Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Reinhard Selten denove kandidatos en la eŭropaj elektoj

Reinhard Selten denove kandidatos en la eŭropaj elektoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-16 21:31
Laŭ decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana sekcio de la politika movado "Eŭropo – Demokratio – Esperanto" (EDE) rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke ĝis la komenco de junio la germana ŝtato presigos almenaŭ 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj troviĝas ĝia nomo. Ankaŭ la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio – kun prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko – troviĝos sur ĉiu voĉdonilo.

EDE starigas listojn ankaŭ en ĉiuj regionoj de Francio, tiel ke entute ĉ. 108 milionoj da eŭropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia voĉo. Dum en Germanio ĉiu voĉdonanto aŭtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan voĉdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblon elŝuti ilin el interreto.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn – pli ol iam ajn antaŭe. Jam nun ĵurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu ĉi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaŭ EDE esperas, ke ĝia baza ideo, plibonigi la kompreniĝon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur eŭropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.

Pro la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afiŝoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Eĉ se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro de seĝo en la parlamento ne ŝajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaŭ la ĝenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

Laŭ realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume ĉ. 100.000 voĉojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Eŭropo. La eŭropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenu la Esperanto-movadon pli serioze.

Ulrich Matthias
(vicprezidanto de EDE-Germanio)

arkivita en:
hectoralos
hectoralos diras:
2009-04-10 17:46
Mi iom miras, se celo estas, ke "milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto", nur se ili trovos balotilojn aŭ hazarde trafos mallongan reklameton en neoportuna horo en radio aŭ televido. Ekzistas partioj de ĉasistoj, bieremuloj ktp., kaj tio ne ŝajne altigas la prestiĝon de tiuj kolektivoj. En Hispanio, estas normale trovi en kiu ajn elekto dekojn da balotiloj el esoteraj grupoj, ĉu ekstreme dekstraj, ĉu ekstreme maldekstraj, ĉu spiritualismaj k.a. Tio igas nur, ke homoj ĝenerale eĉ ne atentas pri ili, aŭ ŝercas. Mi certas, ke se grupo kun tia nomo aperus en Hispanio, oni rapide aldonus ĝin al la stako da ŝercoj pri t.n. Humanisma Partio (tradicia en ĉiuj elektoj, kvankam ĝi ricevas manplenon da voĉoj - kaj tio, cetere, neniam vekis mian intereson ekscii, kion diable ili proponas, se ili ion proponas).

Mi esperas, ke tio ne okazos (nek okazis) en Germanio aŭ Francio, kaj ĉiuokaze sendube plej bone scias lokanoj la antaŭvideblaj konsekvencoj de siaj informpolitiko. Mi povas nur diri, ke mi ne uzus tiun sistemon por informi "pri la ekzisto de Esperanto" en Katalunio (kie mi plej bone konas la situacion). Mi kredas, ke estas pli trafaj metodoj por informi, pli profunde, pri Esperanto kaj ties celoj, nome al influaj unuopuloj kaj elektitaj rondoj (sociaj forumoj, federacioj de asocioj, lobiado interne de partioj ktp.).

Sed por atingi tion necesas scii ekzakte, kion oni volas, kaj tion ofte ne scias esperantistoj, trans kelkaj frapfrazoj. Tial mi ŝatus legi iom pri la programo ol aperas en: http://www.e-d-e.org/-Nia-programo- Kiel ekzakte tradukiĝas la "respekto al minoritatoj"? Per kiuj konkretaj rimedoj? Ĉu per plifortigo de regiona memregado (ekz. en Francio), surbaze de la citita principo de subsdiareco? Ĉu oni celas instruadon en la gepatraj lingvoj aŭ nur de ili? Ĝis kiu nivelo en la eduksistemo? Kio pri ilia uzado en la publika administrado? Ĉu oni parolas pri historiaj aŭ de novaj malplimultoj? Kaj kio pri aliaj malplimultoj aŭ diskriminaciataj grupoj (inoj, gejoj ktp.)?

Se oni volas aperi sur la politikan arenon, necesas havi konkretan programon - eĉ se ĝi tuŝas nur lingvojn (aŭ ĉasadon): almenaŭ en tiu fako estu klara programo, pri kiu eblas diskuti kun aliaj grupoj, kaj montriĝi seriozaj. Ne nur "esperanto en Eŭropan Union". Se oni volas kuiri omleton, necesas rompi ovojn: do, bv. konkretigi kaj montri, kio ekzakte sekvas, laŭ vi, almenaŭ pri lingvoj en la ŝtata organizo kaj la eduksistemo el Eŭropo, Demokratio kaj Esperanto.
limako
limako diras:
2009-04-11 03:23
Mi plene konsentas: estas eraro ke oni povas salti al nacia, aŭ eĉ regiona, graveco sen la aktiva subteno de plejmulto de la homaro. Kaj tio ne okazos kiam la plejmulto eĉ ne scias kio estas Esperanto. Laŭ mi, ni plej grava agado devas esti loka: se ĉiu Esperanto-parolanto starigos lokan grupon kaj organizos najbarejan agadon, ni povos antaŭvidi daŭran kreksadon kaj aktivadon de nia Afero. Dum oni nur revas pri iu nerealisma saltego al Fina Venko, okazos nenio serioza kaj ŝrumpos nian Aferon.
robertleleu
robertleleu diras:
2009-04-11 11:27
Mia klopodado en Eŭropo-Demokratio-Esperanto sekvas mian por Eŭropo. Mi ĉiam voĉdonis por partioj favoraj al Eŭropa Unio, al ĝia konstitucio, k.t.p. Do kiam mi malkovris EDE en la Franca Eŭropa voĉdono je 2004, mi elektis tiun partion, kaj ne estis malfacila eligi ĝin el ekstremistaj, spiritaj aŭ stultaj partioj. Nur poste mi lernis esperanton.
Oni povas vidi en la listo ede-de, ke la plejparte de la klopodanto de la Germania EDE similas al mi......

Eŭropon mi celas, ankaŭ ili verŝajne.

kaj se estus iu lingvo pli facila ol esperanto, ni proponus tiun
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-04-12 17:30
Mi parte konsentas: Oni kompreneble ne revu pri nerealismaj saltegoj. Grandaj paŝoj konsistas el malgrandaj paŝoj, tamen paŝoj povas esti grandaj aŭ malgrandaj je kiu ajn nivelo, kaj ankaŭ sendepende de tio ĉu oni laboras desuprisme aŭ desubisme.

Desuba agado estas la plej necesa el ĉio. Tamen, se ĉio devas okazi nur desube, oni povas dissolvi UEA kaj ĉiujn organizojn super loka nivelo. Se desuba agado estas pli necesa ol desupra, tio estas ĉar oni ĉiam devas juĝi la rimedojn pli severe ol la celojn.

Krome oni memoru ke EDE iusence estas desuba agado. Ĝi ne dependas de UEA, la tutmonda organizo. Ĝi devas esti juĝata laŭ tio ĉu ĝi sukcesos progresigi Esperanton je Eŭropa nivelo. La cetera Esperantomovado devas esti juĝata laŭ tio ĉu ĝi kapablos siavice ekspluati tiun eventualan progreson.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-04-12 21:31
Mi konsentas, ke EDE "devas esti juĝata laŭ tio ĉu ĝi sukcesos progresigi Esperanton je Eŭropa nivelo". Kaj Robert Leleu montras, ke ĝi sukcesis almenaŭ unu esperantoskribanton. Sed la nuna ne estas la unua provo de EDE: Ĉu estis post la antaŭaj balotoj serioza esploro pri la rezultoj de tiu agado? Ĉu ĝi ie estas legebla? Ĉu ĝi konsistas el io alia krom la nombrado de voĉdonoj? Ekz. ĉu pliboniĝis la rilatoj aŭ la simpatio al esperantistoj en Francio kaj Germanio? Ĉu senteble kreskis membraro de la landaj asocioj? Ĉu pli fruktodonis kontaktoj kun registaraj kaj neregistaraj organizoj?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-04-13 07:32
Certe , mi konsentas, ke bezonus serioza esploro, sed esploro kaj cxiu reklamo postulas monon kaj "de kie preni se ne sxteli?"Pri tio povus okupigxi UEA, sed ili estas ankaux malricxaj kiel "pregxeja muso".
Bedaurinde esperanto ne kolonigis neniun landon, neniun prirabis, do ne havas bezonatan kapitalon kiel alia imperia lingvo, ni havas nur bonan volon servi al la homaro kaj devas provi ankaux aliajn vojojn ankaux sen serioza esploro.
Plej grandaj eltrovoj okazis per eksperimentado aux hazarde.
Mia opinie estas pli bone ion fari ol atendi je miraklo aux nur filozofii.
Mi ne volas diri, ke vi ne pravas.Certe estus bone serioze pri tio okupigxi kaj en reto starti iun enketon kaj kelkpersona grupeto sen troaj kostoj tion prilaborus.
Alia problemo estas, ke kelkaj opinias, ke EDE povas kontraustari laboron de UEA. Mi opinias, ke nur komune ni povas pli rapide akiri la celon.Kiel malnova skolto, ni ofte sendis pionirojn por provi kiu vojo estas gxusta.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-04-11 19:27
Estas tute normala, ke cxio nova havas pro kaj kontraux vocxojn.
Mi opinias, ke agado de EDE estas sur gxusta vojo. Dum pli ol 120 jaroj ni pregxis kaj provis ne politikigi esperanton kaj ni preskaux nenion atingis.Ni devas kuragxi ankaux aliajn vojojn elprovi kaj uzi ecx kion donos al ni la sxtato.Pri la kongreso en Roterdamo la pasantoj preskaux nenion sciis. Jes, mi scias, mankas por la reklamo la kara mono. Nun, se ni ricevos 0,5 % da vocxojn, ni ricevos monon de la sxtato kaj povos reklami kaj uzi mediojn.
Ni estu sinceraj, por kio oni lernu esperanton? Nur unuopuloj konvikigxas pro idealoj, sed cxu iu povas gajni por sia pano? Multaj miaj gekonatuloj kaj amikoj volonte subtenos nian agadon kaj vocxdonos.Aux ili simpatias kun niaj idealoj, aux respektas min, aux estas kontraux angligado de la patria lingvo.
Do, estas gxuste, ke ni eliras de la oficejo, klubo sur la straton.
Al sinjoro Prof. Selten mia plej granda gratulo kaj admiro , ke havas kuragxon strarigi sian renomon en servo de esperanto , de pli bona Europo.
"Kiu nenion riskas nenion atingas".