Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperantisto brutale arestita en Moskvo

Esperantisto brutale arestita en Moskvo

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-28 20:37
La konata esperantisto Ksenija Prilepskaja estis sabate perforte arestita en Moskvo okaze de manifestacio por la rajtoj de gejoj. La policanoj kaptis ŝin kiam ŝi estis parolanta kun usona ĵurnalisto. Lige kun la arestado ili forŝiris ŝiajn vestaĵojn kaj faligis ŝin de unumetra alteco sur asfalton. Ŝi estis liberigita pli malfrue en sabato. Jam de pluraj jaroj gejrajtaj aktivuloj ĉiuprintempe petas permeson de la Moskva urbestraro por publika manifestacio kaj parado. La permeson oni same regule rifuzas. La Moskva urbestro Jurij Luĵkov argumentas, ke gejoj estas perversaj kaj la gejrajta movado satanisma. La decido de la Moskva urbestraro havas fortan subtenon de ekstremnaciismaj movadoj, sed ankaŭ de la rusortodoksa eklezio.

Ksenija Prilepskaja apartenas al la organiza teamo de la gejrajta manifestacio. Antaŭ la ĉi-jara manifestacio ŝi rakontis, kiel oni povas aranĝi gejparadon spite la oficialan malpermeson.

- Ni rakontas kie ĝi okazos nur en la lasta momento. Pasintjare ni sukcesis bone. Ĉiuj agresemaj frenezuloj atendis ekster la urbodomo, kie estis interbatado la antaŭan jaron. Sed ni kolektiĝis ĉirkaŭ la statuo de Ĉajkovskij. Li ja estis gejo, kaj lia muziko estas grava parto de la rusa kulturo, do la loko estas bona.

Kial vi decidis aranĝi la ĉi-jaran manifestacion lige kun la ŝlagrokonkurso de Eurovision?

- Ni volas montri kiel hipokrita estas la politiko de la urbestraro. La konkurso de Eurovision ja havas fortajn ligojn kun la geja kulturo. Granda parto de la konkursantoj kaj de la publiko apartenas al ĉi tiu grupo, kaj oni investas amasegojn da mono por bonvenigi ilin kaj garantii ilian sekurecon. Sed la gejparado estas malpermesita, samkiel en ĉiuj antaŭaj jaroj.

La urbestro Jurij Luĵkov diris, ke gejparadoj estas perversaj kaj neniam estos permesitaj en Moskvo. Kia estas la situacio de gejoj en Rusio?

- Mi mem ne estas gejo, sed mi scias, ke la toleremo estas tre malalta, precipe ekster Moskvo. En la sovetia tempo gejaj rilatoj estis leĝe malpermesitaj, kaj la malnova sinteno restas.

Ĉi-jare la gejaj aktivuloj publike diskonigis, ke la manifestacio okazos en la urbocentro, sed pro la sekureco de la nemultaj partoprenantoj ili lastmomente decidis kolektiĝi ekster la urbocentro, ĉe la Moskva Ŝtata Universitato.

La polico tamen estis preta, multaj aktivuloj estis kaptitaj jam ĉe la metrostacio, kaj kiam la manifestacio komenciĝis je la 12-a horo sabate la polico tuj ĉirkaŭis ĝin.

Ĉiuj partoprenantoj estis rapide forportitaj al atendantaj policaj aŭtoj. Ksenija Prilepskaja, kiu okupiĝis pri informado kaj donis rektajn raportojn al retaj amaskomunikiloj, staris iom flanke kaj parolis kun usona ĵurnalisto, kiam la policanoj kaptis ankaŭ ŝin.

Pri ŝia aresto la retejo de la organizantoj rakontas jene: Plej multe dum la arestado, sen propra kulpo, suferis ĵurnalisto Ksenija Prilepskaja. La anoj de la OMON-polico fortiris ŝiajn vestaĵojn, nudigante ŝin, kaj faligis ŝin sur la asfalto el siaj fortaj manoj, de la alteco de unu metro, kun la kapo kaj dorso antaŭe.

Laŭ la sama retejo Ksenija Prilepskaja estis inter la kvar personoj kiuj estis liberigitaj pli malfrue sabate. Tuj post la liberiĝo ŝi estis devigita viziti kuraciston por esploroj pri suspektata cerboskuo.

Dimanĉe matene ŝi en Facebook dankis sian esperantistajn amikojn pro la subteno:

- Grandegan dankon pro la subteno! Mi liberas ekde 17:30 hieraŭ, ĝenerale enordas, simple doloregis la kapo hieraŭ. Baldaŭ mi verkos iun tekston kaj ĉiujn vin informos. Nun mi simple bezonas iom da tempo, resto, trankvileco. Denove grandegan dankon pro la subteno, tio gravas!

arkivita en:
Gerrit
Gerrit diras:
2009-05-17 14:15
Miaopinie estas simple afero de Homoj Rajtoj, ke cxiu persono rajtas montri sin kia sxi / li estas: cxu homo kun hauxto bruna, blanka, nigra k.s. - cxu homo ina aux vira, - cxu homo geja aux malgeja, - cxu homo sen religio aux kun difinita religio -- tio ne gravas. Homo estas homo kaj kiel tia devas havi la t.n. bazajn homajn rajtojn.
Nepre sxtato miaopinie devas gardi tion.
Koncerne la situacion en Ruslando mi precipe estis sxokita legi ke pluraj homoj uzas la nocion "religio" (cxi-foje ortodoksa kristanismo) por pravigi sian diskriminacion: Kristanismo ja devas meti la nocion "amo" en la centron!
Lu
Lu diras:
2009-05-20 12:51
Se en Moskvo oni arestas la manifestaciantojn - ĉu oni eble manifestaciu en la urboj de la mondo antaŭ la rusiaj ambasadejoj?

En Novjorko la polico ne plu atakas gejojn, do la "Christopher-Street-Day", memore al batalado de la polico en la Christopher Street plu nur malmulte necesas. Ĉu nun estas tempo inaŭguri la "Ulica ... tagon" en la tuta mondo, je la 16-a de majo? Eble oni ne atendu, ĝis kiam en Moskvo okazos bataloj kun pli da damaĝo.
Lu
Lu diras:
2009-05-20 13:02
Ĵus mi legis, ke la nomon "Christopher-Street-Day" oni uzas ŝajne nur en Germanio kaj Svisio. Do eble analoga nomo same ne disvastiĝus.
Bujhm
Bujhm diras:
2009-05-21 12:26
Ho, kian grandegan kontribuon en progreson de E-movado en Rusio faris tiu esperantistino!!! Kiel domagxe, ke informo pri esperantisteco de la heroino ne aperis en rusia gazetaro kaj ttt
Joxemari
Joxemari diras:
2009-05-23 16:27
...al la kompendio de la plej idiotaj komentoj en la historio de LF. Gratulon!