Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido
La anglalingva televidkanalo Russia Today, posedata kaj direktata de la rusia ŝtato, prezentis ampleksan intervjuon de Diego Marani, oficisto de la Eŭropa Komisiono pri multlingveco, sub la titolo "Lingvo por unuigita Eŭropo".
La programo estis prezentita la 10-an novembro, kaj plu spekteblas en la retejo de la televidkanalo.
En la intervjuo Diego Marani, la inventinto de la ŝerca lingvo Europanto (li mem diras ke ĝi estas ŝerca) prezentas sian "lingvon" sed parolas ankaŭ pri Esperanto. Unuflanke li nomas Esperanton "vera" lingvo, aliflanke li diras ke ĝi estis bona ideo kaj konsekvence parolas pri ĝi en pasinta tempo.
Interese sed erare li supozas ke ĝi ekestis pro specifa komunikbezona situacio en orienta Eŭropo, specife de judoj, kaj ke pro la malapero de tiu medio ankaŭ tiu bezono malaperis.
Esperanto aperas ekde la sesa minuto, sed poste plurfoje menciiĝas.
Diego Marani estas oficisto de la Eŭropa Komisiono, kun jena postenpriskribo: "Politiko de multlingveco - evoluigi kaj apliki strategian direkton, aktivaĵojn kaj agadojn en la kampo de lingvoj kaj interkultura dialogo kaj socia inkluzivigo, kiel parto de la nova tutaĵa aliro al lingvoj, multlingveco, interkulturaj kapabloj kaj lingva diverseco".
Krome
La redakcia enmeto pri Esperanto mencias gxin dekoble plian facilecon kompare al la angla kaj la nombron de parolantoj 2 mln., tamen la gxenerala etoso estas skeptika.
Transpiranto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Transpiranto
La unua teksto en transpiranto aperis en 1929 - la finnlanda nacia himno, kiu komencigxas:
"Va paj, va paj, va farsipaj,
falsette glossan kar..."
Kelkaj eraroj de la liberafolia redakcio...
La redakcio de la Libera Folio ankau ne pravas, kiam ili skribas ke, lau Diego Marani, la komunikbezona situacio estis "specife de judoj" - Diego Marani diris ke estis situacio "of the Polish, Yiddish, German and Russian people" (10:00minutoj) - tio estas, " de la Polanoj, Ashkenazoj, Germanoj kaj Rusoj". Kaj li ree pravas...
Respondo de la aŭtoro
Estas vero ke mi faris la resumon sen rekontroli kio estis dirita, kaj la unuan fojon mi spektis la televidaĵon ne sufiĉe atente - do, la dua parto de la komento certe pravas.
Sed tio ke "Esperanto ekestis pro specifa komunikbezona situacio en orienta Eŭropo" kaj ke "pro la malapero de tiu medio ankaŭ tiu bezono malaperis", laŭ mia kompreno pri la kompreno de Marani, signifus ke post la holokaŭsto malaperis la socia portanto de bezono je Esperanto - kvazaŭ ĝi estis ellaborita por funkcii NUR en tiu geografia regiono! Tio ja estas erara supozo.
Indas reagi
Indas reagi! La antaŭjuĝajn komentojn mi sentis pli fortaj ĉe la intervjuinto ol ĉe la intervjuito...