Kandidatoj serĉataj por la elektoj de UEA
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Spite tion, kiam komitatanoj B pasintfoje estis elektitaj en la jaro 2007, la interesiĝo estis tiel malgranda, ke neniu voĉdonado estis bezonata. Nur kvin kandidatoj anoncis sin, kaj ĉar vakis sep lokoj, ĉiuj kandidatoj estis aŭtomate elektitaj. Por ke la elektokampanjo ĉi-foje ne pasu same nerimarkite, Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.
La senelekta elekto de komitatanoj B en la jaro 2007 ŝparis al UEA la koston de la poŝta balotado, la duan fojon dum la lastaj 60 jaroj. Pasintfoje la komitatanoj B estis elektitaj sen poŝta balotado en 1992, tiam pro la granda membrokvanto, kiu pliigis la kvanton de postenoj. Por la tiamaj naŭ lokoj de komitatanoj B anonciĝis nur ok kandidatoj.
En ceteraj elektojaroj okazis poŝta balotado, en kiu partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri la ses lokoj de komitatanoj B en la jaro 2004 konkursis entute 16 kandidatoj.
La elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2010-2013 komenciĝas per la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de UEA. Oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, do laŭ la nombro de individuaj membroj antaŭvidata je la 31-a de decembro 2009 oni elektos ses komitatanojn B.
Inter la kandidatoj supozeble estos ankaŭ la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko li parte konsentis kun kongresano, kiu dum la programero "Estraro respondas" postulis, ke la membroj de UEA rekte elektu la prezidanton de la asocio.
- Vi tute pravas, ke la membraro devus iamaniere havi voĉon en la decidado. Ĉi-foje mi intencas kandidatiĝi por komitataneco B. La individuaj membroj scios, ke mi konsideras denove kandidati por la prezidanteco. Ili povos elekti, ĉu aŭ ne voĉdoni por mi, kaj mi akceptos la rezulton kiel mesaĝon de la membraro.
Probal Dasgupta poste klarigis, ke li konsideros rekandidati por sia posteno kiel prezidanto de UEA, sed nur, se li unue ricevos sufiĉan subtenon de la individuaj membroj en la elekto de komitatanoj B.
Por ke la membraro povu klare esprimi sian opinion pri la ĝisnuna prezidado de Probal Dasgupta necesas, ke la kvanto de kandidatoj estu esence pli granda ol la kvanto de postenoj. Tial Libera Folio alvokas individuajn membrojn de UEA kun klara vido pri la strategio, kiun la asocio laŭ ili sekvu dum la venontaj tri jaroj, proponi sian kandidatiĝon en la baldaŭaj elektoj.
Por valida kandidatiĝo bezonatas subteno de dek individuaj membroj el minimume tri diversaj landoj. La subtena dokumento devas esti subskribita de la subtenanto. Krome necesas skriba konsento de la kandidato, kaj biografieto kun deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.
La kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2010. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj. Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2008 kaj 2009) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2004-2009, ne estas reelektebla.
Libera Folio pretas publikigi en la sekcio "vidpunkto" artikolojn aŭ kandidatiĝajn programojn de individuaj membroj, kiuj plenumas la ĉi-suprajn kondiĉojn. La tekstoj ne ampleksu pli ol 4.000 tajpospacojn.
Kuragxe kaj neflankigxante....
Estus bone, se pli multaj mem tion farus, tuj skribis kion ili celus, kion ili sxangxus.UEA bezonas junajn homojn kun junaj kuragxaj ideoj, kiuj ale antaux cxio komprenos neutralecan agadon.
Eble junaj fortoj povos kunporti entusiasmon kiu entuziasmigos amasojn. Ecx se ne cxio sukcesos ni devos provi kaj sercxi novajn vojojn.
Plej granda domagxo estas nenion provi, nenion fari.
Ni ne agu laux principo, ke se nenion ni faros ni faros neniun eraron kaj kiu eraron ne faros estos premiita.
Sincere via Stanislavo
Chu energia kaj entuziasma ? Jes !! Chu juna ? nu, ne tiom... ;o)
Mi ghojas informi ke jam iuj homoj kontaktis min por afable esprimi sian subtenon al mia kandidatigho.
Lau la nuna demografia aghostrukturo de nia movado, oni eble povus diri ke mi ankorau estas relative... juna, tamen mi fakte jam estas respektinda 47-jara sinjoro. Lau la ghisnauze, daure ripetata komuna loko, mi tamen estas vere "junspririta", kaj havas tre bonajn rilatojn al niaj veraj junuloj. Mi ekz. en Bjalistoko havis tre agrabaln renkontighon kun TEJO-estraranoj kaj -aktivuloj. Kaj mi ankau tre bone rilatighas al niaj ne-tiom-junaj homoj, kiuj tamen faris kaj ankorau faras tre valorajn kontribuojn al nia afero.
Kiel mezaghulo, mi trovighas en ponta pozicio.
José Antonio Vergara
Puerto Montt, Chilio
Reta voĉdonado
Sed ĉu eblos voĉdoni rete?
Łukasz Żebrowski
Reta voĉdonado
Nun la Komitato estas senpova, sed tiam UEA povos sekvi la ŝanĝiĝojn de la tempo, ekzemple aktivigante junajn homojn en komuna transnacia agado pere de interreto, interplektante homojn kun similaj interesiĝoj, solidarigante esperantistojn en riĉaj landoj kun la plej kreskantaj partoj de la movado en Afriko, Brazilo ktp.
Legu http://www.liberafolio.org/2009/derksbkandidato
Unue raporto poste elekto
Tiuj raportoj estu publikigitaj en la retujo www.uea.org
Mi kandidatighos !
Mi skribos mian programon kaj kontaktos homojn por peti ilian subtenon. Eble por iuj tio estos embarasa, se entute la intima sinteno estos che ili nea al mia peto, do mi paralele publike jam nun petas al tiuj kiuj eventuale pretus subteni min char eble konas min au ion scias pri mi, kaj sekve havas bonan impreson pri mia aliro al nia afero, au pri miaj ideoj, bonvolu anonci sin al mia retadreso joseantonio.vergara (che) gmail.com
José Antonio Vergara