Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla

Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla

by Redakcio Laste modifita: 2009-09-20 17:08
— filed under:

Plej gravas multlingvismo, tial Eŭropa Unio ne povas subteni Esperanton, klarigis EU-komisionano Leonard Orban dum publika diskuto en Stokholmo. Simbole, dum la publika diskuto ne eblis uzi la svedan lingvon, ĉar ne estis aranĝita interpretado - ĉio okazis nur en la angla, krom unu demando, prezentita en la franca. La sekvan tagon Leonard Orban, komisionano pri multlingveco, renkontis svedajn parlamentanojn kaj kuraĝigis ilin pli uzi sian propran lingvon anstataŭ la angla en EU-kunsidoj kaj renkontiĝoj.

La 8-an de septembro dum vizito en Svedio Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingveco, aranĝis publikan renkontiĝon en la reprezentejo de la komisiono en Stokholmo. La renkontiĝo estis parto en la serio "Kafo kun komisionano", okazanta dum la periodo kiam Svedio estas la prezidanta lando de EU kaj multaj komisionanoj vizitas Stokholmon.

Por partopreni la renkontiĝon necesis anticipe anonci sin per reta formularo. La matenmanĝan renkontiĝon ĉeestis kvardeko da interesiĝantoj, kaj la tuto okazis en la angla lingvo. Inter la ĉeestantoj estis ĵurnalisto de la populara sveda periodaĵo Språktidningen ("La Lingvogazeto"), kiu jam dum la renkontiĝo komentis en la reto, per Twitter:

- Li estas bona, sed li devus paroli sian gepatran lingvon, la rumanan, kun interpretado.

La tagon post la kunsido Leonard Orban renkontis grupon de svedaj parlamentanoj, kaj instigis ilin paroli la svedan en EU-kunsidoj.

– Uzu vian propran lingvon! li diris, kaj plendis pri la fakto, ke ĉiam pli da svedoj anstataŭe uzas la anglan lingvon en Bruselo. Laŭ li tio minacas la statuson de la sveda lingvo kaj povas kaŭzi miskomprenojn.

Dum la renkontiĝo kun sveda publiko Leonard Orban mem tamen elektis uzi ĝuste la anglan.

En la publiko estis almenaŭ du esperantistoj, la eksa ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin, kaj Hokan Lundberg, aktivulo de E@I. El ili unue elpaŝis Ulla Luin, kiu diris kelkajn vortojn pri la Esperanto-movado. Ŝi petis ke Eŭropa Unio donu pli da atento al Esperanto.

Dum ŝi parolis, Leonard Orban koemcis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas "unupensismon". Li daŭrigis klarigante, ke por EU plej gravas la lingva diverseco, kaj ke EU tial ne volas nek povas subteni unulingvismon.

Al tio Ulla Luin tuj respondis, ke same agas la Esperanto-movado. Ŝi aldonis, ke laŭ ŝia impreso la malgrandaj lingvoj iĝas daŭre pli malfortaj, dum la grandaj lingvoj iĝas pli potencaj. Leonard Orban konsentis, ke la tutmonda situacio estas tia, sed argumentis, ke ene de Eŭropa Unio la minoritataj lingvoj lastatempe ricevas pli da subteno kaj atento.

- Ŝajnas ke ni E-istoj daŭre estas iom miskomprenataj de EU-moŝtoj. Kiu diris ke Esperanto volas unulingvismon? Ja estas tute male. Aŭ ili ne bone aŭskultas, aŭ ili iel *volas* miskompreni la Esperanto-movadon, por havi pretekston ne rilati kun ĝi? Eble indus havi kampanjon en Eŭropo pri "Esperanto - bona bazo por lerni kaj konatiĝi kun aliaj lingvoj kaj kulturoj", komentis Hokan Lundberg poste.

Poste sekvis demandoj pri aliaj temoj, sed la respondoj daŭre estis iom similaj, rakontas Hokan Lundberg: la eŭropaj instancoj ne povas decidi pri naciaj aŭ lokaj aferoj, sed nur doni rekomendojn. EU unuflanke tre subtenas lingvan diversecon - sed aliflanke ne kontraŭas la anglan lingvon.

- Kiam mi havis ŝancon diri ion, mi ne levis Esperanton denove, ĉar Orban jam sufiĉe klare fermis tiun pordon. Mi demandis, kio okazos pri la Maalouf-raporto, kiun nivelon oni celas, dirante ke ĉiuj lernu du fremdajn lingvojn, kaj ĉu eblas daŭre proponi ideon por la onta libro de EU pri plej bonaj spertoj pri lingvolernado kaj instruado, diras Hokan Lundberg.

Responde al tio Leonard Orban klarigis, ke la raporto Maalouf enhavas ĉefe viziojn pri la estonteco, kaj ne estas politika dokumento. La celata lingvonivelo ĉe lernado de fremdaj lingvoj laŭ li dependas de la individuo mem, por kelkaj sufiĉas legado, por aliaj facilaj dialogoj, kaj tiel plu.

- Plej interese por mi estis, ke daŭre eblas proponi ideon por la libro pri lingvolernado kaj instruado. Post la kunsido mi iris al li kaj petis klarigon kiel plej bone sendi ideojn kaj ricevis lian kontaktkarton, kun instigo sendi proponon al liaj kolegoj kiuj poste traktos la mesaĝon. Multaj homoj volis atingi lin kaj ankaŭ ĵurnalistoj, do mi en tiu situacio ne sentis min komforta ekklarigi pri la projekto Lingvolanĉilo, nek doni al li iun paperon pri ĝi. Eventuale ankaŭ E@I kaj ILEI povus kune proponi artikolon pri reta lernado, uzante Edukado.net kaj Lernu.net kiel sukcesajn ekzemplojn?

Laŭ raporto de Hokan Lundberg kaj aliaj fontoj

Agoj pri dokumento

Cxu paliĝas PAL-lingva ideo?

Afiŝita de Istvan Ertl je 2009-09-11 11:34
Rilate al la raporto Maalouf "la raporto Lundberg", aperinta plentekste en iuj listoj, skribas pli komplete jene:

"Orban klarigis ke la raporto enhavas chefe viziojn por la estonceto /estonteco/ kaj ne estas politika dokumento sed ke li ghojas pri ghia bona disvastigho kaj la intereso pri ghi. li ankau diris ke PAL (Personal Adoptive Language) ne estas realisma afero nun, sed tamen tre interesa ideo/propono."

Ĉi lasta frazo al mi sonas kiel diplomata enterigo de ideo eble dekomence tro PALa.

amike
István Ertl

Klara flanko al monopolo

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2009-09-11 12:19
Kiel mi bone komprenis, intertempe S-ro Orban estas bone instruita.La probabla "multlingveco" estas nur sxmirita melo al aliaj lingvanoj.Estas klara sinteno al monopola imperiala linngvismo.Sub la kasxita pseuxdodemokrata "multlingveco" sxmiras la mielon kaj "malgrandaj" lingvanoj gxojas momente kredante kaj esperante, ke ilia lingvo pli gravigxos kaj samtempe komecigxas gxia mortigado.

Rekonu karaj kaj honestaj civitanojn kasxvojojn de la ruza kapitalismo kaj imperialismo.Komprenu, ke paco kaj popola interkompreno malfortigas profiton de milionuloj kaj fakte ili arangxas kiel devas ludi niaj politikistaj pupoj.

Ne kredu do, ke ili volas helpi al la mondo. Vocxdonu estonte al partio kiu klare tion volas.La lasta monda finanzkrizo montris kiu al kiu helpas.Al popolo estos ecx entombigita mono "raciigita" kaj bankistoj ricevos premion tiuj malricxuloj!

Orbanaĵoj

Afiŝita de Scott Page je 2009-09-11 17:23
Ĉiam kiam mi legas pri la plej lastaj aventuroj de Sinjoro Orban, mi tiom rulas la okulojn, ke min doloras la kolo.

Uzu vian propran lingvon! li diris, ne en sia propra lingvo.

Amuzite,
Scott Page

Sensence 2

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2009-09-13 00:29
Unue oni ne komprenas lau la supra artikolo, chu tiu prediko de Leonard Orban pri la multlingvismo en la angla estis intence farita "ekzerco" por montri al la publiko la absurdecon de tiu diskuto, au oni simple elektis la anglan lingvon kiel lingua franca, char tio estas la plej facila kaj efika maniero interkomprenighi kun la cheestanta publiko, shajne precipe svedoj, kiuj vershajne bone scipovas la anglan. Supozata de mi estas la dua kazo. En tiu momento temas pri pura farso, kaj la sola trafa komento pri tio estas la rimarko de Twitter.

Lau mi estas tute sensence, se Ulla Luin kaj Hakan Lundberg "provokas" Leonard Orban per klarigoj pri la Esperanto-movado, kun propaganda karaktero. Nu, krom tio ke shi petis EU doni pli da atento al Esperanto, ne estas skribite kion shi ankorau konkrete diris. Sed lau la reago de Orban, kiu kondamnis unulingvismon, oni povas proksimume diveni la intencojn de Luin. Cetere kiel eksa ghenerala sekretario shi devus scii, ke Esperanto ne estas antauvidita en la lingva politiko de EU, kiu estas nur spegulo de la lingvaj politikoj de la membroshtato, do Esperanto povas ricevi nenian lokon en la lingvopiramido de EU. Se shi tion ne scias, shi legu la koncernan fakliteraturon.

Certe Orban ne estas idioto, kaj se li iomete dokumentighis pri la Esperanto-movado, li scias pri kio temas. Anstatau fari plumpan propagandon antau Orban kaj ridindigi sin mem kaj la Eo-movadon, tauga alternativo povus esti proponi al li projektojn lige kun Esperanto au ke li mem lernu Esperanton kaj akceptu iun taskon, au oficon, en la Esperanto-movado. Mi ne scias, chu tio iam estis farita. Sed antau ol oni tion faras, oni vershajne preferos proklami lin malamiko de Esperanto, char li uzas la anglan ktp.

Se oni sendas al EU projektideojn, kiuj estas INTELIGENTE formulitaj, oni tiam eble havos shancon esti konsiderta, kune kun centoj da projektpriskriboj, kiuj ne rilatas Esperanton. Oni povas vidi la aferon nur lau tiuj kondichoj. Sed se esperantiatoj sendas stultetajn proponojn pri kiel disvastigi Esperanton, iliaj ideoj supozeble ne estas konsdierataj.
Kiel multnombraj ekzemploj pruvas, de la vilna jhurnalista konferenco ghis UK kaj aliaj aranghoj, la esperantistoj shajne ankorau ne komprenis, ke necesas agi PER Esperanto, anstatau POR Esperanto, alivorte formuli projektojn PER, sed ne POR Esperanto.

Unupensismo lau mi ne dependas de la monopola uzado de lingvo mem. Sed tion fakuloj devus scii kaj respondi (jen konkreta projekteblo, kiun oni povus submeti al EU), se ne iam farite. Unupensismo ekestas vershajne pli en tiu kazo, kiam iu ideologio estas malantau certa lingvo. Sendube kune kun la angla lignvo estas ligita ia ideologio, au ech pluraj, kaj homoj parolantaj la anglan, kutimas alkutimighi al certaj pensmodeloj kaj kondutnormoj. Tion oni povas bele observi, se oni partoprenas internaciajn konferencojn, kie la sciencistoj parolas angle (heirau en Berno mi partorpenis tian konferencon, kie historiistoj traktis la temon de reviziismo en Orienta Europo).
Sed ekzemple la monopola uzado de la rusa lingvo montris, ke certa ideologio, nome la komunismo, estis ligita kune. Pro tio tiu lingvo hodiau perdis grandparte sian allogon, ghuste pro tiu cirkonstanco. Iam la germana lingvo estis ligita kun nacisocialismo, la franca eble kun napoleonismo ktp. Esperanto certe estas ligita kun homaranismo kaj simile (ech se tiun idearon ni hodiau ne plu nomas homaranismo). Kaj char Esperanto estis misuzita por politika propagando en la orienta bloko, sed ankau en Vjetnamio, Koreio, Chinio ktp., Esperanto eble estas grandparte diskreditita hodiau (mia hipotezo).
Kiel videble, la temo estas iom komplika, char ligita kun LINGVO kaj IDEOLOGIO. Indus organizi sciencan konferencon pri tiu temo, sed espereble kun iom freshaj ideoj kaj ne lau esperantista maniero, kie oni nur remachas malnovajn "verojn".

Intence sensense...

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2009-09-13 10:06
Kun s-ro Kuenzli ni ofte renkontigxas cxi tie kaj plej ofte ni havas diferencajn starpunptojn.

Cxi foje mi volas doni al li komplimenton pro lastaj pripensoj, kiujn mi trovas preskaux pravaj.

En la fino li menciis, kun kio estis epoke ligita iu lingvo.Min interesus kun kio estas ligita ankaux la angla.Cxu li hezitas nomi, ke estas ligita kun monopolismo, kapitalismo, imperialismo?

Se oni tion konstatos, komprenos kial manoj de s-ro Orban estas "binditaj".Ankaux liaj pasxoj kompreneble estas limigitaj,direktigitaj.Oni ecx faras certajn programojn por kontentigi, trankviligi la amasojn kaj tamen faras kion estas programita.

Projektskribojn al la EU havos senson, se almenaux kelkaj landoj tion faros.Mi scias, ke nun en Pollando oni preparas petskribon al polaj deputitoj por EU, sed tio nur ligite kun kelkaj aliaj landoj povus havi reehxon.

Intertempe EU propagandu plurlingvismon, kaj kiam elspezoj dronigos ilin , tiam eble estos ankaux malfrue por savi gxin.Fakte estus bedauxre, cxar tiel bone komencigxis.

Sincere via Stanislavo

Laboro kaj batalo

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2009-09-13 20:50
> Lau mi estas tute sensence, se Ulla Luin kaj Hakan
> Lundberg "provokas" Leonard Orban per klarigoj pri la
> Esperanto-movado, kun propaganda karaktero.

La posteno de Orban estis kreita por ke ankaŭ Rumanio havu komisionanon, kiam ĝi kaj Bulgario aliĝis al EU antaŭ du jaroj. La Bulgara komisionano estas Meglena Kuneva, kies kampo estas "Defendo de la konsumantoj". La du kampoj
antaŭe estis/estus subkampoj de komisionanoj Margot Wallström kaj Neelie Kroes. Dum la komisiono estas kunmetata laŭ tiel propaganda kriterio kiel nacia deveno, mi ne opinias ke oni rajtas atendi ke la EU-civitanoj turnu sin al ĝi en maniero multe malpli propagandeca.

> Nu, krom tio ke shi petis EU doni pli da atento al
> Esperanto, ne estas skribite kion shi ankorau konkrete
> diris. Sed lau la reago de Orban, kiu kondamnis
> unulingvismon, oni povas proksimume diveni la intencojn
> de Luin.

Ne, tion oni ne povas. Se Orban esperas konservi sian postenon, eble eĉ pludaŭrigon de ĝi kiel eron de la venonta Komisiono, li ne povas diri ion neatenditan pri Esperanto. Se iu mencias Esperanton, li devas doni la antaŭpreparitan respondon, ne atentante ĉu enestas novaj argumentoj en la
demando. Nur se oni komencos alimedie atenti pri novaj (aŭ malnovaj) argumentoj, li _post_ tio povas ekkonsideri politikŝanĝon.

> Cetere kiel eksa ghenerala sekretario shi devus scii, ke
> Esperanto ne estas antauvidita en la lingva politiko de
> EU, kiu estas nur spegulo de la lingvaj politikoj de la
> membroshtato, do Esperanto povas ricevi nenian lokon en
> la lingvopiramido de EU. Se shi tion ne scias, shi legu
> la koncernan fakliteraturon.

La posteno de Orban esence estas superflua. Sed se oni volas ekspluati ĝian aktualan ekziston por atentigi pri Esperanto, estas fakte pli bone ne tro konscii pri tio. La aktivuloj por la Kataluna, por la Romaa kaj Hungara en
Rumanio, por la Slovena en Aŭstrio ktp. ankaŭ bombardas lin -- vane, se ne estus pro la atentigo mem.

> Certe Orban ne estas idioto, kaj se li iomete
> dokumentighis pri la Esperanto-movado, li scias pri kio
> temas.

Ne gravas ĉu Orban estas idioto, kiel ajn oni volas difini tion. Certas nur ke EU ne bezonas tro da inteligento sur lia posteno.

> Anstatau fari plumpan propagandon antau Orban kaj
> ridindigi sin mem kaj la Eo-movadon, tauga alternativo
> povus esti proponi al li projektojn lige kun Esperanto
> au ke li mem lernu Esperanton kaj akceptu iun taskon,
> au oficon, en la Esperanto-movado.

Ĝuste tion ĝuste li ne povas fari. Lia tasko estas defendi la naciajn lingvojn de Eŭropo, ankaŭ kontraŭ Esperanto. Se oni volas ŝanĝi la ĝeneralan opinion ke Esperanto estas danĝero al plurlingveco, necesas marteladi tiun mesaĝon multe pli longe ol dum la komisionaneco de Orban.

> Mi ne scias, chu tio iam estis farita. Sed antau ol oni
> tion faras, oni vershajne preferos proklami lin malamiko
> de Esperanto, char li uzas la anglan ktp.

Ne, estas tro klare ke la cirkonstancoj ligas lin, sendepende de liaj personaj konvinkoj, kvankam tiuj kredeble sekvas same multe el sincera entuziasmo por la
nuna EU kaj el persona ambicio. Li ne povas esprimi sin tiel libere kiel ekzemple Blinkenberg siatempe.

> Kiel multnombraj ekzemploj pruvas, de la vilna
> jhurnalista konferenco ghis UK kaj aliaj aranghoj, la
> esperantistoj shajne ankorau ne komprenis, ke necesas
> agi PER Esperanto, anstatau POR Esperanto, alivorte
> formuli projektojn PER, sed ne POR Esperanto.

Se oni konscias ke oni agas per iu difinita idiomo, oni jam ne agas per ĝi, sed por. Kutime konscio estas rigardata kiel bona afero, sed ĉi-kampe ial ne.

> Unupensismo lau mi ne dependas de la monopola uzado de
> lingvo mem. Sed tion fakuloj devus scii kaj respondi
> (jen konkreta projekteblo, kiun oni povus submeti al EU),
> se ne iam farite. Unupensismo ekestas vershajne pli en
> tiu kazo, kiam iu ideologio estas malantau certa lingvo.
> Sendube kune kun la angla lignvo estas ligita ia
> ideologio, au ech pluraj, kaj homoj parolantaj la anglan,
> kutimas alkutimighi al certaj pensmodeloj kaj
> kondutnormoj.

Iuj Esperantistoj tiom fieras pri la interna ideo, sed necesas konscii ke se Esperanto havas internan ideon, tiam ĉiuj lingvoj havas tion saman, aŭ Esperanto ne estas lingvo. Sed verŝajne temas pri tiu banala konstato, ke se
oni multe aŭskultas unu la alian, oni emas intersimiliĝi en siaj pensoj. Mi dubas ĉu esplorprojekto povus riveli ion novan tiurilate.

> Sed ekzemple la monopola uzado de la rusa lingvo montris,
> ke certa ideologio, nome la komunismo, estis ligita kune.

Indas noti, tamen, ke tiu ideologio estas grandparte traduko el la Germana.

> Pro tio tiu lingvo hodiau perdis grandparte sian allogon,
> ghuste pro tiu cirkonstanco. Iam la germana lingvo estis
> ligita kun nacisocialismo, la franca eble kun
> napoleonismo ktp. Esperanto certe estas ligita kun
> homaranismo kaj simile (ech se tiun idearon ni hodiau ne
> plu nomas homaranismo). Kaj char Esperanto estis misuzita
> por politika propagando en la orienta bloko, sed ankau en
> Vjetnamio, Koreio, Chinio ktp., Esperanto eble estas
> grandparte diskreditita hodiau (mia hipotezo).

En tiuj landoj la aŭtoritatoj ja "misuzas" ĉiujn lingvojn (kun la escepto de Norda Koreio, kie miascie la aŭtoritatoj komence imitis la Ĉinan politikon, sed nuligis la landan Esperanto-movadon kiam ĝi ankoraŭ estis ĝermo). La
kruda realo estas tio, ke en la longa daŭro estas pli bone por Esperanto forvelki en libero ol prosperi en mallibero. Se tio estas la du eblaj elektoj, ne nur libereco mortigas Esperanton, ni ankaŭ devas esti dankaj pro tio.

Kompreneble, la plej bona elekto, se ebla, estas prosperi en libero. Sed tiucele necesas superi tiun utopiismon kiu donas al Esperanto en totalismaj landoj tiom da senco ke la aŭtoritatoj foje devas cedi al ĝi lokon. Por superi utopiismon, siavice, tamen necesas fronti la fakton ke la scienco pri lingvo estas ege subevoluinta ne nur por la celoj de Esperanto, sed tute ĝenerale. Superi utopiismon sen scienco estas nepenseble. Necesas do partianiĝi en la
lingvosciencaj debatoj. En liberaj landoj la batalo estas tie, ne en la politiko.

Konsentite

Afiŝita de Molnar Laszlo je 2009-09-14 18:27
Per la vorto Konsentite mi intencas koncize eldiri mian opinion.

Sen troigo mi sxatus rimarki,ke via eseo kaj analizo estas ricxa trezorejo de argumentoj pruvantaj vian veron pri la menciitaj aferoj.

En unu el miaj komentoj mi jxus skribis pri la diferenco inter la signifoj
de la vortoj europano kaj europeer-an-o,montrante,ke la unua koncernas precipe la geografian situon,la alia esprimas la kulturitecon,kvalifikitecon,vastan vidhorizonton,pensmanieron de la persono.
Kia grandega diferenco!Kaj mi aldonis: estus dezirinde,ke ankau la ofte menciitaj kompetentuloj,estroj estus ne nur europanoj,vivantaj cxi-kontinente,sed farigxu europeeranoj.

Jes,inter la teorio kaj la praktiko de EU estas konstantaj kontraudiroj.
Necesas memkritiko ,rekta parolo,respondecplenaj gvidantoj,estroj,malpli sed pli efikaj instancoj por antau cxio csesigi la lingvan diskriminacion kaj komenci la elformadon de la grava Europa identeco kaj tiun de "NI-sento"-kiel nomis gxin s-ro Seán Ó Riain -elstara diplomato.

Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László

Akordigo de la vortoj kaj la agoj

Afiŝita de Molnar Laszlo je 2009-09-13 18:06
Kiel konate por kulturitaj homoj,oni povas esti kvalifikitaj per siaj vortoj kaj agoj.Pro tio cxiu homo mem devas suferi la sekvojn kaj ne transsxovi la respondecon al aliuloj.
La vere edukita kaj respondeca homo faras cxion eblan por ke li/sxi mem respondu la demandojn,ankau tiamaniere montrante,ke estimas la aliulon kaj la tematan aferon taksas grava.En mala kazo ekestas eblo kaj sento de la
respondectranssxovado.Cxu ne?Kaj la viccxefo diras amuzajxojn.
Nuntempe,en epoko de komputiloj pruve citi,kio okazis kaj validis en 1958-povas esti interesa el historia vidpunkto sed ne el tiu de futuro. Memkompreneble,estas esceptoj,kiam la cxefo devas foresti.
Se mi devus koncize taksi la esencon de s-ro Orban,komisionano pri multlingvismo,mi dirus:bedaurinde liaj vortoj kaj agoj ne estas en akordo.
Cxe ni oni diras:tiu,kiu predikas akvon,kaj trinkas vinon,estas kameleona,duvizagxa,senfidinda persono.Plue.Kion diri,se iu dum la aliulo prelegas,"komencas foliumi gazetojn...Mi petas pardonon,sed li estas malgxentila,senrespekta al aliulo,do ...
Instigi unuflanke la svedajn parlamentanojn paroli la svedan en EU kaj aliflanke "Dum la renkontigxo kun sveda publiko L.O.mem tamen elektis uzi gxuste la anglan"-estas la tipika fenomeno de la duvizagxeco.Cxu ne?
Bedaurinde inter la teorio kaj la praktiko en EU estas konstanta kontraudiro.Cxi tio estas okulvidebla.Oni-ni civitanoj de la EU-komunumo-
ofte povas audi belsonajn sed nenidirajn frazojn anstatau plenumi la racie, profunde pripensitajn farendajxojn ,evitante antau cxio la lingvan diskriminacion.
Koncerne "citi la filozofon,lau kiu unulingvismo facile kauzas "unupensismon",mi sxatus aldoni:cxiu povas kaj rajtas elekti lauplacxe filozofon kaj akcepti ties koncepton,instruojn.Mi sxatus proponi al s-ro Orban J.A.Komenion kaj alvoki lian atenton al unu el la pensoj
de la elstara filozofo,pedagogo.En Via lucis-Vojo de lumo-,skribante pri la renovigo de la tuta mondo ,pri la transdono de la scioj por disdividi lumon ,lau Komenio la pansofion-la harmonian sistemon de sciencoj-li konstatas,ke necesas komuna lingvo ,cxar plifacilas por cxiuj ellerni unu lingvon /krom la gepatra/ ol cxiujn.Mi rapide aldonas,ne por krei unulingvismon sed male,por antauenigi la interpopolan komprenigxon.
Ni devas klare paroli,evitante la diversajn trukojn kaj ekskuzajxojn.
La celoj de EU-komunumo estas grandaj kaj gravaj.La defioj kaj la riskajxoj estas grandegaj:krei,estigi pli felicxan futuron por cxies bono.Koncerne nian kontinenton,Europon-sed ne forgesante pri la aliaj partoj de la terglobo-la elformado de la t.n.Europa identeco, kaj "NI-sento"/esprimo de s-ro Seán Ó Riain/por ke la civitanoj ankau praktike spertu,ke cxio cxi-kontinente okazas por sia logxantaro-estas la plej grava tasko.
La komunumo de EU bezonas respodecplenajn,agemajn,vortfidindajn kompetentulojn,estrojn.La tempo urgxas,la prolongado de la urgxe solvendaj
problemoj naskas aliajn,la elspezoj de EU pligrandigxas.
La vortoj de la supre menciita elstara diplomato,kompetentulo estas pripensindaj:
"Lingvo kiel Esperanto povas ludi rolon en tiu kampo,gxi povas esprimi
tuteuropan identecon kaj tiel rekte helpi la politikan kaj socian
integrigxon de Europo."
Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László


Brazilo oficialigas permeson instrui esperanton en mezlernejo

Afiŝita de Chielismo WANG Tianyi je 2009-09-17 17:22
Brazilo oficialigas permeson instrui esperanton en mezlernejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&codAplicativo=2

Antaŭe nur kelkaj eŭropaj lingvoj.

Tio signifas ke nun en brazilo, same kiel en ĉinio, oni ankaŭ povas enspezi je instruo de esperanto…



Sílvio Kniess Mates

Brazilo faras kion EU ne povas

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2009-09-17 20:02
Jen estas bona ekzemplo kiel omagxi jubileon de D-ro L.L. Zamenhof elstaran mondcivitanon.

Cxu EU ne povus fari saman pasxon? Nu, mi scias, Esperanto ne estas lingvo de iu partoprensxtato. Interesa nur estas , ke €uro ankaux ne apartenis al iu sxtato kaj oni ecx sendemokrate enkondukis gxin.

Cxu oni opinias, ke homoj ne povas pensi? Kiu ne estas sincera kaj justa ne havas estontecon.

Mia plej granda respekto al la respondenculoj de Brazilo.Tuta pacama popolo estos al vi dankema.