Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-26 15:07
Sub gvido de Hokan Lundberg, per interreta kunlaboro, estis kreita kolora 24-paĝa broŝuro kun informoj kaj personaj rakontoj pri Esperanto. Kadre de E@I kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj esperantistoj el multaj landoj kunlaboris por kunmeti la informilon. La grafikan formon aranĝis la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček. Nun ĉiuj dezirantoj povas pere de la reto partopreni la tradukadon de la teksto. Poste estos kreitaj printeblaj versioj en diversaj lingvoj. Hokan Lundberg proponas, ke aktivuloj dum speciale elektitaj tagoj disdonadu la broŝurojn samtempe en diversaj landoj. En artikolo verkita por Libera Folio li rakontas pri la projekto.

“Malkovru Esperanton” estas la titolo de nova 24-paĝa broŝuro pri Esperanto en multaj lingvoj. La broŝuro kreiĝis en internacia kunlaboro, kadre de E@I kaj ILEI, kaj celas prezenti nian internacian lingvon al homoj kiuj ŝatus legi iom pli ol nur faldfolion sed ankoraŭ ne pretas aĉeti libron pri Esperanto. La Esperanto-versio de la broŝuro rigardeblas ĉe ikso.net (pdf).

La titolon proponis Enrique Ellemberg el Usono. Aspektigis la broŝuron Stano Marček el Slovakio. Kontribuis per rakonteto pri siaj Esperanto-spertoj 14 personoj el Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo, interalie famaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy.

Pri la enhavo kaj la aspekto venis bonaj komentoj kaj konsiloj de multaj informemaj esperantistoj tutmonde. Kunordigis la laboron Hokan Lundberg kun subteno de Petro Baláž (kunordidanto de E@I) kaj Radojica Petrovic (prezidanto de ILEI).

Pluraj personoj pozitive komentis la broŝuron, interalie la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain: “Mi elkore gratulas vin pro la belega kaj ege utila laboro. ... La broŝuro estos ege utila en nia laboro ĉi tie en Bruselo kun la novelektita Eŭropa Parlamento, kie ni bezonos multajn lingvajn versiojn.”

Ĉiuj kiuj volas traduki la broŝurtekstojn estas tre bonvenaj uzi la tradukejon de E@I. Klarigoj kiel uzi ĝin troviĝas malsupre ĉe la projekta paĝo.

“Via tradukejo estas mirinda kaj la enhavo de la broŝuro vere plaĉas min.” skribis Salvador Chacón Ramírez el Meksiko, kiu sola hispanigis ĉiujn tekstojn en nur kelkaj tagoj! Ĝis nun la broŝuro estas pli-malpli tradukita al 8 lingvoj (la finna, slovaka, portugala, sveda, hungara, hispana, rusa kaj itala). Se vi ne havas fortojn traduki ĉiujn tekstojn, ekzistas ankaŭ mallonga versio de la broŝuro.

Post la tradukado, sekvos kreado de pdf-versio kun multaj fotoj kaj bela aspekto. Tion aranĝas por vi E@I senpage per la talentoj de Stano Marĉek. La presadon prefere la Landaj Sekcioj mem prizorgu. Se vi saĝe agas, la presado ne estos multekosta afero. Ekzemple se vi presos 2000 ekzemplerojn por ĉ. 800 eŭroj kaj poste vendos la broŝuron al kluboj kaj informcentroj vialande, vi povus rericevi parton de la mono! Tiel planas fari,SEF, kaj jam pluraj kluboj en Svedio montris intereson aĉeti la broŝuron.

Ĉiaj komentoj kaj ŝanĝoproponoj estas bonvenaj pri la broŝuro, kaj aspektaj kaj enhavaj, ĉar laŭplane ni post jaro aŭ du iom refaros la broŝuron laŭ komentoj kaj uzospertoj ĝis tiam. Tiel la projekto iĝos viva, interaga kaj espereble sukcesa.

Por bone disvastigi la broŝuron ni proponas enkonduki “semotagojn” komence de ĉiu monato. Dum tiuj semotagoj ni disdonus informilojn pri Esperanto, ekz. antaŭ librovendejoj, bibliotekoj kaj universitatoj. Sufiĉus stari dum horo aŭ du, demandante al preterpasantoj: "Ĉu vi ŝatus legi pri Esperanto?" kaj montrante la broŝuron aŭ alian informilon.

Fari tion tute sola ne estus tre amuze, sed se oni scius ke cento da aliaj faras simile tra la mondo dum la samaj tagoj, eble sentiĝus pli bone. Poste eblus mallonge raporti pri sia "semado" al iu listo, ekzemple: "Hodiaŭ mi dum horo disdonis 48 broŝuretojn en la universitato de Stokholmo" aŭ “Hieraŭ mi estis en gimnazio kaj montris parton de la filmo "Esperanto estas..." kaj respondis demandojn”.

Ni eĉ povus provi mezuri la rezultojn de la semado, sekvante la nombron de vizitoj kaj registriĝoj ĉe "lernu!" aŭ simile.

Kion vi pensas pri tiu ideo?

Hokan Lundberg
iama estrarano de TEJO pri informado, de ILEI pri junulara agado kaj de E@I

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2009-06-28 02:13
La broshuro estas vere laudinda kaj uzenda ! Ghi estas tre bone verkita kaj ne blufe mensogas.

Espereble, ghi estos tauge utiligata por malkovri la shokan fakton ke vershajne estas multe pli da homoj ol ni supozas, kiuj interesighus pri Esperanto kaj ech emus lerni kaj uzi ghin.

Mi gratulegas la iniciatintojn.
Kunar
Kunar diras:
2009-06-28 21:07
Dum mia aktiva tempo en la Germana Esperanto-Junularo, GEJ eldonis broshuron kun la nomo "amikoj en chiuj partoj de la mondo" (Freunde in allen Erdteilen). Ghi aperis dum minimume 15 jaroj en diversaj eldonoj. Post mia tempo kiel aktivulo, oni subite tute chesis prilaboradon kaj novan presadon, char laudire "homoj ne volas tro longajn informilojn".

Lau unua trarigardo, la nova E@I-broshuro estas ghusto tio, kio antaue estis la GEJ-broshuro, kun la avantagho, ke hodiau eblas pli facile traduki kaj eldoni tiajn informilojn en multaj diversaj lingvoj. Certe ghi ne estas perfekta, sed plibonigenda - mi jam trovis unu enhavan eraron - sed almenau konkreta pasho kun realisma shanco de kunlaboro estas pli bona ol eterna teoriumado pri bona informilo kaj chiama vipado de ajna persono, kiu faras iun aktivajhon.

Mi ghojas, ke eldonado de pli enhavrichaj informiloj daure okazas. Shajne tiu laboro ankau ne estis malghusta en la pasinteco.
Jorge
Jorge diras:
2009-07-25 16:19
http://www.gelfmagazine.com/archives/a_language_lover_gets_her_klingon.php

http://www.amazon.com/Land-Invented-Languages-Esperanto-Dreamers/dp/0385527888/ref=ntt_at_ep_dpt_1
Jorge
Jorge diras:
2009-07-26 17:50
Interesa artikolo, sendube:

http://www.sunflower.com/~miner/IDENTO_package/ident.html

Tamen ne klaras al mi kion li opinias pri la nuna (ne manifesta) parolado de la t.n. Civito pri esperanto kiel popol-identigilo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-26 21:50
La granda komuna eraro de la broŝuro de Hokan, de la artikolo de Miner kaj de la referencoj de la artikolo de Miner, estas ke ili prenas la lingvon kiel socian fenomenon. Ĝi ne estas tia. La lingvo estas individua fenomeno. La malakcepto de tiu fakto kaŭzas gravan postrestadon de lingvistiko kompare al aliaj sciencoj.

Tiu situacio tamen ne bezonas esti problemo por psikologia teorio pri lingva identeco, ĉar tian oni bazas sur sian laikan kaj antaŭjuĝeman perceptaron pri grupoj kaj lingvoj, ne rekte sur la lingvan realon. Miner tamen ŝajnas opinii ke la lingva realo gravas tiurilate, kaj tio estas la ĉefa motivo por ne preni liajn konkludojn tro serioze.
KenMiner
KenMiner diras:
2009-07-28 15:54
... sed ne partoprenas ĝin. Por mi, kiel por plej multaj lingvistoj, homa lingvo estas kaj socia kaj individua fenomeno. Kaj se oni komparas la nuntempan lingvistikon, ne kun aliaj sciencoj, sed kun aliaj t.n. sociaj sciencoj, ĝi fartas laŭ mi sufiĉe bone. Sed la scienca statuso de ĉiuj t.n. sociaj sciencoj laŭ mi dubindas.

Vi evidente multe fidas, ke Chomsky faris realan sciencon el la lingvistiko. Vi apoge menciis ĝis nun unu obskuran libron de Pius ten Hacken. Ĝi ne facile haveblas; sed iam mi certe vidos ĝin. Intertempe, ĉu vi havas alian evidenton por viaj ofte ripetataj pozicioj?
KenMiner
KenMiner diras:
2009-07-28 15:35
Nu, la difino de "Raŭmismo" en la HeKo-paĝoj komenciĝas: "Raŭmismo aplikas al esperanto la principon de la moderna lingvistiko, laŭ kiu <em>ĉiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo."</em> [emf. mia]." La kursivigitaj vortoj fakte ne konsistigas principon de la moderna lingvistiko; la etnolingva identeco-teorio estas teorio pri interagantaj lingvoj kaj dialektoj. Geografie aŭ socie izolita lingvo memevidente ne povus servi kiel grup-identigilo (kiel mi skribis en mia noto).

Estas evidente, ke la Civita koncepto pri Raŭmismo aldonas multon al la nura enhavo de la Manifesto. Tute bone; mi ne obĵetas eĉ je la ideo, ke Esperanto servu kiel iuspeca grup-identigilo, sed mi neas, ke tio sekvas de la etnolingva identeco-teorio.
Jorge
Jorge diras:
2009-07-28 19:26
Cetere, miaopinie temas pri nura plia civita blufo ŝminkita je lingvoscienco.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-28 22:40
Kiel vi eble povas videti el la diskuto inter Ken kaj mi, la nuntempa lingvistiko estas sufiĉe blufa en si mem, sendepende de la aplikoj kiujn oni faras el ĝi. Se oni volas fari iajn aplikojn, ne dezirante implikiĝi en kompleta malkohereco, oni devas eksiĝi el la teoria diskuto kaj elekti unu klare difinitan lingvistikan skolon kiel ne-blufan, tiamaniere implicite stampante la ceterajn kiel blufajn. Interskola neŭtraleco ne eblas.
Jorge
Jorge diras:
2009-07-29 14:57
Kiel Jens diras, oni povas "eksiĝi el la teoria diskuto". Mi mem volonte faras tion. Eĉ pli: mi elektas neniun klare difinitan lingvistikan skolon kiel neblufan ĉar, verdire, mi volas fari neniajn aplikojn de ajnaj lingvistikaj teorioj.

... sed mi povas flari de plurkilometra distanco fanfaronulojn, kiuj surmetas paradcele lingvistik-imitajn epoletojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-29 22:55
Kial la objektoj falas sur la teron, se nenio subtenas ilin? Nu, pro la gravito, kompreneble. Sed ne ĉiam oni sciis tion. La naturleĝo de gravito, kiel konate, estis malkovrita nur de Neŭtono. Provu imagi kiel homoj konceptis la mondon antaŭe! Ili havis tute alian teorion, antaŭsciencan.

Do, oni povas eksiĝi el la diskuto pri teorioj, sed vole-nevole oni ĉien kunportas teorion, precipe se oni volas agadi sur la kampo kiun la teorio celas priskribi. Se mi devas elekti inter iu kiu fanfarone paradas sian teorion kaj alia kiu hipokrite neas havi ajnan teorion, tio vere estas dilemo.
Jorge
Jorge diras:
2009-07-30 09:13
Laŭ Jens Larsen, mi "hipokrite neas havi ajnan teorion". Dankon pro la malkomplimento, sed mi diras, ke en ĉi diskuto mi aliĝas al neniu lingvistika teorio, ĉar 1) mi ne scias kiomgrade lingvo estas fenomeno individua aŭ socia kaj ne havas sufiĉe da juĝ-elementoj por decidi, kaj 2) mi ne bezonas decidi ĉar mi ne intencas fari ajnan aplikon de tiaj linvistikaj teorioj kaj do fakte ne bezonas ilin. Ĉu tio estas hipokrita? Ne. Tio estas tute sincera. Kaj mi aldonas: por mi tiuj teorioj nun sonas kiel diskuto pri la plejunuaeco de ovo aŭ kokino, aŭ kiel bizancisma harfendado pri la sekso de la anĝeloj.

Por mi, persone, la teorio de eterne ekzistinta kaj plu ekzistanta universo (laŭ la plasmofiziko) estas same aŭ eĉ pli kredebla ol la teorio pri la praeksplodo, ĉar, malgraŭ la datumoj prezentataj de la nuna scienco, intuicie tiu teorio pli bone respondas ol ĉi lasta al miaj eventualaj demandoj kaj estetikaj preferoj. Nu, bone. Pri tio mi ja havas iomete pli da starpunkto ol pri la menciitaj lingvistikaj teorioj.

Ĉu Jens havas teorion pri la origino de nafto (petrolo)? Laŭ nunaj esloroj, ĝi povus kreiĝi el gasoj sub la terkrusto, ne pro fosiliiga transformiĝo de planktono ktp. Ĉu li havas teorion pri tio aŭ estas hipokritulo? Kaj pri la estingiĝo de dinosaŭroj? Aŭ pri ĉi ties aspekto? Ĉu ili estis krokodile verdaj aŭ tropiklacerte diverskoloraj -- eĉ kun plumoj? Jens bonvolu klarigi al ni ĉiuj la limojn kaj profundojn de lia (mal)hipokriteco.

Silfer k K-io ne havas lingvistikan teorion kaj paradas per ĝi, sed uzas partojn de lingvistikaj teorioj kiel pretekston, samkiel ili faras per aliaj teorioj sociologiaj, historiografiaj k.s. Ĉar la tuta E-Civito kaj la nuna liturgio de raŭmismo estas granda blufo, fantomo. Pri tio mi sufiĉe esploris kaj verkis, ekzemple en Libera Folio la eseon "Lingvaj manipulistoj":

http://www.liberafolio.org/2007/manipulistoj/

Jens bv legi miajn tieajn teoriojn kaj poste respondi, ĉu li jes aŭ ne konsentas kun ili, aŭ ĉu li estas neniodira hipokritulo.

Oni atribuas al Mark Twain jenan frazon: "Foje preferindas silenti, kaj ke ĉiuj pensu ke vi stultas, ol ekparoli kaj dispeli ĉies dubojn".