Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo
La kontraŭuloj de la usona prezidento Barack Obama jam de longe akuzas lin pri socialismo, naziismo, islamismo kaj planado de koncentrejoj por nekonsentantoj. Nun aperis nova akuzo: Obama ne nur estas nazio, sed li krome intencas devigi ĉiujn usonanojn lerni Esperanton. El satiraj tekstoj, mokantaj la oponantojn de Obama, la aserto rapide migris al la arsenalo de la efektivaj kontraŭuloj de la freŝa Nobel-premiito.
Barack Obama altiras plej grandan esperon kaj eĉ adoron ĉe siaj partianoj, en Usono kaj en la tuta mondo, kiel montras la ĵusa aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al li. Samtempe li estas delire malamata en aliaj rondoj, ĉefe en sia lando mem. Oni lin kulpigas pri plej diversaj aferoj: inter aliaj pli-malpli raciaj argumentoj, publikaj figuroj malferme asertis ke li estas islamano, socialisto aŭ amiko de teroristoj, ke li volas malkonstrui sian landon (se ili entute rekonas ke ĝi estas lia lando), intencas krei tribunalojn por mortigi maljunulojn, kaj malamas la blankulojn. Eĉ en esperantista revuo aperis artikolo asertanta ke li ne estas usona civitano kaj ke lia prezidenteco estas jure nelegitima.
Nun oni komencas trovi alian argumentadon: ke li intencas subfosi la "usonan esceptismon" ankaŭ en la lingva kampo, per la enkonduko de Esperanto. Tiu estas la konkludo de blogo ricevinta multajn komentojn post aludo al la kampanjo jam raportita en Libera Folio, kiu petis al Obama enkonduki instruadon de Esperanto en la lernejoj. La bloganto kritikas jene: "En la Tero de Esperkajŝanĝo (moka aludo al slogano de Obama, “Esperon kaj ŝanĝon por Usono"), oni reklamas ĝin kiel duan lingvon en la retejo Change.Org [...] La laborplano de Obama por subfosi la usonan esceptismon ŝajnas etendiĝi eĉ al la lingvo”.
Sed esperantistoj ja ĝojos scii ke la kampanjo estis sukcesa. Pere de alia konservativa blogo ni konatiĝas kun la novaĵo "el fidinda fonto" ke "granda parto de la eduk-terena stimularo de Obama celas instruadon de Esperanto en la lernejoj". La informo aperas en blogo, en kiu la reago-akrecon de la bloganto eĉ superas tiu de la komentantoj. Esperanto estas elstara ero de “Nova Monda Ordo” – esprimo kiu en aliaj medioj estus konsiderata pozitiva koncepto, sed en tiaj ĉi etosoj ĝi kernas en la granda konspir-teorio laŭ kiu universalistoj celas domini la mondon kaj neniigi Usonon.
La amuza parto de la afero, kvankam iom elreviga por esperantistoj, estas ke tiu fidinda fonto montriĝas alia retejo, kiu parodias la lingvaĵon kaj la atakojn de la dekstremaj oponantoj al la nuna prezidento. Tiu ĉi aŭtoro mem surpriziĝas kaj amuzite konstatas en sia Twitter-spaco ke la rakonto estis prenita serioze de tre granda blogo.
Simila ironia mencio aperas en alia komento, pri la konkludo ke forigo de flago el ŝtata retejo estas malpatriota, kaj preludo al la instruado de Esperanto en lernejoj. Sed ne ĉiuj komentantoj vidas la ironion de la afero. Similan malŝaton vidigas en tiuj rondoj la komentoj pri proponoj krei novan monunuon kiu anstataŭu la dolaron kiel internacian interŝanĝilon. La aludo al "Esperanto-mono" estas ofta kaj, mi devas atentigi, ne ĉiam tre favora.
Ni ne forgesu la lastatempan artikolon, laŭ kies informo la usona prezidento diris dum parolado al lernejanoj ke ludi bitludilon Xbox instigas ilin fari socie neakcepteblajn aferojn, kiel paroli Esperanton. Tiu aserto vekis ian ŝtormon ĉe esperantistoj, sed ĝi evidentiĝis elpensaĵo de la raportisto.
Ĉiuokaze, la apero de Esperanto ne trafas min surprize, ĉar mi jam alkutimiĝis al la mencio de nia lingvo en tiuj rondoj kiam ili parolas pri George Soros, kiun ili ege malamas (eble eĉ pli ol Obama-n). Li estas konsiderata en tiuj rondoj kiel la ĉefa malamiko de la respubliko, kaj la homo kiu movas la fadenojn malantaŭ Obama, kiu estus speco de "mini-mio" (laŭ la rolo aperanta en fama filmoserio pri parodia spiono Austin Powers). Vidu ekzemple la blogaĵon legeblan en Canadafreepress.com (kaj represitan ankaŭ en multaj konservativaj blogoj), kvankam en tiu kazo la mencio al Esperanto estis flanka.
Sed en malnova artikolo pri Soros en la influa American Thinker aperas eĉ aludo multe pli rekta, liganta lian esperantistecon al universalismo kaj sekve al kontraŭusonismo, eĉ al senmoraleco. Kaj la tono akriĝas aliloke: "George plu faradas pli da mono kaj detruadas pliajn registarojn en sia espero por Esperanto-parolanta Nova Monda Ordo" (jen denove la timiga esprimo)
La malamo al Soros kaj ties rilato al Esperanto atingas jam simplan frenezecon en komento al alia blogo, en kiu oni supozas ke lia riĉeco venas el kaŝita mono rabita de judoj, kaj en kiu Esperanto estas epitetita kiel tiu "freneza miksita lingva salato", kies nomo venas el espero, tiu koncepto tiom ŝatata de... jes, Obama.
Probable oni vane penus konvinki tiujn rondojn ke la Esperanto-movado estas treege plurala, kaj ke ankaŭ troviĝas en ĝi multaj dekstrulaj anoj (inter kiuj la citita Alexander Gofen estas simple ekstrema ekzemplo). Probable, eĉ tiuj ĉi dekstremaj esperantistoj sentos honton pro la malklereco kaj fanatikeco de multaj el tiuj paranojaj teorioj.
Ĉu povas okazi ke Esperanto fariĝas denove "danĝera lingvo"?
Toño del Barrio
La mondo atentiĝas je Esperanto?
http://groups.google.com/group/komerco
Eble tio konvenos al Esperanto
Kompreneble en tiaj aferoj estas sensence reagi kaj perdi energion per polemikoj kun paranojuloj.Tiam necesas agi. Pli intense instrui kaj reklami niajn instrublogojn kiel www.lernu net.
Utileco de Esperanto
Urghas ke Esperanto ne plu estu nur "kluba amuzilo", sed vere internacia, UTILA lingvo por plej diversaj celoj ... kiel "normala lingvo".
Chu estas iu Usona strategio kontrau Esperanto ?
Oni povintus rezoni tiel antau la fiagado de la franca reprezentanto en la Ligo de Nacioj kiu en la 1920-aj jaroj kontrauis Esperanton, jhaluze defende al la tamen poste perdota statuso de la franca kiel internacia lingvo. Tio ja estis komploto naskita de mizera nestrategia vidkapablo, kiu frakasigis la solan seriozan shancon kiu iam ajn nia afero havis oficialighi je monda skalo.
Kaj ja post tio ekestighis planita, aktiva strategio de la anglalingvaj potencaj landoj stimuli la uzon de sia lingvo en la diverspecaj internaciaj rilatoj, kiel Robert Phillipson detale esploris (vd lian libron Chu nur-angla Europo ?).
Sed la Esperanto-movado, pro diversaj historiaj kialoj negative trafintaj ghin ghis malperigorisko (ekz. detruegaj persekutadoj sub Hitler kaj Stalin), neniam povis denove esti sufiche influa nek videbla por meriti specialan neniigan strategion au ech atenton flanke de ekz. CIA.
La malvarma racieco de mondo regata de la merkatoj farighis sufiche malamika al ideo tia, kia nia. Kaj tamen, restas nichoj kie ni trovu homojn komprenemajn kaj eventuale varbeblajn por nia alternativa kolektiva praktiko de pli ghusta kaj efika lingva komunikado, per tute normala lingvo. Tio ja indegas, malgrau chio.
José Antonio Vergara
influa?
marĉaj sonoj
Alia stranga afero inter ĉiuj ĉi: la frapfraz(er)o "new world order" (nova mond-ordo) eniris la usonanglan kliŝaĵaron enkondukite de.... Prezidento George H.W. Bush! (Patro de George W. Bush -- ĉu vi iom memoras lin?) Tiutempe ĝi signifis por la plej multaj usonaj dekstremuloj ion ja pozitivan. Sed ne por ĉiuj el ili. Kaj rapide post la tempo de tiu prezidento ĝi pli-malpli maliĝis, nome, ĝi fariĝis tutsimple ilo per kiu usonaj dekstremuloj instigas al senracia timado pri certaj homoj, homgrupoj aŭ ideoj.
Flanke, mi memorigas ke en Usono paranojo ne estas karakterize dekstremula afero, kaj humile petas al legantoj klopodi rezisti la suspektindan sed laŭmodan fiksideon ke paranojo estas karakterize usona afero.
Influeco kaj aliaj respondoj
Pri "New World Order" mi bone konscias pri la diversaj signifoj kaj nuancoj de la esprimo, kaj jen kial mi aldonis "esprimo kiu en aliaj medioj estus konsiderata pozitiva koncepto". La uzo kiun mi reliefigis estas alia, sufiĉe grava por meriti specifan artikolon en Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/New_World_Order_(conspiracy_theory), kiu rilatas al tiuj konspiraj teorioj, pri Illuminati, framasonoj kaj simile.
Kaj jes, vi bone atentigas ke tiaj teorioj ne apartenas nur al Usono. En la hispana oni eĉ kreis specialan nomon "conspiranoica" (mikso de konspira kaj paranoja) por mencii tiajn tendencojn. Vi povas vidi amuzan ekzemplon en http://www.wakeupproject.com/forum/viewtopic.php?f=66&t=7223 (en la hispana) kie oni diskutas pri la inventado de la angla lingvo por kaŝi konspiron. Pruvo? Skribu LIVE aŭ LIVED aŭ GOD inverse. Ni atendu kion ili konkludos pri Esperanto :-)
inversajhoj
Same NEW YORK TIMES, kompreneble, kaj multaj aliaj.
Debato
http://esperanto-usa.org/en/content/oni-pentras-obama-kun-esperanta-broso
Nova artikolo
http://www.americanthinker.com/2009/10/what_soros_wanted_obama_delive.html
Post intensa argumentado kontraŭ Soros, en kiu oni denove uzas pivote lian esperantismon, aperas jena perlo:
"Neniu usona prezidento ĝis nun montris pli grandan proksimecon por tiu absurda celo [lingvo favoranta transnacian celon] ol Barack Obama. Kaj li eĉ anticipe ricevis la Pacan Nobel Premion por pruvi tion"
Ĝis nun 97 komentoj en la retejo, kun diversa grado de frenezeco, kaj pluraj represadoj en aliaj blogoj aŭ forumoj. Atentinde.
Muroj de miljaroj
"The walls between old allies on either side of the Atlantic cannot stand... ktp"
efektive memorigas pri niaj klasike konataj retorikajxoj pri muroj de miljaroj ks. Sed mi kredas ke pri tiu simileco oni jam siatempe atentigis en niaj rondoj (kaj ecx tradukis la paroladon, cxu ne?); aliflanke, retoriko pri falantaj kaj faligotaj muroj estas suficxe ofta por ke koincidoj estu komplete... koincidaj.
amike
Istvan Ertl
Ho, se la akuzu estus vera!
Nobelpremiito Obama
Sed post ioma tempo cxiu sxtato rigidigxas en propraj legxoj kaj malfaciligas la demokratian evoluon. La usonaj civitanoj montris cxe la lasta prezidanta baloto, ke tio ne devas resti regulo de historia neceseco. La plejmulto de ili montris ke, tiuj fundamentaj fortoj en ilia lando ankoraux cxiam funkcias kaj balotis Obama al prezidato. Pro tio, la nobelpremio ne honoras nur Obama, kiel sintezan enkorpigxon de la popoldiveseco en Usono kaj sian konsciigxon, sed ankaux cxiun balotintan civitanon kun sia jesa vocxo.
por kiu dangxera?
Antaux kelkaj tagoj mi skribis komenton,(post la respondo de rusa prezidento) ke interpopola kompreno estas dangxera.Kaj fakte por imperiaj planoj gxi estas dangxera kaj ne dezirinda, ke simpla popolo sin interkomprenigxu.Por tiuj, kiuj volas posedi monopolon kaj amasigi kapitalon estas tute nedezirinda agado de Obama kaj tiuj milionoj volos uzi por atingi iliajn celojn.Estas facile arangxi kiel estis tio kun King cxu Kenedy.
Estas do, ne mire, ke oni faros unue kampanion por gxin malhonorigi, malfami, kalumnii... smimile kiel oni tion faris kun Gorbacxov.
Mi esperas, ke nun cxiuj pacintecaj organizoj subtenos kaj estos solidaraj kun la prezidento.Mi deziras al Li gloron kaj forton.