Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Novjara Renkontiĝo kolektis infanojn kaj malinfanojn

Novjara Renkontiĝo kolektis infanojn kaj malinfanojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-15 21:49
Kun 62 infanoj kaj junuloj ĝis-20-jaraj la 7-a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand ankaŭ ĉi-foje estis unu el la plej grandaj familiaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉ. la duono de la infanoj hejme parolas Esperanton, kio bone subtenis la lingvouzadon inter la infanaro. Entute kunvenis en Frankfurto ĉe Majno 143 homoj, tri kvaronoj el eksterlando, el entute 15 landoj - el Kanado, siberia Rusio kaj el dekduo da eŭropaj landoj. El Argentino venis Alejandro Cossavella, kiu bele koncertis ĉe ni kadre de sia eŭropa turneo. Denove kreiĝis la amikeca etoso de Esperantolando, kion la partoprenantoj tre ŝatis.

En la vespera programo Christoph Frank brile prezentis persone kaj per pupoj teatraĵon pri la aventuroj de Münchhausen, la inventinto de bele fantaziaj rakontoj. Estis luda, muzika kaj internacia vesperoj kaj kompreneble silvestra festo, dum kiu eblis spekti la piroteknikaĵojn de Frankfurto el taŭge lokita salono en la 5-a etaĝo.

La infana programo kadre de la temo "la kvar elementoj" enhavis kreadon de kajtoj, raketveturiloj, paraŝutoj, fajropilkoj, kandelaj kaj terornamaĵoj; la junuloj lernis kiel solvi la magian Rubik-kubon kaj spertis surprizan akvoarton kaj eksperimentojn pri akvo, aero kaj fajro; estis infana danckurso, kaj oni povis lerni akrobatikon.

Oni aŭdis "piĵamajn rakontojn" kaj rimaĵojn, kantis komune, ŝminkis unu la alian kaj kreis improvizan muzikan teatraĵon. Grupo de junuloj kreis filmojn pri la aranĝo kaj ofertis daŭran diskotekon al dancemuloj. Okazis luda posttagmezo, dum kiu oni en la unuopaj stacioj solvis diversajn taskojn. Fakte estis plena programo por infanoj kaj junuloj de mateno ĝis vespero, kaj malfacilis enui.

La prelegoj temis pri la financa krizo kaj pri gestolingvo, pri Su-Dghok-terapio, Marso, la kvar elementoj en la kosmo, vikipedio, EDE, Esperanto en entreprenoj, Argentino kaj pri Herzberg; estis diskutoj pri "Kio estas esperantisto", pri perspektivoj por Esperanto kaj pri la Civito. La partoprenantoj povis senstreĉiĝi per gimnastiko, vizaĝmasaĝo aŭ per Yumeiho, aŭ ili povis lerni kiel trike (kaj truke) krei bestetojn aŭ hokile triki.

Ankaŭ ĉi-foje estis kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Katalin Kováts, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. La ekskursoj kaj promenoj gvidis nin tra Frankfurto, al muzeo pri "Hirthara Petro" kaj al Darmstadt. Malgraŭ ĉiuj unuopaj ofertoj, supozeble ankaŭ ĉi-jare plej gravis la amika babilado, kiu okazis grandparte en nia trinkejo, kiun sperte gvidis Helmut Klünder. La infanoj dume havis sian propran regnon en alia parto de la domo.

La gazetaraj komunikoj atentigis pri la tri samtempaj Esperanto-aranĝoj en Germanio kaj ties impona kresko dum la pasintaj jardekoj; rezulte raportis germana kaj hispana novaĵagentejoj, tri radioprogramoj kaj almenaŭ deko da gazetoj kaj retgazetoj el Germanio, Hispanio, Usono, Meksiko kaj Argentino.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand.org

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2009-01-14 16:53
Evidente floras Esperantaj aranĝoj tra Eŭropo... Gratulon kun gratulo! Malfeliĉe ni ĉinaj movadistoj preskaŭ ne kuraĝas okazigi aranĝojn dum la festa tempo, kiam la trafiko estas terura sen bileto, kaŭze ke la ĉino ankoraŭ ne venkas lastan fortreson ĉina fervoja burokrato kontraŭ la registaro kaj popolo! Eble post 2 - 3 jaroj ni ĉinaj movadistoj povos okazigi same kiel eŭropaj samideanoj, ĉar nun la ĉina registaro investas gigantan kapitalon konstrui rapidecan vagonvojon 200-300km/h...

Mi estas ĉina komercisto internacia per Eo. Mi volas scii, kia rezulto estis sub temo "Esperanto en entreprenoj"? Tio estas interesa al mi. Alie, kiel estrano de IKEF mi invitas E-komercistojn kaj entreprenistojn aliĝi al nova diskutgrupo de IKEF < komerco@googlegroups.com > aŭ <Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco?hl=eo > La faka agado povas helpi nian vivon kaj movadon!

Lu
Lu diras:
2009-01-14 17:40
La prelego pri "Esperanto en entreprenoj" havis fakte la pli precizan titolon "Rapida instruado de Esperanto por praktika uzado en entreprenoj". Laŭ la programbroŝuro, http://esperantoland.org/nr/ProgrambroshuroNR7.pdf :"Ne tute malgranda franca entrepreno (Triballat) interesiĝas pri utiligo de Esperanto en kontakto kun siaj eksterlandaj filioj. Estas plano krei fulmkurson por tiuj specialaj bezonoj kaj serĉi taŭgajn instruistojn. Krome oni pripensas proponi similan utiligon de Esperanto ankaŭ al aliaj entreprenoj."

Se mi bone memoras, la unua kurso estas planata jam por februaro 2009.
chielismo
chielismo diras:
2009-01-15 14:52
Dkn al sro Lu Wunsch-Rolshoven!
Mi jam vizitis kaj legis la dokumenton kun la programa detalo, kaj eĉ vizitis retejon de Triballat, bedaŭrinde lingve sen Esperanto. Hodiaŭ tra la mondo jam troviĝas multaj internaciaj kompanioj. Pro deveno ili ofte estas atakitaj kiel simbolo de iuj nacioj kaŭze de politika okazo. Mi opinias, ke se tiuj internaciaj kompanioj prenas Esperanton neŭtrala lingvo certe favore al sia internacieco kaj neŭtrala aspekteco. Tio certe favoros al ĝia reputacio kaj komerca konduto. www.ikef.org
madridano
madridano diras:
2009-01-15 21:19
Mi esploris, sed ne trovis hispanajn ĵurnalojn raportintaj pri la E-eventoj en Germanio, malgraŭ ke hispana agentejo EFE disvastigis raporton. Nur mi trovis raporton en meksikia ĵurnalo "El Universal"
:http://www.eluniversal.com.mx/notas/565571.html Ĉu eblus mencii la hispanajn ĵurnalojn kiuj informis pri tio?
Lu
Lu diras:
2009-01-16 13:31
Hispaniaj retgazetoj estas "Terra España" http://actualidad.terra.es/cultura/articulo/alemania-esperantistas-paises-reunen-2978427.htm kaj
"El Confidencial" (Hispanio) http://www.elconfidencial.com/cache/2008/12/29/8_esperantistas_paises_reunen_alemania.html

Aliaj hispanlingvaj retgazetoj estas
"Mendoza Online" (Argentino) http://www.mdzol.com/mdz/nota/93585-En-Alemania-todos-hablan-esperanto/
"La Nación" (Argentino) http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=1085244
"La Revista de Diario" (Miami, Usono) http://www.larevistadeldiario.com/news.php?nid=2165 kaj
"El Diario Digital Juárez" (Meksiko) http://www.diario.com.mx/nota.php?notaid=a7ebba92c58d80163779a56cf5f5e66a

Krome legeblas la novaĵo ekzemple ĉe
Yahoo Notícias http://tinyurl.com/NR-yahooNoticias ,
Llaneza & asociados http://tinyurl.com/NR-Llaneza ,
Corneta (Caracas) http://www.corneta.org/No_27/corneta_esperanto_goza_de_buena_salud.html ,
Ñ http://www.revistaenie.clarin.com/notas/2008/12/29/_-01830607.htm ,
Newstin http://www.newstin.com.mx/tag/mx/95671634 .
Cunoticias http://tinyurl.com/NR-Cunoticias ligas al Terra España.

Ŝajne pluraj el la retgazetoj estas iom gravaj en sia regiono aŭ lando.

Lu
Lu diras:
2009-01-16 14:32
Ŝajne estas ankoraŭ kelkaj pliaj retejoj, vidu sur http://www.google.com/search?q=Esperanto+Biedenkof&num=100&lr=&as_qdr=all&filter=0 (uzu la eraran skribmanieron "Biedenkof"). Ekzemple raportis noticias.aol.com, ADN Cultura ĉe La Nación, la cosa stessa, El Castellano, Canal 22 Noticias, El Siglo de Durango, ÚltimasNoticias.com.bo (Bolivio). Per la menciita Google-serĉo oni vidas ankaŭ kelkajn germanlingvajn raportojn.