Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Farbinto de Zamenhof-busto kaptita en Bjalistoko

Farbinto de Zamenhof-busto kaptita en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-07 22:01
La polico en Bjalistoko kaptis 17-jaran junulon, kiu la 31-an de julio, dum la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, verŝis farbon sur la monumenton de Ludoviko Zamenhof. La junulo ne kapablis racie klarigi sian agon, informis la polico dimanĉe. Laŭ la polico la kulpulo esprimis bedaŭron pro sia senpriprensa ago. La maksimuma puno pro la vandalaĵo estas malliberigo dum kvin jaroj, sed kredeble la junulo estos punata pli milde. La polico esploras ankaŭ, ĉu la sama junulo eventuale kulpas pri pliaj vandalaĵoj dum la kongreso, interalie la ekbruligo de la tendo Zamenhof. Laŭ la redaktoro de la kongresa kuriero kaj laŭ la vicprezidanto de la LKK estis ĝusta decido nenion rakonti al la kongresanoj pri la okazintaĵoj.

La polico kaptis la junulon en lia naskiĝtago, kaj li planis jam komenci la naskiĝtagan feston, kiam policano frapis lian pordon, informas la loka gazeto Kurier Poranny. Mallonge raportis pri la okazaĵo lunde ankaŭ Pola Radio.

- Li estis tre surprizita pro la vizito de la polico, ĉar li supozis, ke la esploroj pri la incidento jam estis finitaj, sed pri tio li eraris. Li konfesis, ke li ial ekhavis la ideon ataki la monumenton, sed ne povis racie klarigi al la polico, kial li tion faris, rakontis Kamil Tomaszczuk de la regiona gazetara servo de la polico al Kurier Poranny.

La incidento ĉe la monumento de Zamenhof okazis vespere en vendredo, la 31-a de julio. Junulo en kapuĉo alkuris la buston de Zamenhof, ĵetis kontraŭ ĝi ujon kun rozkolora farbo, kaj rapide fuĝis de la loko. La farbo trafis la buŝon, mentonon kaj bruston de Zamenhof.

Dekkelkajn minutojn pli frue la sama junulo en kapuĉo estis filmita sur la placeto antaŭ la monumento.

La polico kaj reprezentantoj de la loka kongresa komitato rapide venis al la loko, kaj la busto rapide estis purigita. La farbokovritan buston de Zamenhof tamen antaŭ tio fotis pluraj esperantistoj, kaj minimume unu foto estis portita al la redakcio de la kongresa kuriero, kiu en Bjalistoko portis la nomon La Bonhumora Zamenhofano.

Foto de la makulita busto rapide estis preparita por publikigo sur la unua paĝo de la kuriero. Tiam la redaktoro Brunetto "Bruĉjo" Casini decidis kontakti la lokan kongresan komitaton por demandi, ĉu estas taŭge publikigi la foton, rakontas François Lo Jacomo, kiu mem ĝuste estis verkanta mallongan raporton pri la okazaĵo.

- Bruĉjo, kiu jam ricevis la foton, decidis telefoni. Li unue trafis iun "Ela", kiun mi ne konas, kaj kiu opiniis, ke oni publikigu la foton, sed poste li forte insistis por kontakti Osmo/n Buller/ mem, kiu venis en la redaktejon post kelkaj minutoj. Osmo rigardis la foton, la tri liniojn, kiujn mi estis verkinta, kaj sen iu ajn emocio diris simple, ke oni ne publikigu.

Anstataŭ la informo pri vandalaĵo kontraŭ la busto de Zamenhof sur la unua paĝo de la koncerna numero aperis foto de ĝojaj kongresanoj ĉirkaŭ teleskopo.

Dum la kongresa semajno okazis ankaŭ pluraj aliaj vandalaĵoj. Jam antaŭ la kongreso iu provis ekbruligi la tendon Zamenhof. Estis ankaŭ detruita la turisma tabulo antaŭ la lernejo de Zamenhof kaj reklama afiŝo pri la kongreso ĉe bushaltejo.

En iu el la unuaj tagoj de la kongreso grupo de razkapulaj ekstremnaciistoj eniris la kongresejon, kelkaj el ili en nigraj ĉemizoj kun bildo de superstrekita stelo de Davido.

- Mi vidis tiujn ĉi junulojn en la kongresejo. Mi ege timis, kiam mi devis preterpasi ilin, kun kipao [juda ĉapo] sur mia kapo, rakontis la israela esperantisto Tsvi Sadan.

Poste granda ŝtono ĵetita tra fenestro de amasloĝejo vundis brazilan kongresanon, pneŭmatikoj sur busoj de esperantistoj estis tranĉitaj, kaj okazis nesukcesa brulatako kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La redakcio de la kongresa kuriero ricevis informojn pri pluraj el la incidentoj, sed decidis raporti nenion.

Laŭ la redaktoro de la kongresa kuriero, Brunetto Casini, temis pri konscia, pripensita decido.

- Leviĝis, kompreneble, la demando, ĉu tion raporti aŭ ne al la kongresanaro. La faktoj estis, laŭ mia tiama scio, jenaj: Okazis du epizodoj vandalaj kontraŭ Esperanto-objektoj. Neniu indiko estas, ke ili estas specife kontraŭesperantaj.(Ĉu aŭ ne en la urbo vandalismo estas nuntempe ofta, ĉu aŭ ne estas organizitaj grupoj kontraŭ Esperanto, ĉu oni, ekzemple, vidas Esperanton kiel aspekton de judismo kaj tiel plu.) Ne estis antaŭvidebla la komuna kongresanara reago al publikigo de tia informo de vandalaĵoj. Se ni ne povis (kaj, kiel mi diris, ni tute ne povis) klarigi la fenomenon, nia artikolo estiĝus aŭtomate geril-deklaro al la urbo aŭ al parto de ĝi.

Libera Folio: Ĉu ne estintus utile havigi pli da informoj?

- Mi ne disponis pri du aŭ tri enket-ĵurnalistoj, konantaj la polan, kiuj povu tiam fari rapidan stratenketon pri la situacio, sekve la solaj kiuj povis havi pli ampleksan superrigardon estis la LKK kaj la CO. Al ili mi min turnis esprimante sinteze miajn dubojn, kaj post mallonga kunsido ili proponis al mi ne publikigi la informon, kaj mi akceptis ilian proponon.

Laŭ Ela Karczewska, vicprezidanto de la loka kongresa komitato, la decido nenion rakonti estis ĝusta. Laŭ ŝi, eĉ indus plu silenti pri la okazintaĵoj, kaj ŝi tute ne kredas, ke la vandalaĵoj estis direktitaj kontraŭ esperantistoj.

- Antaŭ, dum kaj post la kongreso okazis akcidentoj, kiujn ne akceptas la loĝantaro de Bjalistoko. Vandaloj atakis ne por montri sian malamon al Esperanto kaj al esperantistoj, sed por ludi kun policistoj kiu el ili estas pli sprita. Mi daŭre opinias, ke ne valoras skribi pri tio. En Parizo frustrita junularo bruligas pneŭojn batalante kun policanoj. Bjalistokaj vandaloj ankoraŭ progresas - ili nur ektruas pneŭojn, sed tio povus okazi ankaŭ dum, ekzemple, kongreso de kirurgoj aŭ bredistoj de kokinoj, kiam Bjalistokon denove venos  eksterlandanoj. Nia pola revo estas vivi simile al okcidentanoj, ĉu ne?

arkivita en:
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-08-31 23:26
Ĉu ĵurnalisto devas selekti kiujn kaj kiajn novaĵon doni, aŭ ĉu li/ŝi devas raporti, kiel eble plej objektive? Kaŝi kaj silenti, miaopinie, certe ne helpas la movadon, nek la homan inteligenton; tamen, verŝajne, oni ne deziras seniluziigi la Bonhumoran Zamenhofanon...
esperanto
esperanto diras:
2009-09-01 00:02
La reago de Daniele Binaghi estas tute prava.
La problemo estas principa kaj montras la sintenon de la UEA-informpolitiko (io simila kun "cenzuro" okazis en Florenco, se mi bone memoras).
Sed tiu pli ol dubinda informpolitiko, kiu unuflanke senchese fanfaronas pri laudiraj sukcesoj de Esperanto, aliflanke prisilentas tiklajn kaj malagrablajn problemojn, jam delonge estas malkashita. Pro tio che la inteligentaj homoj, kiujn Daniele aludas, tiu informpolitiko inkluzive de la funckiuloj, kiuj ghin respondecas, jam delonge perdis sian kredindecon chi-rilate.
En la kazo de la epizodo kun la knabo, kiu vandalis au huliganis kaj kiun oni evidente povis kapti (anstatau enkarcerigi oni sendu lin al iu deviga punlaborejo en Belorusio), temis pri marghena afero. Sed tiu marghena afero, kiu tamen konsistis el pluraj incidentoj (kiujn mi mencios en mia germanlingva LLZ-biografio), kiel Kalle eltrovis, ilustris la problemojn, kiun UEA havas kun informado.
UEA daure palavras pri Esperanto kiel demokratia lingvo. Sed se temas pri objektiva raportado, demokratio komplete mankas kaj fiaskas.

Kniivilä faris modelan informlaboron dum la kongreso, malkashante la problemon de la vandalismo direktita kontrau la kongreso. Pro tio li meritus iun medalon pro kuragha raportado, dum la redakcion de la Kongresa Kuriero oni devus laudi pro malkuragheco kaj hipokriteco.

Se en la Kongresa Kuriero okazus inteligenta raportado, oni ja povus mencii la vandalismon dumkongresan, samtempe avertante, ke kaj por la kongreso kaj por la kongresanoj ghenerale ekzistas neniu danghero (bone, kun escepto de la vundita brazilano)
Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-01 00:12
Onin pli zorgigas, kaj estas pli serioze, ke estraranoj decidas kion ordinara esperantisto devas scii aŭ malscii, ol tio, ke stultulo vandalas zamenhofaĵon. Sub la decido kaŝi la atak-informon al kongresanoj kuŝas la ideo, ke tiuj ĉi similas al infanoj, kiujn oni gardu de perturbaj misinfluoj. Cetere, kiel ĉiu cenzuro, ankaŭ tiu ĉi estas stulta kaj infaneca. Fin-fine ĉio sciiĝas, kaj la cenzuristoj montriĝas nude ridindaj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-01 07:56
Estas tre facile kritiki, jugxi, akuzi... sed agi kaj kompreni jam pli malfacile.
Mi tute samas kun la opinio, ke la agoj ne estis faritaj kontraux Esperanto.

Junularo jam cxiam estis impulsivaj, precipe, se la sociaj problemoj ne estas en ordo.Kaj certe, se vi pristudos la faktojn pri mallaborecoj en tiu regiono , vi parte ricevos jam respondon.nia socia ordo estas malsana. Cxiutage kreskas diferenco inter havantoj kaj malhavantoj inter laboruloj kaj mallaboruloj, inter junaj kaj maljunaj.Unu flanke la popoloj unuigxas dua flanke disigxas.

Pro tio ne estas mire, ke multaj malkontentas kaj precipe junularo frustigxas kaj volas iamaniere demonstri sian forton, malkontentecon.

Plej granda krimo al junularo estas, se ili estas ne senokupa.Bedaurinde nia sistemo estas malsana kaj ne komprenas tion.Totaligado, globaligado estas utila por kelaj milionuloj, sed gvidas al mallaboreco al malricxigxo de vasta homaro.

Niaj registraroj ne nur bagatelas tion, ili ecx subtenas, ke multaj lasas produkti malmultekoste en la malproksima oriento kaj detruas proprajn malgrandajn firmaojn enlande kaj mizero, mallaboreco ekestas...Oni faras grandan krimon al propra popolo!

Ne atendu do gxis okazos revolucio por sxangxi la faktojn.Ne nur jugxu kaj akuzu, sercxu kauxzojn! Ne kredu, ke Esperanto povus sxangi la mondon.Cxiam estos homoj kaj homacxoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-09-01 09:32
Mi povas kompreni ke oni ne volas tuj raporti pri tiaj vandalaĵoj, ĉar tio kio interesas nin kiel Esperantistojn estas ne la fiagoj mem, sed la reagoj en la lokaj novaĵ-servoj. Nur se _ili_ estas informitaj kaj ne raportas, ni havas problemon iel gravan. La kongresa kuriero ĉiuokaze estas unuavice por tiuj kiuj ne estos en la urbo post unu semajno, do ne necesas agiti ilin. Sed en la lasta numero vere indus sub titolo simila al "La kostoj de sukceso" doni superrigardon pri la fiagoj kaj komenti la raportadon de la lokaj nacilingvaj komunikiloj.
esperanto
esperanto diras:
2009-09-01 10:35
La propono de Jens Larsen, ke oni raportu en la plej lasta numero de la Kongresa Kuriero pri tiuj incidentoj estas bona ideo. Char tiam ne plu ekzistus la danghero, ke homoj timus kaj eventuale en aniko forlasus la kongresejon. Kaj oni ne povus riprochi al la redakcio de KoKu, ke la temo ne estus kashita kaj pri la afero ne raportite.

Lau mi, la esperantistoj simple ne havas sperton kun tiaj incidentoj. Kaj Libera Folio reagis kiel normala jhurnalisma medio, kiu malkashis la aferon, sendepende de la demando, chu temas pri bulvardesko au ne.
Kaj nun Libera Folio denove raportas, ke oni kaptis la ulon - do tiu jhurnalismo estas modela.
Cetere mi miras, ke UEA ne donas la mandaton redakti la Kongresan Kurieron al profesiaj jhurnalistoj kiel Kalle Kniivilä, ech se tiu havas emon al bulvardesko (sed lau mi ne troigita).

Se mi ne maltrafis, ankau en la kongresraportaro publikigita en Esperanto, sept. 09, aperas neniu informo pri tio. Por la historiografio tio estus almenau iom signifa.

Ech se eventuale temas pri simpla primitiva vandalismo sen ideologia (antisemitisma) fono, necesas konsideri, ke similaj problemoj povas okazi ankau al la Esperanto-eventoj, despli en pli malgranda urbo kiel Bjalistoko, kio ja eventuale montras ankau, ke la atento pri la UK estis pli grava ol se ghi okazus en Roterdamo, au venontfoje en Kopenhago, supozeble, en plena anonimeco de la chirkauajho.

Cetere, mi forgesis skribi en la supra unua mesagho, ke la problemo de la sekureco restas. Mi ne scias kiom danghera estas starigi tendon en kiu kolektighas 2000 personoj. Chu tiu tendo havis sekurecan koncepton ? Chu iu sekurecservo sufiche gardis la terenon, post kiam oni konstatis, ke estas atencoj kontrau la kongresejo ? ktp. ktp. Oni permesu almenau tiajn demandojn.
Sed ia rest-risko chiam estas. Vojaghado ne estas sendanghera afero.
vasall
vasall diras:
2009-09-11 18:12
Mi ankaŭ konsentas ke indas informi pri tiaj aferoj kaj kiam oni pridiskutas ĉu kaŝi iujn temojn, por ne kaŭzi troan disputadon, mi malkonsentas.

La partoprenintoj tamen plejparte forte substrekadis, ke la incidentoj estis malĝojiga, sed tre malgrandsignifa parto de la kongresa semajno.

Laŭ mi la tendo estis protektata sufiĉe bone. Ĉiam patrolis la terenon de Politekniko policistoj kaj urbogardistoj, krome la tendon mem protektadis sekuristoj.
mbavant
mbavant diras:
2009-09-02 20:38
... la farbo estis rozkolora!
redakcio
redakcio diras:
2009-09-02 21:24
Lau mia opinio vandalismo kaj perforto ne estas akceptebla : jheto de shtono , de molotovkoktelo bruligo de tendo, ktp. ktp. mi konsideras atencoj kontrau esperanto. Ekstermdekstruloj ja ekzistas en multaj europaj landoj sed tio ne povas senkulpigi junulojn misedukitajn en bjalistoko . Mi mem konversaciis kun E-istoj el Bjalistoko, kaj perceptis ian nebulan antijudaismon. Iel daurighas la historio en Pollando de antisemitisma artikoloj en Pola esperantisto ghis nuntempo. ( la e- klubo en bjalistoko malpermesis en sia statuto el jaro 1920-a diskuton pri politiko kaj religio Ankau estus interesa ekscii pri la malgranda juda komunumo en bjalistoko - chu ghi iel reagis?
Dieter Rooke
vasall
vasall diras:
2009-09-11 18:05
Neniam dum mia esperantista vivo mi rimarkis ian ajn kontraŭjudecon inter bjalistokaj esperantistoj. La malpermeso diskuti pri politiko kaj religio en 1920 estis tute prava kaj rilaton al la temo mi ne trovas - des pli, ke la prezidanto de la societo estis ja judo.

"Malgranda juda komunumo en Bjalistoko" konsistas nuntempe el ĉirkaŭ nul homoj - ĉiuj, kiuj zorgas pri judaj historio, kulturo, heredaĵoj ktp. nun en Bjalistoko estas nur poloj.

Mi neniam akceptas vandalismon kaj mi tute ne povas al mi permesi neglekti tion, kio okazis en Bjalistoko. Kompreneble, oni detruis la monumenton pro judeco de Zamenhof, kvankam ne faris tion organizita, faŝisma trupo sed kelkaj infanoj, kiuj nepre estas punendaj. Mi povas atesti, ke la loĝantaron de Bjalistoko ŝenerale rasismo kaj vandalismo ofendas.
mbavant
mbavant diras:
2009-09-12 16:55
Mi konsentas pri "kelkaj infanoj", sed malpli pri "nepre punendaj": almenaŭ dependas de la severeco de la puno. Okazis nenia "detruo", nur malpurigo, eble kun la celo simbole detrui, sed kun neniu grava sekvo, nek por la monumento mem, nek por la supozeblaj celitoj. Taŭga puno por tia stultaĵo estus monpuno aŭ deviga komunuma laboro.

Pli severe oni povas taksi la agojn, kiuj portis en si riskon vundi aŭ mortigi (kiel okazis al la brazila samideano).
jxeromo
jxeromo diras:
2009-09-03 10:59
mi konsentas kun ela, tiu junulo agis amatore. nun estas du solvoj: aŭ oni agnosku lian deziron de moderneco per monhelpata vojaĝo al parizo, kie li lernos kiel mojose bruligi aŭtojn kaj interŝtonumi kun polico; aŭ li rezignu pri tiu brila estonteco kaj ricevu kondamnon al dumviva komencanteco pri la lingvo internacia.