Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

by Redakcio Laste modifita: 2009-12-26 21:43
— filed under:

La dua kandidato por la B-komitataneco de UEA, kiu sendis siajn respondojn al Libera Folio, estas estrarano José Antonio Vergara. Li esperas ke la elektoj de B-komitatanoj donos al la membroj la ŝancon demokratie influi la konsiston de la sekva estraro. En la komitato li volus vidi pli da veraj debatoj. "Laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca", li skribas. Li priskribas sin kiel "realisman idealiston", kaj opinias, ke la plej grava tasko de UEA estas produkti parolantojn de Esperanto. Samtempe li volas ke UEA pli aktive serĉu aliancanojn ĉe sociaj movadoj kun similaj celoj.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

José Antonio Vergara: La plej grava tasko de la tuta movado (kaj UEA estas esence movada organizaĵo, ni foje devus memori pri tio) estas produkti Esperanto-parolantojn, do UEA devas ĉiel subteni, kunordigi, stimuli la iniciatojn por taŭge informi pri Esperanto kaj instrui la lingvon.

Rilate al tio, mi ankaŭ kredas ke tamen urĝas instigi diskutojn kaj diversforman kleriĝon pri tio kiel plej trafe kompreni aŭ repensi la ekzistokialon de la Esperanto-movado en la nuna mondo, kaj do kiamaniere plej efike servi al ĝiaj celoj. Ja la cirkonstancoj por la vivo mem de nia movado profunde ŝanĝiĝis, kaj UEA havas la respondecon alfronti tiun demandon.

Estas tre grave daŭrigi kaj firmigi la agadon ĉe UN/Unesko pri lingva diverseco kaj lingvaj homaj rajtoj, serĉante aliancanojn ĉe aliaj sociaj movadoj kun proksimaj celoj.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Unue mi diru ke per la nomo UEA mi emas celi ne nur la centrajn instancojn (nome la Estraron aŭ la Centran Oficejon ktp) sed precipe ĉiujn esperantistojn kiuj sentas la etikan devon mem partopreni en aŭ kontribui al la agado por Esperanto, kaj ke simbole kaj praktike indas fari tion kadre de (aŭ nome de) mondskala, plurnivela tegmenta organizaĵo.

Tiel, UEA klopodu repreni sian movadan identecon kaj iom ŝanĝu kelkajn rutinaĵojn, inter kiuj, nian nemalhaveblan UK-on, ke ĝi estu iom malpli turismeca kaj pli labora por Esperanto, kun pli aktiva partopreno de la homoj. Mi ŝatus (kaj pri tio mi iam skribis almenau dufoje en Libera Folio) ke nia UK ankaŭ fariĝu konstanta, migranta Lingva Festivalo por vere ligi nian strebadon al la agnoskigo de la valoro de la lingva diverseco kaj al la stimulado de la interesiĝo pri lingvoj ĉe la publiko de la sinsekvaj UK-urboj. Ni ne nur ĝuas la kortuŝan belecon de komuna interlingvo danke al Zamenhof, sed ni fakte reprezentas la buntan voĉon de la homaro.

Kion mi mem pretus fari? Nu, ĉion por kio mi estus taŭga laŭ karaktero, lertoj aŭ sperto. Mi denove referencas min (samkiel antaŭ preskaŭ 6 jaroj ĉi tie mem) al bela kanto de la argentinano Fito Paez (kaj bele interpretita de la ĵus forpasinta popolmuzikistino Mercedes Sosa) “kiu asertis ke ĉio estas perdita? jen mi venas oferi mian koron”. Per tio mi volas diri ke mi estas simpla homo kiu firme kredas je la idealo de Zamenhof, mi estas “realisma idealisto” kaj do mi pretas plu alporti miajn energion kaj inteligenton al la revigligo.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La ĉefa forto estas tio ke ni apartenas al prifierinda tradicio konstruita de miloj da homoj kiuj sindone, persiste kaj modeste laboris tra la generacioj por vivantigi Esperanton (kaj UEA-n) kiel kontribuaĵon al la homaro. Ni ĝuas la lukson havi Centran Oficejon kun tre profesia stabo, kiu provizas nin per valoraj servoj, kiel la laciga kunorganizado de la ĉiujara UK, la centra organo, la plej granda libroservo ktp. Ni havas membrojn en 121 landoj kaj statuson kiel organizaĵo en konsultaj rilatoj kun Unesko, kio laŭ mi estas valora. Mi alte taksas la laboron de mia estrara kolego Hori san por disvastigi Esperanton en Azio per KAEM.

La ĉefaj malfortoj estas la manko de kontentiga adaptiĝo al la interreta rimedaro, la stagnado de la movado, kio malfortigas la bildon de UEA kaj ekstere kaj interne (iuj ja facilanime kritikas kaj eĉ atakas ĝin kvazaŭ ĝi estus sole respondeca pri la nuna situacio, aŭ per la aserto ke ĝi emas esti monopole ekskluda ktp), kaj la manko de sufiĉa kunordigo kaj kunlaboro kun la landaj kaj fakaj asocioj. Mi estas daŭre optimisma ekz. pri la reciproke kompletigaj rilatoj de UEA kun ILEI, ĉi-foje post Bjalistoka kunsido de la UEA-estraro kun Duncan Chartes, vicprezidanto de tiu gravega faka asocio.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Ne, laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca. Mi kredas ke ni devas funde pripensi la konsistigon kaj rolon de la Komitato, ke ĝi pli bone spegulu la diversecon kaj precipe la vivantecon (kaj ne la dormantecon!) de nia movado. Ekzemple, mankas veraj debatoj, kiam estas voĉdonadoj pri tio aŭ aliio, mi rimarkas ke kelkaj komitatanoj sin detenas dum aliaj voĉdonas nee, sed mi vere ŝatus aŭskulti argumentojn por ĉiu starpunkto. Tio ke la Komitata kunsido okazas dum plenŝtopita UK-programo eble malhelpas ties laboron, sed la Komitata retlisto ne estas vere vigla nek idee riĉa.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Mi mem estas membro de la nuna estraro kaj dankas ke mi havis tiun ŝancon, ĉar tiel mi povis modeste servi la movadon, pli bone koni aliajn kolegojn kunlaborante kun ili, kaj multe lerni pri nia komuna hejmo UEA. Mi tamen ne estas plene kontenta pri nia teamo. Mi kredas ke ni devus serĉi vojojn ŝanĝi kiel oni decidas kiuj indas (kaj kial) fariĝi estraranoj, kaj ankaŭ trovi pli reprezentan manieron elekti ilin. Tial mi decidis kandidatiĝi por B-komitataneco, kaj mi esperas ke ĉi-foje estos vera elekta etoso.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Jes, mi kredas ke mi posedas kelkajn personajn trajtojn kiuj povas esti utilaj al la movado kaj ties kerna organizita branĉo UEA.
Kiel mi diris en intervjuo afable petita de brazila esperantisto, fakte unu el tiuj kun kiuj mi kunlaboris en la agado por Esperanto ĉe la Monda Socia Forumo, mi fakte okupiĝas pri malfacila aspekto, nome pri faka kaj scienca agado. Tamen mi estas persone kontenta pri kelkaj atingetoj, kaj sekve de la interesaj debatoj pri tiu ĉi problemaro en Bjalistoko, per helpo de tre valora, brila juna aktivulo (Francesco Maurelli) kreiĝis la kondiĉoj por la starigo de kunlabora reto, kio laŭ mia sperto mankas al ĉiu estrarano, dum verŝajne ĝi estas ege necesa.


Biografieto kaj movadaj celoj

José Antonio Vergara (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Kuracisto, ŝtatfakulo pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio ĉe la alimondisma movado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-kongresaj temoj, ktp). Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono oni elektis lin estrarano de UEA en 2007, kun okupiĝo pri faka kaj scienca agado.

Kiel mondperiferia movadano, Vergara volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝian karakteron de libervola, diversnivela, solidara kaj efike kunlabora homgrupiĝo por antaŭenigi Esperanton kiel ilon por pli paca kaj egaleca mondo, laŭ la vivanta revo de Zamenhof.

Ni devas kune kontribui al la ĝisdatigo de nia komuna hejmo UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka sferoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantistoj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al solide, racie bazita disvastiga agado.  


La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de José Antonio Vergara al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.

Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.

Agoj pri dokumento

La Vojoj de Jose Antonio Vergara

Afiŝita de dennis keefe je 17:23
La ideoj de Jose Antonio Vergara estas inter la plej utilaj kaj efektigeblaj de nia nuntempa Esperanto-Movado. Ni bezonas pli da parolantoj de Esperanto; ni bezonas trovi aliancanojn kiel Uneskon kaj multajn aliajn; ni bezonas multe pli emfazi la utiligadon de la Interreto por niaj celoj. Mi esperas, ke ni ne nur auskultos kaj ghuos la elokventajn paroladojn de li, sed ke ni ankau multe pli laboros sur la promesplenaj vojoj pri kiuj li parolas.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info

Chu ies vojoj au la komuna prudento de nia movado?

Afiŝita de José Antonio Vergara je 18:23
Dankon al Dennis pro lia tuja kaj instiga reago al la intervjuo. Mi sincere diru ke la ideoj kiujn mi firme, konvinkite subtenas fakte apartenas al la komuna prudento kiun nia movado evoluigis tra la jardekoj, idearo al kiu kontribuis kaj daure kontribuas tre diversaj homoj. Mi simple estas heredanto, samkiel ni chiuj, de tiu richa idea ilaro, kiun mi volas funde repripensi lau la kondichoj de la nuna epoko, kontroli kio daure restas valida, kio nepre ne, kio bezonas shanghojn, ktp. Tio estas nia tasko, mi opinias.

Do ne temas pri "miaj" ideoj. Mi kredas ke ni homoj fakte pensas ne precipe sole sed kolektive, do la interago kun aliaj homoj estas esenca por la unuopa individua kapablo pensi, kaj tial "miaj" ideoj fakte estas tiuj kiujn mi diskutis kun au lernis de aliaj homoj. Ekzemple tiu iniciato pri Lingva Festivalo jam havas konkretan esprimon che TEJO- kaj ILEI-kongresoj, kaj estas tre evoluigita de Dennis mem (ekz. li kaj mi kungvidis kleriglundan sesion en la Jokohama UK pri tiu temo).

Kaj jes ja la ideoj nepre estu ligataj al, fakte naskitaj de kaj konfrontataj kun la praktiko. Kiel tre modesta ekzemplo de tio, mi kontentas char jam en du sinsekvaj solenaj malfermoj de niaj UK-oj, mi sukcesis ke la landaj salutantoj salutu la kongresanojn per kelkaj vortoj en sia propra, gepatra lingvo (en Bjalistoko per traduko de la saluto tre probable uzita de Zamenhof : "pacon sur vin" "sholem aleihhem" en la jida). Tio estas simpla simbolo, dum okazo en kiu kutime venas altranguloj viziti nian UK-on, por doni konkretan, simbolan pruvajhon ke oni ne vidu nin kiel marghenajn obsedulojn pri Esperanto kiuj rigide nur interesighas pri ghi, sed kiel homojn kiuj sincere subtenas la konsciigon de la homo pri unu el shliaj plej gravaj trezoroj, nome shlia bunta lingvaro.

Gratulon al iluzioj

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 18:06
Oni povas gratuli al Jose Antonio Vergara pro tiu kuragha elpasho.
Sed mi restas pesimisma. Se mi observas la nuntempan evoluon de la komitato, ekzemple kiel la nova Strategia Laborplano estas verkata, mi perdas chiajn iluziojn.
Diskutoj bone jes - SE KIUJ, KIAJ ?
La Esperanto-movado elcherpis siajn eblecojn. Ghi fiaskis en la senco de la "fina venko". Neniu shtato, neniu organizo en la mondo adoptis Esperanton. Diskutojn havas nur sencon, se oni vidas la perspektivon, ke tiu adopto okazos. Private agadi por Esperanto por "antauenpushi" kaj "endkonduki" ghin havas malmulte da senco.
Lau mi la eksperimenton Esperanto oni povas konsideri kiel fiaskinta, se temas pri la mondvasta enkonduko de Esperanto. Do, se oni daure volas okupighi pri Esperanto, oni pripensu kiel.
Se vi volas turismumi pri Esperanto, tio estas alia afero. Ech se kelkaj el ni mokas pri la turisma karaktero de la UK, oni ne forgesu, ke tiu turisma karaktero estas la plej sukcesa elemento de tiu arangho. Sen tiu arangho la UK ne plu estus la sama arangho.
Do, oni povas komenci reformi iujn movadajn strukturojn. Oni daurigu ekzemple la UKn, ech sub la sama nomo, sed ne plu havu iluzion, ke temas pri vere universala kongreso. Nur lau la nomo ghi estas tia.
Dum la jaro devus okazi multe pli da internaciaj konferencoj lau la modelo de la vila jhurnalista konferenco en majo 08.
Krom tio en Esperanto devus APERADI multe pli da gravaj publikajhoj.

Do, la demando ne estas unuavice chu tiu Komitato de UEA diskutu, kaj kion ghi diskutu. En Bjalistoko estis sufiche da okazoj por diskuti, sed oni nenion diskutis. Multaj gravaj movadanoj cheestis kaj la rezulto estis nur malplenaj diskutoj au neniuj diskutoj. Vershajne dum jardekoj oni sufiche diskutis kaj la diskutoj elcherpighis, char la fina venko ne venis, kaj la esenca generacio kiu diskutis kaj agadis pli kaj pli foriras. Post 1989, la komunismaj landoj, kiuj esence portis la Eo-movadon, forfalis kaj kun ghi la subteno al Esperanto kaj UEA, kiu havis la iluzion, ke ghi estas grava movado.
La kerna demando trovighjas en la signifo de Esperanto. Kaj krom en turismo mi vidas persone neniun alian gravan praktikan signifon. Ech niaj gazetoj, kiuj grandparte estas intelekte mizeregaj, char mankas intelektuloj, kiuj volus verki, estas turismaj, char ili raportas pri la turismaj aranghoj.
Do, oni ppvus longe diskuti pri la temo kion ni diskutu, chu ne.

Praktikaj revantoj

Afiŝita de José Antonio Vergara je 19:21
1. Ke Andy komence de sia chi-supra komento gratulis min estas prifierinda atingo, char li ja estas konata kiel tre severa (kaj tre ofte prava) kritikanto de chiuj niaj mankoj, fushoj, stultajhoj, blufoj, ktp., kiuj bedaurinde estas multegaj. Mi iam defendis tion kion mi nomis lia "lojala kritika observado" al UEA kaj la movado (fakte Andy mem shatis kaj opiniis trafa tiun mian difinon).

2. Male al Andy, lau mi jam la fakto ke Esperanto kaj ties movado/lingvokomunumo daure ekzistas estas tre prifierinda atingo. Do, mi ne kundividas lian pesimisman aserton ke nia afero "elcherpis siajn eblecojn".

Por mi, Esperanto estas tre interesa kolektiva, plurgeneracia eksperimento vivantigi lingvon, kiu tiurilate estas tre sukcesa, char ja ghi farighis vera lingvo, el kultura kaj socilingvistika vidpunktoj. Mi estas konvinkita pri fakto centmilfoje ripetata de ni char vera : la mirinda fakto ke chiu homo povas relative facile lerni ghin ghis tre kontentiga posednivelo kaj do aktive uzi ghin, male al la malkuraghiga sperto kun aliaj fremdlingvoj, estas valorega en si mem.
Esperanto estas uzata chiutage por plej diverscelaj kontaktoj inter tre diversaj homoj loghantaj en preskau chiuj landoj. Ghi svarmas en la interreto (vidu ekz. Vikipedio).
Danke al ghi vi povas konstrui amikajn rilatojn kun homoj tre foraj sed tamen spirite proksimaj, aspekto kiu lau mi estas gravega trajto de nia kolektiva fenomeno: ni ne nur teoriumas pri tio kiom bone estus ke la homoj alprosimighu inter si, sed per Esperanto tio daure okazas, ech se ghis nun je tre modesta skalo launombre kaj lauinflue.
Esperanto do estas vivanta atestajho ke la homoj povas elpensi kaj konstrui pli justajn kaj efikajn solvojn por problemoj, ech se la potenculoj au la merkato malice prifajfas au indiferentas pri ghi. Kaj estas digniga honoro partopreni en tiu chi provo pruvi ke io tia eblas. La fakto mem alighi al aliaj homoj en tiu chi etike valora strebado jam estas io inda en si mem.

Por mi la "fina venko" tute ne estas iu iama momento en la fora estonteco de oficialigo flanke de orgojlaj potenculoj, sed tiu kara, maljuste primokata revo sin referencanta al daura, senchesa procezo, en kiu Esperanto estos pli kaj pli agnoskata kiel vera lingvo, disponebla kaj eventuale utiliginda kiel solvo por la konkretaj bezonoj de homoj, ke ghi estos prestigha afero, ke ghi trovos sian lokon apud aliaj socie respondecaj movadoj por konstrui pacan homan komunumon.

3. Por chio tio, ni bezonas vochojn tiajn, kia tiu de Andy. Fakte la sendependa kultura revuo Spegulo, en kiu li ludas centran rolon, estas ekzemplo de tio, kion ni nepre havu.

Amike,

José Antonio Vergara

Parafrazo de Kennedy

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 20:49
José Antonio Vergara:

> Por mi la "fina venko" tute ne estas iu iama momento
> en la fora estonteco de oficialigo flanke de orgojlaj
> potenculoj, sed tiu kara, maljuste primokata revo sin
> referencanta al daura, senchesa procezo,

"Venko" laŭdifine ne estas procezo, sed la esperata rezulto de procezo. La fina venko okazas en tiu punkto kiam UEA ne plu estas necesa, ĉar ĝiaj celoj estas plenumitaj. Mankas do ke Libera Folio demandu al la kandidatoj kion ili volas fari por malnecesigi UEA'n, ĉar el tiu demando fluas ĉio cetera.

> en kiu Esperanto estos pli kaj pli agnoskata kiel vera
> lingvo,

Ni havas problemon pri la agnoskontoj. 99% de la planlingvanoj estas Esperantistoj, sed ne ekzistas 99%a unueco pri bazaj konceptoj inter lingvistoj. Fakte la malunueco lingvista estas tiel profunda, ke agnosko de Esperanto fare de unu skolo devas esti rigardata kiel implicita malagnosko fare de iuj aliaj skoloj.

> disponebla kaj eventuale utiliginda kiel solvo por
> la konkretaj bezonoj de homoj, ke ghi estos prestigha
> afero, ke ghi trovos sian lokon apud aliaj socie
> respondecaj movadoj por konstrui pacan homan komunumon.

Mi ne kredas ke UEA sukcesos malnecesigi sin antaŭ ol la lingvistiko faros el si maturan sciencon disponeblan kaj eventuale utiligindan por konkretaj bezonoj de UEA. Lingvistiko objektive estas malpli prestiĝa ol Esperanto, sed Esperanto ne estas rivalo de lingvistiko aŭ malamiko de scienco, tute male. Ĉar kiel oni povas imagi ian iel lingvorilatan unuecon de la homaro se ne povas esti unueco de la lingvoscienco?

Kiel tio rilatas al Kennedy? Ha, mi preskaŭ forgesis: Ne demandu kion vi mem povas fari por Esperanto. Demandu kiujn agemulojn vi devas antaŭenpuŝi por utili al la malnecesigo de UEA.

chu iama malnecesigo de UEA? Tamen ghi ne estas shtato

Afiŝita de José Antonio Vergara je 23:47
La komento de Jens estas interesa, char ghi iom marksismece antauvidas la malaperon de UEA per simila rezonado al tiu de Marks koncerne la shtaton je la momento de la iama, estonteca forigo de la klasa socio (interese, Stalin konstruis monstran leviatanon nome de tio...)

Nu, UEA tute ne estas shtato sed memvola, libera, bonfara organizajho de E-movadanoj. Ghi ne punas nek postulas impostojn nek havas civitanojn, sed male, ni civitanoj de diversaj landoj kaj de la mondo decidas unuighi en Asocio por kiel eble plej unuece, racie kaj efike kunlabori por Esperanto. Mi apartenas al tiuj kiuj estas konvinkitaj pri la ekzistoneceso de UEA, kaj mi insistas je tio ke por mi ne estas imagebla iu momenta punkto prinomota "la fina venko", sed daura, kreskanta procezo de plialtigho kaj de la nombro de Esperanto-uzantoj kaj de la prestigho kaj utiligo de la lingvo en chiuj homaj sferoj.

Mi shatis la aludon kiun Jens faris al Kennedy, char nuntempe shajnas pli ofta ghuste iaspeca malkenedia, hedonisma sinteno al Esperanto, nome "kion ghueblan au profiteblan Esperanto oferas al mi?", anstatau la movadeca sinteno "kion mi mem povas fari por Esperanto? (kaj tiel ankau igi min pli vere homa, char engaghita en valora kolektiva strebado).

Char tio kio utilas estas mem fari ion, mi nun memoras ke ankau el Usono venis tre interesa tiurilata atentigo, flanke de la bedaurata Don Harlow. Li iam distingis inter la agado por produkti esperantistojn (nome disvatigi la ideon, instrui la lingvon, ktp) kaj tiu por produkti servojn por la esperantistoj (nome chio krome imaginebla : verki, traduki el/en, redakti revuojn, chasi financajn rimedojn por la movado, protekti niajn bibliotekajn trezorojn el la minaco esti sendataj al la rubujo, ktp).

Mi trovas ke ambau flankoj estas inter si kompletigaj kaj necesaj Kaj mi vidas rolon por UEA je tio.

José Antonio Vergara

Precizigoj

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 18:01
Mi ne antaŭvidas la _malaperon_ de UEA; mi _esperas_ ĝian _malnecesiĝon_. Tio estas mia difino de finvenkismo. (Mi tamen ne tre ŝatas la vorton; mi preferus paroli pri "plenumiĝo de la celo" aŭ simile). Ke UEA en la nuna stadio estas necesega, estas tute eksterdube; tion eĉ Valerio Ari iagrade koncedos. Oni spontane imagus ke, ĉar Raŭmismo volas ke UEA malfortiĝu, ĝi ankaŭ volas ke ĝi malaperu; sed efektive Raŭmismo nur antaŭvidas ke la celaro de UEA ne plenumiĝos en antaŭvidebla estonteco, do ke UEA pluvivos pli longe ol atendite! Post la antaŭvidebla estonteco ĝi eble, eventuale povus dissolviĝi pro kaŭzoj aliaj ol ĝia sukceso, sed estas tro frue anticipi tion (aŭ tiel almenaŭ estis en 1980, kiam la manifesto estis deklarita).

Mi precizigu ankaŭ ke laŭ mi fakte estas tro malmulte da hedonismo en la Esperantomovado. Tro multaj egocentre demandas sin "kion _mi_ povas fari por Esperanto" -- kvazaŭ tio estus io malfacila. Oni povas interŝanĝi kelkajn ĝentilaĵojn en Ipernity aŭ kelkajn malĝentilaĵojn en soc.culture.esperanto, kaj jen oni jam _tute senironie dirite_ estas ia kultura heroo. Se plaĉas al oni, oni povas fari ankoraŭ pli, sed neniu povas ion postuli tiurilate. Kion ni povas postuli, tio estas ke pli multaj demandu sin "kion _ne mi, sed iuj aliaj_ povas fari por Esperanto" -- kaj ke oni klopodu pli multe por enpostenigi tiujn aliajn tien kie ili povas utili.

shtatprezidanto Kennedy: "mi estas berlinano"; simpla E-movadano Vergara: "mi estas herzbergano"

Afiŝita de José Antonio Vergara je 15:43
Nu jes, fakte, la postulo de Jens ke Libera Folio pridemandu la kandidatojn "kion ili volas fari por malnecesigi UEA-n" (char tiu hipoteza malnecesigho estus konsekvenco de la iam okazonta momento de la "fina venko") estas retorika rimedo iom fremda al mi, kaj do mi egaligis tion al simpla antauvido de malaper(ig)o.

Tute male, mi ne atendas vane iun Godotan grandiozan tagon, sed mi favoras procezan aliron por kompreni la taskaron de nia movado (kaj ghia UEA, inter aliaj organizofomoj eblaj) kiel senchesan agadon por kreskigi la prestighon, uzoterenojn kaj parolantaron de Esperanto kaj tiel igi ghin pli kaj pli disponebla, libere uzebla de la homoj.

Tiusence, neniam UEA farighos nenecesa (notu ke mi preferas pli mildan a-vorton anstatau la fortan esprimon "malnecesa") char la vivo de la homaro chiam alfrontos konfliktojn, riskojn de malmuntado de jam atingitaj rajtoj, ktp. Pli justaj kaj vere demokratiaj sociaj rilatoj estos atingitaj por chiuj, mi esperas, tamen ili estos chiam defendendaj. Ech se Esperanto farighos vaste uzata, inklude la Novjorkan sidejon de UN mem per la vocho de ties ghenerala sekretario, UEA restos kiel engaghita voluntularo tutmonda, por atente defendi la lingvajn homajn rajtojn (char ekz. UN mem ofte agas maljuste, nesufiche firme defende la pacon, ktp), por plu funkcii kiel komuna spaco de asociigho kaj kunlaboro por la homoj, ktp.

Mi tamen ne tiom emas abstrakte pensi pri iu fora estonteco, sed prefere pri la vere malsimila nuno. La aludo de Jens al Kennedy igis min sherce pensi pri alia fama dirajho de tiu usona shtatprezidinto, kiun li diris germanlingve en akra momento de la Malvarma Milito (Ich bin ein berliner). En tute alia situacio, kiel simpla homo mi shatas la etskalan venkon en la germana urbo Herzberg, kie la homoj agnoskas ke Esperanto estas io inda. Tial mi povas diri ke "mi estas herzbergano", char mi volas tion por la cetero de la mondo.

Amike,

José Antonio Vergara



Lerni ami liberecon laŭetape

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 11:22
Se la fina celplenumiĝo situas tro malproksime en la estonteco, ni parolu pri la survojaj etapoj. En Herzberg oni sukcesas, per multjara persista laboro, multigi la Esperantlingvajn surskribojn en la publika spaco, kaj en Bjalistoko oni atingas ion similan pro klaraj turismaj interesoj de la urbo. La afero, kiu nur ŝajne estas avantaĝo, estas ke ni atingas ĉi tiujn sukcesojn per plaĉado. Ni ne lernas ami liberecon tiamaniere. Antaŭ la falo de la muro (aŭ la morto de Stalin, almenaŭ) diri "Ankaŭ mi estas Bjalistokano" havus multe pli ol nun ion komunan kun la Berlina citaĵo de Kennedy, ĉar tio signifus solidaran batalpretecon. Se Esperantisto hodiaŭ nomas sin Bjalistokano aŭ Herzberg-ano, tio ne estas esprimo de solidareco, sed simple de gratulo. Neniu aparte fieris nomi sin Budapeŝtano dum HEA havis siajn grandajn sukcesojn per plaĉado al la unupartia reĝimo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Bone, se la reĝimo estas demokratia, ne estas tiel malbone se la Esperantistoj sukcesas plaĉi al ĝi. Sed ni konsciu ke tiam la ekstera batalpreteco, malnecesiĝinta, facile povas transformiĝi al interna malkonkordo se la progreso stagnas dum kelkaj jaroj. Tiu specifa danĝero estas multe pli granda en Eŭropo ol en suda Ameriko, evidente.

Do, se oni ne volas jam nun skizi la finan celplenumiĝon, necesas difini la plenumiĝon de la aktuala etapa celo. Kiamaniere oni povas fari tion internacie, en UEA? Estas malfacile, do oni ne sloganis ekzemple "Pli da Esperanto en la publika spaco", kvankam la demando pri religio kaj sekso en la publika spaco estas arde debatata (almenaŭ mialande). Anstataŭe ni pli kaj pli solidaras kun premataj naciaj lingvoj, anstataŭ nur solidari kun ni mem, kaj tio estas bona, ĉar ni devas preni ĉiujn lingvojn serioze, se aliaj prenu nian lingvon serioze. Sed ĉu ni difinis etapan celon tiurilate?

Tamen, se ni volas ne nur etapojn, sed ankaŭ finan celon, ni devas alrigardi la situacion de lingvistiko. Ĝi estas mizera, multe pli malkonkorda ol la movado por internacia planlingvo, kiu praktike koincidas kun la Esperantomovado. Ni bezonas la prestiĝon de lingvistiko por levi la prestiĝon de Esperanto, sed aktuale Esperanto havas pli da objektiva prestiĝo ol lingvistiko. La scienco tamen progresas, kaj tiam estos treege danĝere por ni ligiĝi en la publika imago kun la malĝusta lingvistika paradigmo - eble multe pli danĝere ol ligiĝi kun nedemokratia politika reĝimo. La sola kio estus ankoraŭ pli danĝera estus ligiĝi al kontraŭscienca mistikismo. Aliflanke, se ni jam nun povas ligiĝi al la venkonta paradigmo, nia prestiĝo estos tiel sekurigita, ke ni baldaŭ apenaŭ bezonos batali por Esperanto; aŭ sufiĉos labori, aŭ la batalo estos pli ĝenerala.

Esperante ke la somero estas bela en Puerto Montt (en Kopenhago neĝas kaj malvarmas),
amike salutas Jens S. Larsen.

Bjalistokano, Kopenhagano, Puerto-monttano, mondano

Afiŝita de José Antonio Vergara je 16:54
Fakte mi finis instigocelan artikolon por konvinki niajn homojn veni al la UK ghuste per la alvoko “ni chiuj farighu bjalistokanoj” (“Zamenhof-Jubileo en Bjalistoko: revene al niaj radikoj!”, revuo Esperanto, januaro 2009, p. 13). Ni tamen agnosku ke nur nun kreighis la kondichoj por pli frapa kaj konkreta enmapigho de tiu urbo en Esperantujo, char apud interesa procezo lastatempa de ekonomia disvolvigho kaj modernigho, la urbaj autoritatoj bonshance rimarkis ke la nobla figuro de Zamenhof estas valora por ghia monda renomo kaj tiel decidis aktive elstarigi tion kiel urban identecotrajton.

Tiu alvoko do estas pli oportuna nun ol ghi estus dum la Malvarma Milito, char male al la unuflankeco de Kennedy kiel politika gvidanto de unu el la du tiamaj blokoj, la fenomeno Esperanto kaj ghia neutrala UEA (malgrau la Connor-aj kaj post-Hamburgaj akuzoj de komunistigho) neatendite farighis tre interesa ponto je homa skalo inter ambau flankoj de la shtalmuro, per pacienca, zorga kaj kuragha klopodo forsuperi la detruan efikon de la Stalina neniigo.

Dum la tagoj de la Klimata Konferenco mi ankau sentis min kopenhagano kaj se tie, mi marshus surstrate (tamen pace) por diri al la gravaj (kaj fushe malefikaj) potenculoj ke ni la civitanoj de la mondo bezonas jam nun la urghajn shanghojn kiuj endas.

Esperanto fakte estas ero el mondo tia, kian mi volas postrestigi al la estontaj generacioj, do dauripova, justa, kaj ekologie, lingve kaj kulture diversa. Esperanto estas afero monda, samkiel la Klimato. Kaj nia tasko estus videbligi ghin, simile al tio kion oni jam atingis (sed ankorau nesufiche) pri la Klimato. Por tio ni bezonas fortan UEA-n.

(cetere ni havas chi tie en Puerto Montt tre strangan someron, fakte, malvarman kaj pluvan)

Amike,

José Antonio Vergara

Mondolingvo kaj lingvomondo

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 09:39
Eble ne superfluas ke mi aldonu ke gratuli estas malpli grave, sed ne malpli bone ol solidari; Esperantisto ne hezitu deklari sin Bjalistokano se renkontiĝas iu ajn retorika motivo por tio. Nur ankaŭ ne superfluas aldoni ke la malkonkordo de lingvistiko ankaŭ estas nia malkonkordo. Urĝas ke UEA okupiĝu pri tio. Eble estus unuavice tasko de la Akademio, sed tiam necesus difini ĝian taskaron pli vaste, kaj la estraroj de UEA kaj de la Akademio ĉiuokaze grandparte koincidas.

Kontrauiluzia iluzio

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 21:01
En ordo, mi havas nenion kontrau la "optimismo" de kolego Vergara.
Esperanto ludas multe tro malgrava rolo en la mondo, kaj tiun chi nekontesteblan fakton oni finfine komprenu kaj eltiru el tio konsekvencojn.
Flanke de la Komitato de UEA mi vidas neniajn substancajn iskutojn. Tri-kvar personoj perdas nun sian tempon pro la verkado de la Strategia Laborplano, kiu riskas farighi granda kacho kaj fatraso, kiun oni devus eviti.
Pri Esperanto neniu serioza forto en la mondo interesighas. Ni ne bezonas platonajn laudojn de s-rino Bokova, kiu memorigas la samajn de M'Bow, sed konkretajn agojn.
Do, el chi tio vi devus eltiri konsekvencojn kaj - au chesigi la eksperimenton Esperanto sur la nivelo de la "finvenkismo", au daurigi ghin sen tiuj ambicioj. Sed chu tio havas sencon? Kiel mi jam ofte diris, mi povas same bone turismi pere de iu ajn nacilingvo - do mi ne bezonas Esperanton kaj strangajn esperantistojn de plej diversaj koloroj, kiuj ghenas mian pacon.
Kiam mi partoprenis (unu tagon) la IJKn en Sarajevo, mi konstatis, ke la Eo-junualro nenion seriozan plu havas por diskuti.
Se vi volas fari konkrete ion utilan por Esperanto, tiam zorgu unue, por ke la plej grandaj, kaj ne nur grandaj, jhurnaloj publikigu siajn artikolojn en Esperanto.
Do, okupighu konkrete pri tiu tasko kaj lasu chiujn aliajn revojn ktp. Se chiuj tiuj jhurnaloj enkondukis Esperanton en siaj redakcioj kaj vi atingis tiun celon, vi povos transiri al dua tasko, t.e. esperantigi la TUTAN mondliteraturon, ankau la aktualan publicistikon, al Esperanto. Ne por fanfarone montri, ke tio en Esperanto eblas, sed por puvi la PRAKTIKAN UTILECON de Esperanto.
ktp. ktp.
Do, UEA kaj la Eo-movado komencu realigi tiujn du taskojn. Ni tute ne bezonas kriadojn kontrau la angla au franca au alia lingvo. Tio estas pura ideologio, pri kio la homoj nur mokas. Vi devas komenci PRAKTIKAJN TASKOJN SUR MONDA NIVELO kaj tiam automate forflugos akau via malamo kontrau la angla, kontrau Usono, ktp.

Alia afero:
chu e-istoj partoprenis la kopenhagan klimato-konferencon ? Se ne, kial ne ? Cetere, povus esti bona komenco por organizi la kopenhagan UKn en 2010. (Persone mi timas, ke tiu UK farighos sensignifa).

chu la kuracilo montrighas pli malbona ol la malsano mem?

Afiŝita de José Antonio Vergara je 22:23
Mi chiam legas kun granda atento la opiniojn de Andy kaj persone trovas vere pensinstiga lian fortege kritikan (vershajne ne plu paciencopovan) pritakson de la kompatinda stato de nia movado.

Jes ja, niaj problemoj estas tre seriozaj kaj Esperanto restas neinflua kaj vaste nekonata fenomeno, se pritaksi lau ekz. la nuna lingva ordo en la mondo au en Europa Unio, kun kreskanta kaj ekskluda rolo de la angla.

Sed la alternativa propono de Andy por "konkreta" celo je kiu koncentri chiujn niajn fortojn anstatau je la ghisnuna agado kiu lau li estas tute sensenca au senutila, nome chefe zorgi ke la grandaj jhurnaloj "publikigu siajn artikolojn en Esperanto" shajnas al mi ech pli senespere malrealisma ol multo el tio prave kritikata de Andy! Kial tiuj jhurnaloj ghuste nun subite atentus kaj ekuzus Esperanton? Per kiuj argumentoj ni konvinkus ilin fari tion krom la "banale finvenkismaj sloganoj" (kiel Andy mem povus diri)?

En Bjalistoko, okaze de la diskutoj pri faka agado, mi kontribuis al la diskuto la jenan etaparon kiu estus lau mi alstrebinda. En la unua shtupo, ni chiel pruvu ke ja ekzistas io tia kia Esperanto, ke ghi estas vera, tute normala lingvo, do potenciale utiligEBLA por diversaj celoj, ankau sur la faka kampo, char ghi permesas esprimi chion tute tauge (bonshance, ni jam havas pli ol 100 jaroj de chi tio, sed ankorau mankas pli da konkretaj, seriozaj aplikoj de la lingvo flanke de ni mem). La dua stadio estas, danke al la pena levigo de la prestigho de Esperanto i.a. per la rimarkebla cheesto chiea de ghi (ekz. Vikipedio), montri ke Esperanto estas fakte utiligINDA, char ghia lingvokomunumo estas interesa celgrupo, char dise loghanta en chiuj landoj kaj tre aktiva intelekte. La tria etapo estos tiam, kiam kelkaj instancoj konstatos ke Esperanto estas utiligENDA, char ghia lingvokomunumo tiom kreskighis, ghi tiom disvastighis ke chie eblas renkonti E-parolantojn, kaj do ke ghi fakte estas utila por neesperantistoj.

Sed ni komencu je la komenco, ne je la fino.

Amike,

José Antonio Vergara

Malofta mikso Vergare valora

Afiŝita de Istvan Ertl je 22:30
Amiko Vergara montras maloftan mikson valoran de engagxita idealismo, sento pri realajxoj, konstanta diskutpreto kun propraj dirindoj, oratora talento kaj konstanteco en siaj klopodoj. Mi esperas ke li re-igxos estrarano en la nova periodo.
Subtene
Istvan Ertl