Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento

Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento

by Redakcio Laste modifita: 2009-08-28 10:22
— filed under:

La 26-an de augusto je la 22-a horo forpasis pro trafika akcidento en Karakaso la konata lingvisto, aktivulo por indiĝenaj lingvoj kaj esperantisto Jorge Mosonyi, prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio.

Jorge Carlos Mosonyi naskiĝis en Hungario en 7-a de februaro 1947. Li transloĝiĝis al Venezuelo kiel infaneto.

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1973, kaj de tiam li estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio. Li partoprenis plurfoje en prelegoj pri Esperanto kaj estis multfoje prezidanto de VEA.

Li tradukis multajn fabelojn de indiĝenaj venezuelaj popoloj kaj laboris dum multaj jaroj pri indiĝenaj lingvoj en Venezuelo.

Agoj pri dokumento

Kondolenco al familianoj kaj v-esperantistoj

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2009-08-29 05:59
Mi tutkore sendas kunsentoj de bedauxro pro la forpaso de la plenkora idealista homo al la familianoj kaj lokaj esperantistoj.
Certe estas por ni cxiuj granda perdo, sed bedaurinde homoj venas kaj iras. Ni lasu Lin plej ame en memoro, ke vivis ankaux por plibonigo de la monda popolo, por lia komprenigxo en paca kunekzisto.

Pacon ankaux por Li.

Kondolencoj

Afiŝita de Hector Campos Grez je 2009-08-31 05:47
Ĉiliaj geesperantistoj bedaŭras ankaŭ la forpason de S-ro Monsonyi, kaj donas tutkorajn kondolencoj al sia familio kaj al Venezuela Esperanto-Asocio.

Ĉilia Esperanto-Asocio

Kondolenco al familianoj de Jorge kaj al VEA

Afiŝita de Ivo Schenkel je 2009-10-08 20:30
Vere shokos nin la novajho jhus legita en Esperanto oktobro pri la forpaso de Jorge Mosonyi. Ni tre bone konis Jorge kiam ni loghis en Venezuelo kaj estis anoj de VEA. Multaj aranghoj ni kune cheestis kaj kune organizis en la 80-aj jaroj. Granda bedauro pro la foriro de aktiva esperantisto kiu faris multajn bonajhojn por Esperanto en Venezuelo.
Ivo Schenkel kaj Lourdes Ortega.

Jorge Mosonyi

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-04-11 06:59
Legeblas raporto pri omagha kunveno al Jorge Mosonyi che
http://www.esperanto-venezuela.org/[…]/Venezuela%20Stelo%2084.pdf
p. 3.

amike
Istvan Ertl