Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Du proponoj pri Esperanto konkuris en la Eŭropa Parlamento

Du proponoj pri Esperanto konkuris en la Eŭropa Parlamento

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-08 17:44
La propono de Ljudmila Novak pri enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio estis malaprobita post voĉdono en la komitato pri kulturo kaj eduko de la Eŭropa Parlamento. Eĉ Ljudmila Novak mem ne atendis alian rezulton, sed ja esperis, ke ŝia propono kondukos al iom da publika diskuto pri Esperanto. La afero efektive ricevis iom da publika atento almenaŭ en Hispanio. Tie iom surprize montriĝis, ke ekzistis aldone dua, konkuranta amendopropono kun mencio de Esperanto. Ankaŭ ĝi estis rifuzita, kaj la originala vortumo de la raporto pri multlingveco estis aprobita per 20 poraj voĉoj, 3 kontraŭaj voĉoj kaj 8 sindetenoj. José Antonio del Barrio esploris la aferon por Libera Folio.

Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio informis pri la amendoj prezentitaj de la slovena eŭrodeputito Ljudmila Novak en la debato pri lingvoj kunvokita en la Komisiono pri kulturo de la Eŭropa Parlamento.

La debato baziĝis sur raporto kunordigita de portugala ano de la Eŭropa Parlamento, Vasco Graça Moura, kun la titolo "Multlingveco: avantaĝo por Eŭropo kaj komuna engaĝiĝo", kaj ĝi eĥis diversmaniere en la landoj de la Unio. En Hispanio ĝi estigis fortan polemikon, pro la aprobo de amendo de parlamentano de la konservativa (popola) grupo favore al la rajto je instruado en la ŝtata lingvo. Tiu ŝanĝo estis konsiderata atako kontraŭ la sistemo uzata en Katalunio, kie la baza instruado estas farata nur en la kataluna, ankaŭ por denaskaj parolantoj de la hispana.

En tiu atmosfero, aperis flanka artikolo en la konservativa kaj historia ĵurnalo ABC, kun la titolo Du deputitoj ne rilataj al la kverelo petas la enkondukon de Esperanto en la EU. Tiuj du deputitoj menciataj en la titolo estis Ljudmila Novak kaj ankaŭ Marco Cappato, devenanta el la italiaj radikaluloj. Mi profitis tiun cirkonstancon por verki artikolon en reta ĵurnalo “Soitu” kun la titolo Esperanto enŝteliĝas en la debato pri la eŭropaj lingvoj.

Por koni pliajn detalojn mi skribis al la respondeculoj pri informado de la Eŭropa Parlamento, kaj mi ricevis respondon sufiĉe rapidan kaj tre kompetentan, en kiu oni informis pri la aprobo de la raporto, kaj la malakcepto de la tri amendoj de deputito Novak, sen indiko pri voĉdonoj. Laŭ Seán O’Riain, la prezidanto de la sesio ne permesis debati pri la afero, sed simple voĉdonigis, insistante pri levado de manoj, kaj tre rapide oni proklamis ke la amendoj estas malakceptitaj.

La gazetara servo kunsendis dokumenton kun ĉiuj amendoj. Kaj la surprizo estis, ke tie aperis du pliaj amendoj kiuj menciis Esperanton. Temis pri amendoj 60 kaj 112, ambaŭ prezentitaj de Marco Cappato. Ili tekstis jene (la amendo celis la aldonon de la frazoj skribitaj grase:


Amendo 60:
Memoras ke pro tiuj kialoj, estas esence garantii la kvaliton de la instruado en tiu perspektivo; petas, do, al la Komisiono ke ĝi entreprenu paŝojn por enkonduki Esperanton kiel internacian fremdan lingvon en la edukaj sistemoj kaj de la membroŝtatoj kaj de landoj ekskluditaj de la procezo de tutmondiĝo, pro ĝia statuso de neŭtraleco kaj ĉar ĝi estas sufiĉe facila por ke ĝi estu funde lernita en la daŭro de la deviga baza instruado;

Amendo 112:
Rekomendas ke la indikilojn pri lingva kompetenteco oni ellaboru ankaŭ por la klasika greka kaj la latina kaj la internacia lingvo Esperanto ne nur ĉar temas pri komuna eŭropa heredaĵo el vidpunkto de la kulturo kaj la civilizo, sed ankaŭ ĉar la lernado de tiuj lingvoj povas taŭgi kiel apogo al novaj lernadoj kaj disvolvi la metalingvan pripenson;

Aliaj amendoj de Cappato referencas al la lingva demokratio kaj al diversaj lingvaj rajtoj.

La amendoj de Cappato kun rilato al Esperanto estis rifuzitaj. Laŭ mia scio, liaj proponoj ne estis interkonsentitaj kun la esperantistaj organizaĵoj. Ne estas aludo al ili en lia retejo, kaj ankaŭ ne en la retejo de Esperanto-Radikala Asocio, ligita kun la iama devenpartio de Cappato.

Ĝenerale, la origina informo de la deputito Graça Moura kaj la amendoj prezentitaj montras la diversajn sintenojn pri lingvoj troveblaj en la eŭropaj instancoj. Troviĝas preskaŭ ĉie laŭdoj al la diverseco kaj engaĝiĝoj por ĝin favori. Sed, kiel montras la rezulto de la voĉdono, la praktika rezulto ne ĉiam sekvas tiujn bonajn principojn.

Mi aldonu ke la kunlaboro de la gazetara servo de la Parlamento estas senriproĉa, des pli ke ilia respondo al hispanlingva mesaĝo komenciĝis per jena franclingva frazo: Espereble estos konvene al vi, se mi respondas en la franca (mi ankoraŭ ne regas Esperanton).

Toño del Barrio

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-02-26 06:52
Gomagxe, ke la proesperantaj parlamentanoj ne agis komune.Tamen la rado komencis roli.
Domagxe, ke nekonsciaj parlamentanoj volas konstrui argilan Europo-domon.Cxiu versxajne pensas pri la profitoj de iu entrepreno en kiuj ili mem estas partoprenantoj.Tiu pseuxdodemokratio dangxerigas estonton de EU.Kial ne demandi demkratie la popolon? Mi estas certe, ke la popolo vocxdonis alie, cxar ili ne estas liberaj de korupcio cxu partopreno en iu aj trusto.
Sagxaj deputitoj! Simile kiel neutrala mono nepre estas bezona neutrala lingvo, por doni al cxiu nacio la saman nivelon de evoluo.Aux estas iuj kiuj konscie laboras kontraux vere unuigxonta EU? Ne komencu lingvan militon.

Dum EU ecx ne diskute vocxdonas, kaj forjetas kulturan lingvan atingajxon de europo, mi estas certa, ke lasta propono de senatano en Brazilio estos alie traktita.

En pensoj europano Stanislaw
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-02-26 10:04
en la frazo... cxar ili ne estas liberaj de korupcio... oni devas forstreki "ne".
Mi petas pardonon. Stanislaw
chielismo
chielismo diras:
2009-02-26 20:06
Danke al la propono de Ljudmila Novak pri enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio, jam oficiale komenciĝas bato kontraŭ la lingva muro. Evidente la unu bato ne eblas faligi la muron! Ni devas persvadi al nacilingvaj politikistoj, ke se ili vere konservu sian lingvon, akceptu Esperanton, kiu amas kaj gardas ajn naciajn lingvojn ĉu grandaj aŭ malgrandaj tra la mondo!
slavik
slavik diras:
2009-02-27 00:50
Marco Cappato delonge agas por Esperanto kiel demokratia solvo de lingvaj aferoj en Eŭropo. Mi memoras preni intervjuon kun li por ruslingvaj legantoj (ĝi estis publikigita rezulte minimume en unun latvia rusa gazeto, krom en Interreto).
http://www.e-novosti.info/blog/15.09.2003/1 (ru)
http://www.e-novosti.info/blog/25.02.2004/1 (ru)