Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Dasgupta: ”Hotelprezoj estis fiksitaj antaŭ la kurzofalo”

Dasgupta: ”Hotelprezoj estis fiksitaj antaŭ la kurzofalo”

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-27 08:16
La prezoj de la loĝado dum la Bjalistoka kongreso estis fiksitaj en eŭroj antaŭ la granda kurzofalo de la pola zloto. Per tio la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, klarigas la relativan altecon de la prezoj. En ampleksa komuniko sendita ekskluzive al Libera Folio li rakontas ankaŭ, ke UEA ĉi-jare helpos organizi sisteman gazetaran kampanjon lige kun la kongreso. Estos lanĉita nova, scienca libroserio, kiun enkondukos verko de Charles Darwin. Probal Dasgupta konfirmas ankaŭ, ke la dungokontrakto de la ĝenerala direktoro Osmo Buller nun estas konstanta. Nenio estis decidita pri la redaktoreco de la asocia revuo, kio en la praktiko signifas, ke la dungokontrakto de la nuna redaktoro aŭtomate longiĝos je plia jaro. Ni publikigas la komunikon de Probal Dasgupta senŝanĝe.

En sia martofina kunsido, la estraro de UEA atingis jenajn reliefajn decidojn, kiujn mi povas utile resumi por vi. Mi intence preterlasas la demandojn pri la membreco-kategorioj, kiujn oni traktos en posta interveno.

La kongresa temo de la UK en Bjalistoko ricevis la vortumon “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. Kvankam ĉi tiun vortumon la membroj jam konas, eventuale utilas noti, ke la estraro laŭ la nederlanda juro povas nur en siaj fizikaj kunsidoj formale fari tiajn decidojn – rete ĝi povas interŝanĝi nur malnetojn sen jura definitiveco.  Formale dirite, nur en la marta kunsido tiu vortumo iĝis definitiva; tiel okazas ĉiujare.

Ĉi-jare la Asocio helpos organizi sisteman informkampanjon lige kun la unuopuloj, kiuj partoprenos la bjalistokan Kongreson. Temos pri loka gazetara aperigo de antaŭinformoj “Jena persono, el nia urbo, partoprenos la UK”  kaj de postraportoj “Jena persono, el nia urbo, partoprenis la UK” – reuzante, kaj laŭbezone modifante, modelon el la gotenburga kongreso.

Al la temo informado oni dediĉos la Strategian Forumon en la ĉi-jara Kongreso. Oni uzos la dumkongresan Fakan Forumon por pliseriozigi la fakan agadon. Al tio servos ankaŭ nova libroserio. Apud la konata mondbeletra serio Oriento-Okcidento – al kiu oni nun formale alkalkulis ankaŭ romanon aperintan en Japanio, La edzino de kuracisto Hanoka Seisyû de Sawako Ariyosi (tr. Konisi Gaku) – la Asocio nun lanĉis sciencan libroserion Scienca Vorto, kiu debutas per verko de Charles Darwin aperonta ĉe FEL.

UEA formale kunaŭspicias la sciencan revuon Multilinguismo e societá ‘Multlingveco kaj socio’ (eldonota de Edistudio kunlabore kun IEF) kaj la Artajn Konfrontojn en Esperanto ARKONES 2009 en Poznano.

Kun granda bedaŭro, la estraro akceptis la demision (pro sanproblemoj) de vicprezidanto Ranieri Clerici, kies vigla kaj sukcesa agado restarigis seriozajn rilatojn inter la Asocio kaj la UN-sistemo. En tiu ĉi momento de raportado al la publiko, mi volas kapti la okazon por kun vi forte aplaŭdi ne nur lian diligentan kaj efikan intervenon, kiu ebligis ĉi tiun aliniveligon de niaj eksteraj rilatoj kun la UN-sistemo, sed lian taktan manieron persvadi la tutan estraron doni prioritaton al tiuj rilatoj sen forlaso de niaj aliaj gravaj okupiĝoj.

La Kongresa Fako de la Centra Oficejo havas nun asistanton – oni notu, ke lia poleco igas lin ĉi-momente aparte bonvena helpanto al la KKS. La estraro estas certa, ke nun draste kreskos la efikeco kaj akurateco de la tiufakaj laboroj.

Inter multaj membroj cirkulis demandoj pri du temoj, kiuj bezonis – kaj ĉi-printempe ricevis – estraran atenton. Unu demando temis pri eventualaj altigoj de la kostoj de dumkongresa loĝigo en Bjalistoko; cirkulis la onidiro, ke UEA en la ĵusaj monatoj, kaŝe kaj mallojale, altigis tiujn prezojn. Fakte UEA estis intertraktinta kun agentejo – kaj eŭre definitiviginta – prezojn en momento antaŭ ol la kurzoj draste malstabiliĝis. Pro la malstabilaj kurzoj, klientoj mendantaj pli malfrue efektive alfrontas pli altajn prezojn ol klientoj jam antaŭe farintaj siajn mendojn. Ĉi tiujn efikojn de la merkata malstabiliĝo ni ne povas mildigi: ni simple ne povas proponi al ni ĉiumonate reintertrakti kun agentejo tiajn prezojn.

Dua demando rilatas al la dungorilato inter la Asocio kaj ĝia ĝenerala direktoro Osmo Buller. La estraro dum sia kunsido notis, ke pro la priaj nederlandaj leĝoj tiu dungorilato konstantiĝis, kaj pludaŭros post la periodo antaŭvidita en la laborkontrakto el aprilo 2004. Ni forte esperas, ke la publika diskutemo, en si mem tute bonvena, movos sin for de ĉi tiaj spekulativoj al pli fruktodonaj terenoj.

Probal Dasgupta

arkivita en:
miramaro
miramaro diras:
2009-04-19 12:43
La klarigo pri duobligo de la hotelprezoj fare de la Prezidanto estas .... cxu ni diru "naiva"? La hoteloj en Bialystoko adaptis la prezojn sekve de la kurzo falo de la pola zloto por cxiu periodo de la jaro kaj certe ili estus farintaj tion ankaux por la kongresa semajno, nur se UEA ne estus "acxetinta" cxiujn hotelcxambrojn en cxiuj bialystokaj hoteloj.
Kiu estis la ruza regxisoro de tiu cxi komerca arangxo?
Mi ne povas kredi ke iu tielnomata spertulo subskribas kontrakton en exuro kiam en la lando oni havas alian monunuon kaj antaux tiom da tempo!
Kaj kial do oni ne renegocis la prezojn post la kurzo-falo por tiu sola periodo de la nuna jaro ne adaptita al la novaj cirkonstancoj? Mi timas ke la respondo estu : neniu interesigxis pri tio. Komplimentojn.
Komplimentojn ankaux por la nova pola bonvena helpanto en la Kongresa Fako. Iom malfrue, mi supozas. La kuko estas jam kuirita.
La Prezidanto bonvolu ne forporti nian atenton per altnivelaj frazoj kaj planoj ambiciaj. Se oni ne kapablis mastrumi simplan rutinan problemon, kia hotelprezoj, mi forte dubas pri kapablo realigi tiajn belajn intencojn.
Edvige Ackermann
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2009-04-20 11:38
Saluton, Edvige,

Vi akuzas min pri fortostrecho "forporti nian atenton per altnivelaj frazoj kaj planoj ambiciaj". Mi chi-pere invitas vin kontribui al la vera laboro de la Asocio en tiu chi momento - tiu laboro estas kovi ideojn por la strategia laborplano, kiu ekvalidos post 2010 - kaj ne forporti nian atenton per malaltnivelaj frazoj kaj planetoj malambiciaj. Aliflanke, char vi levis demandon, mi certe havas la devon respondi ghin.

Mia interveno pri la hotelprezoj estis respondo al la pluraj vochoj, kiuj levighis en retlistoj por diri, ke UEA kashe altigis la hotelprezojn. Mi atendas de homoj ankorau volantaj relanchi tiun akuzon, ke ili diru, chu mi tauge respondis la akuzon.

Vi, anstatau ehhi tiun akuzon pri altigo de hotelprezoj fare de UEA, lanchas novan akuzon - nome, ke UEA malprudente agis, mendante jam fru-date tiom da hotelchambroj kaj provante trovi por ili kongresontajn klientojn.

Pardonu, Edvige; UEA tute regule fru-date mendas grandan nombron da hotelchambroj, kiujn ghi esperas disponigi al la kongresontoj. En aliaj urboj, tio ankorau lasas aliajn hotelchambrojn vakaj; en urbo de la amplekso de Bjalistoko, la efiko kompreneble estas proporcie pli drasta. Kiam vi pridubas la prudentecon de tiu pasho, vi fakte pridubas la prudentecon de la tuta, longe funkcianta kongres-organiza strategio de la asocio - la prudentecon de nia perado inter la hoteloj kaj la klientoj.

Se ni ne antaumendus tiom da chambroj en Bjalistoko, se post decido draste shanghi nian vojon ni antaumendus ekzemple nur ducenton por iuj partoprenontoj kaj instigus la ceterajn kongresontojn rekte aliri la hotelojn, kaj se pro tio multegaj kongresontoj - provante malfrue, kaj trovinte ke ili havos nenian lokon en Bjalistoko - estus devigataj improvizi per hotelchambroj en iu apuda urbo kaj chiutage trajne interveturi inter tia loko kaj la kongresejo, la rezulto estus nepre, garantiite fusha kongreso, chu ne, Edvige?

Tre povas esti, ke pri tio vi havas alian opinion. Lastatempe alia membro de la Asocio - kiu povas ne voli, ke mi menciu ties nomon - esprimis al mi la opinion, ke la Asocio devus sin deteni de la perado inter la hoteloj kaj la kongresanoj en tiu chi hotelchambra komerco. Tio estas opinio, pri kiu oni certe povas aranghi seriozan diskuton - kaj povas esti, ke ankau vi volus apogi tiun starpunkton. Sed prudenta decido venus el tia diskuto nur se oni farus la diskuton racie kaj surbaze de faktoj kaj projekcioj. Necesus fari takson de la nuna modelo, takson de la propona lasu-fari-modelo, taksonde eventualaj rivaloj, kompari la projekcieblajn rezultojn, kaj atingi konkludon.

Mi ne vidas en via interveno klopodon starigi tian etoson, ke eblus tia - au alia - diskuto inter personoj, kiuj havas komunan fidon al la valoro de senpasiaj, objektivaj diskutoj, kaj kiuj dividas kun mi la deziron realigi tion, kion vi nomas ambiciaj planoj.

Vi proponas, ke UEA havu regulan politikon de _re_negocado de hotelchambraj prezoj vide al draste shanghighantaj kurzoj. Chu vi proponas, konkrete, ke la estraro donu pri tio karton blankan (pardonu la francismon) al la KKS? Au al la ghenerala direktoro? Au al la LKK, kiun tiuj oficistoj devos konsulti por io tia? Chu vi proponas chiujare vojmezan recenzon pri la kurzoj kaj pri la plua akcepteblo de la vojkomenca kontrakto rilate hoteltarifojn? Denove, por ke oni povu kompreni vian proponon kaj taksi ghin, necesas objektiva diserigo de viaj proponajhoj kaj takso de alternativoj, denove en serioza kaj reciproke estima etoso.

Dume, Edvige, nun kiam mi kontribuis al via fadeno, mi avide atendas de vi recenzojn pri miaj artikoloj aperintaj en la revuo 2007-08, kaj elekton de ideoj, kiuj lau vi plej taugas por kovado de strategia laborplano por la venonta jardeko. Mi zorge kaj atente auskultos vin pri tiu temo - ech se vi entreprenos pruvi, post trastudo de miaj tekstoj, ke ili estas eraraj au stultaj.

Altestime

Probal
miramaro
miramaro diras:
2009-04-22 21:12
Estimata Prezidanto,
longan respondon vi kunmetis, sed ne suficxa.
Mi ne volus fari la samon, malgraux ke iamaniere reago miaflanke estas oportuna.
Do .. lauxeble koncize:
1) mi ne akuzis vin “pri fortostrecxo forporti …”
2) via invito al mi kontribui al vera laboro de la Asocio estas absolute superflua; miaj ideoj kaj proponoj kelkfoje ne estis diskutataj, plurfoje estis neglektataj kaj ecx akre kontrauxstariaaj…, bonvolu informigxi;
3) laux mi, vi NE tauxge respondis al la pluraj vocxoj protestintaj pri hotelprezoj dum UK;
4) vi asertis ke “mi lanchas novan akuzon - nome, ke UEA malprudente agis, mendante jam fru-date tiom da hotelchambroj kaj provante trovi por ili kongresontajn klientojn”. Tio ne veras: mi ne lancxis novan akuzon, la mia ne estis nova, nek estis akuzo, sed simpla konstato pri io alia. UEA, aux iu en gxia nomo, tre “malprudente” agis fiksante prezojn en euro kiam en la kongresa lando la prezoj estas en polaj zlotoj. Kial oni tion faris? Tiu cxi estas la demando, kelkaj la respondoj. Sed:
- Cxu oni supozis ke la pola zloto plivalorigxos intertempe kaj sekve la monsxangxo ludos favore al kongresanoj?
- Kiu povis revi plivalorigon de zlotoj sur euxro? NENIU en tuta Euxropo. La instanco, kun kiu UEA faris tian kontrakton, ekde tiam tostas cxiuvespere je la sano de la kongresanoj.
- Tiu, kiu interkonsentis la prezojn, cxu legas jxurnalojn, cxu iam auxdis pri ekonomia krizo en tuta Euxropo, pri kurzo-faloj de pluraj monunuoj tra la mondo? Cxu ne venis al li la ideo ke esperantisto, ne necese ricxa aux bonhava, povus havi iajn malfacilajxojn pro la ekonomia situacio kaj sekve rezigni pri partopreno?
5) en tiu cxi jubilea kongreso, supozeble, oni dezirus havi multnombregan esperantistaron. Laux mi, oni devus favori amasan partoprenon el la tuta mondo, sekve klopodi ke ecx el plej fora loko, ecx esperantistoj kun ne plena monujo povu cxeesti la celebradon pri Zamenhof. Kaj kion faras “nia spertulo”? Tiu fiksas prezojn en uxro!!!!! Euxro, la plej valora monunuo !!!!!
6) Kompreneble UEA devas tempe mendi hotelcxambrojn, sed bonvolu memori ke la Dua Bulteno kun prezoj kaj ofertoj atingis la aligxintojn en la monato de marto 2009, ne en la pasinta jaro…… Krome, alia afero estas “acxeti” cxiujn bialystokajn hotelcxambrojn kaj malpermesi al ebla kongresano rektan mendon, ofte pli malaltkostan. Cxu oni volis gxuste tion eviti?

Bonvolu do permesi ke mi dubu pri la prudenteco de la tuta, longe funkcianta kongres-organiza strategio de la asocio, pri la prudenteco de UEA perado inter hoteloj kaj klientoj.
Dum pluraj kongresoj mi protestis pri la kongres-organizaj altaj kostoj, kiel multaj povas rememori kaj vane oni povas konstati.
Kaj nun, fino.
Ho, ankoraux tio: bonvolu pardoni, sed mi tute ne havas tempon por legi viajn artikolojn el 2007-08 kaj ecx malpli por pridiskuti ilin.
Mi estas organizanta publikan kvintagan prezenton de mia e-asocio post du semajnoj, la 61an internacian fervojistan e-kongreson dum la lasta maja semajno, ekspozicion kaj seminarion pri Zamnehof en auxtuno por la jubilea datreveno, kaj ankoraux almenaux aliajn du arangxojn.
Kaj vi, kion vi faras por esperanto?
Plej kore,
Edvige
Kirilo
Kirilo diras:
2009-04-23 14:01
Fakte la zloto konstante plivaloriĝis rilate al la eŭro de ĉ. 4,5 je la membriĝo de Polujo en EU en 2004 ĝis 3,2 meze de 2008. Nur ekde fino de oktobro 2008 ĝi draste falis al eĉ 4,8, nun ĝi estas ĉe 4,4.
Nu, la plej gravaj ekonomiistoj de la mondo ial ne antaŭvidis la turbulencojn financajn, kiuj okazis dum la pasinta duonjaro, ĉu la estraro de UEA devus?
dennis
dennis diras:
2009-04-23 15:50
Uzi eurojn por la kontrakto pri hoteloj, kaj rezervi chambrojn longe antau la UK estas, lau mi, la plej prudenta vojo por bone informita asocio. Agi alimaniere estus plialtigi riskojn. Ni lasu tiajn riskojn al financistoj kaj bankoj, chu ne? Sinjoro Dasgupta kaj UEA tre bone faris, kaj chiaokaze, ili ne devas malsphari energion por lerni pri kiel gajni monon per financaj instrumentoj. Dedichi sin al la strategio por Esperanto jam estas plentempa afero.
Esperantst
Esperantst diras:
2009-04-23 20:04
Pardonu Dennis, sed mi ne povas subteni vian opinion. Mi opinias ke tute ne taŭgas fari la kontrakton en Eŭroj. Estas pli saĝe fari la kontrakton en la nacia valuto. Se oni kontraktas 1 jaron antaŭ la kongreso iu kurzoŝanĝo kiu okazas ĝis la presado de la Dua Bulteno tute ne estas problemo, ĉar oni lastminute povas ŝanĝi la informon en la dua bulteno. Do oni nur havas la riskon inter februaro kaj julio. Fari kontrakton en Eŭro kostas ĉar tutklare ankaŭ la hoteloj ne volas transpreni la riskon, do ili jam petas pli altan prezon se la prezo ne estas en la nacia valuto.
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-05-07 15:52
Edvige, vi prave atentigis pri la fakto ke "en tiu cxi jubilea kongreso, supozeble, oni dezirus havi multnombregan esperantistaron. Laux mi, oni devus favori amasan partoprenon el la tuta mondo, sekve klopodi ke ecx el plej fora loko, ecx esperantistoj kun ne plena monujo povu cxeesti la celebradon pri Zamenhof". Mi eĉ aldonus: "en ĉiu 'universala' kongreso"... Fakte, la UK pro siaj kostoj jam delonge (ĉu ĝi entute iam estis?) ne plu estas vere 'universala', precipe kiam ĝi okazas en Eŭropaj landoj: homoj el malpli riĉaj landoj malfacile povas ĝin partopreni (mi memoras pri la UK en Florenco, kiam el SudAmeriko, kie mi konatiĝis kun multe da esperantistoj, preskaŭ ĉiuj diris al mi "ne, bedaŭrinde ni ne revidos unu la alian en via bela itala urbo, ĉar mi ne havas sufiĉe da mono por vojaĝo kaj kotizo kaj loĝado ktp".

Ĉu domaĝo? Jes, tutcerte.

Ĉu do la 'universala' adjektivo estas mensogo? Verŝajne... Eble, pli bone ni nomu ĝin 'Uzura' Kongreso (nur por konservi la akronimon, kompreneble)...
Dirk
Dirk diras:
2009-05-07 22:05
Certe dezirindas, se tre multaj homoj el ĉiuj partoj de la mondo partoprenas Universalan Kongreson. Tamen, bonvole pripensu, ke amasa partopreno havas praktikan limon: la grando de la kongresejo. Universalajn Kongresojn partoprenas ofte pluraj mil homoj. Jam tio estas problemo por multaj kongresejoj. Kaj ĝuste Bjalistoko certe ne havas tre grandan.

Do necesas trovi saĝan ekvilibron inter alloga malmultekosteco kaj limiga multekosteco.
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-05-07 22:28
Pardonu min, sed ĉu vi vere proponas ke mono estu la limo laŭ kiu distingi inter homoj kiuj rajtas partopreni kongreson kaj homoj kiuj ne rajtas? Mi kredis ke, se limo devas ekzisti, ĝi estu nur kapablo paroli esperanton...

Universala kongreso ne devus havi milon da eŭropanoj+japanoj+usonanoj, kaj nur kelkdekojn da afrikanoj aŭ sudamerikanoj. Tio estas malvenko, laŭ ĉiuj vidpunktoj.
Dirk
Dirk diras:
2009-05-08 20:06
Mi ne proponas ion, sed konstatas fakton.

Fantazioj pri kongresoj, kiujn povu partopreni ĉiu, estas ne realigeblaj.
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-05-09 13:55
Dirk, vi ne konstatas: vi proponas... Per via frazo "do necesas trovi saĝan ekvilibron inter alloga malmultekosteco kaj limiga multekosteco" vi klare indikas ke la limo laŭ vi estu la kosto de la partopreno.
Kaj mi tute ne konsentas: se oni vere bezonas (kaj pri tio mi ne certas) limigi la nombron de partoprenantoj, laŭ mi ekzistas aliaj metodoj, kiuj tamen konsentus pli da reprezentado al homoj el ĉiuj landoj.

Bedaŭrinde, verŝajne nek mi nek vi decidos pri tio, kaj eĉ se ni proponus metodojn por helpi al neriĉuloj partopreni kongresojn, niaj proponoj ne estus eĉ taksitaj (mi parolas pri mia propra sperto, ĉi tie); do, oni daŭre havos ne-Universalajn Kongresojn.

(Mi, ĝuste pro tio, jam decidis ne plu ilin partopreni.)
manolo
manolo diras:
2009-05-07 20:49
Pagu kaj venu!
Vokas vin Esperantuj'!

Mia kantata parodio oportunas ĉi-debate:
http://www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407