Grafitio Esperante - laborrenkontoj en Varsovio
Grafitio pri Esperanto kaj bildaj vortaretoj desegnitaj de infanoj – jen la ĉefaj eroj de laborrenkontoj okazintaj en Varsovio. Septembre organizis ilin Historia Muzeo de Polaj Judoj kaj Pola Esperanto-Junularo kadre de la 13-a Scienca Festivalo. Dum kvar renkontiĝoj la eventon partoprenis klasoj el bazlernejoj kaj gimnazio, kaj familioj kun infanoj. La laborrenkontojn komencis Zofia Mioduszewska kaj Zofia Wóycicka el la Historia Muzeo de Polaj Judoj per diskuto pri komunikado. Tion ke malfacilas komuniki ion sen uzo de iu lingvo montris ekzerco, dum kiu partoprenantoj provis „diri” al aliaj simplajn frazojn uzante nur gestojn.
Kiel do povis komuniki loĝantoj de Bjalistoko en la 19-a jarcento, se en la urbo funkciis samtempe kelkaj lingvoj? Responde al tiu demando estis prezentita Zamenhof kaj lia ideo de lingvo internacia. Sekve Irmina Szustak kaj Łukasz Żebrowski el Pola Esperanto-Junularo baze prezentis la lingvon mem kaj proponis novan ludon.
Partoprenantoj ricevis lotumitajn vortojn kaj ene de siaj grupoj, uzante prefiksojn kaj sufiksojn, kreis laŭeble grandan vortfamilion. Tiel ili eksciis kiel facile en Esperanto el la vorto kuiri eblas fari kuirejon, kuiriston aŭ kuiristinon.
La duan parton de la laborrenkontoj gvidis artistoj Marcin Urbanek, Łukasz Mieszkowski kaj Katarzyna Stanny. La pli junaj grupoj kreis mem desegnitajn bildajn vortaretojn polajn-Esperantajn. La pli aĝaj preparis grafitio-ŝablonojn prezentantajn ideojn de Esperanto. La verkoj estis publikigitaj en urba ekspozicio ĉe Zamenhof-strato.
Fotoj de la laborrenkontoj:


Ludi kaj lerni
Same, tre grave estas lerni per kantado, spritaj simplaj versetoj kaj marsxado en la naturo.Se la planto estos efektive enplantita, tiam poste mem postulas pli
Gratulon pro bona laboro.Junularo estas nia estonto!