Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Forpasis Madeleine de Zilah

Forpasis Madeleine de Zilah

by Redakcio Laste modifita: 2009-11-30 23:16
— filed under:

La 27-an de novembro en 2009 en Creuë (Francio) pro koratako forpasis Madeleine de Zilah (1937-2009), kiu kun sia edzo Eugène de Zilah ekde 1985 eldonis kaj redaktis la mondkulturan revuon La Gazeto.

Altnivele diplomita inĝeniero kaj historiisto, ŝi aktivis kiel regula verkanto de artikoloj kaj recenzanto, kaj animis kuntene vastan rondon ĉirkaŭ Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) kaj La Gazeto. Eugène de Zilah jam starigis literaturan monumenton al Madeleine en siaj verkoj Vivi sur barko resp. Kaj kiu pravas.

Post ŝia forpaso, li deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la eldonadon de La Gazeto, "memore de la Patrino".

Agoj pri dokumento

kondolenco

Afiŝita de Jorge Camacho je 17:43
Mi sincere kondolencas la familion de Madeleine de Zilah pro shia forpaso. Kvankam mi ne legas regule "La Gazeto", mi opinias ke, malgrau sia modesta aspekto, ghi restas unu el la atentindaj kulturaj kaj literaturaj revuoj de la lastaj jardekoj.

Aspektismo

Afiŝita de Istvan Ertl je 21:12
Jam kondolencinte, mi diru ke laux mi la aspekto de La Gazeto ne estas "modesta"; tio pensigas pri mucidaj klubaj brasikfolioj. Gxia grafiko estas tre placxa, la fotoj ofte artaj, la grafikaj verkoj interesaj.

amike
Istvan Ertl

Forpaso de Madeleine de Zilah

Afiŝita de Karl Heinz Schaeffer je 08:13
La kunlaborantoj de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen/Germanujo tristas pro la neatendita morto de s-ino de Zilah. Konservante la renoman revuon "La Gazeto" ni estas kontentaj, ke shia vivoverko dauros pere de filo kaj bofilino de shi.

forpaso de Madeleine de Zilah

Afiŝita de Johan Derks je 18:46
Mi multe bedauras la tro fruan forpason de "Lena". Shia laboremo, lojaleco kaj diplomateco flanke de sia edzo estis rimarkindaj.
Sinceran kondolencon al chiuj !