Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Google festas la Zamenhof-tagon

Google festas la Zamenhof-tagon

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-19 16:03
Antaŭ 150 jaroj, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis Ludoviko Zamenhof. Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ Google solenas la festotagon. En la kapo de la ĉina, japana kaj korea versioj de la plej potenca serĉilo de la mondo aperis esperanta flago, kun ligo al serĉorezultoj pri Esperanto. La apero de Esperanta versio de la logotipo de Google ŝajnas esti rezulto de esperantista kampanjo. Simila logotipo aperis ankaŭ en multaj eŭropaj versioj de la serĉilo, kiam la 15-a de decembro atingis tien.

La serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.

La iniciaton inter la unuaj disvastigis la israela esperantisto Josi Ŝemer, kiu la 24-an de septembro dissendis al multaj adresoj mesaĝon kun la jena enhavo:

Kiel vi eble rimarkis, Google ofte metas ĉe sia hejmpaĝo iun specialan desegnaĵon por noti datrevenojn de historiaj okazintaĵoj, naskiĝoj de famaj personoj kaj simile. Ekzistas bona ebleco, ke, almenaŭ en selektitaj landoj (ekz-e Pollando), oni rekonos la 150-an datrevenon de Zamenhof la 15-an de decembro - se esperantistoj tion proponus. Bonvolu proponi tion prefere en simpla anglalingva mesagho ĉe proposals@google.com, kaj konvinki aliajn samon fari.

Proksimume samtempe la ideon disvastigis interalie la antaŭa prezidanto de UEA Renato Corsetti en la diskutlistoj de UEA. La kampanja mesaĝo estis disvastigita ankaŭ per la mikrobloga servo Twitter.

Josi Ŝemer asertas, ke la honoro ne apartenas al li:

- La iniciato ne venis de mi. Mi simple ricevis mesaĝon de iu esperantisto el Eŭropo (mi ne plu memoras de kiu...), petante pludisfamigi la aferon. Do, mi tuj dissendis ĝin al miaj 225 abonantoj de judaj ŝercoj kaj ankaŭ al ĉiuj 80 reto-havaj israelaj esperantistoj. Tiam Renato Corsetti - unu el miaj adresatoj - plusendis ĝin tra siaj retlistoj. Verŝajne multaj el la mesaĝ-legantoj skribis tiam al la redakcio de Google kaj jen la pozitiva rezulto! Mi vere ne scias kiu estis la iniciatinto, sed li meritas la plej grandan honoron, ne mi....

Je la 21.30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazaĥia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro.

Kelkajn horojn poste la esperanta flago aperis interalie en la rusia, svedia, germania kaj francia versioj de la serĉilo, sed ne ekzemple en la britia aŭ finnlanda paĝoj. Ne estas tute klare, kiel funkcias la montrado de la flago, ĉar usonaj esperantistoj raportas pri ĝia apero ankaŭ en la ĉefa paĝo Google.com, sed se oni aliras la saman adreson el Svedio, tie ne videblas flago.

Tie, kie aperis la Esperanta flago, ĝi enhavis ankaŭ ligon al serĉorezultoj pri Esperanto. Tiel, sekvante la flagon en la ĉinlingva paĝo, oni povis trovi kronologion pri la historio de Esperanto, dum la japana versio gvidis ekzemple al la japanlingva Vikipedia artikolo pri Esperanto kaj japanlingvaj lerniloj.

arkivita en:
brilanto
brilanto diras:
2009-12-14 22:39
Bonega novaĵo.. certe indus ankaŭ danki al Guglo per similaj leteroj - kaj esperi, ke naskiĝis nova tradicio, same kiel ĉe la papaj salutoj.
musineto
musineto diras:
2009-12-15 00:59
Mi jxus vidis ke ankaux en la germana versio de Google la Esperanta flago estas videbla. :-D
Esperantst
Esperantst diras:
2009-12-15 01:28
Nun preskaŭ en ĉiuj regionaj paĝoj de Eŭropo aperas la flageto kun la koncerna informo. Tiel en la germana, nederlanda, franca, hispana, itala, pola kaj rusa versioj. Dankon al Guglo. Ni atendu ankoraŭ iom da tempo kaj esperu ke ankaŭ en la angla versio la koncerna informo aperos.
blahma
blahma diras:
2009-12-15 01:32
ĉe http://doodlewatch.com/2009/12/14/esperanto-esperanto-founder-of-the-150th-anniversary-of-zamenhof/ - tie alklaku la langeton "It has been found in..." por vidi liston de ĉiuj landoj kaj tempoj.

(Dankon al Saŝa Kovjazina kiu unue atentigis pri tio.)
javergara
javergara diras:
2009-12-15 03:48
gratulegon kaj dankegon al la iniciatinto !! Kiom bela sukceso !! Mi dormos pli plache, pli dolche chi-nokte (che mi nun ankorau estas la 23:46 de la 14-a de decembro...)

mi salutas el Chilio (atendante por scii chu www.google.cl ankau honoros Zamenhof...) chiujn kies koroj ankau ghojighis pro tiu Gugla donaco,
WinstonSmith
WinstonSmith diras:
2009-12-15 09:45
Oni nepre danku Guglon per fintradukado de ĝiaj paĝoj en Esperanton! Tio eblas al ĉiuj, per la adreso www.google.com/transconsole. Aparte indas fintraduki Google Groups, kiu estas servo multe uzata de esperantistoj, sed ankoraŭ ne haveblas en la Internacia Lingvo ĉar preskaŭ 950 frazoj restas netradukitaj.

PS. Ankaŭ ĉi tie en Italio Guglo montras la flagon, sed la ligilo kondukas al "Zamenhof", ne al "Esperanto" kiel en Japanio aŭ Ĉinio. Ĉiuokaze, jam alvenis multenombraj aliĝoj al nia reta kurso ĉe http://iej.esperanto.it/kirek.
Lu
Lu diras:
2009-12-15 12:22
Belege! Plia tre afabla subteno de Guglo por Esperanto! En la retejo de la granda germana revuo 'Stern' la informo pri la guglodudlo estas en la titolo de la informo pri la naskiĝtago de Zamenhof, http://tinyurl.com/guglodudlo-stern-de . "Dudlo por L.L. Zamenhof: Guglo festas 150-an naskiĝtagon de la Esperanto-inventinto."

Jes, daŭrigi la tradukadon de la frazoj por la grupoj estas bonega ideo. Verŝajne oni devos dum iom da tempo regule atentigi la retlistojn pri la aktuala nombro de tradukendaj frazoj.
Sergio1969
Sergio1969 diras:
2009-12-15 13:10
Ankaux en la itala versio de Guglo, aperas la flagon!
Dankon Guglo!

Gxis.

Sergio.
sudastelaro
sudastelaro diras:
2009-12-15 13:59
En la menciita Doodlewatch

http://doodlewatch.com/

eblos vidi la bonegan (kaj belan) omaghon plurajn tagojn. Kaj oni povas esprimi sian kontenton per vochdono, alklakante la nombron de steloj sub la logotipo.

Bedaurinde nek la brazila, nek la portugala retejoj aperigis ghin... :-( Mi komprenas, ke ekzistas tiuj nur lokaj variantoj (kaj Doodlewatch montras iujn ekzemplojn), sed kiel la brazila kaj portugala branchoj ignoris la aferon, tio estas trans mia kompreno pri la afero.
ivolasenpena
ivolasenpena diras:
2009-12-15 14:38
En la franca..
Kaj krome aperis tutpaĝa reklamo poresperanta en la tre respektinda taggazeto "Le Monde".. Ĝin aperigis mioshy ĉefo de la firmao swany.

Jen bonega afero.

Ĝisoj
jakvo
jakvo diras:
2009-12-15 16:54
Evidente necesas rigardi kion la amikoj de HeKo pensas pri la evento kaj ho jes ili, kiel ĉiam, lerte manipulas la veron al Civito-vero.
Nepre legu la absolutan veron pri la flago ĉe <http://www.esperantio.net/index.php?id=1072>.


maoc84
maoc84 diras:
2009-12-15 20:49
Legu en http://ecivitano.wordpress.com/2009/12/15/la-flago-de-esperanto-en-google-kaj-punkto/
dennis
dennis diras:
2009-12-15 17:22

Vera bona novajho! Kaj la kunefiko de la tutpagha reklamo en la franca jhurnalo Le Monde, multobligos la pozitivan efikon de la gugla enmeto de la esperanta flago (en tiuj regionoj kie Le Monde havas influon). Estas rara momento en Esperantujo. Bona momento por anonci novajn kursojn al ghenerala publiko, enmeti anoncojn surrete pri www.lernu.net, varbi por www.lernu.net ghenerale, peti radio-intervjuojn, rekontakti Uneskon, komuniki kun eblaj partneroj, ktp, ktp. Chi flanke en Chinio, mi reage kontaktis la tutlandan jhurnalon, China Daily, por proponi eblan kunlaboron kun Esperantistoj por starigi Lingvan Festivalon (kun Esperanto kiel Honorlingvo) en la Monda Foiro kiu okazos venontjare en Shanhajo, Chinio.

Esperantistoj aliloke je chiaj niveloj povas profiti je la bela koincido de novajhoj, sed ke ni chiuj agu laueble rapide, char tiaj pozitivaj merkatikaj efikoj tre rapide malaperas post mallonga tempo. Ech post kelkaj horoj (ne tagoj) la pozitiva efiko povas komenci malkreski. Plej bone estus, ke niaj spertuloj pri Publikaj Rilatoj (kiuj estas la fakuloj pri tiu temo) rapide starigi kaj efektivigi planon por maksimume profiti la okazon. Kiam ni pensas pri Strategio kaj Laborplanoj, ni ne forgesu la grandan kontribuon de profesiaj publikaj rilatoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
cyrille
cyrille diras:
2009-12-15 20:00
Dennis tute pravas. Mi proponas la jenan aliron (sinsekvo de ideoj) sendindan al ĵurnalistoj

- hodiaŭ, milionoj da homoj vidis esperantan flagon.
- kiom da homoj parolas Esperanton ? Relative malmulte
sed
- Google pruvas ke kiam oni volas, oni povas, kaj kostis kvazaŭ neniom
- sufiĉus grandskale informi la popolojn, efike instrui pere de www.lernu.net
kaj multe da homoj parolOS Esperanton.
Tiam ĝia utilo evidentos kaj la sistemo nutros sin mem, sen neniigi ajnan lingvon en la mondo.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-15 18:17
Estas granda gxojo kaj festo por esperantistaro kaj ni estu al Google dankemaj pro subteno kaj reklamo. Certe la akcio portos fruktojn. Ni uzu gxin prudente.

Unu tamen estas interese, kial kelkaj landoj ne aligxis al la akcio? Cxu dependis de persona decido aperigi aux ne? Cxu mondo komencigxas dividi en opinio pri Esperanto? Mi povas bone kompreni al kiu aux kio interpopola kompreno fusxas planojn pri monopolo kaj influo.

Estis jam multaj kiuj provis Esperanton neniigi per malpermeso, persekutoj, cxu "libertempadoj" en prizonoj. Ili cxiuj jam ne plu ekzistas, pro tio estus bone pripensi cxu valoras ignori la volon de la popoloj.

Sincere via Stanislavo
blahma
blahma diras:
2009-12-15 19:15
Kara Stanislavo,

trankviliĝu, ne estas tiom terure kiel vi supozas. Se oni iom pli detale trarigardas la paĝarojn kiuj montras la jubilean emblemon (mi hodiaŭ konservis kopiojn de ĉiuj ili en mian komputilon), oni facile povas konstati, ke la divido estas ne laŭ landoj, sed laŭ lingvoj.

Tiel ekz. la svisa Guglo montras la flagon nur en la versioj (svis)germana kaj (svis)itala, sed ne (svis)franca kaj romanĉa. Do evidente ŝtataj politikoj estas neniel envolviĝintaj. Kaj tio certe eĉ ne volas indiki ke la franclingvaj aŭ romanĉlingvaj svisoj estus kontraŭ esperanto, dum iliaj ceteraj samlandanoj favorus ĝin.

Mi supozas ke temas simple pri kulpo de la koncernaj tradukistoj (ekz. la portugala, la ĉeĥa, la hungara) kiuj ne tradukis la tekston en sian lingvon (ĉu pro tempomanko, ĉu pro neglekto, ĉu eĉ efektive pro malŝato) kaj tial ĝi ne aperas en la koncerna lingvoversio - ĉar kvankam grafike sama, la kunflaga emblemo efektive estas "lingvodependa" - pro la priskriba teksto de la bildo kaj la serĉataj vortoj, kiujn necesas traduki.

Ĉiukaze, eĉ se temus pri intenca neglekto, certe ne temas pri tio ke iuj landoj fripone decidis ne aliĝi al la agado (cetere, ne estas "akcio"). La svisa ekzemplo tion klare montras, kaj finfine Google ja havas filiojn en kelkaj landoj (sed eĉ tiujn tute ne en ĉiuj), tamen ĝi entute neniel samas kun ties registaroj.

Mi ankaŭ bedaŭras la neaperon en kelkaj landoj (inkl. de la mia), sed tamen sincere ĝojas pro la sukceso de aliaj kaj emas akordi precipe kun via unua alineo.

Marek
dennis
dennis diras:
2009-12-16 17:31
Henri Masson bone atentigis Esperantistojn hierau pri la retejo www.doodlewatch.com, kie la ghenerala publiko povas vochdoni pri la diversaj emblemoj de Google, kiaj la lasta kun la esperanta flago.

Esperanto nun havas pli ol 370 vochdonojn kun meznombra rezulto de 9.4 okulfrape pli bona ol la sekvaj centoj da rezultoj en la lastaj monatoj kaj jaroj por aliaj emblemoj inkluzive tiujn de Mikaelo Jackson, Gandhi, Asterix, Sesame Street kaj ech Google mem.

Ne tiom scienca nek signifoplena rezulto. Tamen tiu informo sendata al jhurnalistoj povas tikli la imagopovon de kelkaj kaj starigi alian serion de favoraj artikoloj por Esperanto.

Profesiaj publik-rilatistoj scias fari tion. Ni, en Esperantujo, pensu eble pri tio kiam ni pensas pri venonta Strategio.

Amike,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-20 10:31
http://jamesfallows.theatlantic.com/archives/2009/12/esperabto.php

fare de influa usona jxurnalisto.

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-12-24 19:51
[De: Mike Leon en soc.culture.esperanto]

"Vochdonado: esperantaj literoj en Android"

Venontjare estos pli da Android-posxtelefonoj - Google: Android;
Apple: iPhone ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Android ).

Cxu oni kapablos tajpi per la alfabeto de Esperanto en Android 2.1?
Nu, ja oni povas instali specialan programon, jam ekzistas
AndroidKlavaro kaj AnySoftKeyboard, sed ni volas la literojn cxe cxiuj
milionoj da uzantoj.

Kiel atingi tiun tre atingindan celon? Simple:

1) Malfermu: http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

2) Klaku sur 'Sign in to add your comment' (Ensalutu por aldoni vian
komenton)

3) Cxe 'Sign in to Google Code with your Google account': apud 'Email'
kaj 'Password' tajpu respektive vian retposxtadreson kaj pasvorton
cxe Gmail. Klaku sur 'Sign in' (Ensalutu). La pagxo 'Google Code
Android' reaperas.

4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvolu aldoni
Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.

5) Malfermigxas listo de mesagxoj. Cxe la supro aperas: 'Issue 1730
has been updated'. Klaku sur tiu numero, por vidi la gxisdatigitan
liston de vocxdonoj, kun via cxe la malsupro.

1000 vocxdonoj necesas por efektivigi la aldonon.

Mike Leon
Jorge
Jorge diras:
2009-12-28 13:00
[De Pedro Sanz en satenhispanio@yahoogroups.com]

Inda celo... sed ne trafebla per la priskribita metodo: per ĝi vi aldonos ĝisnaŭze ripetitan komenton, sed ne voĉdonon. Por ĉi lasta celo vi devas alklaki sur la steleto flanka al la nombro 1730 supre-maldekstre de la paĝo. Ĝi devas fariĝi flav-kolora. Kaj, bonvolu, ne aldonu komenton se vi havas nenion novan por diri.

Pedro Sanz
Jorge
Jorge diras:
2009-12-24 19:58
Cetere, mi ne scias chu ekzistas simila iniciato koncerne enigon de esperanto en la Guglan Tradukilon. Mi trovis nur jenan ligon, kie videblas tia peto pri la klasika latina:

http://groups.google.com/group/google-translate-general/topics?pli=1
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-24 22:17
"anstataux premeti Guglon je tiu fronto, vi pli konstruktive uzus vian tempon premeti al cxiuj kiuj havas fontojn por paralelaj tekstoj kun Esperanto" - skribas sub
http://groups.yahoo.com/group/reago/message/9300
Jacob Nordfalk, kiu "laboras kune kun Hèctor Alòs i Font pri Esperanto en la masxintraduk-sistemo Apertium" (http://www.apertium.org). Nordfalk klarigas ke la t.n. "statistikaj masintraduksistemoj" bazigxas je plurlingvaj tekstaroj paralelaj ("Ege ege ege granda aro de tekstoj en multaj lingvoj- La tekstoj estu, frazo post frazo, tute samsignifaj"): ju pli da teksto des pli bonkvalita traduko. Se Esperanto nun mankas en la traduka ilaro de Guglo, tion kauxzas nesuficxo de la tekstoj havigeblaj al Guglo.
amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-12-28 13:04
http://www.elpais.com/articulo/cataluna/esperanto/Babel/elpepucul/20091228elpcat_6/Tes
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-12-28 17:22
Nu, se vi afisxas hispanlingvan artikolon, mi povas afisxi anglalingvan (ecx se propran):

http://hubpages.com/hub/The-Wind-of-Google
hectoralos
hectoralos diras:
2009-12-29 12:53
La artikolo, papere publikigita nur en la katalunia eldono de El País, donas tri kialojn por pravigi la novaĵon: 1) Guglo, 2) la organizo de omaĝo al Zamenhof fare de la Reĝa Akademio de Medicino de Barcelono, 3) la dulingva eldono, en la esperanto-originalo kaj en hispanlingva traduko, de novelo de Szilágyi fare de barcelona eldonejo. Plej verŝajne estas ankaŭ aliaj kialoj. Vidu la novaĵon aperintan la 27an en Libera Folio mem: http://www.liberafolio.org/2009/trifoje-pri-esperanto-en-televidaj-novajoj
Eliott
Eliott diras:
2011-11-27 12:42
sed la bonega retejo simplavortaro estas CENZURATA de google, entute neeblas ricevi ties retadreson kiam oni serĉas tiujn vortojn, ecx precizajn.
simono
simono diras:
2011-11-27 13:31
Jen denove la horo de la "komplotistoj" inter ni!

Guglo sekvas ligilojn - de retpaĝo al retpaĝo. Alivorte ĝi sekvas ligilojn de simpla HTML-paĝo al plia simpla HTML-paĝo (aŭ iam ankaŭ al alispeca reteja dosiero).

La vortara retejo "Simpla Vortaro" - laŭ mia rapida analizo - kreas rezultajn paĝojn dinamike - supozeble el datumbazo. Alivorte, iu ajn rezultpaĝo tute ne ekzistas ĝis iu uzulo enklavas trovotaĵon. Pro tio ne ekzistas jam antaŭserĉe iuj ligiloj, kiujn Guglo povus sekvi. Pro tio Guglo tute ne kapablas ligi al io ajn en la vortaro. Cetere, retadreson ankaŭ la eĉ finfina rezulto ne havas - simple pro tio, ke aparta paĝo tute ne ekzistas - la sistemo skribas en la jam ekzistantan paĝon - alivorte dinamike ŝanĝante ĝian enhavon.

Aldone mi demandus min, kiuj ĉe Guglo havus la tempon cenzuri iun politike plene sensignifan vortaron pri Esperanto? Eble vi prezentu tiun ĉi demandon unue al vi mem, antaŭ ol tuj publike lanĉi iujn novajn konspirteoriojn.

Ke oni povas trovi la retejon:
 
http://simplavortaro.org/

enklavinte "Simpla Vortaro" jam montras, ke Guglo ne "cenzuras", do ne baras la retejon.

Pli preciza analizo montras ke malantaŭ "Simpla Vortaro" estas fakte "Revo". "Simpla Vortaro" provizas nerektan metodon atingi "Revo"-n. Revo funkcias baze de ligiloj. Pro tio Guglo - kaj ĉiuj aliaj serĉmaŝinoj - ne havas iun problemon indeksi ĉiujn ties subpaĝojn.

Do pro tio mi nun demandas al mi, kial entute oni kreis la retejon "Simpla Vortaro"? Evidente, vin ĝi nur konfuzis.