Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Klaku.net denove klakebla

Klaku.net denove klakebla

by Redakcio Laste modifita: 2009-02-23 20:39
— filed under:

La anonco pri la fermo de la reta projekto Klaku.net validis nur unu semajnon. Post la malapero de la retejo rapide aperis novaj volontuloj por daŭrigi la laboron. La 18-an de februaro la retejo reaperis kun nova prizorganto, Dmitrij Ŝevĉenko.

En Klaku.net uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas.

La retejo ekzistas ekde junio 2007, sed la 11-an de februaro la ĉefa prizorganto, Joan Català, fermis la projekton "pro perdo de iluzioj kaj energio", kiel li poste klarigis.

Li poste proponis transdoni la projekton al aliaj entuziasmuloj, kaj tuj ricevis proponon de Dmitrij Ŝevĉenko, kiu senprokraste refunkciigis Klaku.net.

Daŭre ne funkcias alia projekto forlasita de Joan Català, mondakalendaro.org.

Agoj pri dokumento

Bonan!

Afiŝita de Renato Nunes Bastos je 2009-02-18 21:37
Bonan novajxon vi skribis!!!
Nun mi estas pli felicxa!
:)

Bone, se la nova estro de Klaku.net bezonas helpon, kontaktu min... se li ne refunkciigis gxin, mi farus (aux trovus fari) tiun hodiaux.

Estas tre bone revidi Klaku.net.

korekti...

Afiŝita de Renato Nunes Bastos je 2009-02-18 21:42
"... se li ne refunkciigus..."
;)

Klaku estas reklakita!

Afiŝita de Formiko je 2009-02-19 01:49
Tiu novaĵo tre feliĉigas min!

reklaku

Afiŝita de Ferriol Macip je 2009-02-18 22:47
Sukceson!

Monda Kalendaro

Afiŝita de Boris-Antoine Legault je 2009-02-20 04:17
Saluton !

Se cxio iras glate ene de unu semajno aux du semajnoj la retejo mondakalendaro ankaux denove funkcios. Mi akceptis transpreni la responson de tiu projekto.

salutas
boriso

Kiu nur povintus dubi?

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2009-02-22 00:50
Mi ne dubis pri tia fino. Gratulojn al Dmitrij, mia bona konato :)

Bone, ke mi ne rapidis forigi la klaku-butonojn el-sub la tekstoj de mia blogo ĉe amikeco.ru :)