Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Nova ĉefo de Unesko kalkulas pri subteno de UEA

Nova ĉefo de Unesko kalkulas pri subteno de UEA

by Redakcio Laste modifita: 2009-12-15 11:06
— filed under:

La nova ĝenerala direktoro de Unesko, la bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al ŝi okaze de ŝia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuraĝigo en mia klopodado antaŭenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", ŝi skribis.

Al sia letero s-ino Bokova aldonis la tekston de sia parolado en la ceremonio, en kiu ŝi estis enoficigita. En la parolado ŝi prezentis sian vizion pri la rolo de Unesko kaj pri ĝia agado por respondi al la defioj kiujn ĝi alfrontas. "Ĉe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri daŭra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko ĝuas kun via Organizaĵo."

La letero de s-ino Bokova estis datita la 9-an de decembro. Tiu dato situas inter la datrevenoj de du mejloŝtonaj eventoj okazintaja antaŭ 55 jaroj: la 8-an de decembro 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj la 10-an de decembro 1954 ĝia 4-a Ĝenerala Konferenco en Montevideo adoptis la faman rezolucion pri Esperanto.

Gazetara komuniko de UEA

Agoj pri dokumento

Bokova

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2009-12-19 11:22
S-ino Bokova laboris ĉe UNESCO en Parizo, kiam meze de la 80-aj jaroj estis akceptita la dua rezolucio pri Esperanto (i. a. en Sofia). Espereble por ŝi Esperanto estis iom pli ofte rimarkita, ol por alia averaĝa persono.

Saluton al Irina en Novjorko

Afiŝita de Neil Blonstein je 2010-03-27 12:56
Dum la unua vizito de Irina Bokova cxe UNO, kiel estrino de UNESCO, mi intersxangxis kelkaj amikajn vortojn post sxia unua prelego tie. Kredeble mi raportis pli detale cxe Yahoo-grupo "Agado-cxe-Unesko-kaj-UN".

Kalkuli pri subteno de la kriplulo

Afiŝita de Yenovk Lazian je 2010-05-28 19:04
Pli profunda mizero ne imageblas: Unesko kalkulas pri la subteno de UEA...