3.100, dum en la pasinta jaro ili estis nur 159. La suma kvanto de abonitaj ekzempleroj en 1978 estis preskaŭ 8.200.

La grandegan diferencon grandparte klarigas la ŝanĝoj intertempe okazintaj en orienta Eŭropo. Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj la landaj asocioj de UEA en orienta Eŭropo ne nur kotizis por granda kvanto da aligitaj membroj, kio donis al la asocioj grandan influon en la komitato de UEA - ili ankaŭ uzis la eblon je granda, forte rabatita kolektiva abono, kio montras, ke ne temis nur pri paperaj esperantistoj.

Revuo Esperanto en la jaro 1983Dum multaj jaroj la revuo de UEA amase distribuiĝis en pluraj orient-eŭropaj landoj pro la kolektivaj abonoj, per kiuj eblis havigi la revuon je kvarona prezo, kompare kun la tiama B-landa membrokotizo de UEA. La grandkvantaj abonoj ne malaperis tuj post la falo de la muro, sed tamen tre rapide. Jam en la jaro 1989 la kvanto de simplaj abonoj al revuo Esperanto falis sub mil. Supozeble en 1993 jam ne ekzistis kolektivaj abonoj, ĉar la kvanto de simplaj abonoj estis nur 317.

Kvankam la ŝanĝoj en orienta Eŭropo dum la redaktora periodo de Mark Fettes (1987-1991) kaŭzis grandajn problemojn por la organizita Esperanto-movado, la suma ricevantaro de la revuo dum tiuj jaroj kreskis.

La ruĝa kampo de la grafikaĵo montras la kvanton de membroj-abonantoj, dumvivaj membroj kaj honoraj membroj, kiuj aŭtomate ricevas la revuon. La plej pinta jaro de tiu statistiko dum la lastaj tri jardekoj estis 1991, proksimume 5.400 individuaj membroj abonis la revuon. (La suma kvanto de la individuaj membroj tiam estis pli ol 8.000.)

En januaro 1992 la redaktoran postenon transprenis István Ertl, kaj en la sama jaro la eldonkvanto unuafoje falis sub 6.000 ekzemplerojn. Verŝajne tamen ne la nova redaktoro, sed la grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en kernaj regionoj de la Esperanto-movado kaŭzis la falon, kiu daŭris dum lia tuta dekjara redaktora periodo.

En 1994 oni entreprenis grandan grafikan refasonadon kaj modernigon de la revuo, sed la espero turni la tendencon ne plenumiĝis - en 1995 la  falo haltis nur momente, li rakontas.

- Mi ĉiam emis konsideri ke la revuo Esperanto estas produkto kiu interesu kiel eble plej grandan kvanton da homoj kapablaj legi en nia lingvo. Tial en miaj unuaj jaroj, laŭ la opinio de la Estraro, mi eĉ ne sufiĉe koncentris la temaron ĉirkaŭ la prioritatojn de la asocio. Necesis puŝeto al tiu direkto, kaj tiu puŝeto lasis jenan legeblan spuron. La efiko de unuopaj artikoloj aŭ numeroj estis ofte bone sentebla por mi, redaktoro, pro la telefonaj, leteraj kaj poste retmesaĝaj reagoj - male, la ligo inter kvalito/nivelo kaj abonkvanto de la revuo ĉiam restis io malfacile kaptebla, kaj grandparte submetita al kapricoj de la ĉiama situacio mond- kaj movadpolitika kaj financa.

Revuo Esperanto en la jaro 2004Ne povis batali kontraŭ la kapricoj de la monda kaj movada politiko ankaŭ la nuna redaktoro Stano Marček, kiu ekoficis en januaro 2002. En la lasta jaro de István Ertl la eldonkvanto estis pli ol 4.500, kaj el la tiamaj 6.400 individuaj membroj de UEA 33% ne abonis la revuon. En la jaro 2008 la eldonkvanto de la revuo falis al 3.860, kaj el la 5.700 individuaj membroj de UEA 35% ne abonas la revuon. La kvanto de simplaj abonoj dum la sama periodo falis je pliaj 24%.

La hele griza kampo plej supre en nia grafikaĵo montras la kvanton de individuaj membroj de UEA, kiuj ne abonas la revuon. Estas rimarkinde, ke en 1976, kiam UEA havis 6.018 individuajn membrojn, nur 714 el tiuj ne abonis la revuon. La granda kresko en la membronombro lige kun la jubilea jaro 1987 alportis ĉefe membrojn kiuj ne pretis pagi por la revuo. Ekde tiu jaro la kvanto de individuaj membroj sen abono preskaŭ konstante restas super du mil, kun la escepto de la jaroj 2002-2004, kiam la tuta membrokvanto de UEA spertis drastan falon.

En la lastaj jaroj kvanto de membroj sen abono daŭre superas trionon de la tuto, kaj restas vidi, kion UEA povos entrepreni por reteni ĉi tiujn membrojn, kiujn unu el la ĉefaj servoj proponataj de la asocio ne plu interesas.

La Brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago, iama kunlaboranto de la UEA -financita Brusela Komunika Centro, kredas ke temas pri ĝenerala tendenco malfacile renversebla.

- Kiel ĵurnalisto, mi vidas kiom malfacile estas nun por paperaj revuoj kaj tagĵurnaloj, kiuj ne evoluas komerce, ĵurnalisme kaj socie. Tio estas pli-malpli la kazo por la revuo Esperanto de UEA. Mi ne esperas ŝanĝon. Iam oni simple ne plu publikigos la revuon, sed tio ja daŭros kvin aŭ eĉ dek jarojn.

La usona esperantisto Steven Brewer opinias, ke oni povis antaŭvidi la evoluon jam antaŭ multaj jaroj.

- Pri similaj organizaĵoj en Usono, oni nun diras, ke ili scias pri la alproksimiĝo de la glaĉero, sed daŭre insistas konstrui domon en ĝia vojo. Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.

arkivita en:
Elektito
Elektito diras:
2009-03-28 07:05
>>>La usona esperantisto Steven Brewer opinias, ke oni povis antaŭvidi la evoluon jam antaŭ multaj jaroj.
- Pri similaj organizaĵoj en Usono, oni nun diras, ke ili scias pri la alproksimiĝo de la glaĉero, sed daŭre insistas konstrui domon en ĝia vojo. Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.<<<

Kaj jen estas la plej celtrafa kaj plej vidkapabla opinio en tuta tiu artikolo. En UEA, kaj same an ties oficiala presoragano "Esperanto" estas tro, kaj ĉiam pli kaj pli dala memekskuziĝoj, sinpardonigoj kaj amaso da sinpravigoj, ĉiuj tamen sen iu ajn volo ŝanĝi ion ajn je tio ĉi kion la membraro volas kaj postulas havi. Al tio ĉi aldoniĝas la senkapablo rimarki kaj vidi verajn kaŭzojn. Ĉio tio ĉi neniam helpos iun ajn en io ajn, speciale neniun organizon. Estas ĝuste precize tiel kiel en tiu ĉi citaĵo: <<< Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.>>>

Lu
Lu diras:
2009-03-28 19:50
Jam delonge mi demandas min, kial la recenzoj en la revuo "Esperanto" kutime temas pri verkoj eldonitaj plurajn jarojn antaŭe. Ekzemple en aprilo 2008 oni prezentis verkojn el 2006, 2005, 2004, 2003 kaj eĉ 2001 - kaj neniel temas pri escepto, kiel oni povas konstati en ĉiu numero de la gazeto. Nun mi legis la interesan tekston pri la redaktopolitiko de UEA por la revuo, al kiu ligas la artikolo. Oni povas ricevi la impreson, ke la malfruoj neniel estas hazardo aŭ mallertaĵo, sed parto de la eldona politiko. La redaktopolitiko ja preskribas, ke la "eldonaĵoj de UEA kaj CED, kaj aliaj relative profitigaj varoj, ricevas prioritatan traktadon per rapida recenzigo, allogaj anoncoj kaj ripeta menciado".

Supozeble la legantoj bone sentas tian politikon en la daŭro de la jaroj kaj sekve serĉas aliajn vojojn por ricevi rapidajn informojn pri aperintaj verkoj. Ne eblas ĉio en la vivo: Aŭ revuo servas proksimume egale al la tuta Esperantujo aŭ ĉefe al UEA. La karaktero influas la emon aboni - varbogazeto allogas malpli da abonantoj.
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-29 06:30
La redaktopolitiko nek estis konceptita, nek en si mem funkcias, malfruige por recenzado de ne-UEA-aj eldonajxoj. La citita frazo naskigxis versxajne gxuste pro realisma agnosko de la malfruoj, por ke ili almenaux malpli trafu UEA-eldonajxojn.
Mi ne scias kiel estas nun, sed dum mia redaktado similis la malfruado, kaj gxin cxefe kauxzis ke tiu rubriko estas aparte laboriga por la redaktoro: trovi tauxgan recenzanton, certigi la alvenon de la verko al tiu, kaj cxefe atingi ke la recenzanto efektive verku sian tekston povas esti longa proceduro.
Sed la ekzemplo de aliaj revuoj, ekz. La Ondo de Esperanto, aux en klasikaj tempoj Literatura Mondo, montras ke bona redaktoro perfekte kapablas regi tiun laborigan proceduron.
amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-03-29 08:52
En "La Ondo de Esperanto" de marto 2008 aperas du recenzoj, ambaŭ pri verkoj el 2007; la junia numero de 2008 recenzas verkojn el 2007 kaj 2008. Kio substrekas vian aserton, István, ke bone eblas relative rapide aperigi recenzojn.

Eble ne estas rekta politiko de la revuo "Esperanto", ke recenzoj de ne-UEA-eldonejoj aperu malfruege. Sed almenaŭ en la citita redakta politiko troviĝas neniu vorto, ke recenzoj - de UEA-eldonaĵoj aŭ aliaj - rapide publikiĝu. La ekzemplo el aprilo 2008, kiun mi menciis, signifas mezan malfruon de kvar jaroj. Kvar jarojn post la apero de libro multaj germanaj eldonejoj jam sendas la restan stokon al la rubujo, kp. http://tinyurl.com/eldonejomarix . La daŭra malfruego de recenzoj en la revuo "Esperanto" estas kvalitomanko. Oni ne miru, se la abonoj per membreco regule malkreskas (kvankam krome estas aliaj kaŭzoj). La malfruego estas unu el la multaj signoj, ke Esperantujo grandparte estas tre malmoderna kaj ne atingas la kvalitajn normojn de la hodiaŭa socio en la industriaj landoj. Sekve oni malfacile sukcesas konkurenci kun la ekstera mondo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-29 16:18
Tamen, kiel foje diris amiko, oni "ne timu aperigi recenzojn de malnelgaj libroj, se ili daure
acxeteblas". Tio estas, la vivo- kaj vendodauxro de libroj kaj ecx aliaj kulturaj varoj en Esperantujo estas oble pli longa ol de similajxoj en naciaj medioj.
Tamen, ideale tio signifu ke recenzo aperu rapide post publikigxo de la libro, kaj ke oni ne hezitu enrevuigi plian recenzon ecx jarojn poste, se la libro dauxre disponeblas.
amike
Istvan Ertl
paulpeer
paulpeer diras:
2009-04-07 17:01
Kiel redakcia sekretario de la magazino Monato mi respondecas i.a. pri la trovado de recenzantoj kaj aperigo de recenzoj. Mi mem iom scivolis, ĉu ni faras pli bone ol revuo "Esperanto" kaj mi prenis la jarkolekton 2008. Montriĝis, ke ĉiuj libroj recenzitaj en 2008, escepte de du, portis la eldondaton 2007. Unu estis eldonita en 2008 mem kaj unu en 2006. Cetere, en la reta versio de Monato (www.monato.net) la recenzoj aperas tuj post ilia alveno en la eldonejo, do unu aŭ plurajn monatojn pli frue ol en la papera magazino.
Jorgos
Jorgos diras:
2009-03-28 22:55
Laŭ mi plejverŝajne gravas la faloj en certaj landoj, ekz. en eks-sovetiecaj oni malpli pagas abonojn ĉar ricevas malpli da ŝtataj helpoj kaj en afrikaj landoj oni ŝatus pli sed finance ne povas.
Krome interese estus ekscii tiom, kiom da homoj legas ĉiun abonatan revuon ...se averaĝa priabonita revuo en Francio estas legata de du personoj eble en Togolando de dudek kaj en Ĉinio de dek, ĉu ne ?
Kiel kontroli ? Kaj kompari ? Kaj kion el tio dedukti ?
Js.
Marcos
Marcos diras:
2009-04-01 15:38
Laŭ mi estas bone, ke en la pasintaj ses jaroj, dum kiuj la socia vivo multe pli interretiĝis, la abonantaro apenaŭ malkreskis. Oni ne vidu ĉion nur de pesimisma flanko. Ekzistas aliaj asocioj, kies membrogazetoj multe pli suferas.

En la pasintaj dek jaroj la legado de Esperantaj tekstoj verŝajne multe kreskis malgraŭ malkreskoj ĉe diversaj paperaj gazetoj, simple pro la Interreto, kiu ja donas al nia movado multe pli da avantaĝoj ol malavantaĝoj. Oni simple devas adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. Kaze de UEA, mi rekomendus plian koncentriĝon je daŭre aktualigata retpaĝaro kaj subtenadon de interretaj Esperanto-projektoj.